La origino de la vivforto
- de Martinus
La tera homaro pli aŭ malpli estas devigataj
Inter la homoj de nia tempo multaj devioj ekzistas, kaj seksaj devioj kaj
devioj, kiuj konsistas de troa uzado de alkoholo aŭ narko. Tiaj devojiĝoj dum venontaj
generacioj povos konduki al mensmalsano aŭ fizikaj kunnaskitaj difektoj, kiuj tiuj estuloj nur
post kelkaj enkarniĝoj povos venki. Tiuj estuloj, kiuj trapasis la mallumaj stadioj, estos
speciale ekipitaj kun spertoj kaj kompatoj tiel, ke ili post reakiro de ilia saneco estos la
plej bonaj helpantoj kaj instruistoj por la kunhomoj dum simila situacio, kiun tiun, en kiu ili
mem iam estis.
Tiel estas vero, ke "nenio estas tiel malbono, ke tio ne povas esti bono
por io". Tio tamen ne signifas, ke mi volas rekomendi al miaj kunhomoj estiĝi deviaj
interne la nomitaj regionoj, ĉar oni povas ekhavi la necesajn vivspertojn sen iri tiun vojon.
Ja, certe neniu homo povas atingi kosman konscion sen per spertoj kaj inter ili ankaŭ
malagrablaj spertoj, kiuj en si mem estas formo de devio. Laŭ kosma vidpunkto fakte estas tiel,
ke preskaŭ la tuta homaro hodiaŭ en multaj rilatoj estas deviaj. Tion mi kompreneble ne diras
kiel kritiko aŭ esprimo por, ke mi malestimas ilin pro tiuj stadioj de la homoj. La tera homo ja
ne povas esti alie en la momento, ol ĝi estas, ĉar ĝi ja estas sur la vojo de besta stadio al la
vera homstadio. Sed ĝi povos fariĝi alie, kaj ĝi estos alia.
La falsa vivtravivado
Kiam mi uzas la esprimon
"devio" pri la nuna stadio de la terhomo, mi per tio opinias, ke tre multaj teraj
homoj foriris de tiu konduto, kiu estas la kondiĉo, se oni deziras liberigi sin de la
malfacilaĵojn kaj la suferojn dum la ĉiutaga vivo. Multa kontraŭe montras konduton, kiu efikas,
ke ili ricevas falsajn vivtravivadojn. Por tiuj la vivo formas sin kiel "malbona", kio
estas la plej granda iluzio, kiu ekzistas. La vivo en si mem ne estas malbona, sed ĝi estas
radianta amo. Sed ĝi estas bazita sur logiko, kio signifas, ke ĝi absolute ne permesas, ke iu
senpune povas suferigi aŭ dolorigi aliajn vivajn estulojn. "Senpune" tamen ne estas la
ĝusta vorto, ĉar per tio homoj povas kredi je "kolera" Dio. Tio, kion ni nomas
"la malbono" ne estas puno en la ordinara signifo de la vorto, tiu estas fenomeno
bazita sur la leĝo pri kaŭzo kaj efiko. Tio estas absoluta necesa fenomeno, ĉar sen tiu neniu
viva estulo povus ricevi konscion kaj fariĝi libera kreanta estulo, kiu estos kapabla fari sin
majstro de la vivo kaj morto kaj fariĝi al "la homo en la bildo de Dio". Ĉiu sola tera
homo momente situas sur stadio de evoluo, kie ĝi rilate la pratempo kreis multajn kaŭzojn, kies
efikoj nun kaj estonte aktivigas diverse kiel malfeliĉa sorto. Per tio la mondo aspektas kiel
"mizera valo", kiel kelkaj kredantaj homoj nomas tion, aŭ kiel estanta "sur la
vojo al la infero", kiel aliaj nomas tion. Sed tiuj esprimo nur povas esti absolute falsa
mondbildo, sed ili karakterizas kontraŭe pli aŭ malpli malsanan vivpercepton.
