Stjernesymbol i menu


Simbolo 26
La venonta perfekta homregno

Simboloj de Martinus 

6
11
19
23
26

Resumo de klarigo pri simbolo 26 - La venonta perfekta homregno

La simobolo simbolas la venontan finevoluintan homaron de la terglobo. Ĉio evoluos al internaciismo. Ĉiuj ŝtatoj de la mondo unuiĝos en unu ŝtato kun komuna mondregistraro. Ĉiuj naturvaloroj de la tero estos komuna posedaĵo de la tuta homaro. Per la homa kreokapablo transformiĝas la naturvaloroj al uzendaĵoj por la konservado de la ĉiutaga vivo. Ĉi tiu kreokapablo reprezentas la ununuran veran valorounuon kaj anstataŭos la monsistemon. Ĉiu homo mem laboros tiun nombron da laborhoroj, kiujn kostas ĝia propra vivo de naskiĝo ĝis morto. Neniu povos vivi koste de aliaj. La mondŝtato nature ekhavos sian propran specialan internacian lingvon.

La centralaj detaloj en la simbolo:

  • La flava suno meze simbolas la tutan komunan registraron de la homaro.
  • La rondaj blankaj kampoj kun nigraj sagoj simbolas la diversajn naciojn de la tero. Ili troviĝas ĉiuj en la radioj de la suno, kio signifas, ke ili estas submetitaj la komunan registraron.
  • Ke la sunradioj estas flavaj kaj verdaj simbolas, ke la ŝtatoj estas regataj per intelektigita sento, kiu denove egalas al amo al la proksimulo.
  • La blua stelo meze en la flava suno simbolas, ke la mondregistraro konsistas el kosme konsciaj estuloj.
  • La blanka triangulo simbolas la eternan originon kaj veran Dion de la universo.
  • La plej eksteraj malsuprenirantaj oranĝkoloraj kaj flavaj radioj simbolas la mallumajn kaj humanajn kredoreligiojn. Ili ne havas iun specialan potencon en la mondregno.
  • La granda blanka radio, kiu konsistigas la eternan veron aŭ la solvon de la vivmistero kiel sciencon, estas la superrega.

Rigardu la plenan simbolklarigon de Martinus en La Eterna Mondbildo 2.