Stjernesymbol i menu


La revuo Kosmos
 

 
Legi aŭ elŝuti Kosmos.

 

 

Martinus eldonis Kosmos unuafoje en la dana jam en 1933.

La malnovaj jarkoletoj de la dana Kosmos estas legeblaj enrete ĉi tie en la hejmpaĝo.

Revuo al spirite interesitaj
La revuo Kosmos celas informi pri la analizoj de Martinus kaj pliigi la komprenon de lia mondbildo. La revuo informos pri, kiel la humana mondkulturo pli kaj pli influas la vivon kaj evoluon de homoj ĉie en la mondo. En la revuo venas kaj artikoloj skribitaj de Martinus mem - aŭ bazitaj sur liaj prelegoj, kaj artikoloj skribitaj de aliaj interesatoj de lia laboro. La artikoloj gvidas la leganton tra larĝa gamo de spiritsciencaj temoj, kiel ekzemple naturscienco kontraŭ spiritscienco, reenkarniĝo, deprimo kaj vivforto, saneco kaj vivĝojo, la krizo de la geedzeco, intelektigita kristanismo, sortoscienco kaj la evoluado de la nova humana mondkulturo. Prilumante ĉi tiujn temojn Kosmos provas montri ekzemplojn pri la praktikado de la nova etika vivkoncepoto kiu estas en la mondbildo de Martinus. Kiel Kosmos-leganto oni tiel inspiriĝas rigardi sian propran vivon kaj tiun mondon, en kiu ni vivas, en pli larĝa perspektivo.

En la ĉiama demandrubriko eblas demandi pri ĉio, kio rilatas al la kosmologio de Martinus. Krome la redaktejo volonte akceptos artikolojn de la legantoj. Skribu al esperanto@martinus.dk.

Kosmos eldoniĝas en Esperanto du foje jare. Ĝi eldoniĝas ankaŭ en la dana kaj la sveda 10 foje jare kaj krome en la germana kaj angla 4 foje jare kaj krome en la hispana du foje jare.

La celo de Kosmos
Martinus interalie donis la sekvajn ekzemmplojn pri siaj deziroj rilate al la celo kaj enhavo de Kosmos.

“La celo estas unue priparoli la kreskadon kaj novaĵojn de mia afero, tiel ke interesatoj povas sekvi ĝin. Tiel la revuo iom post iom - kun alia materialo - krome povos fariĝi bazo por la historio de la afero.

Due la celo estas montri la influon de la nova mondimpulso en la vivoj de terhomoj kaj en la naturo - ĉi-rilate estas multaj eblecoj. Kampoj, kiujn oni aparte devus priparoli en la revuo ekzemple estas sociaj kaj humanaj progresoj ene de tekniko kaj ekonomio, arto, religio, literaturo kaj multaj aliaj aferoj, ĉion tiel formita, ke ĝi kunligiĝos kun la nova kosma mondbildo. Esence sufiĉos montri la ĝermantajn positivajn flankojn, ĉar ĉiuj negativaj flankoj de la vivo estos spertataj aŭ sciigataj per gazetoj, radio, militlitteraturo ktp., tiel ke nur referenco al tio plej ofte faros enfazon neneceza.” (Letero al NN 09.08.1952)

“... tiu loĝantaro, kiu avidas vivsaĝecon, estas multe malpli granda ol tiu, kiu avidas distradon. Tiel estos multe pli granda publiko por revuo, kiu donas distradon, ol al revuo, kiu donas vivsaĝecon. Tial estu la lastemencita speco da revuoj ĉiam pli multekosta ol la unuemenciita.” (Kosmos nr. 1, 1939)