La homa laborkapablo
- de Martinus
Movo estas la plej grava signo de la vivo
Por ĉiu
informita homo jam longe estis fakto, ke ĉio ĉirkaŭ ni estas en movado, estas dum transformado,
situas en kreado. Tiel movado estas la plej grava signo de la vivo. ja tio simple estas la
maniero de la vivo por sin manifesti. Sur nia propra organismo ni povas konstati, ke ĉiu membro,
ĉiu organo, kiu estas haltigita aŭ dum pli longa tempo ne estas uzata, absolute fariĝas neuzebla
aŭ velkas, por fine malaperi. Sed tio ne nur validas por la organoj en nia korpo, tio ankaŭ
validas la tutan organismon. Se la organismo ne restas en funkcio, kio ĉi tie signifas en
laboro, ĝi estos malsanema kaj mortanta. Tiel ni vidas, ke homoj, kiuj dum kelkaj generacioj pro
riĉeco aŭ reĝa sango ne mem bezonas labori, sed povas lasi aliajn servi sin, do vivas per la
fruktoj de la laboro de aliaj, iom post iom degeneras. Ne estas tiuj homoj, kiuj atingas la
mondrekordojn je sporto aŭ aliaj fizikaj manifestadoj. Tiel jam estas fakto, ke homoj, kiuj dum
generacioj vivas sen labori, ili falas pro tiu senokupado, fariĝas sen fortoj, degeneraj
individuoj, kiuj tute ne povas konkuri kun homoj de la laborantaj familioj.
La fizika organismo devas havi konvenan movigadon por konservi la
sanon
Tiel estas la intenco de la vivo, ke ĉiuj, kiuj havas fizikan organismon,
devas labori por teni tiun organismo libera de la danĝera degenerado. Nuntempe ekzistas tre
multaj homoj, kiuj sole laboras intelekte, do homoj kun tre reduktitaj fizikaj funkcioj, kiel
antaŭ estas multaj cent miloj, kies vivoj konsistas de simplaj unusolaj movadoj malantaŭ
maŝinoj, ĉe la laborbando de la industrio aŭ en kotoroj. Por ĉiuj tiuj homoj validas, ke grandaj
partoj de iliaj organismoj ne estas uzata ĉiutage per normala uzado, kaj tio kondukas al korpa
degenero, kion ni ĉie povas vidi. Ĉiu sana gimnastiko kaj sporto faritaj dum normalaj rilatoj
ludas gravan rolon por la ordinara saneco. Dum nia epoko danke la kruda spekulacio en troigita
konkurado, tio fariĝis sia propra karikaturo, kio oni povas konstati per legado de la vastajn
sportreferaĵoj en la gazetaro. Tiu rilato volos reguli sin mem, iom post iom, kiam la homa
kulturo anstataŭigas la nunan monavidan profitĉasadon. En sia propra naturo la sporto estas ilo
por konservi normalan sanecon. Dum nia tempo tiu por multaj fariĝis celo, profesio, kiun oni
sole uzas por la profito. Tiu stato reale estas malsanktigo de la sporto, devigo, kiu en si mem
alportas la ĝermon al sia propra pereo.
La sensoorganoj de la viva estulo estas kreitaj per la influo de la
naturo
Do estas fakto, ke estas vivkondiĉo por ĉiuj vivaj estuloj, ke ĝi devas
funkcii por povi konservi sian sanecon kaj por la animo kiel por la organismo. Tial ni ankaŭ
vidas, kiel ĉio estas en movado tute de la plej unuaj ĝermaj vivformoj kaj ĝis la kultura homo.
