Stjernesymbol i menu


Novaĵo

Bonvenon al nia hejmpaĝo

21.02.2011

Ni kun ĝojo prezentas la Esperanto-version de la paĝaro de la Martinus-Instituto. Ni esperas, ke vi trovos ĝin utila kaj informa.

Nia celo estas, ke la paĝaro inspiros homojn studi la mondbildon de Martinus kaj samtempe estos servo kun temrilataj informoj al tiuj homoj, kiuj jam interesiĝas pri liaj analizoj.

La enhavo baziĝas sur la dana paĝaro de la Instituto, kiu enhavas vicon da diversaj temoj kaj funkcioj. Ni publikigas la unuopajn partojn iom post iom kiam ili fintradukiĝos Esperante.

Kiel ekzemploj de partoj, kiuj jam ekzistas aŭ estas survojaj, estas menciindaj:

  • enkonduko al La mondbildo de Martinus
  • prezentado de la persono Martinus kaj lia ampleksa verkaro, inkluzive tiu parto kiu nuntempe estas publikigita en Esperanto
  • prezentado de liaj kosmaj simboloj kun apartenantaj mallongaj klarigoj
  • konsiletoj al novaj interesatoj
  • informo pri kursoj kaj prelegoj
  • prezentado de Martinus-Instituto kaj la internacia Martinus-Centro en Danio

Speciala funkcio donas eblecon legi kaj serĉi rete en la libroj. Nuntempe estas ĉi tiu funkcio funkcianta en dana, angla kaj aliaj lingvoj, kaj poste ĝi pligrandiĝos por ankaŭ ampleksi la librojn en Esperanto.

Fine mencienda estas nia reta librovendejo shop.martinus.dk, kie vi povas aĉeti librojn de Martinus en Esperanto kaj en la originala lingvo, la dana kaj en multaj aliaj lingvoj.

Ni esperas, ke nia paĝaro vin ĝojigos. 

Kun amikaj salutoj
Martinus-Instituto