La vojo al humaneco kaj amo al proksimuloLa rekta parolado de la vivoKial mi travivas malsukceson kaj suferojn? Kion signifas la aferoj, kiuj okazas por mi en mia vivo? Kaj kion mi devas lerni de ili? Pere de sia spirita scienco Martinus donas analizan ilon, tiel ke ni mem povas trovi la respondojn tra esplorado de niaj ĉiuj tagaj spertoj en nia ĉiutaga vivo. Do pere de la rekta parolado de la vivo al ni. La klarigo troviĝas en pli granda kompreno pri kio estas kaŭzoj kaj kio estas efikoj en nia vivo. Pere de la spirita scienco la malnova proverbo "Kion vi semas, tion vi rikoltos" ekhavas logike fundamentan klarigon, kiu estas adaptita al la konscio de la moderne nuntempa homo. La eldiro nome estu komprenata tute laŭlitere: Por ĉio, kion vi renkontas en la vivo, la kaŭzo ĉiam troviĝas ĉe ni mem. Ĉu ni sentas nin malbone kaj maljuste traktitaj de aliaj, tiuokaze ni mem simile traktis aliajn - aŭ en tiu ĉi aŭ en antaŭa vivo. Se ni malsaniĝas, la kaŭzo estas, ke ni antaŭe pro malsaĝeco elmetis nian korpon al danĝera influo, fizika aŭ psika. Kaj se ni havas fortan kompaton al suferoj de aliaj, tiu estas kapablo, kiun ni evoluis ĉar ni antaŭe mem spertis similajn suferojn. La leĝo de karmo aŭ la leĝo de destino funkcias kiel la plej pedagogia ilo entute imagebla, kaj la vivo formiĝas tiel kiel konstanta lernoproceso. Daŭre niaj propraj agoj kaj propra menso estas tenataj antaŭ ni kiel spegulo. Ni ekkomprenas, ke nenio envere okazas hazarde - kaj ankaŭ neniam io okazas maljuste, kvankam eble aspektas tiel. |
Viva estulo, kiu posedas tiun vivemon, kiu estas gajnita per amo al ĉio viva,
ne estas katenebla, ne gravas kiom multe oni volas sklavigi lin.
(La vivemo 1, Kosmos n-ro 4, 1969)
|
La mensa kursoŝanĝo Martinus antaŭdiras ke iom post iom tiu ĉi mensa kursoŝanĝo kreas almenaŭ novan humanan kaj pacan mondkulturon. Ni komprenu ke daŭras longtempe kvankam ni jam hodiaŭ trovas elementojn el tiu ĉi nova kulturo ĉe kelkaj homoj. Eble milojn da jaroj pasos antaŭ ol ĝi grave influos la mondon. La kaŭzo estas ke ĝi elkreskas pere de organa proceso de evoluo kaj maturiĝo ene de ĉiu unuopa individuo. Tia proceso postulas sian propran naturan iradon tra grada gajno de spertoj kaj edifado de novaj humanaj talentoj. Tial ĝi ne povas plirapidiĝi pere de artefaritaj metodoj. Laŭ Martinus ni ĉiu aparte ankoraŭ travivos multajn fizikajn enkarniĝojn, antaŭ ol ni fariĝos tio, kion li nomas "veraj homoj". Tio estas homoj kun ĉioampleksa kapablo de karito kaj perfekte logika kaj intelekta kapablo pensi. Komprenado donas ĝojon kaj vivemon. Kvankam la evoluo daŭras longan tempon - kaj por ni mem kaj por aliaj - ni ja havas egan fonton de vivĝojo kaj vivemo pro kompreno pri la vivaj leĝoj. La spirita scienco ebligas aliron al tiuj leĝoj, ĉar ni nome ricevas superrigardon kiu montras, ke ni tute povas havi fidon je la irado de la evoluo. La vivo malkovras sin kiel longa vojaĝo. En tiu ni povas ĝojiĝi pri la travivaĵoj survoje, kaj la agrablaj kaj - post rezonado - ankaŭ la malagrablaj. Ni ekkomprenas, ke ĉiuj estas necesaj por konduki nin antaŭen al pli granda humaneco. La spirita scienco donas enrigardon pri la ĝisnuna irado de la vojaĝo, kie ni travivis multnombrajn enkarniĝojn en la besta regno. Ĝi montras al ni, ke ni partoprenis la evoluon kiel nekonsciaj aktoroj sur la granda scenejo de la vivo. Ĵus nun ni trovas nin sur stadio, kie ni estas iuj specaj sfinks-estuloj. Ni nek estas bestoj nek veraj homoj, sed havas bestajn egoistajn flankojn kaj komencas havi homan kaj karitatan konscion. La daŭra vojaĝo fariĝas ege interesa, ĉar ni pliboniĝas al fari konsciajn elektojn sur la scenejo de la vivo. Iom post iom ni ekhavas sufiĉe da saĝeco kaj spertoj por organizi nian propran vivon por subteni pacon kaj amon, al kiuj ni ja forte sopiras. |
Tiu pensospeco, kiu pleje subfosas la vivemon, estas la martireco. La martireco
estas unu el la plej malagrablaj malamikoj de la homoj, ĉar ĝi estas vivmensogo. Efektive
troviĝas neniu martireco. Neniu povas efektive suferi maljuste, kaj neniu povas fari
maljustecon.
(La vivemo 1, Kosmos n-ro 4, 1969)
|
Persona trejnado En Kosmos n-ro 3 de 1933 Martinus respondis demandon priskribante kelkajn kampojn en kiuj ni ĉiuj avantaĝe povas per nia volforto trejni nin en evoluo de nia menso: "Koncerne la kreado de la morala genieco aŭ la totala ebleco ami sian proksimulon, tiu en granda parto okazas aŭtomate tra la sperto de suferoj, kaj tiel tiu parto estas ekster la kontrolo de la volo. Sed mi ĉi tie priskribu iom de la plej gravaj aspektoj de la kreado de tiu fakulto, kiu estas subigita de la volo. Tiel la individuo povas kunlabori en sia propra kreskado ĝis vera, perfekta manifestado de amo".
(el artikolo en Kosmos n-ro. 3, 1933) |