La vojo al la vera feliĉo
- de Martinus
La fino de la sekureco.
Ĉu troviĝas multaj homoj,
por kiuj la ĉiutaga vivo estas absolute stabila, absoluta feliĉa? Se homo devus respondi tute
vera kaj sincera al tiu demando el la spertoj, kiuj ĝi faris kun si mem kaj aliaj, la respondo
estu ne. La homoj ne estas feliĉaj. Kelkfoje ili estas pli feliĉaj ol dum aliaj tempoj, sed tio
ne estas stabila stadio de sekureco kaj feliĉo.
Tiu malstabilo montras sin per multaj diversaj manieroj, kaj tio povas komenci
jam en la infaneco. Malgranda infano eble naskiĝas ĉe bonaj kaj amemaj gepatroj, estas gardita
kaj flegita kaj edukita dum la plej bonaj kondiĉoj por havi bonan komencon de la vivo. Subite la
patrino mortas, kaj post iom da tempo la patro trovas novan edzinon, kaj per tio la rilatoj en
la hejmo estas tute aliaj. Por la infano la tempo antaŭ la morto de la patrino estas kiel
perdita feliĉo, ĝi ne povas trovi bonan kaj intiman kontakton kun la nova patrino, kaj ĝi
sentas, ke la sekureco de la vivo estas for. Io estas venenigitaj en la atmosfero de la hejmo,
kaj al tio povas esti multaj kaŭzoj. Tio ne necese estas la nova patrino. Por la infano tio
povas signifi io nerekta en ĝia vivsinteno, negativeco, kiu povas sekvi ĝin la tutan vivon, se
ĝi ne sukcesas venki tion. Ekzistas multaj manieroj, per kiuj la homoj povas perdi sian
sekurecon aŭ la sento de feliĉo en la vivo jam dum la infaneco, kaj kelkaj homoj rigardas ilian
infanecon kiel speciale sekura kaj feliĉa epoko de ilia vivo, kaj ofte estas, ĉar tiu restas
kiel lumanta kontrasto al la travivadoj de postaj vivepokoj, kie la malsekureco, la doloro kaj
la trompadoj venis en iliajn vivojn.
Neniu terhomo estas imuna al la malfeliĉo.
Multaj homoj
sentas sekurecon kaj feliĉon provizore dum enamiĝo, fianciĝo kaj la mielaj monatoj. Tio povas
esti pli aŭ malpli longa, sed jen eble venas kolapso, tio povas esti per morto, malsano,
akcidento aŭ, ke unu partnero enamiĝas en tria persono. kaj tio povas esti tute aliaj kaŭzoj.
Sed la sekureco kaj la feliĉo ne plu ekzistas, kaj la katastrofo, la malĝojo kaj doloro venis
anstataŭ. Kaj kun tiuj faktoroj ofte sekvas timo kaj malfido al ĉio kaj ĉiuj, je la trompado, ke
la feliĉo ne daŭris. Ankaŭ maljunaj homoj, kiuj jam travivis relativan feliĉan vivon povas esti
trafitaj de la funebroj, zorgoj kaj malfeliĉoj dum la maljuneco, kaj tiu efikas multe pli, se
tiuj homoj estis dorlotaj antaŭe.
