Stjernesymbol i menu


Novaĵo

Ŝanĝoj en la estraro kaj administrado

05.02.2019

Karaj amikoj

En la nova jaro (2019) estos ŝanĝoj en la Konsilio kaj la administrado. Lennart Pasborg, deziris dediĉi pli da tempo al siaj artaj agadoj ol la laboro de la konsilio permesas. Pro tio, li decidis retiriĝi de la laboro de la Konsilio la 20-an de Januaro 2019. Tamen, ni ĝojas, ke la artaj talentoj de Lennart estos uzata, interalie por fari filmojn por la Instituto Martinus.

La 20-an de januaro 2019, Kenneth Ibsen aliĝis al la Konsilio kiel anstataŭanta membro. Kelkaj el vi jam konas lin de la instrua grupo.

En la nova jaro estos nova mastruma teamo formita de Per Jan Neergaard, Eigil Kristensen kaj Jens Christian Hermansen. Estos unueca administrado por la Instituto Martinus, la Centro Martinus Klint kaj la naskiĝloko de Martinus, Moskildvad en Sindal.

Ni nuntempe laboras pri la distribuado de la respondeco kaj laboraj taskoj por administrado. En la nova jaro ni povos rakonti pli pri kiel la respondeco de la administrado distribuiĝas inter la tri.

Ni profitas ĉi tiun ŝancon por deziri al vi ĉiuj feliĉan jaron.

Bonkorajn salutojn

La Konsilio de la Instituto Martinus