Stjernesymbol i menu


Livets Bog (Libro de la vivo)
 
Ĉar la menciita verko [Livets Bog] konsistigas fundamentan sciencon pri la vivo, kaj per tio konsistigas faktoron rilate al ĉia instruado pri kio kreas harmonion kaj malharmonion en la vivo kaj estado de la viva estulo same kiel en apero de nacioj, kulturoj aŭ homsocioj, en kulmino kaj pereo, tial ĝiaj pensmaterialo aŭ analizoj neeviteble fariĝos fundamento por la kreado de absolute "daŭra paco" inter la popoloj, inter regnoj kaj landoj ĉie sur la terglobo.
(Artikelsamling 1, art. 14.2)

Livets Bog konsistas el sep volumoj kaj estas la granda centrala verko de Martinus. Ĝi kun La Eterna Mondbildo en volumoj 1-6 kun 100 simboloj estas la kerno en lia priskribo de la spiritscienca mondbildo. La naturo estas tiu “Libro de la vivo”, kies lingvon la homo lernadas kompreni. Tio okazas i.a. tra la spertoj de la scienco. Sen scio pri la fizikaj naturleĝoj la homoj ne kapablus uzi la naturfortojn kaj krei la teknikon de la nuntempo. Akirante ankaŭ nun konon pri la spiritaj naturleĝoj laŭgrade ebliĝos kompreni sin mem kaj aliajn - kaj trovi sencon, logikon kaj amon en la vivo.

Livets Bog donas fundamenton por scienco pri la vivo. Ĝi klarigas tiujn pricipojn, kiuj ebligas nian vivsperton. Ĝi montras, kiel nia ekzistado estas ligita kun la tuteco de la naturo, kaj kiel ni kreas nian estontecon - nian sorton, per tiu maniero en kiu ni pensas kaj agas hodiaŭ. Ni estas en evoluo, survoje iĝontaj “veraj” finevoluintaj homoj. La principo pri “La rajto de la plejfortulo”, la diktaturo, subfosiĝas avantaĝe al kreskanta humana vivsinteno, la demokratio. La mallumaj okazaĵoj de nia tempo estas naskodoloroj por estonta luma mondkulturo, kiu gvidos al fundamenta ŝanĝiĝo de la estado por ni ĉiuj.

 

Volumo 1
Volumo 1 estas komenco de la verko kaj samtempe bona enkonduklibro. Ĝi enhavas la antaŭparolon de Martinus por Livets Bog kaj ĝi priskribas vicon da kernaj elementoj en La Eterna Mondbildo. La enhavo: la mondsituacio— la dia kreoprincipo — la nova mondimpulso — internacia mondregno kreiĝanta — la akceptokapablo de la tera homaro por la nova mondimpulso — bazenergioj kaj vivsferoj — evoluo de besto al homo — 8 simboloj kun klarigoj. 311 paĝoj.

 

Volumo 2
(ankoraŭ ne tradukita en Esperanton)

Volumo 2 priskribas la "kosman kemion" per kiu Martinus pligrandigas la kemisciencan instruon pri la reagoj de la fizikaj substancoj al tio ankaŭ ampleksi la instruon pri la reagoj de "superfizikaj" substancoj, t.e. Tiuj substancoj kaj energispecoj, kiuj estas malantaŭ la konatan fizikan mondon. De la enhavo: La leĝo pri la reagoj de la substancoj — kosma kemio estas "sortoscienco" — la eternaj fortofontoj de la mio — la dormo kaj ĝia naturo — la simbolo "la kombinoj de la bazaj energioj" — pensoklimatoj — la triunua principo kiel la plej alta analizo de la vivo — kosma lingvolernado — la bazaj rezultoj de la vivmistero. 453 paĝoj.

