Stjernesymbol i menu


Etaj libroj
 
La homoj, kiuj sentas altiron de miaj kosmaj analizoj kaj sentas deziron studi la mondbildon prezentitan en mia ĉefverko Livets Bog kaj aliaj libroj, tion faras pro ena moviĝo aŭ transformiĝo, kiu jam okazas en iliaj mentalecoj.
(La mentala direktoŝanĝo, Kosmos n-ro 21, 1972).

Estas eldonitaj 28 malgrandaj libroj de Martinus, la tiel nomataj libretoj. Ili temas pri limitaj temoj ene de la mondbildo. Kelkaj el ili estas en artikola formato. La temoj estas priskribataj en simpla kaj facilkomprenebla maniero, kaj pliaj el la libroj estas tre taŭgaj kiel enkondukaj tekstoj.
.

La sekvaj libretoj troviĝas tradukitaj en Esperanto:

N-ro 1 La sorto de la homaro
Estas legebla kiel enkonduklibro al la mondbildo de Martinus. Ĝi rakontas pri la nuna krizo de la homaro kiel preludo al kreado de nova mondkulturo. La libro finiĝas per koncentraĵo de la evoluo kaj sorto de la homaro en 12-punkta formo. 108 paĝoj.

N-ro 2 Pasko
Antaŭ ĉ 2000 jaroj nia kulturo ricevis humanan impulson tra Jesuo - preskribon pri tio kiel la homoj devus preni siajn sortojn. Martinus donas ĉi tie emocian prezenton pri kio vere okazis dum la krucumado kaj resurekto. 70 paĝoj.

N-ro 3 Kio estas la vero?
La kapablo de la homo kredi je religiaj autoritatoj malkreskas. La rilato al la vero anstataŭ pli kaj pli baziĝas je faktoj, scio kaj propraj spertoj. Martinus klarigas la nocion. “La reveno de Kristo”. 110 paĝoj.

N-ro 4 Ĉirkaŭ la naskiĝo de mia misio
Ĉi tie prezentas Martinus sin mem kaj klarigas pri tiuj cirkonstancoj, kiuj gvidis al la decidaj spiritaj travivaĵoj aŭ la kosma iniciĝo, kiu komplete ŝanĝis lian vivon. Martinus ekde tiam havis la intuicikapablon sub absoluta tagokonscia kontrolo. Li kapabliĝis priskribi la eternan mondbildon, en kiu ĉiuj analizoj montras, ke la plej alta matematika rezulto de la vivo estas esprimebla en la frazo: “Ĉio estas tre bona”. 80 paĝoj.

 

N-ro 5 La ideala nutraĵo
Ju pli la moderna homo delikatiĝas, des pli delikatan nutraĵon havu nia organismo. Malĝusta nutraĵo forte influas nian sorton. Klarigate estas, kial la vegetara nutraĵo estas pli sana ol la animala. Kio estas la plej ideala nutraĵo por la nuntempa homo? Martinus donas helpon al la komencanta vegetarano, kiu volas esti sen malsanoj kaj eviti bestoturmentadon. 138 paĝoj.

N-ro 6 Folioj el la bildolibro de Dio
Poezilingve prezentas Martinus la diversajn aĝoŝtupojn de homo. En sia “bildolibro” li rakontas al ni pri la mistero de la vivo. La libro ankaŭ enhavas la artikolon Pentokostabrilo super la vivo kaj estas plena da etosobildoj, kiuj aŭskultemigas nin por la eternaj veroj, kiujn la naturo esprimas. 118 paĝoj.

N-ro 7 La idolo plej longe vivanta
En de la religia kampo troviĝas nefinevoluintaj kaj kondamnantaj moralkomprenoj, kiuj ne harmonias kun vera kristanismo. La egoismo de homoj eble eĉ karakterizeblas kiel “idolkulto” aŭ “paganismo”, en kiu oni ĉiam estas sia plej kara. Per evluo de amo al la proksimulo kaj intelekta kompreno de “la propra parolo de la vivo” ŝanĝiĝas “la paganismo” al vera kristanismo, en kiu oni fariĝos la plej kara por sia proksimulo. 145 paĝoj.

N-ro 8 La homaro kaj la mondbildo
Uzeblas kiel enkonduka libro. La naturscienco nur povas registri la eksteran mekanikan flankon de la naturo, ties energiprocesojn kaj materiomoviĝojn, kiuj esprimiĝas kiel mezuro kaj pezo. La vivo mem male estas io ena, ĝi estas spertado kaj konscio kaj postuas la ekziston de “spertanta io”. La libro enhavas mallongan, sed profundan trairon de la tuta analizo de la mondotuto. 233 paĝoj.

N-ro 11 La mistero de la preĝo
Multaj modernaj homoj konsideras preĝon kiel naivecon kaj superstiĉon. Preĝo estas scienco en si mem. La funkcio de la preĝo estas fariĝi vivanta parolo aŭ korespondado kun la universala estulo, en kiu ni vivas. Detala klarigo pri enhavo kaj la senco de “Patro nia”. 103 paĝoj.


