Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-25) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La idolo plej longe vivanta   

 

 
6-a Ĉapitro
La malfeliĉa sorto, la sufera stato de la estuloj ne povas esti la fina rezultato de la granda kreoprocezo.
Ke la teraj homoj suferas de malsato kaj malvarmo, ke ili turmentas kaj murdas unu la aliajn, ke sur la tersurfaco altgrade regas disonanco, doloro kaj veado, "ploro kaj grincado de dentoj", do ne venas el manko de vivnecesaĵoj, ĉar la tero havas por ni, kiel montrite, abundon da materialoj, lumo kaj varmo. La fakto, ke la Kreinto provizis al la teraj vivuloj tian abundon da vivrimedoj, tre superfluan kompare kun la nombro de vivuloj, evidentigas, ke la Kreinto ne destinis la menciitan malfeliĉan staton kiel finan rezultaton el la kreado, sed ke la abundo da vivrimedoj havas ian gravan signifon por la finrezultato. – Por kio alia utilus tia abundo? Nenie en la naturo oni konstatas rimarkindan rezultaton, kiu estas maltaŭga aŭ senutila. Ĉu ekzemple en nia propra organismo, en ĝiaj membroj, organoj kaj sentumoj, troviĝas io maltaŭga?
      La klarigo pri la ekzisto de la menciitaj disonancoj, la suferoj, malfacilaĵoj kaj ceteraj malbonaj aferoj, povas esti nur tiu, ke ili reprezentas ne-pretan elementon en la granda kreado de la tero. Ĉu la grandioza abundo da vivrimedoj sur la terglobo ne donas eblon por forigi malriĉon kaj mizeron, por ĉesigo de envio, malamo kaj militado? Ĉu la mirinda superfluo da suna lumo kaj freŝa aero, da nutra manĝaĵo kaj kristale klara akvo ne ebligas sanon kaj bonfarton por ĉiuj homoj? En la ŝanĝoprocezo, kiu el fajro faris animalojn, la tero tiom progresis, ke al ĉiuj ĝiaj loĝantoj estas eble jam nun vivi en luksa bonfarto. Ĉu la akumulita abundo da vivrimedoj ne identas kun materialo por io konstruota? Ĉu ĝi ne similas la amasojn da brikoj, traboj ktp. ĉirkaŭ ebenigita grundo, kaj igas nin pensi, ke tie oni konstruos domon?
      Ke la domo ankoraŭ ne estas konstruita, aŭ ankoraŭ ne preta por loĝo, ne estas atesto pri io hazarda aŭ neperfekta. Kiam oni konsideras, ke la evoluprocezo jam provizis la teron per tiom da vivrimedoj, ke loĝantaro, multe pli granda ol la ĝisnuna, povus vivi senzorge kaj feliĉe, oni ne povas ne konsenti, ke mankas ĉiu motivo por nomi celita rezultato la nunan malfeliĉan staton de milionoj da homoj. Sur nian teron estas metita, de la kreoforto aŭ la providenco, ĉ. du miliardoj da homoj kune kun nutromaterialoj kaj ceteraj vivrimedoj sufiĉaj por sana kaj feliĉa ekzistado de multe pli granda loĝantaro. – Ĉu do ne estas evidente, ke la tasko de ĉi tiuj grandiozaj ekzisteblecoj estas garantii, ke la du miliardoj povu vivi sen malfacilaĵoj kaj sen risko pri materialmanko? Similan abundegon, eĉ prodigon, oni vidas en la semproduktado de la estuloj, kiu ja milionoble superas la bezonon, la kompare tre malmultajn polenojn aŭ spermatozoojn, kiuj sukcesas prizorgi la generadon. Ankaŭ ĉi tie la providenco klopodis garantii daŭran vivon de la estuloj. Nur blinda malsaĝulo, aŭ primitiva senscia homo, povas mallaŭdi kreopotencon, kiu tiom konscience kaj efike sekurigis la ekzistadon de la estuloj kaj klopodis garantii, ke almenaŭ ne materialmanko ataku ilian feliĉon.
      La kaŭzo de la homa mizero, de malsato kaj suferoj, de milito kaj torturo, de difektoj korpaj kaj spiritaj, do neniel estas tiu, ke la providenco donus nesufiĉe da materialoj kaj rimedoj por feliĉa kaj sana vivado. Kiel ni vidis, la tero estas abunde provizita ĉi-rilate. La kaŭzo devas esti io tute alia. Ĝi estas trovebla en tio, kaj nur en tio, ke la granda ŝanĝoprocezo de la terglobo ankoraŭ ne finiĝis. La tuto de neperfektaĵoj, de sufero kaj malfeliĉo, en la homa vivado estas tro malmulte ampleksa por povi iel redukti tiun oceanon da perfektaĵoj, kiujn ni konstatas en la irado de la steloj, en la brilo de la suno kaj en la tuta diece sorĉa plano, laŭ kiu la fajramasoj fariĝis brilanta mondo kun vivantaj kaj pensantaj estaĵoj. En tiu granda metamorfozo la apero de la homo estas tute novdata fenomeno, kaj la spirita kapablo de la homo estas ankoraŭ en ĝerma stadio, kvazaŭ amorfa nebulamaso.