Kiu povas esti certa esti tute nevundebla, tute imuna al la malfeliĉo? Neniu
povas diri, ke ĝi estas libera. Kelkaj havas la percepton, ke riĉeco kaj potenco faras ilin
liberaj, kaj ili batalas por atingi tiujn bonaĵojn, sed pli aŭ malpli poste ili devos koni, ke
la feliĉo ne estas aĉetebla, kaj ke tiu, kiu ŝajne estas potenca, supera kaj granda, estas
akurate same malpotenca kiel ĉiuj aliaj dum la sortorilatoj de la vivo. Ankaŭ miliarduloj kaj
milionuloj kaj kiu ajn, kiu oficiale apartenas al la "granduloj" de tiu mondo, devas
travivi la malsekurecon, inter alie la timon por perdi sian pozicion kaj potencon. La vivmaniero
de tiuj homoj ofte efikas, ke ili pli facile ol aliaj homoj, kiuj ne havas monon por troe manĝi
kaj trinki, estas minacataj de seriozaj malsanoj. Ilia neokupeco aŭ kontraŭe ilia superstreĉo
por teni sin sur "la pinto", povas doni malsanajn nervojn kaj malsanojn. Fine riĉeco
kaj potenco ne povas liberigi iun de la zorgojn, kiujn ili travivas en la rilato al familio kaj
parencoj, kiuj subite mortas, aŭ trompado de la infanoj kaj multe alio. La riĉulo havas siajn
malĝojojn kaj zorgojn akurate kiel la malpli riĉa kaj la malriĉa havas la siajn. Kelkaj ricevas
la malfeliĉon kiel subita kolapso, aliaj iom post iom glitas en ĝi, sed neniu tute povas eviti
iel travivi tion.
La ŝajna maljusteco de la vivo.
Sed kio kun la homoj,
kiuj nomas sin savitaj aŭ sanktaj? Ĉu ili estas escepto? La escepto almenaŭ ne konsistas de tio,
ke tiuj homoj evitas malfeliĉon, malĝojojn kaj suferojn. Kvankam ili frekventas la preĝejon ĉiun
dimanĉon, regule vizitas la komunion kaj alie sekvas la dogmojn kaj instruojn de la preĝejo, la
sekto aŭ alia religio, oni trovas sammultajn pacientojn de ili en la malsanulejoj kaj hospitaloj
kiel de iliaj "nesavitaj" aŭ "pekulaj" kuncivitanoj. Kaj ĉu ne okazas, ke
kredanta homo en la tempo de mizero diras: "Kial tio ĝuste devas trafi min?" Li aŭ ĝi
kredis, ke ili povis esti sekuraj pro ilia sankteco, sed ili travivas alion. Kaj do estas la
demando, ĉu oni povas lasi fariĝi amara.
Se tio aparteni al certa raso, kredo, socia grupo, certa jarnombro aŭ sekso
povus decidi, ke kelkaj homoj fariĝis pli feliĉaj ol aliaj, la vivo estus tre maljusteca, kaj al
multaj homoj la vivo ŝajne estas tiel. Sed la kaŭzo de tio estas, ke ili juĝas el la momenta
situacio, kies kaŭzojn kaj efikojn ili ne konas. La mondo ne estas maljusteca, kaj neniu homo
travivas pli multe da sufero, doloro aŭ malĝojo ol alio, kvankam tio ŝajne ne estas tiel.
Kompreni tion estas parto de la vojo al la daŭra feliĉo. Sed pli multe estas postulata. Sed ĉu
reale estas ebla por la homoj atingi vivon sen sen malĝojoj kaj suferoj, sen trompadoj kaj
amareco, sen malsano, manko aŭ doloro? Tio estas ebla, kaj ankaŭ estas ebla por la unuopa homo
jam nun komenci krei tiun stadion. Tio signifas krei la la kaŭzojn, kiuj iam estonte havos tiun
stadion kiel efiko.
Ĝermanta pruvo pri kaŭzo kaj efiko.
La ordinara tera
homo kaj speciale la esploristoj scias iom pri kaŭzo kaj efiko. ĝuste tiun scion diferencas la
teran homon de la bestoj. Sed la scio de la terhomoj pri kaŭzo kaj efiko - ankaŭ rilate scienca
scio - ankoraŭ estas tre malgranda. Tiu estas koncentritaj pri malgrandaj terenoj kaj pri la
fizika materio. Tamen tio estas komenco, kaj iom post iom, kiam la homoj estos faritaj la
necesaj spertojn, tio volos konduki ilin longe antaŭen, ja tio fakte volas konduki ilin al la
travivado de la granda feliĉo.
