Stjernesymbol i menu


Nova mondbildo
 

12 punktoj pri la evoluo de la homaro kaj la mondsocio

En la ĉefverko "Livets Bog" de Martinus, unua volumo, kvara ĉapitro, li priskribas internacian mondregnon kreatan. Tie li indikas 12 punktojn, pri kiuj la terhoma energio de la evoluo estas koncentrita survoje al la kreado de la estonta mondsocio.

  1. Ĉiuj formoj de venko de la altruismo super la egoismo. (La venko de la komunintereso super la privatintereso).

  2. La kreado de internacia demokrata mondregistaro.

  3. Malarmado de ĉiuj landoj favore al starigo de internacia senpartia mondpolico.

  4. Evoluigo de internacia malkaŝa – ne sekreta – plej alta leĝo- kaj jursistemo reprezentanta la plej elstarajn estulojn de la scienco en spiritaj kiel ankaŭ en materiaj regionoj, estulojn, kiuj havas la necesajn kvalifikojn por distingi inter “nenormaj agoj” kaj “krimoj”, – kiuj konas la iradon de la evoluo kaj la eternajn leĝojn de la vivo, kaj kiuj per tio povos esti garantio pri absolutaj rajto kaj justo por ĉio kaj ĉiuj.

  5. Forigo de privatpersona posedo de la valoroj favore al la mondoŝtata akiro de ili.

  6. Forigo de mono favore al enkonduko de persone farita laboro kiel sola pagvaloro, kaj la kvitanco por ĝi kiel sola pagilo por la koncerna persono.

  7. Starigo de fonduso por infanoj, maljunuloj kaj malsanuloj komuna por la tuta monda ŝtato surbaze de subtrahoj sur la laborkvitancoj.

  8. Utiligo de la maŝinoj por malplilongigi la materian labortempon favore al studotagoj kaj spirita esplorado.

  9. Forigo de ĉiaj perfortaj politiko kaj sangelverŝoj.

  10. Forigo de torturo, batpunoj kaj mortpunoj favore al spertaj aranĝoj de internigo kaj edukado.

  11. Evoluigo de vegetaraj nutraĵoj, sano kaj korpoflegado, sanaj kaj helaj loĝocirkonstancoj.

  12. Evoluigo de spirita libero, toleremo, humaneco kaj amo al ĉiuj vivaj estuloj, al homoj kaj bestoj, al plantoj kaj mineraloj.

(Livets Bog 1, ĉapitro 4, parto 118)