Ni vidas, kiel la planto, kiu ne povas movi sin sur la fizika plano, tamen ne restas trankvila,
sed estas movita de blovo kaj vetero, Kiam la herbo kaj greno ondas pro la somera vento, tio ne
estas hazardo aŭ senutila, kion ni vidas. Ĉar nur per tio, per kiu la planto estas vekita
"al vivo", kaj ricevas spertojn pri la ekzisto de la fizika mondo. La planta estulo
estas influata de la lumo kaj iom post iom en ĝi estas kreata lumsenseme organo, kio signifas
"komencanta okulo". Kaj kiel la renkonto kun la lumo kreas la kondiĉon por la unua eta
naskiĝo de la okula organo, tiel la renkonto kun la tono kreas la unuajn "aŭdoĉelojn"
kaj tiel daŭre. Tiu proceso da influoj kondiĉas, ke la plantestulo dum sia evoluo unue fariĝas
la viando manĝanta planto kaj poste estos ŝanĝante al la vera besto. Ĉi tie la evoluo daŭras
pluen kaj provizore per la apero de la tera homo. La evoluo ne haltas, kaj la tera homo neniel
esprimas la plej alta punkto aŭ la intenco de la vivo aŭ la kaŝita reganta "Io"
malantaŭ la movado. Kontraŭe malkaŝas pli profunda kono al la kosma strukturo de la tera homo,
ke la ĝermoj al tuta nova sensoorganoj nun estas tiom progresantaj, ke tio por la sufiĉe
evoluinta esploristo estas absolute klara, ke tute nova kosma vivsfero estas evoluata kaj
malkaŝata sur la teraj kontinentoj, vivsfero kiu tute volos plenumi la profundan revon pri vivo
en reciproka paco, spirito kaj beleco, kiun milionoj da homoj sur la tuta tero havas, kaj iam
tio fariĝas natura fakto.
La homo estas kreanta, tial estas malsaneca skurĝo por ĝi senaktive
promeni
La specialaj vivkondiĉaj helpantoj dum tiu evoluo estas uzado de siaj
organoj per laboro aŭ movado. Tio ja signifas ke tio, kio plej bone helpas la sanecon kaj la
ĝojon de la vivo, estas la kapablo de la viva estulo krei utilajn aŭ logikajn objektojn,
produktojn, kiuj rekte grandigas ĝian vivemon kaj ĝian ĝojon por la vivo. Tial senokupado volos
esti la plej malbona malsaniga skurĝo de la homaro.
La problemo de senlaboreco ne estas solvebla politike, sed tio estas
sekvo iu de la naturo ŝanĝanta direkto en la terhoma evoluo
En la Biblio vi
legas: "Per la ŝvito en viv vizaĝo vi devos manĝi vian panon" Kaj ke "tiu, kiu ne
volas labori ankaŭ ne havu la manĝaĵon". Tiuj vortoj estus veraj, se ne la evoluo ĝuste
montras, ke hodiaŭ estas daŭre kreskanta grupo de homoj "senlaboraj", por kiuj neniu
laboro ekzistas. Tiu por cent miloj de homoj ŝajne nesolvebla problemo restas escepte dum la
teruraj periodoj de milito, kiam sennombraj milionoj estas senditaj al la militkampejoj, dum
ĉiuj aliaj devas labori en la armilindustrio. Ĉi tie ni vidas la problemon, ke dum estas tro
malmulte da homoj dum la militoj, estas tro multaj tuj, kiam la pacsonoriloj sonas. Kun la paco
venas la senlaboreco. kaj kvankam la sindikatoj, senlaborecaj asocioj kaj la tiel nomata
"devigaj laboroj" aŭ "mizerhelpa laboro" kompreneble estas bonaj helpiloj,
ili rilate la problemoj nur estas malbone kamuflata "flikaĵoj". La senlaboreco fariĝis
problemo, kiu neniu politika partio en la mondo kapablas solvi. Tio simple estas sekvo de la
propraj fortoj de la naturo, kiu faris ŝanĝon en la homa kreado de kulturo. Kaj dum la politiko
de la terhomoj aŭ la terhomaj registaroj ne estas en kunlaboro kun tiu de la naturo mem okazita
ŝanĝo de direkto, la senlaboreco volos kreski kaj kreski por fine estu tiu potencfaktoro, per
kiu la naturo volos faligi la nunan sintenon al la individua posedrajto kaj kunaneco de la socio
de la nuna homo.
