Stjernesymbol i menu


Konsiloj al novaj interesatoj
 
Prenu tion por vi uzindan, kaj lasu la reston. (Martinus)

Ĉu vi emas scii pli pri la Kosmologio de Martinus?
Tiuokaze vi efektive havas ion antaŭĝojindan. Tia scivolemo povus facile kreski al stimulanta vivlonga intereso, kiu defias onian komprenon pri la vivo kaj la mondo ĉirkaŭ ni. Samtempe la renkonto kun la analizoj de Martinus donas fundamenton por optimisma vivkoncepto kaj bonan inspiron evolui sian personan moralon kaj konduton.

Estas grave konscii, ke la verkaro de Martinus estas malferma oferto al ĉiuj interesatoj – sen iu ajn ligitaj asocioformiĝo aŭ membreco. Li uzis ofte mem la jenan esprimon: “Prenu tion por vi uzindan, kaj lasu la reston”.

Estas riĉaj eblecoj plustudi sian intereson. Povas okazi per memstudado, prelegoj, kursoj, studrondoj, interparoloj kun aliaj interesatoj kaj per informado kaj tra dialogoj en la reto.

Memstudado en la verkaro de Martinus
Vi povas komenci rigardante pli detale la tutan liston pri la La literaturo de Martinus.

 


 

 

 

 

 

La plena kompreno de la plej altaj analizoj de la vivo kaj kun ili la spertado de la plej alta vero, neniel estas lerneblaj per nura legado de la analizoj. Ĝi sole venas nur per vivado de ili.
(Livets Bog 4, parto 1062)

Se vi deziras komenci per relative facile alirebla enkonduko, estas – depende de via speciala intereso – la sekvaj libretoj rekomendindaj. Sub la menupunkto “Literaturo” vi povas legi iomete pri la diversaj libroj.

  • La sorto de la homaro (libreto n-ro 1)
  • Ĉirkaŭ la naskiĝo de mia misio (libreto n-ro 4)
  • La ideala nutraĵo (libreto n-ro 5)
  • La homaro kaj la mondbildo (libreto n-ro 8)
  • La mistero de la preĝo (libreto n-ro 11)

Multaj elektas tutsimple komenci per Livets Bog 1, kiu en si mem estas enkonduko al la ĉefverko de Martinus. La unua parto de la libro estas titolita La antaŭparolo, kaj en ĝi Martinus mallonge priskribas intencon kaj karakteron de sia verkaro kaj sia misio.

La libro Logiko estas ankaŭ rekomendinda, ĉar ĝi ĝuste estas skribita kiel enkonduko al la verko.

Se bildoj helpas vin, la studo de la simboloj de Martinus estas bona maniero ekhavi ekkomprenon pri lia mondbildo. La simboloj troviĝas en la libroj La Eterna Mondbildo 1-6, kiuj enhavas 100 simbolojn kun apartenantaj simbolklarigoj. Rigardu la simbolojn.

La verkaro de Martinus estas ampleksa studo. Li mem esprimis tion tiumaniere, ke liaj analizoj ne estas facilkomprenebla vesperdistraĵo, sed male “laborkampo”, kie oni bezonas sian koncentriĝkapablon, sian pensfokusigon kaj sian malferman sintenon. Kiam oni estas preparita por tio, memstudado estas profitiga procedo, tra kiu multaj alproprigis la plej grandan scion pri la mondbildo de Martinus.

Vi povas legi artikolon de Martinus ĉi tie, kaj vi povas legi partojn de la verkaro enrete elektinte la puntkon “Legi kaj serĉi en la verkaro” en la menuo maldekstre.

 

Prelegoj kaj studgrupoj en la dana Martinus-Centro, Klint

En la dana Martinus-Centro estas du internaciaj semajnoj en la fino de julio kaj la komenco de aŭgusto. Kiam estas bazo por tio, estas ofertata ebleco partopreni en studgrupo en Esperanto kaj aŭskulti prelegojn kaj simbolprelegojn en Esperanto. En la centro oni renkontas grandan nombron da Martinus-interesatoj de pluraj landoj. Rigardi programon por la Martinus-Centro.

Demandu pri la kosmologio

Vi estas bonvena sendi demandojn al ni pri la kompreno de la Kosmologio de Martinus. Demandoj en Esperanto estas sendeblaj retpoŝte al la adreso esperanto@martinus.dk aŭ letere al Martinus Institut, Mariendalsvej 94-96, DK-2000 Frederiksberg.

Enretaj demandoj kaj dialogo

Estas pluraj dialogejoj en la reto, kiuj donas aliron demandi kaj por novuloj kaj por pli spertaj interesatoj. Ĉi tie oni povas partopreni intensivan dialogon pri la kompreno kaj perado de la analizoj de Martinus. Vi povas trovi la temrilatajn dialogejojn serĉante ilin rete. Serĉu eventuale diverslingve.