La sekvaj libretoj estas ankoraŭ ne tradukitaj en Esperanton:

N-ro 10 Kosma konscio
La veran enan pacon oni nur atingas, se oni lernas kompreni kaj pardoni siajn kunulojn. Kiel ni transformiĝas al humanistoj? Ankaŭ enhavas la artikolon Mentala suvereneco, kiu traktas la evoluon de “ĉiu estas al si mem plej kara” al la principo “ami sian proksimulon kiel sin mem”. 141 paĝoj.

N-ro 12 La vojo al iniciĝo
Ĉi tie ni ricevas la ŝlosilon por “la pordego de saĝeco” kaj klarigon pri, kio estas vera humileco. En la artikolo Ĉirkaŭ miaj kosmaj analizoj estas montrata, kio necesas por povi kompreni la kosmajn analizojn. En la artikolo Donackulturo estas priskribata, kiel donaco povas esti “kamuflita antaŭpago”. La donacprincipo estas kunligita kun la pereo de la diktaturo kaj la ekesto de al demokratio. 217 paĝoj.

N-ro 13 La kristnaska evangelio
La biblia kristnaska evangelio temas ne nur pri historia okazaĵo, sed ankaŭ estas simbolo pri la kosma sorto de la terhomo. La naskiĝo de Jesuo en la stalo simbolas la komenciĝantan homan konscion, kiu originas el la besta konscio. Ene de ĉiu homo naskiĝas tiu “Kristokonscio”, kiu laŭgrade transformos la teron en mondon, kie la promeso de la kristnaska evangelio pri “paco sur la tero” realiĝos. 126 paĝoj.

N-ro 14 La kreado de la konscio
Rakontas pri la “kreejo” de Dio, kie la plej granda artaĵo de la vivo – la finevoluinta homo – ekestas.
En la artikolo Pensoj pri pasko estas prezentado pri tio kion signifas la okazaĵoj ĉirkaŭ pasko antaŭ ĉirkaŭ 2000 jaroj por la modernaj homoj de hodiaŭ. En la artikolo La Kristnaskaj lumoj klariĝas Kristnasko kiel kosma signo de printempo. 95 paĝoj.

N-ro 15 El la mallumo
La diferenco inter la spirita scienco kaj la malnovaj dogmoj. Kiam amo fariĝas scienco. La artikolo Ekbrilo de la mondsavado klarigas, ke la mondsavado estas Dia donaco al la homaro. La artikolo La ĝardeno de Getsemano igas la malnovan biblian rakonton io, kion ĉiu homo en sia vivo renkontas. Kion faru moderna homo, kiam ĝi troviĝas en la plej dolorplena krizo de sia vivo? 108 paĝoj.

N-ro 16 La principo de reenkarniĝo
Klarigas, kiel la morto ĉesos esti mistero por ni. La artikolo La laktaj vojoj de la universo lokas la homon inter la grandega mondospaco, makrokosmo, kaj tiu mikrokosmo, el kiu i.a. nia organismo kosistas. La artikolo Nenatura laceco donas klarigon pri tiuj laceco kaj depremiĝo, kiuj estas tre ĝeneralaj inter la nuntempaj homoj. La artikolo Tra la malplenaĵo de la mondotuto estas optimisma vojaĝo tra la ŝajna “malplenaĵo”, kiu efektive montriĝas esti oceano de konscio. 97 paĝoj.

N-ro 17 Mondaj religio kaj politiko
Donas respondon pri la mistero de nia ĉiutaga vivo: Kial estas milito kaj suferoj? La artikolo La sortokaŭzo de la terhomo montras, ke la viktima penso anstataŭiĝu de la kompreno, ke oni mem kreas sian sorton. En la artikolo Pilato, Kristo kaj Barabas ni vidas, ke ĉi tiuj personoj reprezentas tri flankojn de la homa psiko. En la artikolo Kial oni pardonu sian proksimulon?  analiziĝas la diferenco inter la principoj “justo” kaj “povo”, kaj kiel pardonado kreas pacon. 100 paĝoj.

N-ro 18 La sortoludo de la vivo
La vivon oni perceptas kiel teatraĵon, kie ni ĉiuj estas kaj aktoroj kaj spektantoj. La artikolo La granda naskiĝo priskribas la evoluon de la homo el nescio al atenta tagokonscia scio pri siaj propra senmorteco kaj estado unu kun Dio. La artikolo Primitiva kaj intelekta diokultado priskribas la evoluon de instinkta religieco tra materiismo al altintelekta rilato al Dio. En la artikolo La bildo de la besto kaj la bildo de Dio estas montrata la diferenco inter egoismo kaj amo al la proksimulo kiel mova forto en la homa konscio. 113 paĝoj.

N-ro 19 Kosmaj ekbriloj
La vivospertado ŝanĝiĝas inter malĝojo kaj ĝojo. Povas esti danĝere forci sian spiritan evoluon. La malrapida, kvieta maturiĝado estas preferinda. La artikolo Altintelekteco kaj malaltintelekteco eksplikas la evoluon en la kosma spiralciklo. En la artikolo La kvina ordono klarigas Martinus, ke la principo pri “nemortigado” estas la plej grava, kaj ke ĝi esence ampleksas la ceterajn naŭ ordonojn. 88 paĝoj.

