Personaj praktikokampoj
En Kosmos n-ro 3 de 1933 Martinus respondis demandon priskribante kelkajn
kampojn en kiuj ni ĉiuj avantaĝe povas per nia volforto trejni nin en evoluo de nia menso:
"Koncerne la kreado de la morala genieco aŭ la totala ebleco ami sian
proksimulon, tiu en granda parto okazas aŭtomate tra la sperto de suferoj, kaj tiel tiu parto
estas ekster la kontrolo de la volo.
Sed mi ĉi tie priskribu iom de la plej gravaj aspektoj de la kreado de tiu
fakulto, kiu estas subigita de la volo. Tiel la individuo povas kunlabori en sia propra kreskado
ĝis vera, perfekta manifestado de amo".
- Nuligu la nocion ”malamikoj” de via konscio.
- Neniam repliku pri kolero, kalumnio aŭ aliaj specoj de malagrablo, kiu esetas direktita al
vi.
- Diru mem neniam ion malbonan pri iu aŭ io.
- Estu absolute vera aŭ honesta en ĉiuj rilatoj de la vivo.
- Estu absolute neinfluita de flato, laŭdo aŭ mallaŭdo.
- Neniam partoprenu mortigon, vundigon aŭ mutilon.
- Neniam lasu vian penson devii de okupi sin pri kiel vi absolute plej bone povas servi viajn
kunulojn; tiam vi praktikas la plej altan specon da jogo aŭ la plej kompletan ekzercon de tiu
parto de la evoluo, kiu estas atingebla de via volo. En rilato kun la cetera parto de la
propra prilaboro de la vivo pri via naturo, tiu evoluo fine gvidos vin al la morala genieco,
aŭ transformos vin al la perfekta estulo aŭ ”Dihomo”.
(el artikolo en Kosmos n-ro. 3, 1933)