La difektaj instrumentoj de la homoj
La plej grava por
ĉiuj homoj en la mondo estas trovi la vojon for de la malsanoj, el la suferoj kaj for de la
falsa vivtravivado. Sed kiel oni povas veni for de tiu? - Pri la "Mio" de la viva
estulo oni povas, kiel mi tiel ofte skribis kaj rakontis, ne diri alion, ol tiu estas "io,
kio estas". Do oni ne povas diri, ke la mio estas falsa kaj estas kaŭzo de falsa
vivtravivado. La vivo estas en si mem, la tuta viva universo, kiu elvolvas sian vivforton bazita
sur la eternaj leĝoj, tio ankaŭ ne estas falsa. La mineraloj havas ilian vivelvolvon, kvankam la
homoj ne sensas tion. La plantoj havas ilian, kaj la bestoj havas ilian. En mikro kaj makrokosmo
kun ilia "partikloj kaj malpleno" ankaŭ ekzistas vivelvolvo, pri kio la homoj komencas
scieti. Nenio de ĉi tio estas esprimo de falseco. La sola, kiu povas esti falsa, estas la homaj
imagoj pri la mondo, kaj tion ili sole povas, ĉar la instrumentoj aŭ iloj, kiujn la homoj uzas,
estas tro neevoluintaj aŭ difektaj, ĉar ili estas misuzataj.
Per la instrumentoj de la homoj mi ĉi tie ne opinias teleskopoj aŭ mikroskopoj
aŭ aliaj formoj de teknika plilongigo de la fizika sensado de la homoj. Mi opinias la difekta aŭ
mankoplena fizika travivata instrumento por la homo, ĝia organismo. Kiam mi diras tion, multaj
volas opinii, ke mi speciale opinias la fizika organismo de la homo. Sed tion mi ne faras, ĉar
la fizika organismo ja reale nur estas la organo en multe pli granda organismo, kiu ne konsistas
de fizika materio kaj tial ne estas alirebla por fizika sensado. Estas tiu kosma organismo, kiu
momente ne povas doni al la homo la veran vivtravivadon aŭ la perfektan travivadon de la vivo en
la universo aŭ la eterna Dio. Mankoj kaj difektoj en la fizikaj organismoj de la homoj sole
estas efiko de ilia mankanta aŭ difekta en iliaj kosmaj organoj. La vojo for de la falsa
vivtravivado kaj per tio for de malsanoj kaj suferoj, la vojo al la vivo aŭ la perfekta
vivtravivado nur estas ebla per kreado al si mem la plenperfektan instrumenton por vivtravivado.
Por fari tion oni devas koni la leĝojn por kreado kaj scii, kiuj materiojn oni prilaboru. Kaj
mia tasko fariĝis analizi tiujn objektojn por la serĉanta esploristo por montri lin kaj ĝin la
mondon, kiu ne estas falsa, kaj mondbildon, en kiu la "malbono" nur estas
"malagrabla bono". kaj per tio fariĝas parto de la granda finrezulto: "Ĉio estas
tre bona! "
La eterna organo de la viva estulo kaj ĝiaj disdividaj
organoj
Krom la organo en la kosma organismo, kiun la homo konas kiel sia fizika
korpo, la sama homo posedas kvin aliajn kosmajn organojn aŭ korpojn, kiuj ankaŭ estas partoj de
la kosma organismo. Ĉiuj tiuj ses organoj aŭ korpoj povas esti disigitaj kaj renovigitaj kaj do
estas tempodimensiaj aŭ sub la leĝo pri komenco kaj pereo. Sed tio ne validas por la kosma
organismo, en kiu la nomitaj organoj estas disigaj organoj. Tiu kosma organismo estas eterna,
tial mi en miaj analizoj nomas ĝin la eternan korpon de la viva estulo.
La Mio aŭ la kreanto kun sia krea kapablo kaj sia eterna korpo ankaŭ estas
triunuita realo sen komenco kaj sen fino, kaj tial ĉiuj estuloj estas eternaj estuloj. Sed ilia
vivtravivado estas bazitaj sur "io", kio estas eterna, kreas kaj travivas per
"io", kiu enhavas komencon kaj finon, kaj kio tamen estas eterna en sia substanco. Tiu
kvalito reprezentas la eterna korpo de la viva estulo, tio estas eterna kaj permanenta kiel
instrumento por la kreopovo kaj travivado de la viva estulo, sed ĝiaj ses organoj, ĝia instinkta
organo, ĝia pezorgano, ĝia sentoorgano, ĝia inteligentorgano, ĝia intuiciorgano kaj la
memororgano estas sub la leĝo de transformado kaj per tio komenco kaj fino, kiu ĉiam estas
sekvata de nova komenco.