Tio eble sonas tre strange, kiam oni pensas al la homaro dum la nuna situacio,
kie militoj, revolucioj, misuzado de potenco, murdoj kaj krimoj krom ĉiuj eblas psikaj devojiĝoj
floras pli ol iam antaŭe dum la historio de la homaro. Sed kiu kreis la kaŭzojn al ĉi tiuj
stadioj? tion faris la teraj homoj mem. Kaj kiu kapablas krei la kaŭzojn, kiuj povas efiki tute
aliajn kaj novajn stadiojn? Ankaŭ la teraj homoj mem. Sed oni ne povas supozi, ke ili volas
tion. Oni ja ne povas esperi, ke la rusoj, la usonanoj, la ĉinoj aŭ iu alia popolo subite estas
preta por krei pacon. Ne, Tio oni ne povas, kvankam ŝtatuloj kaj politikistoj diras, ke estas
tio, kion ili volas. Ĉu do la situacio estas senespera? Ne, ekzistas ne nur espero, estas
certeco por, ke la homaro eliros de sia malfeliĉo doloro kaj sufero, Sed la homoj nur ne povas
vidi kiel kaj scii, kion ili povas fari. Ankoraŭ ili ne konas la vivleĝojn kaj per tio la
kaŭzojn, kiuj povos krei la pacon kaj feliĉon kiel efikoj. Tamen estas parolitaj al ili,
speciale Kristo faris tion, kaj per sia vivo kaj morto -per sia ekzemplo - li montris al ili,
kio estas la vojo, la vero kaj la vivo. Sed ili ne komprenis lin. Ili konstruis dogmodoktrinon
kaj ceremonireligion kaj instruon pri pardono de pekoj, kaj kredis je savo kaj feliĉo post la
morto por la kredantoj kaj dolorigo en infero por la nekredantoj. Tion oni kompreneble ne povas
riproĉi ilin, ĉar la homoj devas agi laŭ siaj kondiĉoj, scio kaj kompreno. Ili devas agi laŭ tiu
ŝtupo de evoluo, kie ili estas, ili ne povas pensi kaj agi alie. Sed tio ja ne signifas, ke la
Kristanismo ne havis sian grandan signifon por la evoluo de la homaro, speciale en la okcidento.
La Kristanismo kaj la nuntempaj homoj.
Kiam oni vidas,
ke la tiel nomataj kristanaj nacioj estas la plej geniaj militistoj en la mondo, ne estas
strange, ke kelkaj komencas pripensi la rilatojn ĉi tie en la vivo, kaj ekhavas la percepton, ke
la kristanismo estis vana. Ĉar ja ne estas sekureco kaj feliĉo, kion la kristanaj popolaj kreis
por si mem kaj aliaj. Ili ankaŭ ne kreis la kaŭzojn, kiuj kondiĉas pacon kaj feliĉon kiel efiko.
Sed flanke kun la evoluo de la okcidenta militmaŝino kaj perforta regado, per kio la popoloj en
la aliaj mondpartoj plej proksime fariĝis sklavoj kaj parte eliminitaj, en la okcidentaj landoj
ankaŭ estas evoluinta io, kio ĝis nun estas la plej granda rezulto de la Kristanismo, kvankam
tio ne estas rekte montrata. Tio estas la evoluo de la humana sento en unuopaj homoj kaj la
kreado de humanaj entreprenoj en kelkaj ŝtatoj kaj nacioj. Vere, nek la unuopaj humanaj kaj
amemaj sintenaj homoj aŭ la humanaj institucioj ankoraŭ estas sufiĉaj multaj aŭ fortaj por havi
sufiĉan influon en la mondsituacio. Sed ili estas sur la vojo por ekhavi tion. La kristanismo
absolute ne finludis sian rolon, kontraŭe. nur nun ĝi vere devos efektive agi, ĉar pli kaj pli
da homoj maturiĝis kaj povas kompreni ĝian signifon kaj povas fari tion al sia propra konduto.
