Stjernesymbol i menu


La disvolviĝo de la Afero kaj la Instituto
 

 La afero de Martinus

Martinus uzis la esprimon "Afero" kiel komuna nomo por la intereso kaj la diversaj aktivaĵoj rilate al sia spiritscieca laboro. La kaŭzo por ĉi nomo pli malpli neŭtra estis, sendude, ke li deziris substreki la liberan karakteron de sia spirita laboro. Por li, estis grava ke "La Afero" estu apogata nur de komuna intereso en la spirita scienco, sen ia ajn formo de organizita movado, aliĝado nek kreado de unu asocio.

 
Martinus kun personoj kiuj apogis la Aferon, marto 1953

90 jaroj, kaj kreskdaŭras

La Afero iĝis 90 jaroj en 2011, pro tio ke ĉio ekis pere de la kosma iniciĝo de Martinus en 1921. En la sekvaj jaroj post la iniciĝo, li kreis la fundamenton por la priskribo de la spiritscienca mondbildo, kies misio estis transdoni al la mondo.

En ĉi tiu periodo, Martinus ekkontaktis kun la unua malgranda grupo de interesatoj kiuj apogis lin, kaj danke al tio li povis daŭrigi sian laboron, kiu okupis sian tutan vivon, t.e. transdoni la kosmajn analizojn al la publiko.

Li unuafoje prelegis publike en 1930, kaj la unua volumo de sia ĉefverko Livets Bog publikiĝis en 1932. Ekde tiam, la Afero kreskis trankvile, kaj hodiaŭ ekzistas interesatoj en multaj landoj disde tra la mondo. Parto de la verkaro estas tradukita en 20 lingvoj, kaj ekis serio da diversaj aktivaĵoj pri informado kaj instruado en Danio kaj aliaj landoj. Plian informon pri la kosma iniciĝo de Martinus, la apogo kiun li ricevis en la unua etapo kaj la la posta disvolviĝo de la Afero vi povas trovi ĉi tie: Pri mi mem, mia misio kaj ĝia graveco.

 
Ĉeestantoj al konferenco en la halo de la Instituto, ĉirkaŭ 1943

La oficejo de Livets Bog

La unua centro de la Afero estis tre modesta. Kune kun sia unua fiksa kunlaboranto, Erik Gernar Larsson, Martinus starigis en 1932 malgrandan oficejon kiu ricevis la nomon "Oficejo de Livets Bog". La centro troviĝis en apartamento en Frederiksberg, Kopenhago, kaj kiam kreskis la intereso pro la kosma mondbildo dum la jaro 1930, la oficejo translokiĝis poste al pli granda loko, kie ankaŭ estis spaco por studrondoj kaj konferencoj. Samtempe al la aktivaĵoj en Kopenhago konstruiĝis somera kolonio por oferti kursojn en Klint, apud Nykøbing Sjælland, kie multaj interesitoj somerumis. En 1943, Martinus ricevis kaj respondecis la konstruaĵon de Mariendalsvej 94-96 en Frederiksberg, Kopenhago.

Martinus prelegas en la prelegejo de la Instituto, 1943
 

La Instituto en Mariendalsvej

La nova proprieto inaŭguriĝis per konferenco de Martinus la 3an de oktobro de 1943. Ĉeestis 400 personoj, kaj pro tio, la konferenco devis ripetiĝi dufoje. Dum preskaŭ 40 jaroj Martinus loĝis kaj laboris ĉi tie, kaj samtempe kreis la medion por la necesaj taskoj kiel la eldonado de libroj, redaktado de la revuo, konferencoj kaj studgrupoj, ktp. En 1945 la Instituto ricevis la oficialan nomon, kiu daŭre estas uzata, t.e, "Instituto de la Spiritscienco de Martinus" aŭ, en ĝia malplilonga formo, "Instituto Martinus". En 1956 la Instituto organiziĝis kiel privata senprofita institucio.

 
Presejo de la Instituto, ĉirkaŭ 1950

La pasado de la tago en la Instituto

Por Martinus la plej grave estis, logike, verki la kosmajn analizojn, kaj ĉi grandega laboro okupis la plej parto de lia tempo kaj. Krom konferenci, Martinus estis tre ofte okupata apud sia skribmaŝino en la unua etaĝo de la apartamento de la Instituto, kie li povis havi la necesan trankvilecon. Ankaŭ li okupiĝis, kune kun siaj kunlaborantoj plej proksimaj kiuj respondecis pri la administraj taskoj kaj de la presejo, de la planado de la praktika vivo de la Afero.

"Dyrehavsbakken", ĉirkau 1977. Foto Mischa Lim

Malgraŭ sia malabunda tempo, Martinus estis homo tre afabla kaj ĉiam elradiis grandan afablecon al ĉiuj kiuj venis al li por peti konsilojn pri iliaj vivmalfacilaĵoj. Li ĉiam ricevis al la vizitantoj el Danio kaj eksterlande kiuj estis interesitaj en la analizoj.

Martinus ankaŭ paŭzadis sian postuleman skriblaboron por ekskursi aŭ renkontiĝi kun afablaj geamikoj. Ĉi tie li ĉiam estis, danke al sia humora, amema kaj zorgema naturo al ĉiuj kaj ĉio, la natura centro de la renkontiĝo.

Martinus kaj siaj kunlaborantoj en la perono de la Instituto, ĉirkaŭ 1976
 
Renkontiĝo de la ĵaŭdoj, 1979

"La Strukturo" kaj "la leĝoj" de la Instituto

En siaj lastaj jaroj Martinus okupiĝis detale pri la organizado de la estonta strukturo de sia afero. Stariĝis ke la respondeco de la Instituto rilate al la Afero inkludas la sekvajn fundamentajn taskojn:

• konservi la tutan verkaron de Martinus sen modifo, t.e. same kiel ĝi eliris el siaj manoj.

• informi kaj atingebligi la verkaron al la interesatoj, inter aliaj manieroj, pere de publikaĵoj, tradukoj kaj instruado ĉiam per fidinda maniero.

Tiamaniere, Martinus deziris certiĝi ke en unu loko de la mondo estu ĉi respondeco por konservi sian verkaron kaj ke tiu institucio havu la ekskluzivan rajton por traduki kaj publiki ĝin en tiom da lingvoj kiel eble. La Instituto estas, samtempe, devigita informi pri la verko kaj oferti instruadon bazita nure en la mondbildo de Martinus. Samtempe propravole kaj privatmaniere fariĝas granda laboro pri informado kaj instruado al interesitoj ĉirkaŭ la mondo. Ĉiu estas libera por informi pri la mondbildo de Martinus, kiel longe oni respektas la kopirajtojn. Ĉi tio povas okazi pere de studrondoj, konferencoj kaj kursoj, krei retpaĝojn, verki artikolojn kaj librojn, ktp. Vidu pliajn informojn pri la laboro de informado.

Ĝis la forpaso de Martinus, la principoj por la estonta laboro de la Instituto registriĝis en tio kion oni nomas "Leĝoj de la Instituto de la Scienco de la Spirito de Martinus". Los interesatoj povas legi ĉi tie la leĝoj de 1982 (danlingve) kie aperas detalaj komentoj de la tiama Konsilio.

Ankaŭ oni povas legi la enhavon de la testamento de Martinus (danlingve), kie li donas sian formalan aprobon de la leĝoj kaj cedas al la Instituto ĉiujn rajtojn. La leĝoj estis poste registritaj en la statutoj de la nuna fondaĵo, Fondaĵo Instituto de la Scienco de la Spirito de Martinus (danlingve).