Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-25) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La idolo plej longe vivanta   

 

 
9-a Ĉapitro
Sub la nocio "humaneco" la amo al proksimulo komencas fariĝi la plej elstara rezultato de la terhoma spertado
La homoj sur la tera plano do efektive troviĝas en nura eksperimenta stato. Ilia vivo estas senĉesa esplorado. Ili komencas rekoni erarojn en sia vivmaniero, ili ekkomprenas, ke ĉiu fizika sufero havas sian kaŭzon, kaj, ke trovinte tiun kaŭzon, oni povas forigi la suferon. Kaj ne nur sur la medicina kampo la esploro atingis rezultatojn; evoluis ne nur la kuracista scienco, ankaŭ multaj aliaj sciencaj branĉoj aperis. Esplorante la materion oni eltrovis la minimuman aĝon de la terglobo kaj ĝiajn moviĝon kaj lokon en nia sunsistemo. Ankaŭ la naturon de la aliaj astroj kaj ilian moviĝon oni povas kontroli kaj mezuri. Kaj la politikaj interbataloj – ĉu ili estas io alia ol konkuro inter partioj, el kiuj ĉiu aspiras la regopotencon por realigi siajn respektivajn ideojn, kiujn ĝi kredas la sola socia savrimedo por ĝiaj adeptoj kontraŭ ĉiaj mizeroj? Ĉu la sorto de la popoloj, aŭ de la nacioj, ne estas stampita de la sama konkuro? Ĉu la juraj institucioj de iu lando ne estas praktikado de la ideoj, kiuj venkis la aliajn, t.e. akiris la regopotencon? Ĉu tiu praktikado ne evidentigas al ĉiuj la kvalitojn, aŭ eble mankojn, de la koncernaj ideoj? Ĉu la tiamaniere akirita kono pri ilia praktika valoro ne influas la rezultatojn de referendumo? Ideo kun tro gravaj praktikaj mankoj ja forbalotiĝas de antagonistoj, post kio alia ideo transprenas la regopotencon por pruvi sian taŭgecon aŭ – malsukcesi ĉe venonta referendumo, kie la plimulto ĝin juĝas laŭ ĝiaj bonaj aŭ malbonaj efikoj sur la socio. Ĉu tiuj realigo kaj juĝado de ideoj ne donas spertojn? Ĉu ne ankaŭ koncerne tion evoluas scienco? Ĉu tiu scienco ne devas fine konduki al perfekta kono pri tio, kion oni prave povas klasi sub la nocio humaneco?
      Kio estas vera humaneco? – Ĝi estas tiaj aranĝoj, per kiuj kultursocio diferencas de natursocio. En natursocio oni ekzemple punas kaj turmentas siajn kontraŭulojn aŭ malamikojn en plej kruela maniero, dum oni en kultursocio klopodas forigi tiajn senutilajn persekut- kaj turmentkutimojn estiĝintajn el venĝavido. Estas vere, ke kultursocioj faras militojn multe pli ampleksajn kaj terurajn ol tiujn, kiujn natursocioj kapablas fari, sed kompense la kultursocioj starigis sanitaran servon kun ambulancoj kaj hospitaloj, kuracistoj kaj flegistoj kaj ĉiaj helprimedoj, por ke malsanuloj kaj vunditoj de la batalkampo kiel eble plej baldaŭ ricevu kuracan helpon, egale al kiu flanko ili apartenas. Ĉu tiu revivigo de la parabolo pri "La kompatema samariano", kune kun ĉiuj ceteraj internaciaj aranĝoj por humana trakto al militkaptitoj, ne estas humaneco? – En realo humaneco do estas starigo kaj funkciigo de humanaj aranĝoj. Socio sen ia ajn tia aranĝo ne estas kultursocio, sed nur kolekto de estuloj, kiujn kunligas nur iliaj rasaj, ankoraŭ nekontrolataj mortigaj, bestaj instinktoj, emoj kaj kutimoj. Tia homkolekto tute similas hordon de bestoj, kaj ĝia nomo povas prave esti nur natursocio.
      Kiam homamaj aranĝoj kaj entreprenoj estas la sola fundamento, sur kiu kultursocio povas manifesti sian pli altan moralan staton, sian pli perfektan intelektan superecon, tiam la grandaj saĝuloj de la mondo ja pravis dirante, ke amo al proksimulo estas la plej alta celo por ĉiu homo. Amo al proksimulo estas humaneco, kaj kiu kultursocio ne deziras esti konsiderata humaneca avangardo? Ĉu ekzistas kultursocio, kiu celas la malon? Ĉu ili ĉiuj ne kredas agi favore al vera homamo? Ĉu militanta kulturnacio ne pretendas batali en la nomo de humaneco? Ĉu ambaŭ militantaj partoj ne pravigas sian partoprenon akuzante la kontraŭulon pri malhumaneco? – Amo al proksimulo do estas – malgraŭ multe da proreligia persekuto, malgraŭ multe da moko, sarkasmo kaj ridindigo – tamen la granda fakto, per kiu ili klopodas pravigi sian militadon, aŭ almenaŭ uzi ĝin kiel pretekston.