La fizika parto de la viva estulo, ĝia pezorgano, do nur estas unu organo en
la eterna korpo, kaj povas esti devidita kaj renovita. Tio okazas per la proceso, kiun ni nomas
"la morton". Antaŭ ol la estulo denove kreas al si novan fizikan organon en sia eterna
organismo, do nova fizika korpo, estas paŭ zo, en kiu ĝia tagkonscio estas portata de ĝia
sentoorgano, ĝia intuicia organo kaj la memororgano, unu post la alia, kio signifas, ke la sama
estulo travivas ciklon tra la spiritajn mondojn, kiuj estas traviveblaj per tiuj organoj. Kiom
multe aŭ malmulte la homo travivas en tiuj spiritaj aŭ radiformaj mondoj inter du fizikaj
enkarniĝoj estas depende de kiom, ĝiaj respektivaj spiritaj korpoj aŭ organoj estis evoluitaj.
Ĉar tiuj radiformaj sferoj ne estas centro por la doloraj trasvivadoj kaj suferaj travivadoj,
tio estas mondo de la lumo, en kiu la estulo eniras, kiam ĝi "mortas", kion oni nomas
tion. Tion oni ne povas pointi sufiĉe, ke absolute ne estas kaŭ zo por timi la morton. La unua
transiro por kelkaj homoj povas esti malfacile, se ili havas multajn mallumajn pensojn, timo aŭ
malbonan konsciencon, Sed ĝuste ĉio tio estas kion la homo devas venki, dum ĝi travivas per sia
fizika organismo. Tial estas, ke ĝi enkarniĝas en fizika materio por lerni venki kontraŭ on -
unue per perforto kaj potenco - kio apartenas al la primitivaj stadioj - kaj poste per kompreno
kaj amo al la proksimulo. Estas tio, kio kondukas la estulon el la falsa vivtravivado.
La travivado de "mi" kaj "tio"
Ĉar
la fizika korpo estas organo en granda spirita organismo, ĝi ne estas tute pura fizika. Spiritaj
fortoj efikas tra la korpo, kaj se ili ne faris tion, la fizikaj procesoj volus halti. Per la
funkcioj de la fizika korpo travivadoj kaj kreadoj estas malkaŝitaj. Ekzistas "io",
kio travivas kaj kreas per la korpo. Ne estas la okuloj, kiuj vidas, ne estas la oreloj, kiuj
aŭdas, tiuj sensoaparatoj nur registras. Tio cetere fariĝas fakto per nia senso de la vivo, kiu
estas travivata en du tre diversaj detaloj. Ni ankaŭ sentas ion, kio estas ni mem, kaj io, kio
ne estas nin mem. Ni sentas ion, al kiu ni povas alligi kaj denove forlasi. Ni povas esti ligita
al io, kion ni denove povas lasi. Kie estas la limo de tio, kio estas nin mem, kaj tio kio ne
estas tio.
Ne estas malfacile vidi, kio ne estas nia ĉirkaĵo, ke ni ne estas la aliaj
estuloj, kaj ni ne estas la objektoj ĉirkaŭ ni. Sed ĉu ni ja estas nia fizika korpo? Ne, ni
diras: "Mia korpo, miaj okuloj, miaj oreloj, miaj membroj ktp". Mi kaj mia ĉi tie
estas esprimo de la mio, kio estas alio ol la korpo kaj ĝiaj organoj. Ni sentas, ke ekzistas io
"malantaŭ e". ĉion, kion ni povas sensi kaj travivi, estas disigita de tiu mio, kaj la
sensata povas esti perceptita per la vorto "tio". "Tio" estas io, al kio ni
povas alligi nin aŭ liberigi nin de., sed neniu povas liberigi sin de sia propra mio, tio ne
estas io, kion oni havas aŭ ne havas, sed io, kio oni estas. La mio estas eterna kaj povas
alligi sin al aŭ liberigi sin de "tio", kie "tio" aperas en senfine multaj
varioj kaj energikombinoj, kiuj parte estas kreitaj, kio signifas miksitaj de mioj de aliaj
estuloj kaj ilia kreopovo, kaj parte de ni mem per nia kreopovo. Nia vivtravivado mem estas
ŝanĝa efiko inter la materiaj kombinoj aŭ tio, kion ni mem faris, kaj la materiaj kombinoj
faritaj de la naturo kaj aliaj estuloj aŭ materiaj kombinoj faritaj de aliaj mioj, kio estas
alia vario de "tio". La lasta vario de "tio" ja reala estas la tuta
universo, ĉar tiu estas granda kunligo, viva kosma organismo por la viva estulo, en kio "ni
vivas, moviĝas kaj estas" kaj tio estas la eterna Dio. Tial la vivtravivado de la viva
estulo eterna ŝanĝanta efiko kun Dio, kun "vi, kiu estas en la ĉieloj".
