Stjernesymbol i menu


Kiu estas Martinus?
 
Martinus 90 jarojn, foto: © Mischa H. Lim
Martinus

 

 

"Parto de la domo havis pajlan tegmenton kaj en unu flanko la tegmento malsupreniris al la tero Dum la vintro kiam estis neĝo kaj nia patro ne estis hejme, miaj edukfratoj amuziĝis per sledi malsupren laŭ la tegmento ekde la kamentubo."
(de la libro La memoroj de Martinus)

Martinus vivis en Danio de 1890-1981. Li estas konata pro sia ampleksa spiritscienca verkaro, kiu portas la komunan superordigitan titolon La Tria Testamento.

Lia vivo enhavas la rakonton pri la malriĉa kaj nemultleginta vilaĝa knabo de norda Jutlando, kiu vivis en nekonateco antaŭ ol li kiel 30-jara transvivis profundan ŝanĝon de la konscio, kiu kapabligis lin priskribi ne malpli ol kolektita spiritscienca mondbildo. Post tio li laboris dum preskaŭ 60-jara periodo por priskribi kaj diskonigi tiun ĉi mondbildon, kiu ankaŭ portas la nomojn La Kosmologio de Martinus kaj la Spiritiscienco de Martinus.

Li rakontas mem pri sia vivo en la prelego: Ĉirkaŭ mi mem, mia misio kaj ĝia senco.

La gepatra hejmo

Negeedza infano - Malriĉaj vivkondiĉoj kaj limigita vizitado de lernejo
Martinus naskiĝis la 11an de aŭgusto 1890 periferie de la nordjutlanda stacia urbo Sindal. Lia gepatra hejmo "Moskilvad" - kiu hodiaŭ estas malfermita por interesuloj - atestas la malriĉan kreskadon. La patrino estis needziniĝinta kaj laboris kiel mastrumistino por la bienmastro ĉe bienposedanta bieno kun la nomo "Kristiansminde". Stalisto kun la familia nomo Thomsen estis elmetita kiel lia patro, kaj lia oficiala nomo tial fariĝis Martinus Thomsen. Sed Martinus konsideris ke estis pli verŝajna, ke la bienmastro estis lia ĝusta patro.

La patrino de Martinus, ĉ. 1893
Martinus' mother

La patrino ne havis eblecon por prizorgi la knabon, tial li anstataŭ elkreskis kiel vartinfano ĉe sia onklo kaj onklino en la malluksaj ĉirkaŭaĵoj en la domo "Moskilvad". La vartgepatroj estis aĝiĝintaj kaj jam edukis kaj nutris 11 infanoj. Martinus ĉiam priparolis ilin kiel tre amaj homoj, kiuj, senkonsidere la modesta vivkondiĉoj, kreis varman kaj sekuran kadron pri lia kreskado. Li nur havis limigitan kontakton al sia vera patrino, kiu mortis, jam kiam li havis 11 jarojn.

 
Lia vartpatrino antaŭ la gepatra hejmo, ĉ. 1900
Martinus 11 jarojn
Martinus 11 years old

En la loka vilaĝa lernejo la instruado limigis sin al himna verso, katekismo, geografio, aritmitiko kaj kelkfoje iom da historio de Danio kaj naturhistorio - entute ses horojn semajne en la somera duonjaro kaj 30 horojn semajne en la vintra duonjaro. Hejme ofte mankis al la knabo legaĵo, ĉar ne havis monon sufiĉe por aĉeti librojn kaj revuojn. Sed Martinus rakontas, ke li de sia patrino heredis malnovajn jarkolektojn de dana revuo pri familia vivo, en kiuj li povis legi.

Laŭ la loka enlanda misia pastro, Martinus kiel "ekstergeedzeca" infano estis kondamnita al eterna perdo, sed Martinus tamen ne povis kredi je tio. Efektive havis Martinus jam tiam intiman personan rilaton al Dio. Li rakontas, ke se muŝo preskaŭ dronis en la lakta kruĉo li klopodis save ĝin - se ne, li ne povus antaŭatendi, ke Dio helpus lin, kiam li bezonus tion.

 
Martinus vestita en sia uniformo kiel nokta gardisto, ĉ. 1918

  

"Kio gravas al la legantoj ne estas la spiritaj travivaĵoj kiujn mi havis, sed la efikoj kreitaj per tiuj travivaĵoj. Ĉi tiuj ja povas pli-malpli esti kontrolitaj per ĉiu morala, senpartia kaj liberigita homo. Ĉi tiuj efikoj estas mia plenaj verkaro kaj manifestiĝo."
(Pri la naskiĝo de mia misio, libreto 4, ĉapitro 20)

Junaĝo kun praktikaj laboroj

Post sia konfirmacio Martinus lernoservis kiel forĝisto. Tion li tamen devis rezigni, ĉar li estis tro malfortika por la  peniga laboro, kaj anstataŭ li fariĝis agrikultura laboristo. En 1910 Martinus edukiĝis kiel laktaĵisto kaj laboris ĉe diversaj laktaĵfabrikoj ĉirkaŭe en Danio ĝis li translokiĝis al Kopenhago en 1917. Ĉi tie li kelkfoje laboris kiel gardisto kaj poŝtisto antaŭ ol li en 1920 dungiĝis kiel kontoristo ĉe la laktaĵfabriko Enigheden.

