La principo de reenkarniĝo
- de Martinus
Ĉapitro 1.
La morto ne plu estas
mistero
Por ĉiuj homoj estas fakto, se ili pripensas tion, ke iam ili mortos. La
plej multaj ne pripensas tion, escepte kiam ili per la morto de familiano aŭ amiko ĝi venas pli
proksime al ili ol ordinare, kaj tiam la penso de la morto povas terurigi ilin. La morto estas
enigmo por la plej multaj homoj. "Ĉar neniu revenis kaj rakontis pri kiel estas sur la alia
flanko", kaj eble ne ekzistas "la alia flanko". Tiel homoj ordinare diras. Tial
estas nature, ke mi en miaj prelegoj ankaŭ priparolas la misteron de la morto, kio iom post iom
ne plu estu mistero kaj ankaŭ ne estas io, por kio la homoj sentu teruron.
Kio do estas la morto? Unue ĝi estas travivaĵo, kiu venos al ĉiuj fizikaj
estuloj en ĉi tiu mondo. Neniu de vi supozas, ke vi ne iam renkontos tiun travivaĵon, ĉar ĝi
okazas tre videbla ĉe ĉio ĉirkaŭ ni. Krome la morto ne nur estas proceso, kiu iam venos al ni.
Ĝi jam estas interne de vi. Vi jam komencis morti, kiam vi naskiĝis. Kie estas hodiaŭ la
delikata korpo, en kiu vi naskiĝis? Kie estas la infana vizaĝo per kiu vi atente esperis al la
kristnasko? La malgranda vizaĝo kiu brilis travivinte la miraklan aventuron de la kristnasko kaj
ĉiujn aliajn mirigajn aventurojn kaj travivis ĉiujn aliajn de la feliĉaj horoj de la infaneco.
Tiu vizaĝo ne plu ekzistas sur la fizika plano. Vi havas alian vizaĝon nun. Kaj se vi estas
maljuna homo hodiaŭ, oni povas demandi: Kie estas la juna fleksema korpo, per kiu vi kiel juna
ĉirkaŭbrakis la amatan? Kaj kie estas la matura korpo, per kiu vi travivis la kronon de via
vivverko, travivis la kulminon de via fizika agado? Tiuj korpoj estas, se vi hodiaŭ estas
maljuna viro aŭ virino antaŭ longe mortintaj. La maljunulo fakte jam travivis la reenkarniĝo
plurfoje, antaŭ ol ĝi mortu.
Ĉapitro 2.
La transformiĝo de la
organismo
Oni ne povas nei, ke tiuj fizikaj organismoj ne plu ekzistas. Eble vi
kontraŭas, ke la nuna korpo de maljuna homo estas la sama kiel tiu, kiun ĝi havis kiel infano
kaj junulo, ĝi nur estas maljuna kaj eluzita. Sed tiu opinio estas bazita sur iluzio. La
organismo estas "vivanta objekto", ĝi estas organismo de vivantaj mikroindividuoj,
kiujn ni nomas organoj, ĉeloj, molekuloj kaj atomoj. Kun escepto de la organoj, la vivado de
tiuj mikroindividuoj okazas tiel rapide, ke ilia fizika estado estas pli mallonga ol tiu de la
makroestulo. Tial tiuj estuloj daŭre renoviĝas en ilia makroorganismo. En ĉiu minuto estas ĉeloj
kaj atomoj, kiuj naskiĝas kaj mortas en nia organismo, tiel ĝi daŭre estas en proceso de ŝanĝado
kaj dum kelkaj monatoj tre multe en la organismo estas renovigita. Do ne estas malgranda nombro
da korpoj, kiujn la maljunulo lasis post si. Ĉiu renovigo estu rekonita kiel nova organismo. Sed
tiuj reenkarniĝoj vi preskaŭ ne rimarkas, ĉar malantaŭ tiu ŝanĝado daŭras ĉiama ne interrompita
via travivaĵo de la vivo. La renovigo okazas nur iom post iom kaj en tia milda kaj konvena
formado, ke la travivado de la vivo ne estas interrompita aŭ ĝenata per tio. Sed se ni povus
imagi, ke tiuj renovigoj okazis samtempe por ĉiuj tiuj estuloj, la organismo pereus kaj alia
organismo anstataŭigus ĝin. Formo de mortoproceso do okazus inter tiuj ŝanĝadoj. Tiel nia infana
korpo restus la sama ĝis ni estus maturaj por la juna korpo, kaj la nocio kreskado estus
nekonata por ni en tiu formo, kiun ni nun konas tiun. La renovigo kio okazas iom post iom, do
okazu subite dum ni restu en dormo aŭ dormsimila stato, kaj dum tiu dormo la nova korpo, kiu
portas la junan konscion, rapide elkresku, kaj la infana korpo same rapide malkresku kaj estu
formetita por la nova. Do ni volus ekveki en nova korpo kaj uzi tiun dum iom da tempo ĝis nova
renovigo okazus.