Super- kaj subkonscio
Per sia eterna kapablo por kreado
kaj travivado kaj siaj ŝanĝantaj instrumentoj, organoj kaj korpoj la eterna mio travivas ĉenon
da kaŭzoj kaj efikoj kun "tio", kio ja reale estas la eterna VI aŭ la manifestadoj de
Dio aŭ respondo al la pensoj kaj agoj de la viva estulo. La estulo semas kaj devas rikolti, kiel
ĝi semis kaj per tio kreas sian sorton de enkarniĝo ĝis enkarniĝo. La tera homaro de hodiaŭ mem
semis sian "devian" stadion aŭ la falsajn vivtravivadojn. Tiuj nek estas rezulto de la
punagoj de kolera Dio aŭ de hazardo, sed sole efiko de mankantaj aŭ parte detruaj fizikaj aŭ
psikaj organoj, per kiuj la homoj travivis kaj kreis. Do la tera homo devas krei al si pli
bonajn psikaj kaj fizikaj organoj por la travivado kaj kreado.
Ĉiu viva estulo ja havas ses korpoj, kiuj ĉiuj estas organoj en ĝia eterna
korpo, kaj kiam la estulo estas enkarno, ĝia tagkonscio estas portata de ĝia fizika korpo, kiun
mi nomas la pezkorpo. Nuntempe multaj homoj vivas en tiu iluzio, ke tiu fizika korpo estas ilia
sola korpo. ja multaj eĉ kun la erara percepto, ke tiu korpo estas identa kun ili mem. Reale tiu
estas kombino de energioj, kiujn la mio alligis al si, kaj de kiuj la sama mio pli aŭ malpli
frue denove liberigas sin per "la morto." iom grade ni liberigas nin de la fizika
korpo antaŭ "la morto". Tio ni faras ĉiun fojon dum la dormo. Kiam ni estas fizike
enkarniĝinta, ni havas kaj fizikan "tagokonscion" kaj "noktokonscion", kaj
dum la tagkonscio estas portata de la fizika korpo, la noktokonscio estas portata de la ceteraj
kvin korpoj. Kune la ses korpoj reprezentas kaj la tag- kaj la noktokonscion, kion mi en LIVETS
BOG karakterizas kiel la subkonscio" de la viva estulo. Tiu subkonscio, kiu estas portataj
de korpoj, kiuj estas ŝanĝantaj, havas komencon kaj finon, kompreneble estas sub la samaj
principoj kaj ja estas tempo- kaj spacdimensiaj. Sed kiel la ses tempo- kaj spacdimensiaj korpoj
nur povas ekzisti, ĉar ilia transformado okazas interne de la eterna korpo de la viva estulo,
kiu ne estas tempo- kaj spacdimensia, la tempo- kaj spacdimensia subkonscio ankaŭ nur ekzistas,
ĉar ĝi havas la radikon en kaj estas portata de io ne tempo- kaj spacdimensia, nome la eterna
faktoro, kiun mi nomas "la superkonscio" de la viva estulo. La superkonscio estas la
eterna organo, per kiu la konscivaloroj de la viva estulo estas tranportata de unu subkonscia
korpo al la alia, kaj samtempe la superkonscio estas "magazeno" kaj
"kartoteko" por konscienergioj, kiuj ne momente estas uzata per la subaj korpoj.
La funkcio de la superkonscio kaj la subkonscio
Same
kiel la viva estulo por esti viva kaj kreanta estulo devas posedi kaj la eterna korpo kaj la
tempo kaj spacdimensiaj disigaj organoj, la sama estulo ankaŭ devas havi superkonscion, kiu
estas eterna, kaj subkonscio, kiu estas ŝanĝebla kaj tempo- kaj spacdimensia. La superkonscio
kiel jam menciita estas permanenta organo por la magazeno kaj organizado de la konscienergioj.
Sed ne sufiĉas, ke energioj kaj valoroj estas organizitaj kaj konservataj. Organizado kaj
konservado de konscivaloroj ne donas travivadon. Kaj sen travivado la viva estulo estu rigardata
kiel aŭtomata funkcianta maŝino. Sed tiel la viva estulo ne aperas. Ĉar la superkonscio per la
sortoelemento kun ĝiaj talentokernoj (la organo por organizado kaj konservado de energio)
transportas konscienergion al la subkonsciaj organoj aŭ korpoj, kiam la energioj atingas ion,
kion la mio tagkonscie povas travivi. Tagkonsciaj travivadoj tiel okazas per la subkonsciaj
korpoj (por la terhomoj momente per la pezkorpo), dum la superkonscio kaj la eterna korpo
kontraŭ e garantias la eternan energiorganizadon, ĝian konservadon de talentokernoj kaj
renovigon de kapabloj per kreado de novaj talentokernoj.