N-ro 20 Meditado
Mediti estas pensi pri la vivo. Kelkaj formoj de meditado povas doni travivaĵojn de kosmaj ekbriloj, sed ili ne estas senriskaj. Meditado sen mensaj riskoj estas la preĝo “Patro nia”. La artikolo Sur la altaro de la amo traktas la monokultadon de nia tempo, kiel kaŭzo de kulturkolapso. La artikolo La homaro unu kun Dio montras, ke ni pro la karmoleĝo evoluas tra la mallumo kaj “juĝotago” al unuiĝo kun Dio. 108 paĝoj.

N-ro 21 Trans la mortotimo
Kiam la homo timas kaj la vivon kaj la morton. La mezuraj kaj pezaj rezultoj de la scienco ne forigas la mortotimon. La artikolo La psika templo montras esencan simbolikon en la biblia rakonto pri la templo de Salamono. La artikolo Ne kondamnas rakontas, kial ni ne kondamnu niajn kunulojn. La artikolo La vojo, la vero kaj la vivo klarigas, kiel ekaperis “miskomprenoj” en la kristanismo – kaj kiel la moderna homo retrovos la esencon de la kristanismo, la mesaĝon de amo. 107 paĝoj.

N-ro 22 La vojo de la vivo
La  vivo gvidas la homaron de mallumo al lumo en kosma spiralciklo. Martinus nomas la mallumon kaj la suferojn “la kosma saĝolernejo de la vivo”. La artikolo Mensaj malliberejoj montras kiel la vivprincipo, “ĉiu estas por si mem la plej kara”, daŭre vivas en la homa mentaleco i.a. kiel deziro ŝanĝi la aliajn anstataŭ ŝanĝi sin mem. La artikolo La sekundara kaj la primara resurekto pritraktas la resurekton de Jesuo kaj demandojn pri materiiĝo de la fizika korpo. 112 pagoj.

N-ro 23 La senmorteco de la vivaj estuloj
Nur deirante de la penso pri senmorteco de ĉiuj estuloj estas eble montri, ke la vivo estas justa. La artikolo La neceso de la spirita scienco traktas la sciencan rilaton al la socio, al diktaturo kaj al demokratio. La artikolo Primitiveco kaj superstiĉo priskribas formojn de superstiĉo en nia kuturo kaj ankaŭ la neperfektajn flankojn de la nuna moderna kulturo. 138 paĝoj.

N-ro 24 La kreado de la kulturo
Pri tiuj faktoroj, kiuj fundamentas la evoluon de la homa kulturo, ĝis la militolaca mondo de nia tempo. Por krei pacon sur la tero ne sufiĉas uzi materiisman sciencon, necesas ankaŭ uzi sciencon pri konduto kaj vivsinteno. 104 paĝoj.

N-ro 25 La vojo al paradizo
Multaj homoj kredas, ke la morto estas totala ĉeso de vivo kaj estado. Sed Martinus montras, ke ni havas kaj fizikan kaj spiritan sensohorizonton. Post “la morto” ni povos sensi kaj krei sendepende de la fizika organismo. La morto tiel fariĝas dia liberiĝo de maljuneco, malsano, malĝojo kaj sufero. Estas enrigardo en la vivo inter la fizikaj enkarniĝoj. 118 paĝoj.

N-ro 26 Diablokonscio kaj kristokonscio
Priskribas kiel la inteligenta evoluo de la nuntempa homo kune kun besta moralo kreas kulminon de la mallumo, kaj kiel la ĉioamo evoluas kiel rezulto de tio ĉi. La artiloko Senmorteco prilumas, kiel mortotimo kaj kredo je morto kaj pereo estos anstataŭitaj de sciado pri la senmorta spirita naturo de la homo. En la artikolo La Dia kreado de la homo  estas montrata la transformiĝo for de religia dogmaro al la preta homo laŭ “la bildo de Dio”. En la artikolo La mondsituacio kaj la bildo de Dio priskribas Martinus, kiel la kreskanta humaneco haltigos la militojn kaj “la falsan komercoprincipon” kaj evoluigos internacian mondregnon. 137 paĝoj.

N-ro 27 La kreado de la mondpaco
Ĉu la milito neniam ĉesos? Jes, respondas Martinus, sed nur kiam sufero kaj doloro estos evoluiginta la homan kapablon al proksimula amo kaj pardonado. La artikolo La mio kaj la eterneco klarigas i.a., kial ni ne bezonas timi la morton, kiun Martinus nomas “benaĵon por la origino de la organismo”. 130 paĝoj.

N-ro 28 Du specojn da amo
En ĉi tiu libro Martinus donas tutan superrigardon de la granda mondbildo. Li traktas la evoluon tra la spiralciklo ĝis nia hodiaŭa “zono de malfeliĉaj geedzedzoj" Ĉi tiu zono markas la transiron de la egoisma enamiĝosimpatio ĝis la homa ĉioamo. 146 paĝoj.