 

Volumo 3
(ankoraŭ ne tradukita en Esperanton)

En volumo 3 estas daŭrigata la priskribo de la kosma kemio kun ĉeftemoj kiel: la simbolo "la cikloprincipo", la simbolo "la solvo de la vivmistero" kaj trairo de "la 63 vivsubstancoj". De la enhavo ankaŭ estas: La naturo estas viva estulo — kion signifas la esprimo "laŭ la bildo de Dio"? — la vivo estas ritma moviĝo inter du ekstremoj — kiel talentoj kaj kapabloj estiĝas — kion la nombrosistemo esprimas. 535 paĝoj.

 

Volumo 4
(Ankoraŭ ne tradukita en Esperanton)

Volumo 4 kune kun la sekvantaj volumoj 5-7 havas la komunan ĉeftitolon “La eterna vivo”. Ĉi tie la fokuso de la analizoj ŝanĝiĝas, de la ekstera kosme teknika strukturo de la vivaj estuloj, al ties vivspertado en ĝiaj multvariaj aspektoj. De la enhavo en volumo 4: La sensoperspektivo de la viva estulo — tempaj kaj eternaj analizoj — ĉiuj vivaj estuloj estas unu familio — kiu estas nia proksimulo? — amo al la proksimulo kaj seksualismo — la mondsavanta principo — la simboleco en la rakonto pri Adamo kaj Eva — La geedzeco — enamiĝo — krimuloj, venĝo kaj puno — la vera kaj la falsa principo de negoco — demokratio kaj komunismo — politiko kaj religio — la simbolo “La vivo kaj la morto”. 505 paĝoj.

 

Volumo 5
(ankoraŭ ne tradukita en Esperanton)

Volumo 5 havas la ĉeftemon “la plej alta fajro” kun fokuso sur la kernoanalizoj pri “la seksa polustransformiĝo” de Martinus. De la enhavo: la masklaj kaj femalaj estuloj — duonsekso kaj tutsekso — kial la religioj ne povas savi la homaron — la senco pri la nocioj: “en la bildo de Dio” kaj “la reveno de Kristo” — la besto iĝos homo — la geedzeco kaj la amo al la proksimulo — zonoj de la feliĉaj kaj la malfeliĉaj geedzecoj — la diversaj homtipoj: de A- ĝis K-homoj — “la granda naskiĝo” — la seksa kampo estas la komenco kaj fino de la kosma ciklo. 333 paĝoj.

 

Volumo 6
(ankoraŭ ne tradukita en Esperanton)

Volumo 6 havas la ĉeftemon "La reĝo de Dio aŭ la fabelo de la vivo" kun fokuso sur la vojo el la mallumo kaj la komenciĝanta scio en al pli altaj konscioŝtupoj. Ĉi tiun evoluon nomas Martinus "la plej granda aventuro de la vivo". De la enhavo: la reenkarniĝa principo — logiko, la leĝo por kreado — kosma konscio estas la samo kiel "la sankta spirito" — preĝo kaj meditado — la mondotuto estas viva estulo — la detaloj de la naturo estas "literoj", "vortoj" kaj "frazoj" en "supertera lingvo" — la plej profunda kaŭzo de ĉiuj malsanoj — ĉio estas tre bona — intuicio kaj kosmaj ekbriloj — la povo de la ĉioamo estas pli granda ol la povo de la atombomboj — la libera volo de la estulo — pensoforto estas vivforto — kio estas elektro? — la plej ena kaŭzo de la movo. 384 paĝoj.

 

Volumo 7
(ankoraŭ ne tradukita en Esperanton)

Volumo 7 havas la ĉeftemon "la kosma mondmoralo" kun fokuso sur la ĉioama konduto, kiu estas la fundamento en la vivformo de la venonta homregno. De la enhavo: netoleremo tenas homojn en daŭra militostato — kiam la povo kaj ne la justeco diktas la ekziston — kiel la homo liberiĝas de malluma sorto — la fundamento en la kosma mondmoralo — la kreado de vera paco estas evolua demando — suferospertoj gvidos la homaron el la teruroj de la juĝotago — la diferenco inter enamiĝo kaj amo al proksimulo - la plej granda postulo de la vivo al homoj hodiaŭ - la nova mondkulturo jam komenciĝis - postskribo. 272 paĝoj.