La patrina energio kaj la ses fundamentaj energioj
Per
la superkonscio ni unue renkontas tion, kion ni nomas energion. La energio en tiu sia unua faso
mi nomas "la patrina energio". Kaj kiel la ses subkonsciaj korpoj estas organoj en la
eterna korpo, tiuj energioj, de kiuj la korpoj konsistas, havas ses diversajn fundamentajn
vibrojn aŭ fundamentajn specojn de la patrina energio. Tiuj ses energioj mi nomas: instinkto,
pezo, sento, inteligento, intuicio kaj memoro. Kiam estas ses organoj en la eterna korpo, la
kaŭzo estas, ke la mio havas organon, en kiu ĉiu de tiuj energioj regas, dum la ceteraj estas
dum evoluo aŭ degenero aŭ tute latenta en la sama organo. La tuta energiamaso de la vivo
konsistas de tiuj ses fundamentaj specoj da energioj, kaj la kapablo por travivi kaj krei de ĉiu
viva estulo estas bazita sur ĝia kapablo por ĵongli kun tiuj energioj kaj kombini kaj miksi ilin
en nefinaj varioj. Ĉiuj solidaj, likvaj kaj gasformaj substancoj estas diversaj miksaĵoj de tiuj
ses energioj, kaj la same validas por la radiformaj fortoj, kiujn la homoj ne perceptas kiel
substanco. Tio nur estas aliaj miksaĵoj de la samaj energioj. Tio ja signifas, ke ĉu ni parolas
pri plej solidaj metaloj, aŭ ŝtonoj, pri likvaĵoj aŭ gasformaj specoj aŭ pri elektro aŭ aliaj
formoj de radioj kaj ondoj, ekzemple la pensoj, sentoj, ideoj kaj memoroj de la homoj, ĉio tio
estas diversaj miksaĵoj de la ses fundamentaj energioj de la universo. Ĉiu energio havas kiel la
tonoskalon de oktavoj de "baso" ĝis "soprano". Sed krom la "baso"
kaj "la soprano" en regionoj, kiuj ne estas eblaj por ordinara terhoma sensado. En
kelkaj de tiuj oktavoj la energioj estas materialo por makrokosmaj estuloj, kaj en alia
materialo por mikrokosmaj estuloj, kaj inter tiuj ekzistas tio, kion mi nomas "la mezkosman
oktavon", tiu mondo de vivaj estuloj, kiujn ni povas percepti per niaj fizikaj sensoj. En
mezkosmo, kie speciale temas pri homoj, oni scias, ke konscio kaj energio rilatas unu la alia.
Rilate la bestoj oni ankaŭ povas diri, ke primitiva formo de konscio ekzistas malantaŭ ilia
energielvolvo. Ankaŭ en la plantoregno, oni volas paroli pri vivo, sed ne pri konscio. Kaj kiam
temas pri la minerala mondo, oni perceptas ĝin kiel "morta", kvankam oni devas
konstati, ke tio estas ligita energio, kiun oni povas liberigi, kaj ke ĝi vidata per mikroskopo
konsistas de partikloj kaj malplena spaco. Sed ke tio iel ajn rilatas al konscio, oni ne povas
akcepti, ĉar oni nur konas la fizikajn leĝojn.
Energio kaj konscio, la difiloj kaj Dio
Eĉ la plej
solida substanco konsistas de partikloj kaj malplena spaco, kiam, se oni rigardas tion en
mikroskopo, la la malplena spaco estas traradiata de energio, de radioj kaj ondoj dum movado.