En la fizika mondo troviĝas tiaj estuloj, kiuj travivas la
renovigojn tiel laŭ tiu principo, nome la multaj insektoj, kiuj travivas la larvan, pupan kaj
papilian statojn. Tiuj estuloj travivas formon de mortoproceso inter la diversaj statoj dum ilia
sola loka tera vivo. Pripensu, se ni devus travivi same. Do ni iun tagon sentus emon por peza
dormo, kaj la korpo, kiun konas la familianoj kaj geamikoj volus malkreski kaj velki kaj novan
volus ekaperi. Per tio la taga konscio denove elkreskis en la nova bela korpo, kiun neniu
rekonus kiel nin. Jes ni eble povus partopreni la entombigon de la malnova korpo. Por kelkaj
homoj ĉi tio ŝajne estas komika, por aliaj abomena. Sed do ekzistas estuloj sur nia tero, kiu
travivas la fizikan renovigon de la vivo laŭ tiu principo.
Ĉapitro 3.
La transformiĝo de organismoj de la
terhomo
Mi nur tuŝas tion, ĉar tio levas malgrandan parton de la vualo, kiu
kovras la proceson, kiun ni nomas la morton, kaj por kiu ni tiel ofte treege timas. Sed la homoj
ne havas alian kaŭzon por timo de la morto ol tiu, kiun ili mem kreas. Kaj per la spirita
scienco la serĉanta homo de nia tempo havas eblon konatiĝi kun tio, kio okazas dum la
mortoproceso, tiel ke li povas venki la timon kaj nescion kaj anstataŭe trovi fidon kaj
sekurecon, ke per la mortoproceso, kiel ni ĝin konas, nur restas la senanima korpo aŭ kadavro,
sen ke ni povas vidi, ke la estulo sin montras en nova figuro. Sed ĉu ekzistas iu neskuebla
pruvo de tio, ke la konscio malaperas kune kun la dissolvo de la korpo? Ne, la konscio de alia
homo ni nur povas travivi fizike, dum tiu havas fizikan korpon per kiu ĝi sin manifestas, same
kiel ni nur povas aŭskulti la ondojn de la radio, se ni havas radioaparaton, per kiu la
radiondoj ŝanĝiĝos al sonondoj.
Sed ni ne dubas, ke la radiondoj ekzistas, kvankam ni
ne povas aŭskulti ilin. La konscio kaj psiko de la estulo ankaŭ estas realo, kiu ekzistas en
formoj de radioj aŭ ondoj. Estas tiuj energioj, kiuj kaŭzas la tutan renovigon kaj ŝanĝadon de
la organismo, kaj kie tio okazas je diversaj disigitaj stadioj kiel ĉe la nomitaj insektoj, kaj
kie tio okazas iom post iom preskaŭ nerimarkeble ĉe la tera homo. Kaj ĉu oni ne ĝuste per
komparo inter la organŝanĝado de la nomitaj insektoj kaj la same ĉe la teraj homoj havas pruvon,
ke tiu ŝanĝado kiel ĉiuj aliaj kapabloj estas sub la leĝo de la evoluo. La kapablo de la tera
homo por transformi sian organismon vere estas multe pli evoluita ol tiu de la insektoj.