Sed ĉu la Kristanismo estas formulata tiel, ke la nuna kaj estontaj pensantaj
homoj povos esti inspirita de ĝia spirita enhavo kaj idemondo? Ne, La vera enhavo de la
kristanismo estas por la nuntempaj homoj plej proksime kamuflata aŭ kaŝita ekstera formo, kiu
estas kreitaj de la pratempaj kaj mezepokaj preĝejaj patroj kaj teologoj. Tiu formo tute ne
konvenas al la nuntempaj homoj, kiu estas sub la influo de la scienca kaj teknika evoluo kaj
samtempe ĉiel fariĝis tiel materiismaj, ke ili nur malfacile povas imagi al si, kio spirito
estas. Sed tiu manko kaj malhelpo de la Kristanismo dum ĝia plua evoluo volas esti forigita, ĉar
scienco pri spirito kaj spirita scienco estas kreata nun, per kiu la tera homo povos ricevi
multe pli grandan superrigardon super la rilato inter kaŭzo kaj efiko. Samtempe ili per la
spirita scienco ricevas komprenon de la kaŭzoj al la nuna situacio de la homaro, ili ankaŭ
ricevas scion, pri kiel tio dum pli longa tempo povos esti ŝanĝata. Kaj estas tre grava: Ili
devas lerni kompreni, ke la unuopa humana sintena homo vere povas fari ion por transformi la
mondsituacion, kaj ke li absolute ne necese devas atendi, ke ĉiuj aliaj devos fari tion.
La principo de komercado vidata de du
perspektivoj.
Unu de la plej gravaj principoj de nia tempo estas la
principo de komerco. Tiu principo havas kolosan signifon por la evoluo de la tuta okcidenta
civilizacio kaj kulturo. La komerca principo ankaŭ estas esprimo de kompreno de la rilato inter
kaŭzo kaj efikoj, La komercisto lernas, ke certaj kaŭzoj donas certajn efikojn tiel, ke lia
komercado donas profiton. Ĉar la sama komercisto ofte estas tre materiisma sintena kaj samtempe
tiel egoisma, ke li nur pensas, ĉu tiu komerco momente donas profiton al li. mem, kaj nur
malmulte aŭ tute ne pripensas, ke tio eble povas damaĝi alian, ja eble signifi granda deficiton
por tiu alia parto. Tiam tiu komercisto, se ni rigardas lin en pli granda, en kosma perspektivo
absolute ne estas komercisto. Kial ne? Ĉar li kunlaboris por krei kaŭzon, kiu iam estonte por li
donos la efikon: grandan deficiton, banktoton aŭ alian formon de perdo. Tio, kio vidata en la
malgranda perspektivo povas doni profiton, do reale dum pli longa perspektivo absolute ne donos
profiton. Tial la tuta komercista mondo, kiel ĝi aktiviĝas hodiaŭ, ankaŭ estas preparante sian
propran bankroton. Kaj kiel ili povos ekkoni tian sciencon, eĉ se estos kreita spiritan
sciencon. Sed la teraj homoj ne konas la la kunligon inter kaŭzo kaj efiko dum la longa epoko.
Kaj kiel ili povos ekkoni tian scion, kvankam spirita scienco estos kreita, kiu povos klarigi
tion, kiam la plej multaj homoj ne konas - kaj ne deziras koni - la saman sciencon.
Kvankam ankoraŭ nur malmultaj havas intereson por la spirita scienco kaj kono
al la vivleĝoj, tio estonte ne estos tiel. Kaj kio ĉi tie estos la instigan forton. Tio estas la
akcidentoj, la nesekureco, la suferoj kaj la doloroj kaj ĉiuj ŝajne nevenkeblaj malfacilaĵoj,
kiujn la homoj renkontas.