Kiel ekzistas energio kaj movado, tie ankaŭ estas vivo, kvankam tio estas en tiu materio, kiun
la fizika tagkonscio de la homoj estas perceptata kiel "morta" materio. Sed per la
kosma vido oni devas iri pluen kaj diri, ke kie estas vivo ankaŭ estas konscio. Ĉio elvolvo de
energio en la universo, ĉu tio elvolvas en tio, kion la homoj nomas mikrokosmo aŭ makrokosmo,
estas direktita per la konscio de vivaj estuloj, de vivaj estuloj, kiuj kreas universojn kaj
substancojn unu por la aliaj. Ĉiuj "vivas, moviĝas kaj estas en la viva universo", kio
estas la konscio de Dio, kaj tial Dio estas same proksime ĉiu ajn, ĉu tio estas atomo aŭ homo aŭ
sistemo de galaksio. Tial ĉiuj vivaj estuloj por Dio estas samsignifa, ĉu ili estas grandaj aŭ
malgrandaj kaj sen tempoperspektivon. Tial unu tago estas kiel mil jaroj kaj mil jaroj kiel unu
tago por la eterna Dio, kiu travivas per ĉiuj tempoperspektivoj, per ĉiuj vivaj estuloj, kiuj
estas la organoj de Dio. Por la estuloj en mikrokosmo certaj oktavoj de la fundamentaj energioj
estas la materialo por la kreado de psikaj kaj fizikaj korpoj, de konscio kaj pensoagado kaj la
de tiu sekva kreado ekster ilia propra organismoj en la materio, kiu ĉirkaŭas ilin. Aliaj
oktavoj uzas la estulojn en mezkosmo, inter tiuj la teraj homoj, kaj aliaj uzas la globo-
sunsistemo- kaj la sistemo de galaksioj kaj ankoraŭ pli grandaj estuloj en makrokosmo. Tio
signifas, ke malantaŭ ĉiuj movadoj kaj energifunkcioj en la tuta viva universo ekzistas kreanta
kaj travivanta konscio, kies origino estas vivaj estuloj interne de vivaj estuloj. Kaj la
esprimo aŭ la simbolo "la bildo de Dio" ĝuste povas esti analizita kiel "vivaj
estuloj interne de vivaj estuloj". Tial ankaŭ la homo estas "en la bildo de Dio kaj
simile al li", ĉar kaj la fizika kaj la psika korpoj estas konstruitaj de vivaj
mikroestuloj. kiuj "vivas, moviĝas kaj estas" en tiuj universoj, kiuj tiu korpoj estas
por ili. Sed ankaŭ estas grava diferenco inter la eterna Dio kaj ĉiuj la eternaj
"difiloj", kiuj vivas en "li" en la spirala ciklo interne en spirala ciklo.
Dum la difiloj ĉiam volas esti kaj makroestuloj rilate vivaj estuloj en mikrokosmo aŭ pli subaj
cikloj, kaj samtempe ili havas iliajn eksterajn travivadojn en mezkosmo, sed la viva Dio ne
havas estulojn super si aŭ ekster si, kaj "li" sole havas siajn travivadojn en sia
propra interna mondo, kie lia konscio estas portata de la difiloj, kiuj estas la organoj kaj
iloj de Dio. En la oktavoj de ĉiuj spiraloj de fundamentaj energioj la vivaj estuloj ŝanĝe
efikas unu kun la aliaj, kaj ĉar la konscio de ĉiuj tiuj estuloj estas parto de la konscio de
Dio, ilia travivado ankaŭ estas parto de la travivado de Dio. Dio estas same proksime ĉiu
estulo, ĉiu ĝemspiro, ĉiu krio, ĉiu malĝojo, ĉiu ĝojo, ĉio sufero, ĉiu ĝojego, ĉiu sopiro kaj
kreemo same kiel en ĉio ĝojo kaj dankemo per preta kreitaĵo, kiu fluas tra la konscio de la
vivaj estuloj, tio ankaŭ fluas tra la konscio de Dio per psikaj estuloj, kiuj estas "lia
akceptata aparato, tial ilia travivado fariĝas parto de la travivado de Dio. Sed kiel ĉiuj vivaj
estuloj "en lia bildo de Dio" ne nur havas akceptilon, sed ankaŭ organon por
forsendado, kio signifas vivaj estuloj, kiuj reprezentas la principon pri protektanĝeloj kaj
mondliberigado. Do estuloj, kiuj helpas kaj protektas, kie tio estas konvena por la sortokreado
por aliaj vivaj estuloj, kaj por helpi la evoluon ekzemple interne la tera homaro.
La liganta sensenergio
De tiuj granda kosmaj
perspektivoj ni volas turni nin al io, kio por la tera homo nun estas tra proksime en ĝia fizika
korpo kaj ĝia vivforto. Sed unue ni koncentru nin al la fizika materio en tuto. La domo, en kiu
vi momente situas, kiel la domo, en kiu vi mem loĝas, konsistas de konscienergio. Tio ĝi ja
estas, kiam ĉie estas konscio. Ĉiuj ses fundamentaj energioj devas esti en tia domo. Tie estas
kaj instinkto, pezo, sento, inteligento, intuicio kaj memoro. Kiam vi ne kutime perceptas tion
tiel, la kaŭzo estas, ke tiuj energioj aperas en oktavoj, kiuj de la teraj por homoj ne ordinare
estas travivebla kiel konscienergioj, sed kiel substanco materialo. Tio tiel estas pro la kosma
perspektivo. Estas elvolvo de konscio de vivaj estuloj, kiuj kosme estas tre
"malproksime" de la tera homo. Sed kiel oni do povas scii, ke tie estas konscienergio?