La povo ŝanĝi sian organismon tute nerimarkeble kiel la tera homo faras dum
sia fizika enkarniĝo tra la stadioj de infaneco, juneco, matureco kaj maljuneco sen interrompo
de sia tagkonscio, kaj havi la senton, ke daŭre estas la sama organismo, kvankam tio fakte ne
estas tiel, estas ia idealo rilate la evolustato, kie la estuloj kelkfoje devas travivi
mortproceson kiel kelkaj insektoj.
La tera homo atingis evoluŝtupon, kie ne okazas
malagrablajn interrompoj dum la transformado de la organismo, antaŭ ol ĉi tiu vivo sur la tero
pere de malsano, akcidento aŭ maljuneco dum natura eluzado estas interrompita, kaj la spiritaj
aŭ radiformaj organismoj portas ĝian konscion kiel ili ankaŭ portas ĝin dum la dormo. Sed kiam
troviĝas stadio de organismoŝanĝado, kiu estas pli primitiva ol tiu de la homo, estas nature, ke
ankaŭ troviĝas iu, kiu rilate tiu de la homo estas primitiva, sed kiun la homo post pli da
evoluo povos utiligi. Tio signifas ŝanĝo de organismo, kie ankaŭ tiu proceso, kiun ni nomas la
morton, ŝanĝiĝos al iom post iom transiro de unu stato al alia. Per tio la "kruelo de la
morto" estos venkita, kaj ne ekzistos iu ajn formo de ĝokefiko kunligita kun tiu proceso de
ŝanĝado, kiel povas esti ĉe la homoj nun, kiam ili per propraj okuloj vidas, ke fizikaj korpoj
de aliaj homoj fariĝas kadavroj, sen ke ili povas vidi iliajn radiformaj organismoj, kiuj nun
portas ilian konscion.
Ĉapitro 4.
Totala kaj parta ŝanĝo de la
organismo
Ĉar tiel la ŝanĝo de la organismo, la renaskiĝa aŭ la reenkarniĝa
principo estas en evoluo, devas esti celo por tiu evoluo, kaj tio estas fari tiun ŝanĝadon pli
kaj pli nerimarkebla. La teraj homoj kaj la kun ili parencaj estuloj jam atingis tiun celon
tutplena rilate la interno dum la unuopa tera vivo. Jes ili atingis tiun tiel perfekte, ke ili
tute ne sentas la ŝanĝadon de siaj internaj organoj kaj neas la reenkarniĝon. Ili nur atentas
tiun ŝanĝon da proceso, kie ĝi ankoraŭ ne estas perfekta kaj nomiĝas la morto. Ĉi tie ili
ankoraŭ ne kapablis krei partan ŝanĝon de la organoj, sed devas travivi la totalan ŝanĝon, la
morton, kaj ĉar ili ankoraŭ nur kutime vidis la "partecan morton", ili supozas, ke la
totala ŝanĝo de organoj estas same kiel "totala morto". Sed nur ankoraŭ mallonge la
homo restos je tiu supozo pro manko de scio pri la eternaj leĝoj de la vivo. Multaj serĉantaj
homoj jam trovis la vojon al solvo de la mistero de la morto.
Sed ne estas la intenco de la vivo, ke la homo okupu sin per "la
morto" kaj la "spirita mondo" sur mistika stadio, tio estas tagklara scienco, kaj
la homoj dum la tempo fariĝas kapablaj por per sia scio kaj kreopovo venki la
morton.
Estas la volo de la Providenco aŭ Dio, ke la estuloj iam tra longa epoko en
la spiralo de evoluo estos kapablaj por travivi sian eternan estadon sen interrompoj pro
organŝanĝo, kiu necesas en la planta kaj besta regionoj. Tio signifas, ke tiu nerimarkebla ŝanĝo
de organoj, kiu regas dum unuopa tera vivo, iam ankaŭ estonte okazos por la sama estulo, kiam ĝi
forlasas la fizikan stadion por vivi en la radiforma stadio.
