Tutmondiĝo kun humana perspektivo
UN montras la vojon
"Ni komprenu pri kio estas nia fina celo. Estas la kreado de mondo en
sekureco kaj libereco. Mondo kiu estas regata de justaj kaj moralaj leĝoj. Ni volas aserti, ke
la justo superas la potencon, ke la komuna bono superas egoismajn celojn kaj specialajn
interesojn. Ni devas sukcesi pri tio." Tiel la brita premirero Clement Attlee esprimis la
celon UN en Londono 1945.
Ĉu UN sukcecis plenumi ĉi tiujn altajn celojn? Ne, ni respondu - nun pli ol
duona jarcento poste. Sed aliflanke ni devas konstati, ke la bezono por UN, kiu vere laboras laŭ
la originaj intencoj, estas pli granda ol iam ajn en la internaciiga mondo de hodiaŭ.
Logika klarigo
Tiuj bezonoj, kiujn la evolou aŭ la vivo
mem metas sur la tagordon, fakte indikas la saman direkton kiel la celoj de UN. La evolou
samtempe kunportas senĉese pli fortan sopiron al vivo en paco kaj harmonio ĉe ĉiam pli da homoj
en la mondo. Eble aspektus kiel stranga koincido, ke la vivo integris kaj kunfandis ĉiujn
naciojn kaj popolojn de la mondo kaj faris nin interdependaj unu de la aliaj. Sed estas nenio
hazarda pri ĉi tiu evoluo, diras Martinus. Per sia mondbildo li donas logikan klarigon de la
mondo, kiu enhavas tiun inspiroforton, kiu povas integri, mobilizi kaj liberigi la humanan kaj
intelektan kapaciton, kiun la projekto "paca mondo" postulas.
La mondo suferas pro manko de amo
Sed eĉ la plej bona mondklarigo en
si mem ne sufiĉas. Estas, kiel Martinus esprimas, "ne la mielo kiu devas veni al la abeloj,
sed kontraŭe la abeloj, kiuj devas veni al la mielo."Tio, kio igas la abelojn serĉi la
mielon, estas malsato. Travivi malsaton estas la samo kiel travivi staton de manko. Multaj homoj
suferas pro ekz. manko de manĝaĵo, varmo, pura akvo kaj sanaj cirkonstancoj de loĝado. Kaj eĉ
pli suferas kaj interne kaj ekstere pro manko de sano kaj paco, kvankam ili eble abunde havas
manĝaĵojn kaj aliajn fizikajn bonaĵojn. Plej profunde ĉiuj tiuj mankoj estas simptomoj pri manko
de amo. Estas manko de amo kiu kaŭzas tian malegalan disdonadon de la mondaj bonaĵoj, ke
grandajn partojn de la homaro devas malsati kaj malvarmi. Estas manko de amo, kiu devigas homojn
perforte antauenigi sin je perdo de la aliaj. Sed ĉiuj tiuj spertoj de suferoj, kiujn ni homoj
ricevas, grade rezultigas enorman sopiregon pri amo. Ĉio alia finfine fariĝas malgrava. Tial
ankaŭ estas necese havi "la sciencon de amo" por kontentigi la spiritan malsaton de la
homo.
La mondoŝtato" estas kreiĝanta
La spirita scienco
estas ĉi tiu "scienco de la amo". Ĝia ĉefmesaĝo estas, ke ne ekzistas iu alia vojo al
paca unuiĝanta mondo ol tiu evoluo, kiu okazas ĉe la unuopa individuo tra rikoltado de propraj
spertoj. La kontrastoj inter la diversaj popoloj devas egaliĝi por ke la tuta homaro ekhavu
intereson krei tutmondan packulturon. Ĉi-rilate la teknika evoluo estas de fundamenta graveco.
Antaŭe vivis la diversaj popoloj pli izolitaj unu de la aliaj. Oni ja tute simple vivis en
disigitaj mondoj. Kion ekz. sciis la eskimoj en Gronlando pri indiĝenoj en Aŭstalio aŭ inverse?
Hodiaŭ estas alimaniere. La teknika evoluo venkis ĉiujn distancojn kaj kunligis la tutan mondon
al unueco. "La mondoŝtato estiĝis, kiam la unua mondvojaĝo realigiĝis, kaj ekde tiam ĝi
daŭre stabiligis sian ekzistadon", tiel estas skribita en karakteriza citaĵo de Martinus.