Ni rigardu, kiel tiu energio reagas, kiun mi nomas la sentoenergio, kiam ni vidas ĝin en la
diversaj perspektivoj.
La sentoenergio estas liganta, kuntiranta energio. Tion ni koni, kiam temas
pri la sentovivo de la tera homo. Amecaj sentoj kunligas la homojn unu al la alia, ĉu tio nur
estas du homoj aŭ pli aŭ malpli grandaj homgrupoj. Tio, kion oni nomas amo al la patrolando
estas tia liganta sento, kiel ankaŭ parenca sento kaj familisento.
Kiuj fortaj ligiloj ne estas en la patrina amo? Kelkfoje ili povas esti tiel
fortaj, ke la infano atingita certan aĝon, kie ĝi deziras pli grandan liberecon, sentas sin tro
ligita kaj provas liberigi sin. Sentoj kun ilia liganta forto povas esti tre pozitivaj dum amo,
amikeco kaj kunlaboro kaj reciproka kontakto inter vivaj estuloj. Sed ili ankaŭ povas efiki
negative. Ili povas estiĝi ligiloj, kiuj ligas interne en la menso de la homoj mem. Ili povas
esti "mensaj malliberejoj", kiuj povas ligi la pensomondon de homo tiel, ke nur la
protektanĝeloj dum la interspaco post la morto povos sugestii la estulon el la memkreita infero
aŭ purgatorio, kiu konsistas de ĵaluzo, amareco, envio, malamo aŭ similaj sentoj, kiuj tute
regas la konscion de la homo. Ankaŭ povas esti timo kaj malbona konscienco pro la agoj kreitaj
de tiuj sentoj, kiuj dum periodoj tute regis la konscion de la homo. Tiuj povas efiki eksteren
al la ĉirkaĵo, kaj tiuj povas efiki internen en la menson. Sed ĉiam ili efikas kiel liganta
energio.
La streĉita rilato inter fajro kaj malvarmo
Ĉar la
sentoenergio kiel la aliaj energioj efikas en senfine vico de oktavoj supren en makrokosmo kaj
supren en mikrokosmo kaj samtempe, ĉiu de ili konservas sian eternan naturon kaj reakcikapablon.
Kie la tera homo staras antaŭ forto en la naturo, kiun ĝi dum sia nuna evolustadio ne kapablas
travivi kiel konscio, sed tamen devas rekoni tion kiel liganta forto? Tion ĝi faras rilate la
naturforto, kio estas la malvarmo de la universo. La malvarmo estas sentoenergio, kaj estas la
forto, kiu ĉiam kaj ĉie volas ligi kaj kunteni tion, kion ĝi regas. Sed la universo ja ne nur
estas kombino de materio, kiu estas ligita de malvarmo. Same kiel la sentoenergio ekzistas en
senfine nombro da oktavoj super kaj sub la terhoma mezkosma tagkonscia zono de travivado, ankaŭ
ekzistas ĝia absoluta kontrasto, ankaŭ en makro- mez- kaj mikrokosmo, kaj tio estas la
pezenergio. Tiu aperas ekster homa konscioktavoj kiel varmo kaj fajro, forto, kiu volas vastigi
ĉion, kion ĝi kontaktas. La streĉa rilato inter tiuj du kosmaj kaj universaj energioj, la
liganta sento kaj la vastiganta pezo, kiu efikas en ĉiuj mikro- mez- kaj makrokosmaj oktavoj de
la fundamentaj energioj, estas la bazo de ĉio vivo kaj forto de manifestado en vivaj estuloj kaj
en ĉiuj iliaj fizikaj kaj psikaj procesoj de ŝanĝadorganoj, per kiuj ili havas tagokonscian
travivadon. Tiel tiu streĉrilato estas fono de ĉiu vivforto, fizika kiel psika. En la oktavoj,
en kiuj la teraj homoj ĵonglas kun tiuj du energioj en per ilia konscio, tiuj estas decidantaj
por la elvolvado de la fizika vivforto. Sed ilia fizika vivforto, la streĉrilato inter pezo kaj
sento havas la plej gravan signifon. Sed tie estas en la oktavoj, kie ili aperas kiel fajro kaj
malvarmo. En la terhoma fizika korpo la streĉrilato aperas inter la universala fajro kaj
malvarmo, do inter la sento kaj la pezenergioj kiel la korpa normala temperaturo de sama estulo,
kio ja altgrade rilatas la fizikan vivforton de la homo. Se la temperaturo de la homo venas
kelkajn gradojn super aŭ sub la normala, tio ja altgrade rilatas la fizikan vivforton de la
homo, kaj eble ne estas malproksime, ke la vivforto tute malaperas de la fizika plano, do ke tiu
mortas. La normala temperaturo de la terglobo ankaŭ estas bazita sur la ekvilibro inter varmo
kaj malvarmo, se ekzemple la varmo superus, la tero havus "altan febron", kiu povus
okazigi morton por ĉio organa vivo sur la tero, inter tio ankaŭ por la teraj homoj. Tion la
homoj tamen ne timu, kvankam multaj ĝuste pro la monda situacio opinias, ke tia situacio povus
veni. La mondsituacio tamen ne esprimas, ke la terglobo estas malsana aŭ mortanta. Kontraŭ e ĝi
estas esprimo de evoluo, kiu konsciece rilatas la streĉrilaton inter sento kaj pezo.