La kosma naturo de la komerca principo estas doni egala valoro por egalaj
valoroj, transdonado al utilo por ambaŭ partoj. Kvankam tio estas stulte rigardata kun la okuloj
de moderna komercisto, tio ankaŭ validas en la komercista mondo, ke estas pli bone doni ol
preni, kiel Kristo diris. Tial ni substreku, ke antaŭ ol interne de la komercista mondo kiel ĉie
en la vivo kondutas laŭ ĉi tiu principo, oni ne volos travivi la veran feliĉon. Dum nia tempo
oni sekvas kiel ĉefa principo: Estas pli bone preni ol doni, tio ankaŭ estas nomita profito, kaj
kvankam ekzistas tre granda kaj honorinda komercado, la tendenco pli kaj pli estas, ke kelkaj -
tiuj povas esti homoj aŭ ŝtatoj - volas posedi ĉiuj valoraĵoj kaj la potencon kaj ekspluati la
multajn, kiuj estas pli aŭ malpli sen propraĵo. Tio ne estas kritiko de komercistoj, sed nur
karakteristiko kaj analizo de la mondsituacio. Ĉar la ŝtatoj ja ankaŭ estas komercistoj, kiujn
oni mastrumu per profito, kaj la militoj estas unu de la iloj, kiam oni batalas pri la valoroj,
La malfeliĉo kaj la doloro estas Golgota proceso.
Kio
semis la homoj per egoisma mallonge vidata ekspluataj komercaj principoj? Ili semis ion, kio
absolute ne donos profiton. Kaj tion ili devos lerni. Tiun instruon ili nur povas proprigi al si
per la travivado de siaj propraj agoj, kaj tiuj ili nun travivu. La homoj devos lerni, kio donos
profiton al la tuta homaro, kaj ne nur momente, sed dum longa tempo. Kelkaj homoj jam komencis
proprigi al si tian scion. Inter ili estas la homoj, kiuj povis akcepti la humanajn religiojn
kun etika kaj ama enhavo sen pensi pri la ekstera limigo. Sed kial kelkaj homoj estis pli
akceptemaj ol aliaj? Jes, kial la unu rabisto sur Golgoto estis pli malferma kaj akceptebla por
la vortoj de Kristo ol la alia? Ĉar la unua de la vivo jam lernis la malfeliĉojn kaj doloroj,
kiuj evoluis kompaton en lia animo. La tuta homaro fakte estas kiel Kristo kaj la du rabistoj de
ĉiu flanko de li. La tuta homaro ankaŭ estas krucumita. Ni ĉeestas proceson de Golgoto ĉiun
fojon ni vidas malluman sorton. La fizika organismo de la homo estas la kruco, sur kiu unu aŭ
alia malluma konscio estas eliminita. La konscitendencoj estas firme ligitaj al la kruco kaj
devas foriĝi. Ĉar la kruco estas de sango kaj karno, de animala naturo, tio ne ŝanĝas la
principon. Ĉio malfeliĉo, sufero, doloro kaj malĝojo, kion la homo travivas en la fizika mondo,
estas "la krucumo" de tiu homo. Tio ne estas puno de kolera Dio kaj ankaŭ ne rezulto
de hazardoj. Ĉio estas de la pratempo de la sama homo, estas tio, kion li iam supozis povus doni
al li "profiton", sed nun montras sin esti negativa. Sed per tio la sama estulo volos
lerni, kio donas homan profiton kaj iom post iom fari tion. Tio estas instruo por fariĝi homo.
Per Kristo kaj la du rabistoj la homaro ricevis tri ekzemplojn pri krucumo estas akceptita de
diversaj stadioj de la vivo. Unue la malbona rabisto. Li renkontas la efikon de siaj agoj, sed
li daŭre estas obstina kaj plena de moko kaj arogo kontraŭ Kristo. Sed li ne estas
"malbona", li nur estas nescianta kaj primitiva. Li komenci esti sub instruo, kie li
povos lerni, kio donos homan profiton. "La bona" rabisto estas bona, ĉar li jam lernis
parton. Jes, tiom multe, ke li povas diri al la alia: "Ni ricevas tion, kio niaj agoj
kaŭzis, sed tiu (Kristo) nenion malbonon faris". Tiu rabisto estas estulo bone sur la vojo
al la vera feliĉo, kvankam li ankoraŭ estas malproksime la celon. Tio atingis Kristo sur la meza
kruco. Ĉar estas vera, kiel la rabisto diri: "Tiu nenion malbonon faris". Tial por
Kristo la krucumo ne estis instruo pri, kio kosme donas profiton, ĉar tion li sciis.