Mondsocio sur stadio de la ŝtonepoko
Martinus komparas
la nuntempan mondsocion kun socio, kies individuoj konsistas el la nacioj. Ĉiu nacio estas do,
principe, unu individuo. Sed la diferenco inter la mondsocio kaj moderna nacia socio estas, ke
vera justico ankoraŭ mankas al la mondsocio. Kaj mondsocio sen mondregistaro kaj sen mondpolica
potenco estas socio sur stadio de ŝtonepoko. Tio estas grava, ĉar la armiloj de la individuoj en
la mondsocio - do de la nacioj - estas hodiaŭ multe pli progresintaj ol tiuj de la popoloj en la
ŝtonepoko.Tiu anarkio, kiun tia manko de ordo kaŭzas, tamen estigis multajn homojn ekkompreni la
bezonon de internacia kunlaborado kaj regulado de la cirkonstancoj. Tial ni vidas senĉese pli
klaran tendencon de la evoluo en la direkto al mondestraro kaj internacia justico.
La nova donackulturo.
Kiel ni hodiaŭ konsideras ke estas
memkompreneble, ke oni ne povas monopoligi la proprieton al nia komuna aero aŭ al la sunlumo,
tiel la homoj de la estonteco ankaŭ konsideros ke estas memkompreneble, ke niaj materiaj bonaĵoj
kosme vidite estas la komunaj heredaĵo kaj posedaĵo de la homaro.Tial unu el la plej gravaj
taskoj de la estonta mondregistraro fariĝos administri kaj disdoni ĉi tiujn bonaĵojn, tiel ke
ili fariĝos ĝojo kaj beno por ĉiuj individuoj kaj popoloj. Tia fundamenta ŝanĝo de la
valoradministrado de la mondokompreneble ne povas okazi antaŭ ol simila ŝanĝo okazas en la menso
kaj moralo de la individuoj. La egoisma "preni-al-si-naturo", kiu dominas individuojn
kaj sociojn devas esti anstataŭigita de "donackulturo". Tia kulturo malrapide
eknaskiĝas sur la tero. Ĝia strukturo - kaj la interna en ĉiu unuopa de ni, kaj la ekstera kiel
ĝi manifestas sin en la socio kaj la mondo - ankoraŭ portas la karakterizaĵojn de la nefina
feto. Estas strukturo, kiu ankoraŭ ne estas liberigita al memstara vivo. Sed ĝi kreskas iomete
tagon post tago kaj la tutan tempon estas alprovizata per nova nutraĵo de la
"placento" de la spertoj.
12 punktoj pri la evoluo de la
homaro kaj la mondsocio
En la ĉefverko "Livets Bog" de Martinus, unua
volumo, kvara ĉapitro, li priskribas internacian mondregnon kreatan. Tie li indikas 12 punktojn,
pri kiuj la terhoma energio de la evoluo estas koncentrita survoje al la kreado de la estonta
mondsocio.
- Ĉiuj formoj de venko de la altruismo super la egoismo. (La venko de la
komunintereso super la privatintereso).
- La kreado de internacia demokrata mondregistaro.
- Malarmado de ĉiuj landoj favore al starigo de internacia senpartia mondpolico.
- Evoluigo de internacia malkaŝa – ne sekreta – plej alta leĝo- kaj jursistemo reprezentanta
la plej elstarajn estulojn de la scienco en spiritaj kiel ankaŭ en materiaj regionoj,
estulojn, kiuj havas la necesajn kvalifikojn por distingi inter “nenormaj agoj” kaj “krimoj”,
– kiuj konas la iradon de la evoluo kaj la eternajn leĝojn de la vivo, kaj kiuj per tio povos
esti garantio pri absolutaj rajto kaj justo por ĉio kaj ĉiuj.
- Forigo de privatpersona posedo de la valoroj favore al la mondoŝtata akiro de ili.
- Forigo de mono favore al enkonduko de persone farita laboro kiel sola pagvaloro, kaj la
kvitanco por ĝi kiel sola pagilo por la koncerna persono.
- Starigo de fonduso por infanoj, maljunuloj kaj malsanuloj komuna por la tuta monda ŝtato
surbaze de subtrahoj sur la laborkvitancoj.
- Utiligo de la maŝinoj por malplilongigi la materian labortempon favore al studotagoj kaj
spirita esplorado.
- Forigo de ĉiaj perfortaj politiko kaj sangelverŝoj.
- Forigo de torturo, batpunoj kaj mortpunoj favore al spertaj aranĝoj de internigo kaj
edukado.
- Evoluigo de vegetaraj nutraĵoj, sano kaj korpoflegado, sanaj kaj helaj loĝocirkonstancoj.
- Evoluigo de spirita libero, toleremo, humaneco kaj amo al ĉiuj vivaj estuloj, al homoj kaj
bestoj, al plantoj kaj mineraloj.
(Livets Bog 1, ĉapitro 4, parto 118)