      Ke ĉi tio harmonias ankaŭ kun moderna scienco, montras klare jena citaĵo el la libro Tra tempo kaj spaco de la mondkonata astronomo James Jean: "La aĝo de la tero do estas maksimume 3400 milionoj kaj minimume 1500 milionoj da jaroj. Ĉar ĉi tie estas oportune kalkuli per rondaj nombroj, ni diru 2000 milionojn. Tiu aĝo estas pli ol la 100.000-oblo de la tempo, dum kiu laŭsupoze ekzistas la homo, kaj pli ol la milionoblo de la post Kristo pasinta tempo. Verŝajne estas malfacile imagi la sencon de tiaj nombroj. Oni povas ilustri la sencon de ekzemple 1 miliono per la literoj en librohavanta 500 paĝojn de po 333 vortoj. Se ĉiu vorto konsistas el meznombre 6 literoj, la tuta libro enhavas 1 milionon da literoj. Se tia libro reprezentas la aĝon de la tero, la tuta konata historio pri la homoj havas lokon sur la lasta vorto en la lasta paĝo, kaj la tempo pasinta post Kristo okupas nur la lastan literon en la libro. Interne de la spaco de tiu lasta litero estiĝis kaj malaperis la Roma mondregno, aperis kaj disvastiĝis la kristanismo, kaj el la sovaĝaj gentoj konkeritaj kaj priskribitaj de Cezaro evoluis la civilizitaj popoloj de nuntempa Okcident-Eŭropo. Pli ol 60 generacioj vivis sian vivon en ĉi tiu unulitera tempodaŭro."
      En la granda ŝanĝoprocezo la evoluŝtupo de la apero de la homo do apartenas al la plej ĵusa epoko. Kiaj estos la homoj, kiam la aĝo de ilia epoko ne plu esprimiĝos per unu vorto, sed per tri-kvar en la imagita libro? Se en la tempodaŭro signata per nur unu litero do povis okazi interalie la menciitaj grandaj ŝanĝoj pri la kristanismo, pri Romo kaj la okcidenteŭropaj popoloj, kiom da gravaj ŝanĝoj do povos okazi en la tempo de unu plia litero? Aŭ en la tempo de nur du pliaj vortoj? – Kiu kuraĝus opinii, ke la evoluo ĉesis? Ĉu la evoluo de la homoj en la pasintaj 60 generacioj ne estas sufiĉe impona? Ĉu oni kredas, ke la venontaj 60 generacioj malpli ol la pasintaj peros la diecan kreoprocezon? Ĉu la kreoprocezo ne akceliĝis okulfrape ĝuste en la ĵusaj 4-5 generacioj, kiam la homa ekzistado riĉiĝis per la grandiozaj mirindaĵoj: fervojoj kaj vaporŝipoj, elektraj lumo kaj forto, telefono kaj telegrafo, aŭtomobiloj, aviadiloj kaj ĉiuspecaj maŝinoj, radiofonio, televido ktp. ktp.? En la daŭro de tiuj malmultaj generacioj la homoj sukcesis eltrovi kaj konstrui la grandajo potencomaŝinojn, per kiuj ili nun komencas regi la fortojn de la naturo kaj igi tiujn labori por ili. Nun la homoj igas la motoron porti ilin tra la stratosfero same simple kiel laŭ aŭtoŝoseoj kaj relvojoj; kaj oceanojn ili travojaĝas kun kontentiga sekuro, en la profundo kiel sur la ruliĝanta kaj bruanta surfaco. En la sama mallonga tempodaŭro ili mirinde pliigis sian scion pri la diversaj teraj regionoj, pri la vivo de homoj, bestoj kaj plantoj kaj pri la multegaj substancospecoj. Antaŭe nekonatajn regionojn ili esploris, priskribis kaj desegnis en la mapojn. Ili atingis la ekstreman nordon kaj la ekstreman sudon, same kiel ili antaŭ longe konkeris la ekstremajn orienton kaj okcidenton. La antaŭe tiom misteran kaj neatingeblan "mondofinon" preterpasas hodiaŭ ĉiuspecaj homoj marŝante, rajdante aŭ biciklante, per trajno, per aŭtomobilo, flugmaŝino aŭ ... tanko. Jam antaŭ longe la homo konstatis, ke la tero havas formon de globo. La "mondofino" do ne povas esti en iu geografia loko, sed devas, kiel ankaŭ la monda "komenco", esti identa kun nia propra memo, aŭ kun tiu centro en nia ĉirkaŭaĵo, en la tera sfero, en la universo, kiu ni estas kaj neeviteble ĉiam estas. Cirklo, aŭ globo, havas siajn komencon kaj finon nur tie, kie nia rigardo trafas ĝin, aŭ kie ajn ni mem preferas. Jam estas realaĵo la giganta fabelo, neimagebla al homoj de antaŭaj tempoj: Sur flugiloj de la elementoj oni atingas la "mondofinon" kaj eĉ transpasas ĝin; la naturfortoj estas tiel briditaj, ke per premo sur butono oni faras lumon, faras varmon, aŭ faras malvarmon; per premo sur butono oni funkciigas maŝinojn, kaj ili liveradas milojn da pretaj uzobjektoj aŭ alimaniere liberigas la homojn de peniga laboro.