La feliĉo kaj la mondliberiĝo.
Lia regno ne estis de ĉi
tiu mondo, kie estas malĝojo, sufero trompadoj kaj malsanoj, mizero kaj multe alia. Ĉio tio li
jam antaŭ longe metis malantaŭ si. Nun lia tasko estis montri al la tera homo, ke la feliĉo, al
kiu ili sopiris, nur estis atingebla per la speciala formo de vivo kaj konduto, nome tiu
konduto, kiu kreas tiajn kaŭzojn kaj efikojn, kiuj estas al la utilo, beno kaj ĝojo por la
ĉirkaŭo. Ne estis lia misio mildigi koleran Dion kaj esti punita por "la pekoj" de la
homoj. Ĉiu tia peko nur estas manko de scio pri kaŭzo kaj efiko kaj aliaj kosmaj leĝoj, kaj ja
ne povas esti peka esti nescianta. Tial Kristo ankaŭ povis diri al siaj ekzekutistoj:
"Patro, pardoni al ili iliajn pekojn, ĉar ili ne scias, kion ili faras!". La liberigo
de la mondon ne estas liberigo de la homoj de la efikoj de iliaj eraraj agoj per dia
"difavoro". Per tio ili ja neniam estus pli bonaj kaj pli prudentaj, Tio ja signifus
halto de ilia evoluo kaj tial altgrade neamema. Kaj ĉar Dio estas kulmino de amo, li ne lasas
kelkajn estulojn esti "savita" per lia "difavoro" kaj alia
"perditaj" per sia kolero.
Ĉio scion kaj konon estas efikoj de agoj, kaj ĉiuj saĝaj viroj kaj virinoj,
kiuj vivis sur tiu tero, atingis ilian komprenon kaj amkapablon per la doloraj tra multaj
fizikaj vivoj. Ili lernis, kio donis homan profiton. Sed kiam ĉiuj vivaj estuloj per iliaj
spertoj pri kaŭzo kaj efikoj atingos la plej altan konscian aktiviĝon, la plej grandan scion kaj
la plej alta arta dorloto, kion ili do volos kun Kristo? Kial li suferi la morton sur la kruco
pro la homoj? Ĉar la tera homaro havu ekzemplon antaŭ la okuloj, homo, kiu per sia propra vivo
montris, kiel estas ebla forigi tiujn realojn kaj kaŭzojn de kiuj la efikoj de la mallumo venas,
sed kontraŭe per sia praktika konduto montras tian amon al ĉio kaj ĉiuj, ke la proksimeco de Dio
estas sensata ne nur en la lumo, sed ankaŭ en la mallumo. "Vi devas ami tiujn, kiu malamas
kaj persekutas vin", diris Kristo, kaj li montris, ke tio estas ebla. Kaj la proprigi de
tiu konduto de Kristo estas la "savo" de la homaro, kaj absolute nur tiu sola, li
esprimis per la vortoj: "Kaj tiu, kiu ne portas sian krucon kaj sekvas min, ne povas esti
mia disĉiplo. "
La daŭrigo de la Kristanismo.
Ĉiu ajn homo travivas,
kiel menciita, la krucumon, kiam li aŭ ĝi renkontas malfeliĉon, kontraŭon, doloron, trompadon,
malsanon aŭ malvenkon. Kaj tiam la demando estas, kiel oni reagas al tio? Dum la plej multaj
okazoj la reakcio estas: amareco, deprimo aŭ kolero. Sed Kristo ne reagis tiel. Li ja tamen
kriis: " Mia Dio, mia Dio. kial vi forlasis min?" Tio ja ĝuste estis esprimo de tiu
stadio, kiun dum la venonta momento venkis. Li mortis sen iu ajn negativan en sia konscio. Oni
volas diri, ke tio estas neebla. Tion li povis fari, sed ne aliaj. Tial oni faris dogmojn pri
tio, ke li surprenis ĉiujn "pekojn" de la homoj tiel, ke la homoj nur bezonis kredi,
konverti kaj konfesi siajn "pekojn" ktp. Do oni faris Jesuon al pekovirŝafo anstataŭ
modelo por homa konduto, ĉar oni opiniis, ke la modelo estis tro malproksime de la ordinara
homa. Sed por la unua la modelo devas esti perfekta, kaj por la dua multaj homoj ne plu estas
tiel malproksime la modelon nun, kiel la homoj estis en la tempo de Kristo. Por la tria: La
kristanismo kiel mondimpulso tute ne finis kun la vivo de Kristo sur ĉi tiu globo. Li montris la
konduton kaj donis per sia paraboloj kaj montprediko esprimon por la grandaj rezultoj de la
vivo. Kaj nun, kiam la tera homaro estas matura al tio, la impulso daŭras tiel, ke spirita
scienco donas la rezultojn al la grandaj rezultoj, kiujn Kristo donis al ni.