Se la homoj kontraŭas la naturan evoluon, ili volos travivi ĝuste la
dolorplenaj spertojn, kiuj subtenas la evoluon
Unue ni aŭdis la homoj esprimi,
ke estis la maŝinoj, kiuj okazigis la senlaborecon, kaj ke oni devus forigi ilin. Sed tiu
sinteno jam antaŭ longe forfalis kiel senespera., ĉar ĝi estas rekte kontraŭ la naturo. Por kio
la formiko estas senutila iri kontraŭ la akvofalo? Oni same povas komenci batali kontraŭ la blua
ĉielo aŭ postuli la alian direkton de la suno, kiel oni povas kontraŭbatali la maŝinojn, kiuj ja
estas produkto de la novaj kapabloj de la homoj. Kontraŭbatali novajn kapablojn, per kies helpo
oni lasas la naturfortojn labori por si, estas same stulta, kiel se oni volus detrui sian
kapablon por vidi aŭ aŭskulti, ĉar oni ne volus vidi aŭ aŭskulti la malbonon, kio okazas en la
mondo. Neniu estulo povas kontraŭdiri sian propran evoluon sen ĝuste per tio travivi la dolorajn
spertojn, kiuj pli ol io alio subtenas la evoluon.
La evoluo servas pli altan celon
La kosma intenco de la
maŝinoj sole estas, ke la kruda laboro ne necese devas esti farita de homoj. Dum la unua tempo
tio kaŭzis, ke multaj homoj fariĝis senlaboraj. La rilato ĉi tie simple estas tio, ke ju pli
bone la maŝinoj povas fari la necesan laboron por la homaro, des pli superfluaj homoj estos. Se
ni al tio aldonas la fakton, ke la homa kapablo de genero dum nia tempo kondiĉas enkarniĝon de
milionoj da homoj, la perspektivo vidata de speciala vidpunkto estas tre sinistra. La nombro de
senlaboruloj aŭ superfluaj homojn absolute dum iu tempo volos kreski al la giganto. La situacio
estos tiel, ke nun daŭre malgranda grupo havos aliron al laboro, nome tiu grupo, kiu parte
posedas kaj parte devas prizorgi la maŝinojn: Nur tiuj homoj volus, se ne la evoluo servus pli
altan celon, esti la realaj potenculoj en la socio.
La intereso por la tuteco estu taksata pli alta ol la privata
intereso, kaj la evoluo en la socio jam tiudirekte moviĝas
Kio do estas la eraro
dum nia tempo en la monda administrado? La eraro estas, ke la terhoma administrado de la
ekzistantaj valoroj ne protektas tiuj valoroj por la ordinara popolo, sed nur avantaĝe al la
privata intereso. Per privata intereso ni ĉi tie komprenu intereso de tute egoisma naturo, kio
ja estas la besta naturo. Tiu besta naturo aŭ besta principo estas dia kaj rekta vivkondiĉa en
la reala besta regno, sed mortdanĝera por ĉiu kulturo, en kiu milito, malpaco kaj netoleremo
devus esti absolute neeblaj. La egoismo tiel esprimas forton, kiu estis kaj ankoraŭ dum iom da
tempo estas absolute necese dum la evoluo de la homaro antaŭen al la daŭra paco. Ĝia naturo
estas viva demonstracio de, kiel kulturo kun paco absolute ne devas esti. Tial ni ankaŭ vidas,
kiel la evoluo en la socio en formo de heredimposto, progresivaj impostleĝoj kaj aliaj formoj
provas malebligi tro grandajn privatajn kapitalposidaĵon. La ŝtato kio signifas la ordinara
popolo, postulas pli kaj pli grandajn parton de tiuj transportaj kaj donacoj, ja eĉ de la
kapitalo, kiun la homo gajnis per propra laboro. Tio kompreneble estas malagrabla por tiuj, kiuj
pagu, kaj tio tiel multe pli dum ni vivas en mondo, kie la plej multaj ankoraŭ en mono kaj
posedaĵo vidas la solan protekton kontraŭ ĉio kaj ĉiuj. Sed se ne la evoluo okazus en tiu
direkto, la homaro estus kondukitaj ankoraŭ pli profunde en la infero de senlaboreco kaj
diktaturo, ol oni jam estas.
