Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-25) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La idolo plej longe vivanta   

 

 
8-a Ĉapitro
Per la reagoj de sia organismo la tera homo estas instruata pri la sekreto de la sortofaraj materioj
La tuta suferplena stato de la tera homaro, la ŝajne hazarda formiĝo de ĝia sorto, devenas do ekskluzive de nescio aŭ de nefinita evoluo. Se ĉiuj estuloj posedus la necesajn sciojn koncerne ĉiujn vivterenojn, ilia sorto estus kontento, ĝojo kaj feliĉo, aŭ tio kion la religioj nomas paco. Kiam la homoj posedas en la teraj provizejoj tiom abunde da nutraĵoj por korpo kaj animo, ke estas tute neeble alia tuta nuna generacio forkonsumi ĉiom, eĉ per ekstrema malŝparego, kaj kiam malgraŭ ĉi tio ili suferas malsaton kaj malvarmon korpe kaj anime, dum pluraj el ili detruiĝas pro sibariteco kaj diboĉado, tiam la kaŭzo de tiu mizero povas esti nur manko de administrokapablo, aŭ manko de kompreno pri logika kaj harmonia rilato inter konsumantoj kaj konsumaĵo.
      La nuna kontraŭlogika rilato inter la homaro kaj la riĉaĵoj de la tero do estas demando nur pri scio kaj prudento. Kiam la homoj posedas pli ol abundon da materialoj por krei al si feliĉan vivon, sed uzas tiujn materialojn en maniero, kiu ordinare kaŭzas al ili ekstremajn dolorojn, suferojn kaj ĉiajn malfeliĉojn, ĉi tio ja evidente atestas, ke ili ne komprenas sin mem nek siajn riĉaĵojn. Se ili komprenus, ja estus neeble, ke la konscio de la nuna homo estas mallumigita de la ombroj: pripanaj zorgoj, envio, avaro kaj kontraŭnatura avido, ecoj kiuj niatempe okupas grandajn terenojn de la homa konscio, kaj kiuj tial subfosas sanon, bonfarton kaj ĉian feliĉon. Se tiuj ecoj ne ekzistus, ankaŭ ne ekzistus iliaj sekvoj: bataloj kaj militoj, turmentado kaj murdo kaj sangelverŝoj; ankaŭ trompo kaj ŝtelo kaj ĉia formo de interbatalo pri posedaĵoj aŭ pri socia prestiĝo estus neeblaj. Ke ĉi tiuj malbonaĵoj fakte ekzistas, kaŭziĝas do sole el tio, ke al la teraj homoj ankoraŭ mankas sinrego kaj regopovo super la teraj riĉaĵoj. La tera homaro do ankoraŭ ne plenkreskis rilate al la kreo de sia propra sorto. La materialoj por feliĉa vivo troviĝas abunde, sed la homoj ankoraŭ ne scias ĝuste ilin uzi.
      En la vivo ĉi tie tamen ĉiu stato ne plene evoluinta estas nur etapo survoje al la plenkreska matura stadio. Kial la nematura stato de la tera homaro estus escepto koncerne ĉi tion? Ĉu la tuta ekzistado ne atestas ĝian kreskadon cele al tia maturo? Ĉu la homaro ne estas pli evoluinta nun ol antaŭ nur cent jaroj? Ĉu ĉiu ano de la nuna civilizita mondo ne estas multe pli scianta ol eĉ la plej elstaraj scienculoj de pasintaj tempoj? Ĉu la scioj pri la materia mondo ne estas instruataj al milionoj kaj denove milionoj en miriado da diversaj lernejoj? Ĉu tiuj instruaj institucioj ne estas brilantaj sunoj, kiuj elradias sian lumon de spertoj kaj eltrovaĵoj super ĉiujn terajn homojn? Ĉu la fruktojn de ĉi tio ni ne vidas en la antaŭe menciitaj teknikaj kaj ĥemiaj mirindaĵoj, kiujn jam posedas la homaro?
      Estas vere, ke ne en ĉiu maniero la nova scio kreis avantaĝojn kaj bonon; sed ankaŭ ĉi tie temas pri ne-pretaj aferoj, kiujn oni ne povas konsideri finrezultatoj. Estas vere, ke la ampleksaj scio kaj povo pri tekniko kaj kemio ebligis, ke militaj teruro kaj suferoj kresku ĝis neimageblaj dimensioj, eĉ ĝis la kulmino mem de spirita mallumo; sed, ĉu tiu ŝvelo de la mallumo ne estas plia etapo en la granda ŝanĝo- kaj evoluprocezo? Ĉu ĝi ne okazigis konforman pligrandigon de la kono pri la origino de la mallumo? Se tiu mallumoŝvelo ne estus okazinta, ankaŭ ne aperus vera kaj profunda kono pri tiu origino. Ja estas necese akiri scion pri la mallumo, ĉar ju pli da scio, des pli da ebloj por krei, senti kaj sperti lumon. Tion oni scias en ĉiu esplora laboratorio; ju pli ni scias pri venenaj, eksplodemaj aŭ alimaniere danĝeraj substancoj, des pli efike ni povas nin gardi kontraŭ ili kaj ilin utiligi al ni.
      La granda ŝanĝo- kaj kreoprocezo metis la homojn kvazaŭ en gigantan laboratorion kaj igis ilin eksperimenti tie per la multaj diversaj substancoj, precipe per la danĝeraj, por tiamaniere anstataŭigi nescion pri la aferoj per vera kono kaj klara kompreno pri ĉio danĝera. En kiu alia maniero la homoj akirus la kapablon eviti aferojn danĝerajn al ili? Sen kono pri afero oni ja ne scias, ĉu ĝi entute estas danĝera. Kiamaniere meti ĝustajn etikedojn sur la apotekajn ujojn por piloloj, ungventoj kaj aliaj ĥemiaĵoj, se oni ne konus ties specialan naturon? Kaj por kio ili cetere taŭgus en tia okazo? Kaj kiel estus eble fari kuracan kaj sanigan medikamenton sen tia kono?
      Kial la kondiĉoj por la tuta homaro estus aliaj? Ĉu ne ankaŭ ĝi devas, ĉe la kontakto kun la abundego da substancoj kaj fortoj, eksperimenti kaj esplori ĉiun unuopan objekton kaj eltrovi ĝian efikmanieron, por poste povi ne nur gardi sin kontraŭ eventuala danĝera atako, sed ankaŭ utiligi la objekton por ia celo? Kiel la laboratoria esplorulo bezonas ujojn kaj mezurilojn por sia eksperimentado, tiel same la eterna spirito de la estulo bezonas en la granda vivlaboratorio laborilojn por povi eksperimenti per siaj "sortosubstancoj" aŭ vivomaterialoj. Tiujn laborilojn, tiujn "ujojn" kaj "mezuraparatojn" la spirito havas en sia fizika organismo; ĝiaj propraj sentumoj estas la aparatoj por esploro kiel por registrado de la rezultatoj. – Ne ekzistas alia rimedo, per kiu la spirito povus ekkoni la sekreton de la substancoj, iliajn reagmanieron kaj forton.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.