Stjernesymbol i menu


Simbolo 6
La viva estulo 1

Simboloj de Martinus 

6
11
19
23
26

Resumo de la klarigo pri simbolo 6 - La viva estulo 1

La viva estulo estas eterna principo: “mio” - la kreanto, “kreokapablo” kaj “la kreaĵoj”. Por la tri elementoj en ĉi tiu principo uzis Martinus la nociojn X1, X2 kaj X3. Laŭ kerna analizo la estulo estas eterna, senmorta “io kio estas”. Ĉi tiu kerna analizo tamen estas absolute nealirebla por rekta fizika sensado. Tio kio rekte estas sensebla de la estulo, estas nur tio, kio estas kreita. Kaj ĉio kreita estas pereema. La viva io en la estulo, estas neskueble la mio kaj ĝia eterna aŭ kosma vivstrukturo. “La morta” aŭ pereema io estas ĝia fizika korpo kaj ceteraj strukturoj, kiuj nur estas kreitaj realaĵoj.

Centraj detaloj en la simbolo:

  • La plej supra blanka kampo simbolas la mion aŭ X1 de la viva estulo.
  • La meza kampo simbolas la kreokapablon aŭ X2 de la mio.
  • La plej malsupra kampo simbolas la kreitan ion aŭ X3.
  • La violkoloro esprimas la plej altan energion de la vivo, la patrina energio. En ĉi tiu energio ĉiuj ĉeffunkcioj de la vivo estas enradikiĝintaj.
  • La rondaj koloritaj kampoj simbolas la bazajn talentokernojn aŭ “spiralcentrojn” de la mio.
  • La ses koloritaj kampoj simbolas la kreitajn korpojn:
      ruĝa - la instinktokorpo
      oranĝkolora - pezokorpo
      flava - la sentokorpo
      verda - inteligentokorpo
      blua - intuiciokorpo
      indiga - memorokorpo

Ĉi tiuj korpoj konsistigas la konscion de la estulo, per kiuj ĝia kreado kaj spertado de la vivo troviĝas. Pro tio ke la vivspertado estas eterna procezo de ŝanĝiĝo aŭ kreado, ŝanĝiĝas ĉi tiuj bazenergikorpoj laŭ la ritmo de la sopiro kaj volo de la estulo. Per tio la daŭra evoluo estas konservata tra ses vivsferoj.
La oranĝkolora cirklo simbolas la fizikan korpon de la estulo. La radioj kaj la kruco esprimas la eternan spiritan strukturon.

Legu la plenan simbolklarigon de Martinus en La Eterna Mondbildo 1.