Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-25) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La idolo plej longe vivanta   

 

 
7-a Ĉapitro
Komparo inter la estiĝo de la tero kaj tiu de la tera homo
Ke la tera globo nun havas sufiĉe da vivrimedoj, lumo kaj varmo ne nur por la nun vivantaj homoj, eĉ se ili estus pluroble pli multaj, sed ankaŭ por miloj da ankoraŭ nenaskitaj generacioj, estas kvazaŭ finrezultato en la tera evoluado. Ne ĉiam la vivkondiĉoj ĉi tie estis tiom brilaj. Iam la tera interno ja estis multe malpli kvieta. Por atingi la nunan perfektecon la globo devis trapasi malpli evoluintajn stadiojn, en kiuj tertremoj estis ĉiutaga afero ĉie sur ĝia surfaco, kaj ardaj bolantaj lafamasoj elvomiĝis ne nur sur kontinentojn, sed ankaŭ tra la maraj fundoj estigante per tio gigantajn diluvojn kaj ĉiam ŝanĝiĝantajn bordliniojn. La tera surfaco estis tiom nekuntenata, ke la solidaj partoj flosis kiel kontinentoj en ankoraŭ ne solidiĝinta eksplodema substanco. Okazis, ke kontinentoj renversiĝis, disrompiĝis kaj sinkis profunden, dum aliaj masoj premiĝis supren. La nunaj linioj de la marbordoj la regionoj de diversaj besto- kaj plantospecoj, kaj multaj geologiaj fenomenoj verŝajnigas al atenta rigardo, ke la nunaj kontinentoj kaj insuloj estas rompopecoj el ia tuto, kiu ĉe iamaj gigantaj katastrofoj rompiĝis; en la daŭro de jarmilionoj la pecoj forglitis pli malproksimen unu de la aliaj, ĝis ili kun sia nuna intersituo formas la karakterizajn liniojn de la geografiaj kartoj. Ankoraŭ niatempe vivas mitoj pri kontinentoj glutitaj de la maro, kaj pri bordlinioj tute aliaj ol la nunaj. Neniu kredas, ke la hodiaŭa surfaco de la tero similas tiun de antaŭ milionoj da jaroj.
      Al ĉi tio oni eble diros, ke en tiu gigantkatastrofa tempo ne ekzistis homoj sur la tero. Tute prave; sed ĝuste tio ja montras la logikon en la kreoprocezo kaj subtenas nian aserton, ke la koncerna evoluŝtupo ne estis finrezultato, sed nur ne-preta stadio kompare kun la nuna aspekto. Se en tiu nepreta kaj katastrofoplena periodo de la tero homoj sur alia ĉiela globo povus rigardi ĝin, ĉu ili tiam ne konkludus, ke ĝi estas ia finrezultato? Ĉu ne estus tro malfacile al ili imagi, ke tia globo iam estos perfekta loĝejo por estuloj el karno kaj sango? Ĉu ili ne erarus, simile al la nunaj teraj homoj koncerne sian sortostaton, opiniante, ke tia globo, kun drivantaj renversiĝantaj kontinentoj, kun ĉion glutantaj diluvoj kaj kun senĉese tremanta kaj fendiĝanta surfaco, devas esti nura ĥaoso, hazarda miksaĵo, kiu neniam atestos pri logika plano?
      Kaj la hodiaŭa sortostato de la teraj homoj – ĉu ĝi ne similas tiun de la tero en la nomita fora geologia epoko? Ĉu oni ĉi tie ne konstatas la saman potencan malkvieton, la samajn renversiĝojn de kontinentoj, la samajn eksplodojn, fendiĝojn kaj bordoŝanĝiĝojn ktp.? Kio estas la homaj seniluziiĝoj? Ĉu ili ne estas diluvo estigita de renversiĝinta kontinento – t.e. la efiko de rompiĝo de esperoj? Kio estas doloroj, malsanoj kaj kripliĝo? Ĉu ne fendoj estiĝintaj en animaj aŭ korpaj kontinentoj aŭ en la konscisurfaco? Kio estas atako de kolero kaj venĝemo? Ĉu ne la bruanta erupcio de internaj ardaĵoj? Kaj kio estas tio, ke homo forlasas malnoviĝiotajn tradiciojn kaj akceptas novajn ideojn? Ĉu ĝi ne estas ŝanĝo de bordlinioj en lia psiko? – Hodiaŭa "landkarto" pri la homa psiko estus tiom nevalida por pratempa homo, kiom nuntempa geografia karto estas netaŭga kiel bildo pri la tersurfaco en antaŭaj geologiaj epokoj.
      Kial ĉi tiu ĥaoso de la nuna terhoma sortostato devus. Pli ol tiu de la tero siatempe, atesti pri manko de logiko kaj plano en la granda kreoprocezo? Ĉu enigmo ne estas solvata per komparo kun analogaj aferoj? Se oni volas ekscii la iradon de la homa sorto, oni kompreneble devas esplori analogajn jam konatajn sortevoluojn. Per kiu alia maniero oni solvus la problemon? Solvo ne akordanta kun tiuj de analogaj aferoj ne estas solvo, sed nur fantazio, blinda divenaĵo, ĉar nenio povas ĝin pruvi.
      La evoluo de la homa sorto, kiel ĉio alia en la ekzistado, estas parto de la granda ŝanĝoprocezo. Ĉi tiun ni do devas esplori. Ni devas studi ĝiajn procedmanierojn, ni devas atenti la stadiojn de ĝiaj rezultatoj de la komenco ĝis la preta finstadio. Ĉe tia studo montras ĉiu afero de kreado, ke en iu stadio regas ŝajna ĥaoso aŭ fanduja stato, en kiu la diversaj fortoj iom post iom interakordiĝas, ĝis fine la tuto konsistigas harmonian rezultaton. Kaj ĝuste la tergloba ŝanĝoprocezo estas la plej bona komparilo ĉe la studo de la homa sortevoluo. Se el la ŝajne ĥaosa, gigante eruptanta fajramaso povis elvolviĝi la nuna brila loĝejo por la homaro, kial do ne povus elvolviĝi homa rekono pri tiu brila perfekteco de la terglobo, kiu rekono estas nur bagatelo kompare kun ĉio cetera en la kreoprocezo? Kaj kial ne realiĝus, kiel natura sekvo, racia utiligo kaj perfekta distribuo de la teraj riĉaĵoj, kiuj tiom abundas, ke la homoj povos liberiĝi de ĉiuj ĝisnunaj pripanaj zorgoj, de envio, avaro kaj misaj posedokonceptoj, kiuj ankoraŭ tiom grave difektas al la homoj ilian opinion pri la ekzistado kaj malhelpas, ke ili vidu la mirindajn ecojn, la brilajn bonaĵojn metitajn de la kreoprocezo antaŭ iliaj piedoj? – Vere, en la granda kreoprocezo la tero jam tiom progresis en sia perfektiĝado, ke ĝi povas komenci esti loĝejo kaj agokampo por la vera homoregno. En ĉi tio mankas nur unu afero: ke la homoj mem rekonu la situacion. La tero atendas, kaj la homaro certe vekiĝos. La regno de Dio baldaŭ estos ankaŭ "el ĉi tiu mondo".


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.