      Kaj kio estas ĉiuj ceteraj ekzistantaj bonaĵoj, kiuj altgrade karakterizas la modernan socion? Kio estas la larĝaj aŭtomobilŝoseoj, la publikaj parkoj, fervojoj kaj asfaltitaj stratoj, la lernejoj kaj universitatoj, la juraj kaj policaj institucioj ktp.? Ĉu aranĝaĵoj por malutili al proksimuloj kaj ekstermi ilin? Ĉu ili ne estas faritaj ekskluzive por la malo? – Do oni ne povas nei ilian kunligon kun homamo. Kaj ĉu ne estas la samaj nomitaj aranĝaĵoj, kiuj karakterizas la koncernan popolon aŭ ŝtaton kiel kulturan?
      Amo al proksimulo do estas la ĉefa fundamento sub la tuta terhoma ekzisto, por la unuopa individuo kiel por popolo aŭ ŝtato. Sur tiu sama fundamento staras la granda saĝulo kaj la granda materiisto, kun nur tiu diferenco, ke la unua senpere spertas, vidas kaj rekonas tiun vivofundamenton aŭ vivocelon, dum la dua nur laŭ malrekta vojo rekonas ĝin, nome laŭ tiu, ke estas neeble devii de la homama principo ne ricevaote per tio la stampon: kontraŭsocia, t.e. malutila kaj detrua al la bonfarto de kunuloj. Kaj ĉu ne estas ĝuste tia kontraŭsocieco, kiu en sia kulmino sekvigas juran persekuton kun malliberigo, malestimo kaj stampo de krimulo, kaj kontraŭ kiu la juraj institucioj devas gardi la individuojn por per tio konservi kaj garantii la atingitan gradon de kulturo en la socio? Ĉu ne estas ĝuste en la lokoj, kie tiu garantio malsukcesas, ke la socioj havas siajn nigrajn makulojn? Kaj ĉu ne estas precize tiuj makuloj de kontraŭsocieco, kiuj, kvazaŭ spirita dinamito, en malfavora okazo eksplode ekflamas kiel revolucio kaj milito kun murdado kaj rabado, kaj en malpli drastaj okazoj kiel strikoj, lokaŭtoj kaj malpacoj inter unuopuloj?
      La granda, fundamenta kaj ĉefa afero do estas amo al proksimulo. La evolugrado de tiu amo indikas la gradon de kulturo en la vivo de socio kiel en la vivo de individuo. Ĉi tion mesaĝis ĉiuj granduloj de la homaro, kaj ankaŭ tion, ke forneo de tiu amo kondukas al malfeliĉo kaj sufero. La granda saĝulo kaj la granda materiisto troviĝas fakte en unu sama boato, survoje al unu sama celo en la granda ŝanĝoprocezo de la kreado, la unua kun klara tagokonscio, la dua sen preciza kompreno pri sia situacio. La celo estas homamo evoluigita ĝis humaneco aŭ kulturo. La du menciitaj estuloj volas esence la samon, iliaj deziroj egalas; ilin disigas en la nuna momento nur individuaj konsidermanieroj kaj sekve ankaŭ apliko de malsamaj terminoj. Ĉu oni predikas la evangelion de sur katedrala katedro, ĉu oni elkrias siajn politikajn ideojn de sur mitinga tribuno, ĉu oni faras disertaĵon en universitata aŭditorio, – en ĉiu okazo la celo estas plibonigo de kulturo. Ĉu estus kredeble, ke iu el la menciitaj parolantoj elkrius al la publiko sian opinion, sian scion aŭ eltrovaĵon por krei kontraŭsociecon, por instigi al krimoj aŭ por plivastigi parian submondon? Ĉu ne estas precize por eviti troŝvelon de tia submondo, ke la socio sin gardas per policaj kaj militistaj aranĝoj, per pastroj, preĝejoj kaj sciencaj eltrovaĵoj? Ĉu la entreprenoj pli-malpli krimaj ne estas devigataj kaŝi sian floradon en la ombro de la kulturo? Ĉu ili ĉiuj ne estas fiplantoj en la humaneca ĝardeno?


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.