Mi ricevis la taskon doni al la homaro vicon da kosmaj analizoj, kiuj kune
kreas mondbildon, malkaŝon de la vivleĝoj kaj la dian mondplanon. Tiu kosmologio samtempe estas
de la fizika scienco kaj ĝia limigita superrigardo super la rilatoj de kaŭzoj kaj efikoj. Kaj
tiu estas instruo en tio, kio estas homa profita kaj dementio de la komerca principo, kiel tiu
elvolvis sin nun. La kosmologio ne devos esti modomovado, kiu tro rapide vastiĝas sur la teron.
Tio trankvile kaj malrapide volos vastiĝi de homo al homo dum la venontaj tempoj, kaj al la
homoj, kiuj povas uzi tion.
Nova vivsinteno.
Kaj kiu povas uzi la spirita scienco?
Tio estas al tiuj homoj, en kies konscio la malĝojoj, la suferoj kaj trompadoj jam kreis la
kompaton kun aliaj, kiuj havas malfacilaĵojn. Do homoj, en kies sentoj estis evoluinta kapablo
por amo ne nur al unu estulo de la kontraŭa sekso, sed al ĉiuj ĉirkaŭoj. Tiu homa sentovivo ne
faras ilin sentimentalaj, ĉar samtempe ilia logika senso, ilia kapablo por pripensi kaj havi
superrigardon de kaŭzoj kaj efikoj samtempe estas evoluinta. Tiuj homoj estas maturaj por lerni
pensi logike, ne nur rilate fiziko sed ankaŭ rilate spiritaj sferoj. De tiaj homoj venos pli kaj
pli multaj estonte. Tio kondukas al nova kurso de scienco rilate la mensaj kaj spiritaj sferoj:
Ne tiel, ke tio estas scienco nur por certa grupo da homoj kun speciala eduko. Oni prefere povas
diri, ke tiuj homoj, kiuj povas akcepti la kosman logikon, estas la homoj, kiuj la vivo mem
edukis. Estas tiuj, kiuj tra grandaj malfacilaĵoj komencas senti, kio estas la absoluta bono por
ili.
