Vi povas legi kaj serĉi enrete en la anglaj versioj de kelkaj de la libroj de Martinus Poste estos ankaŭ reta aliro al libroj en Esperanto |
La Tria TestamentoMartinus nomis sian tutan verkaron La Tria Testamento. La ĉefverko estas Livets Bog (Libro de la vivo) en 7-volumoj. Kiel suplemento ekzistas la 6-voluma La Eterna Mondbildo en kiu li pere de kolorigitaj simboloj kaj klarigaj tekstoj, komprenigas la ĉefprincipojn en sia mondbildo. Krome li skribis la librojn Logiko, Sepulto, La Intelektigita Kristanismo kaj 28 libretojn, kaj multajn artikolojn. Vi povas vidi titolaron kaj resumojn de la libroj en la sekvonta. Ĝis nun 16 de la libroj de Martinus estas tradukitaj kaj publikigitaj en Esperanto. Kromaj tradukaĵoj estas prilaborataj. La libroj estas eldonitaj de la Martinus-Instituto kaj estas aĉeteblaj en la reta librovendejo de la Instituto. Ili ankaŭ estas aĉeteblaj pere de persona aŭ telefona sinturno al la Instituto. Partoj de la verkaro estas tradukitaj al 22 aliaj lingvoj. Vi povas ĉi tie vidi anglan resumon de la tuta verkaro kaj informon pri libroj, kiuj estas eldonitaj en aliaj lingvoj. (La resumoj estas tradukataj) |
Superrigardo de la literaturo
Libregoj Libroj - ankoraŭ ne tradukitaj al Esperanto Libregoj Libretoj Aliaj eldonoj |