Stjernesymbol i menu


Nova mondbildo
 

La eterna naturo de la vivo

Ĉu vere la vivo ĉesas ĉe la fizika morto? Ĉu troviĝas pli profunda senco de nia vivo sur la tero?

Ĉiam dum la tempoj homoj estas demandintaj ĉi tiujn ekzistkoncernajn demandojn. Sed pere de la spirita scienco ni nun povas ektrovi sufiĉajn kaj logike fundamentitiajn respondojn. Jam la demando montras, ke ni interne scias pli pri ni mem ol ni normale pensas. Kaj laŭ Martinus estas ja tiel: Ni pli komprenas pri la vivo ol ni mem kredas. Efektive ni havas denaskan imagon pri tio, ke la vivo havas eternan dimension.

Sed kiel eblas kombini la penson pri eterna vivo kun tio kion ni rekte travivas en la naturo? Ĉio en la naturo estas ja submetita al komenciĝo, ŝanĝiĝo kaj fino! Ĉi tiun interligon Martinus priskribas en sia mondbildo tiel logike kaj simple, ke ni povas ĝin ekkompreni per nia intelekto. La vivsperto nur povas ekzisti pere de ŝanĝiĝo kaj renovigo - alie ĝi degenerus.

Per ĉi tio ni spursekvas regularon en la estado, pri kiu ni ĉiuj vere estas famaliaraj. Ni nome scias, ke ĉiu travivaĵo konsistas el distingi kontrastojn kaj senti kaj travivi diferencojn en vaste konataj cikloj. Ni konas tion de tago kaj nokto, vintro kaj somero, juneco kaj maljuneco, agrablo kaj malagrablo, sato kaj malsato ktp. Per tiuj ĉi kontrastoj inter la "lumaj" kaj la "mallumaj" statoj ni la tutan tempon ekhavas renovigon de nia vivtravivaĵo.

La mankanta ero: reenkarniĝo
Pere de la spirita scienco ni ricevas klarigon pri ĉi tiu modelo, tiel ke ni komprenas, ke kiam la fizika korpo maljuniĝas kaj mortas, - ne temas pri absoluta morto. Ni komprenas ke ni anstataŭe transiras al spirita estadoplano, kaj tie pluvivas kaj bone fartas, ĝis ni denove estas maturaj por renaskiĝi en nova fizika korpo.

Tiel la spirita scienco donas al ni gravan "logikan eron" al nia vivkompreno.
Nia denaskaj kapabloj kaj talentoj estas io, kiun ni kunportis el antaŭaj vivoj. Estas la klarigo pri tio, ke infanoj povas naskiĝi kun tute aliaj kvalitoj ol tiuj de la gepatroj - ek de la tielnomataj "mirindaj infanoj" al infanoj kun fizikaj kaj psikaj handikapoj. Kaj tiuj spertoj, kiujn ni ricevas en tiu ĉi vivo, sammaniere eniros tiun pakaĵon kiun ni kunportos, kiam ni renaskiĝos en venontaj vivoj.

De bestoj al veraj homoj
Sed la travivaĵo de kontrastoj de lumo kaj mallumo ne ĉesas ĉi tie. Ni ankaŭ retrovas ĝin en la granda ciklo de la vivo - tion Martinus karakterizas kiel la kosma "spiralciklo" de la vivo. Ĝuste nun ni homoj ankoraŭ vivas en la "besta regno", sed bone scias, ke ni distanciĝis de la primitivaj simiosimilaj stadioj, en kiuj ni homoj iam troviĝis. Kaj ni vidas, ke niaj humanaj kvalitoj kreskas en ni.

Kiel Martinus montras, do estas neniu kaŭzo kredi, ke la evoluo ĉesas sur nia nuna stadio. Tra la fortaj influoj de la estado kaj niaj spertoj de suferoj ni grade ĉiam malpli fariĝas bestoj kaj ĉiam pli homoj. Ni evoluigas niajn humanajn kapablojn kaj nian kompaton kun aliaj vivantaj estuloj. Kaj ĉi tio ĝuste estas la senco pri nia vivo sur la tero.

Se ni surmetas la grandajn "okulvitrojn", ni nun jam povas superrigardi enorman longan iradon de evoluo: Ĝi trabatas al si la tutan vojon tra la minerala regno, la planta regno, la vere bestaj stadioj, terhomaj stadioj kun besta konscio - ĝis la "vera homregno". En tiu regno la loĝantoj havos ĉioampleksan amkapablon kaj perfektan logikan kaj intelektan pensokapablon. Tra la studado de la Mondbildo de Martinus ni tiel povas renkonti ne nur la pasintecon, sed ankaŭ nian propran estontecon.

La senco de la vivo
La simpla respondo de Martinus, kiam li estis demandita pri la senco de la vivo, kutime estis - ke la intenco de la vivo estas la travivado de la vivo. Fine restas do la demando: Ja sed kiu estas tiu, kiu travivas? Kiam la vivtravivado mem konsistas el fluo de variaj travivadoj, tiam devas ekzisti io eterna kaj senŝanĝa, kiu kapablas registri kaj reagi al tiuj ĉi travivadoj. Tio ja ankaŭ troviĝas, klarigas Martinus. Estas nia eterna senmorta "Mio". La studado de la profundigantaj analizoj de Martinus pri tiuj ĉi ekzistkoncernaj demandoj estas inspiraj por ĉiuj, kiuj volonte deziras ekkompreni la misteron de la estado - kaj la eternecon.