Sed Martinus sopiris al plia plenumo en sia vivo ol nur esti en kontoro kaj skribi ciferojn la tutan tagon. Dum kelka tempo li sentis sin altirita de la penso fariĝi misiisto, sed rezignis tion denove interalie ĉar li malakordigis la tiutempan interpreton de multaj el la kristanaj dogmoj. Baldaŭ do montriĝis, ke Martinus ricevis sian propran vivmision.

Kosma konscio kiel 30-jara
En marto 1921 okazis la decida ŝanĝiĝo en lia vivo, ĉar li ricevis kelkajn fortajn spiritajn travivaĵojn, kiuj rezultigis profundan plivastiĝon de la konscio. En la libroj: Ĉirkaŭ la naskiĝo de mia misio kaj La intektigita kristanismo, li rakontis detale kaj bele pri ĉi tiuj, por li mem, neatenditaj spiritaj travivaĵoj.

Martinus 30-jara

"La kosma fajrobapto, kiun mi trapasis, kaj kies detalan analizon mi ne povas trakti ĉi tie, do postlasis tiun fakton, ke en mi estis aktivigitaj tute novaj perceptokapabloj. Tiuj kapabloj ebligis al mi – ne en ekbriloj – sed male en konstanta maldorma stato de tagokonscio – vidi malantaŭ la fizika mondo ĉiujn portantajn spiritajn fortojn, nevideblajn kaŭzojn, eternajn mondleĝojn, bazajn energiojn kaj bazajn principojn. La mistero de la vivo sekve ne estis mistero por mi. Mi fariĝis konscia pri la vivo de la universo kaj estis inicita en la dian kreoprincipon”. (Livets Bog 1, parto 21) 

La nova stato de konscio, kion Martinus akiris kiel 30-jara, ĝin li nomas la "kosma konscio". La antaŭkondiĉo por kosma konscio estas alte evoluinta intuicikapablo, kion ĉiuj homoj pli aŭ malpli frue evoluos.

 
Martinus verkadas Livets Bog, La Instituto de Martinus ĉ. 1955

 

 

"Tiuj talentoj, kiujn mi atingis en mia evoluo, nur estas kion ĉiuj homoj antaŭ mi atingis, kaj kion ĉiuj aliaj post mi atingos, absolute ĉiuj sen esceptoj." e abilities that I had developed are merely what absolutely all human beings before me have attained, and what absolutely all others after me will attain.”
(La intelektigita kristanismo, parto 5)
Ĉ. 1977, foto: © Mischa H. Lim

La laboro pri la kosma mondbildo

Kiam Martinus ricevis sian kosman konscion, li devis alkutimiĝi uzi ĝin. Li rapide komprenis ke estis necese por li fariĝi vegetarano. Ankaŭ li ekkonsciis, ke ne sufiĉis priskribi siajn spiritsciencajn analizojn en la libera tempo. Tiu ĉi estis la komenco al kelkaj tre ŝparemaj jaroj, kie Martinus vivis per subteno de bonkoraj homoj, kiuj komprenis, ke estis grave, ke li sindediĉu al sia misio. La unua volumo de la ĉefverko Livets Bog estis preta por eldonado en 1932, kaj en la venontaj apenaŭ 50 jaroj li daŭrigis sian ampleksan verkadon, kio fine konsistis el pluraj tekstpaĝoj, simboldesegnaĵoj kaj longa nombro da prelegoj.

Grava parto de lia misio konsistas el prilumi la evoluon de la kristanismo kaj aliaj religioj antaŭen al estonta formo, kio konformas al la konscinivelo de la moderne intelektigita homo. Tial li ankaŭ karakterizas siajn verkojn kiel intelektigita kristanismo kaj donis ilin la komuna titolo La Tria Testamento. Pere de tio li unuigas la alikaze disigitajn sciencajn kaj religiajn pensmanierojn al nova spirita scienco, kion li antaŭvidas estiĝos la fundamento en la estonta evoluo de la homaro.

Granda personeco sen personkultado

Martinus en sia apartamento en la Martinus Instituto, ĉ. 1978

Estis tre decida por Martinus, ke ne estas kreita ian ajn formo de sekto aŭ membreco koncerne lian vivverkon, kaj li tute ne deziris fariĝi objekto por personkultado. Ne apartenis al lia misio esti ĉefo nek por kultokultado nek kredosocio. La ĉeftemo en lia vivo estis surpaperigi kaj transdoni sian kosman scion. En malgranda materialisma lando kiel Danio li povis disvolvi tiun ĉi laboron en nerimarkiteco. Tio do ne signifis, ke li vivis izolita. Li ĉiam estis tre afabla kaj prenis tempon por respondi demandojn, kiam homoj turnis sin al li. Entute li estis tre bonhumora kaj amika homo, kiu ĝojigis la ĉeeston kun bonaj geamikoj. Pro sia evoluo kiel dupolusa homo li ne vivis en gepareco kaj ne havis familion. Al la kutima demando pri tiu ĉi temo li respondis volonte gaje, ke li ja estis geedzita kun la tuta homaro.

Martinus loĝis en sia malgranda apartamento en unua etaĝo de la Instituto ĝis lia forpaso en 1981. Sed lia "Celo" pluvivas - kaj ĝuas daŭran kreskantan intereson inter spiritaj ŝerĉuloj en nombroj da landoj tutmonde.

Legu ĉi tie pri la ebleco viziti la gepatra hejmo de Martinus.