Fakte estas la releviĝo, kiu iam estos realo por la tera homo, kiam ĝi atingos
tiun ŝtupon de evoluo, kie ĝi kun sia volo regos la materion, kaj tial ne plu estas "tera
homo" sed "perfekta homo", "homo en la bildo de Dio".
En miaj kosmaj analizoj kaj simboloj mi povas montri, kie en la spiralo de
evoluo tiu celo fariĝas realo. En la lasta parto de la 3a regno de la spiralo, en la vera homa
regno, tia perfekta vivo fariĝas fakto. Tiam la transiro inter la fizika kaj la spirita
travivado de la vivo ne plu estos ĝenata de iu mortoproceso, kaj la transiro estos same
perfekta, kiel la transiro de infaneco al juneco, kaj de juneco al matureco, kaj de matureco al
maljuneco estas hodiaŭ por la tera homo.
Ĉapitro 5.
LERNI MORTI PER LERNI
VIVI
Ĝis tiu epoko de evoluo estos atingata, la tera homo daŭre
devas travivi sian estadon kiel en sia fizika kaj spirita loka limigita vivado, kie la transiro
de vivo al vivo nur povas okazi per la totala ŝanĝo de la organismo, kies efiko estas, ke la
homo ordinare nur estas konscia en tiu de la du sferoj, kie li momente troviĝas. Tial li dum sia
restado en la fizika mondo emas nei la ekziston de la alia mondo. Principe sammaniere kiel la
larvo neus la ekziston de la papilio. Per la moderna spirita scienco la "homlarvoj" de
nia tempo havas la eblon lerni pli da scio ol tiu nur pri ilia loka "larvmondo". Ili
povas ricevi superrigardon de la vivevoluo de la kreoproceso meze en kiu ili troviĝas, kaj ili
ekkonas pri tio, kio antaŭenigas la evoluon al la stadio, kie doloro, sufero kaj morto estos
venkita.
La stadio de nerimarkebla ŝanĝo de la organismoj, kiun la homo nun travivas
dum sia fizika reenkarniĝo kompreneble nur estas atingebla post longa tempo, kaj kompreneble
same daŭros tre longe, antaŭ la transiro al la spirita mondo okazos sammaniere. Sed jam nun la
homo povas fari la morton ion belan anstataŭ io timigan. Ĝi povas lerni morti per lerni vivi,
kio signifas per lernado de la leĝoj de la vivo kaj agado laŭ ili. Ju pli la homo vivas per siaj
pensoj, sentoj kaj agoj laŭ la sonoj de la fundamenta sono de la universo aŭ la universa moralo:
Esti bono kaj ĝojo por aliaj estuloj, des pli facile estos la morto, kiam ĝi iam venos. Ĝi estos
sentata kiel novigo de la vivo, kiel agrabla ripozo de tiu ofte malfacila vivado en la fizika
materio. Sed tio ne estas ripozo simile tiu, kiun oni atingas en apogseĝo aŭ sur sofo, ne tio
estos sammaniere kiel oni travivas la plej mirindan ferion, kiun oni povas imagi al si. Per sia
penso kiel veturilo oni vizitas zonojn kaj sferojn laŭ sia deziro, kaj ankaŭ tio estas bazita
sur la leĝoj de la universo. Sed tiam denove venos ŝanĝo de organismo, la estulo devas reen al
la mondo, kie la kontraŭo ekzistas, tiu kontraŭo kiu evoluos, kaj kie la eraraj pensoj kaŭzos
doloron. Sed ĝi ekhavos novan, sanan organismon, kiu formiĝas en la utero de la patrino, kaj
havas novaj ebloj por dum la venonta fizika vivo lerni pensi kaj lerni vivi tiel, ke ĝi iam
povas venki la morton.
De prelego en la institucio de Martinus la 12an de decembro
1943.
Prilaborita de Mogens Møller kaj akceptita de Martinus.
Aperis en
kontaktletero n-ro 6/1958
Reproduktite de libreto n-ro 16 ”La principo de
reenkarniĝo”
Originala dana titolo: “Reinkarnationsprincippet”
Traduko: Ejnar
Langkilde
© Martinus Institut 1981,
May be reproduced stating the copyright and
the source of the material.