      Krome, per premo sur butono oni vibrigas eterajn ondojn, kaj ili portas nian voĉon tra la kontinentoj, super nubojn kaj trans marojn, al polusaj glacidezertoj kaj al transekvatoraj ĝangaloj kaj praarbaroj; nian voĉon aŭskultas homoj de aliaj rasoj, homoj kun aliaj moroj, homoj en la tundroj de Siberio kaj en afrikaj dezertoj, homoj sur tritikokampoj kaj fruktejoj en nord-ameriko kaj homoj en la sud-amerikaj stepoj kaj brutbredejoj. Per premo sur butono oni aŭdigas en ĉiu loko sur la tero la programojn de teatroj, prelegejoj kaj koncertsalonoj, kaj homoj en ĉiuj terpartoj estas samtempe entuziasmigataj aŭskultante la saman oratoraĵon, melodramon aŭ simfonion, egale kie ajn ili troviĝas surtere aŭ surmare. Sidante hejme en sia fotelo oni tiamaniere povas vibrigi siajn spiriton kaj pensojn tra la tuta tergloba sfero kaj havi tutan mondon kiel aŭditorion. – Ĉu oni ne konsentas,ke ĉi ĉio estas mirindega parto de la tera ŝanĝoprocezo? Kaj tamen, kiel mallonga ĝi estas kompare kun la terhoma erao en la kreoprocezo! Se la tempo de Kristo ĝis nun estas signita per la lasta litero en la imagita granda libro, la tempon, en kiu la homaro riĉiĝis per la menciitaj mirindaĵoj, signas nur la lasta punkto. Se la providenco, aŭ la kreopotenco, en tiu mallonga tempeto de la homara historio dotis la estulojn per avantaĝoj tiom grandiozaj, ĉu tiam ne estas tro frue paroli pri la vivo kiel pri hazardaĵoj, aŭ instrui ke doloroj kaj suferoj estas "puno" sendita de "kolera" Dio? Ĉu alia ol malsaĝulo povas diri, ke akcidentoj kaj militoj ĉiam okazis kaj sekve neniam ĉesos turmenti la homojn? Ĉu oni ne povas vidi, kiom nemotivita kaj akre mallogika tia konkludo estas? Ĉu estas eble imagi eldiron pli naivan kaj malspritan? Multe pli da kontakto kun la realo kaj kun la logiko havas la opinio, ke akcidentoj, doloroj kaj ceteraj formoj de homa suferado estas akcesoraj okazaĵoj ĉe la ekstreme rapida kreoprocezo. Ĉe fandado ja bolas kaj ŝprucas la fandata substanco. – Kiam la homoj, kiel supre tuŝite, tiom rapide riĉiĝas per invento post invento, per mirindaĵo post mirindaĵo teorie kaj praktike miraklaj, en ĥemia kaj teknika kampoj, kiam ĉiutage aperas novaj sciencaj eltrovaĵoj kaj disertaĵoj, kiam la mondo pli kaj pli proviziĝas per universitatoj kaj aliaj diversspecaj lernejoj, tiam estas neeviteble, ke rezultiĝas grandaj ŝanĝoj. La tuto de okazaĵoj ja principe similas tiujn en fandujo.
      Al ĉi tio oni eble diros, ke la teraj homoj ne fariĝis pli feliĉaj post la estiĝo de la grandaj sciencaj rezultatoj. Eĉ ŝajnas, ke ilia sorto pli malfeliĉiĝis. Iliaj pligrandigitaj scienca kono kaj teknika povo multobligis ilian kapablon suferigi, turmenti kaj ekstermi unu la aliajn. – Ĉi tion oni ne povas nei, sed tio ne signifas, ke tia rezultato de la granda ŝanĝoprocezo estas intencita kiel fina kaj definitiva; kompetenta esploro kontraŭe atestas, ke ĝi akre kontrastas al ĉiuj ceteraj fenomenoj en la kreoprocezo, ĉe kiuj finrezultato estas kontrolebla. Sed ĝi estas en plenplena akordo kun ĉio, kio en la kreoprocezo montriĝas ne-preta. Tial ni devas konsideri la malfeliĉaĵojn de la homaro kiel unu el la ne-pretajn fenomenojn en la granda kreoprocezo.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.