La psika kaj fizika ekvilibro
La normala temperaturo por
la tera homo montras, kiel tiu estulo sukcesis tra longaj tempoj kaj multaj enkarniĝaj spertoj
krei al si ŝanĝantaj korpoj kun ekvilibro inter pezo kaj sento. Tio fariĝis genieco kaj aŭtomata
funkcio. La same validas por la tergloba estulo en sia spiralo, kaj tial ni konvenas en ĝia
organismo. Tio signifas, ke kaj la tergloba estulo kiel ni mem kreis la streĉecon inter fajro
kaj malvarmo sub kontrolo kaj tenas tiun streĉecon en permanenta rilato, kio estas la same, kiel
fizika vivforto. Eksplodoj okazas en la organismo, sed ili ĉiuj estas sub kontrolo kiel en
motoro. Korbato, sangocirkulado kaj ĉiu movado en kaj per la organoj estas okazita de de tiu
kontrolanta streĉeco. Sed kiel estas la rilato inter pezo kaj sento en la globestulo kaj la
psiko regiono de la terhomoj? Ĉu la eksplodoj ankaŭ tie per la volaj ekvilibroj de la liganta
sentoenergio? - Tio ili ne estas, kaj tio estas la kaŭzo al la nuna situacio por la globoestulo
kaj la nuna homaro. Sed la tergloba estulo komencas ricevi la psikan ekvilibron en sia konscio
kaj per tio ekhavos la saman potencon super sia psiko, kiel ĝi jam havas super sia organismo.
Tio okazos dum mallonga tempo - vidata per tergloba tempoperspektivo - daŭros proksimume 3000
jarojn, en kiu tempo la homoj volos sukcesi - unu post la alia kaj kelkaj antaŭ aliaj - atingi
la psikan ekvilibron inter pezo kaj sento. Tio signifas la povon regi sian menson tiel, ke tiu
ne eksplodas en malamo, kolero, iriteco kaj ankaŭ ne estas en sento malliberejo pro amareco,
ĵaluzo, trompo, timo aŭ deprimo. La vivforto de la homo, kiu laŭ la plano de la providenco devos
kunigi kun la pli altaj spiritaj energioj, en la tempo- kaj spacdimensiaj mondoj, kun sia
origiono
per la ekvilibro de pezo kaj sento, kaj kiam la terhomo atingos similan regadon
super sia menso, kiel ĝi normale havas super sia fizika korpo, ĝia vivforto volos kiel amo, saĝo
kaj ago atingi tiajn altecojn, kion oni hodiaŭ volus supozi, ke tio nur estas fabelo.
Sed neniu fabelo povas rakonti pri ion tiel radianta kaj miranta kiel tio,
kion la homoj iam mem devos travivi, kiam la pezo kaj sento de ilia konscio estos sub kontrolo
de la volo kaj prudento.
De prelego en la institucio de Martinus la 21-an de februaro
1954.
Prilaborita de Mogens Møller kaj akceptita de Martinus.
Aperis en dana Kosmo
n-ro 14 1980
Originala dana titolo: “Livskraftens oprindelse”
Traduko:
©
Martinus Institut 1981,
May be reproduced stating the copyright and the source of the
material.