La evoluo kondukos al kreado de internacia mondŝtato
Mi
mallonge pritraktis tiuj seriozajn problemojn por vi por montri al vi la fonon de tiu mondo, en
kiu ni vivas kaj kiu estos la rezulto de la suferoj, kiujn la homoj kreis kaj travivis dum ĉi
tiu jarcento, kie la maŝinoj kaj reale nur malmultaj homoj povas produkti ĉion necesajn
materiajn objektojn necesaj por la mondsocio. Dum tiu produktaĵo speciale dum la antaŭa tempo,
sed ankaŭ grandparte dum nia tempo estis kaj estas kontrolita de privataj interesoj, la evoluo
absolute volos efiki, ke la ordinaruloj, kio signifas la plimulto, dum certa tempo ne nur estos
kundecida dum la administrado de la mondaj valoroj, sed rekte ĉefdecidaj. La evoluo absolute
volos krei mondŝtaton, en kiu tiu de la plej multnombro elektitaj registaro volas atenti, ke
neniu vivas je la kostoj de la aliaj, kaj ke al neniu homo mankas la necesan por feliĉa vivo kaj
necesa laboro. Ĉar la mondsocio tiam posedas ĉion, la ideo "mono" ne plu ekzistas. La
sola valoro en tiu socio estas la homa kreopovo. Per ĝi la vivon de ĉiu homo estas atentita
tiel, ke ĝiaj kapabloj ricevas la plej penseblan, bonan evoluon.
Ĉiuj teraj homoj estos genioj je ĉiuj specoj da arto, ankaŭ en la arto
vivi. "La regno de la ĉielo" fariĝos reala
Kion ĉiuj tiuj homoj devos
fari? Ĉio kruda laboro jam estis transprenitaj de la maŝinoj kaj tutaŭtomataj fabrikoj, do nur
restas unu por la homoj kapabloj: la evoluo de ilia spirito, kio ja ĉi tie signifas la evoluon
de ĝiaj talentoj por skribi, desegni kaj pentri, kanti, ludi aŭ alie manifesti ĉion, kiu loĝas
en iliaj animoj. Dum la vivo de la ĝangalo kaj antaŭen al nia tempo ĉefe estis vivo en batalo
kontraŭ ĉio kaj ĉiuj, la homoj de la estonteco sole volos koncentri sin por fariĝi artistoj en
vivarto. Malrapide la homaro vekiĝas al la realo, ke ni estas civitanoj en treega riĉa mondo,
kaj ke la kaŭzoj de nia nuna mizero nur estas trovebla en niaj propraj mensoj. Kiam nia mensa
neperfekteco forestos, ni volos trovi nin kiel civitanoj en mondo, kie ĉiuj servas ĉiujn, kaj
kie la plej granda estas tiu, kiu per siaj kapabloj komprenas disvastigi plej multe amon,
belecon kaj per tio benon ĉirkaŭ si. En tiu ĉi mondo, kie la spirito tute venkis la materion,
nur ekzistas ĝojo kaj harmonio. "La regno "de la ĉielo" ĉi tie fariĝis realon,
kaj la pura, profunda proklamo pri la kristnaska evangelio pri "agrablo inter la
homoj" ĉi tie estas plenumita. Denove Dio promenas kune kun "Adamo" kaj
"Eva" en la "paradiza ĝardeno".
De prelego en la Martinus Institucio dimanĉe la 30-an de januaro
1949
Prilaborita de Gerner Larsson kaj akceptita de Martinus.
En dana Kosmos n-ro
11, 1984
Originala dana titolo: “Den menneskelige arbejdsevne”
© Martinus Institut
1981,
May be reproduced stating the copyright and the source of the
material.