Nova formo de sento de sekureco kreskos en la menso de tiuj ĉi homoj. Ili ne
timas la morton, ĉar ili jam komprenas, ke la morto ne ekzistas, sed nur estas transformado tra
reenkarniĝo kaj renaskiĝo, kiu en si mem estas evoluo. Kaj tiu evoluo dum la tempo kondukas la
homon antaŭen al la stadio de la vera feliĉo, kie ne regas sensekurecon, malsanon aŭ trompadon,
kio nuntempe suferigas la homaron. Tiu venonta stadio ne estas atingebla per mirakloj, kaj ankaŭ
ne per "pardonado" de kolera Dio. Dio estas la unua, kiu scias, ke neniu estulo
momente povas esti alie ol ĝi estas. Tiu scio la homoj ankaŭ volos proprigi al si, kaj tio volas
helpi ilin pardoni ilian proksimulon kaj ne postuli, ke li devas pensi kaj agi de spertoj, kiujn
li ankoraŭ ne havas. Sed kiam "la maljusteco" estas kontraŭ oni mem, tiam estas grava,
ke oni jam komprenas la leĝon pri kaŭzo kaj efiko dum la sortokreado kaj la perspektivon de la
reenkarniĝo. Kiam oni scias, ke nenio okazas al iu alio, ol tio al kio oni mem estas la plej
interna kaŭzo, kaj ke oni mem dum ĉi tiu aŭ pli frua vivo mem semis la sorton, kiun oni nun
devas rikolti, do ne ekzistas iun, pro kiu oni koleru. La aliaj, kiujn oni eble antaŭe malamis,
malŝatis aŭ malestimis, tiuj nun estas rigardataj kiel la iloj, kiuj de la providenco estas
uzata, por ke oni per tiuj povas rikolti tion, kion oni semis. Tio ne estas puno, sed estas
instruo kaj lernado pri tio, kio donas homan profiton, se oni volas esti homo. La feliĉo oni
atingas iom post iom per tiu transformado, kio okazas en la menso de la homo. Ĉar la vera feliĉo
estas sendependa de la eksteraj rilatoj.
De krucumo al releviĝo.
La historio de la tera homo
estas historio pri krucumo, ĉar ĉiu foje la tera homo denove enkarniĝas en fizika materio kaj
ricevas novan fizikan korpon, ĝia konscio estas firme "najligita" al tiu
"kruco", kiu tiu korpo estas. Sed ĉu la homo do ne nur povis evolui per vivo en la
spiritaj sferoj sen fizika enkarniĝo? Ne, ĝis la homoj vere lernos pripensi konvene kun la leĝoj
de la vivo, ili devos enkarniĝi en fizika materio, ĉar tio estas la sola kosma regiono, kie
doloras pensi erare. Kaj estas tiun lernadon, tiun instruon, kiu iom post iom lernas ĝin pensi
korekta. Neniu ajn de tiu kontraŭoj kaj malfacilecojn, kiujn vi eventuale renkontas, estas
kaŭzita de aliaj ol vi mem. Tio validas malĝojojn kaj trompadojn kaj ankaŭ malsanojn. Sed se vi
provos pacience porti vian sorton, tie, kie ĝi ne momente povas esti alia, kaj se vi samtempe
provas labori per vi mem, ŝaniĝi viajn kutimojn en pli homa direkto, do vi volos senti, kiel la
sekureco kaj la feliĉo venas de la interno en vi mem. Via feliĉo ne devas esti dependa de la
sinteno de alia homo al vi. sed de via propra sinteno al tiu kaj la ĉirkaŭo en tute. Se vi iom
post iom provas ŝanĝi vian sintenon de nevolo, envio, ĵaluzo, ekscitado, kolero, amareco kaj
akcideco al bonvolo, amikeco kaj kompreno de tio, ke neniu momente povas esti alia ol ili estas,
kaj ke ne estas via tasko transformi ilin. Tio la vivo absolute prizorgos. Via tasko estas
transformi vin mem, kaj kvankam tio estas malfacile, la modelo de "la vera homo" aŭ
" la homo en la bildo de Dio" Kristo ankaŭ instruis al vi la metodon, kiu povas esti
tre utila, kaj tio estas la preĝo. Tra via rilato al la eterna Dieco vi iom post iom atingos la
internan sekurecon, kiu volos helpi vin en ĉiu ajn situacio. Tiam via "krucumo"
komencas fariĝi "releviĝo", tiam via krucformita organismo fariĝas lumcentro de la
amo, kaj la feliĉo io, kion vi kreas per viaj pensoj kaj agoj kaj vivo. Kaj tio estas io, kion
vi semas, kaj kiel la homo semis, tiel ĝi ankaŭ rikoltas.
De prelego en Klint dimanĉe la 6an de julio 1947..
Prilaborita
de Mogens Møller kaj akceptita de Martinus.
En dana Kosmos n-ro 21/1968
Originala
dana titolo: “Vejen til den sande lykke”
Traduko:
© Martinus Institut 1981,
May be reproduced stating the copyright and the source of the material.