Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-25) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La idolo plej longe vivanta   

 

 
5-a Ĉapitro
Dio-bildo, aŭ mondkoncepto, kiu devas kapitulaci antaŭ la parolo de la vivo.
La konsekvenco de la menciita koncepto pri Dio do estas, ke Dio estas estulo, kiu kreas "vivajn estaĵojn", kies neevitebla sorto estas senfina torturiĝo. Ĉu tia Dio-bildo povas daŭre rezisti kontraŭ la influo de niatempa instruado en universitatoj kaj ceteraj diversspecaj lernejoj?
      Helpe de la moderna scienco pri la movo de steloj kaj de elektronoj en makrokosmo kiel en mikrokosmo ni konstatas en la naturo grandiozan kreopotencon, kiu, kun absoluta logiko kaj racia plano, formas el lumantaj nebuloj kaj fajramasoj en la cetere malluma universo solidajn mondojn kun sorĉe ludantaj koloroj en bluaj oceanoj kaj verdaj kontinentoj, en vastaj arbaroj kaj florornamitaj herbejoj, en flavaj dezertoj, en blankaj neĝovastaĵoj, en alĉiele strebantaj montoj kaj en arĝentaj riverorubandoj. Krome montriĝas sur la ĉielo brilaj maten- kaj vesperiluminoj estigantaj idilian etoson sur la tero; ankaŭ serena sunplena tagmezo kaj paca nokto kun arĝentaota luno donas sian kontribuon al la sorĉe ĉarma bildo. Kaj ĉi ĉio estas kadro ĉirkaŭ vivantaj, pensantaj kaj kreantaj estuloj el karno kaj sango, estas la areno de ilia vivspertado.
      Kaj tiun imponan verkon eĉ pli orumas la fakto, ke ĝiaj vivuloj, pli kaj pli efike laŭ la evoluo de ilia scio, obeigas al si la elementojn kaj sur ties flugiloj jam libere movas sin alte super montoj kaj nuboj, profunde sub la maraj ondoj kiel laŭ ŝoseoj kaj relvojoj. – Kiu kuraĝas aserti, ke tiu kreoprocedo estas misa, mankhava aŭ naiva? Nenio en ĝi kontraŭdiras, ke ĝi estas daŭra progreso celanta perfektecon, kaj ke ĝi signifas kreskantan feliĉon por la vivuloj; ankaŭ nenio dubigas, ke la vivuloj iam atingos la celon perfekteco. Ĉu la terglobo estis pli perfekta estante nura nebul- aŭ fajramaso? Se ĝi ankoraŭ nun estus tiastata, ĉu tio atestus pri pli perfektaj logiko kaj kreopotenco?
      Se la tero ankoraŭ, kiel antaŭ milionoj da jaroj, konsistus el ardantaj vaporoj, el muĝe bolantaj fajramasoj, kiamaniere ni spertus en tiu okazo la klaran sunlumon kaj la terajn belaĵojn: oceanoj kaj kontinentoj, montoj, valoj, arbaroj kaj en dezertaj oazoj, por ne paroli pri nia propra ekzisto? – Ĉu la tuta naturo ne estas – krom la supre menciita diece rava objekto por niaj perceptado kaj pensado – ankaŭ la nepre necesa bazo sub nia tuta fizika ekzisto? Ĉu la tero ne estas evoluigita el stato de inkandeska brue flamanta fajromondo en taŭgan loĝejon por vivuloj, kiuj eĉ komencis imiti la grandajn pensojn de la Plejpotenca? Ĉu la tuta scio ricevebla en universitatoj kaj aliaj lernejoj ne estas rezultato el la nomita fajramasa metamorfozo? Kaj ĉu ne la samo validas pri ĉiu eterna saĝo revelaciita de homaj eminentuloj? – Ĉu oni do povas prave diri, ke tiu ŝanĝo de la fajramaso en interalie tiajn vivoformojn, kiuj montras sin en profesoroj kaj doktoroj, en scienculoj kaj en perantoj de la plej alta saĝo, estas nura hazardaĵo aŭ ludo de blindaj "malvivaj" fortoj, sen ia ligo kun plano kaj logiko, kun konsciaj volo kaj ago? – Tia diro estus tiel primitiva kaj naiva kiel la malnova aserto, ke pedikoj kaj aliaj fibestetoj estiĝas senpere el malpuraĵo. Kiu materiisto povas pruvi, ke ekzistas nenia diferenco inter unuflanke la procezo, kiu transformis la fajramason, kaj aliflanke la ordinaraj ĉiutagaj procezoj nomataj hazardaĵoj? Ĉu oni iam vidis kreitaĵon, kiu ne rezultis el antaŭe fiksitaj kondiĉoj? Ĉu estiĝus uzebla domo, se la konstruisto lasus brikojn, trabojn kaj ceterajn materialojn "hazarde" amasiĝi? Ĉu en tia maniero la rezultato ne fariĝus kompleta ĥaoso? Ĉu ne estas tiel, ke ordinare venas nur ĥaoso el hazardaĵoj? Ĉu ne ĉiam necesas volo kaj intelekto por atingi konvenan rezultaton? – Nu, la kontakto inter la bolantaj, muĝantaj fajramasoj kaj la malvarmo en la mondospaco ne rezultigis ĥaoson, sed nian propran fizikan estiĝon. Sciencaesploro montras, ke tiu transformo de la fajramasoj kun la dieca rezultato okazis progresive kiel laŭplana plenumo de vico da kondiĉoj.
      Ke la kreoprocezo plenumis la kondiĉojn laŭ precize tia sinsekvo ke estiĝis ne ĥaoso sed racia rezultato, pruvas, ke ĝi – la kreoprocezo – ne estas hazarda ludo de blindaj fortoj, sed okulfrapa manifesto de laŭceleco, la sama laŭceleco, kiun malkaŝas la organismoj de la vivaj estaĵoj. – Ĉu la birdo ne estas laŭcele konstruita por sinmovo en aero? Kaj la fiŝo same por vivado en akvo? Ĉu niaj okuloj kaj nazo, lango kaj dentoj, koro, pulmoj, nervaro ktp. ne estas laŭcele konstruitaj por siaj respektivaj funkcioj? Ĉu en nia organismo troviĝas io, kio povus verŝajnigi, ke ni rezultis el hazarda ludo de malvivaj fortoj?
      La transformo de la fajramaso kaj ĝiaj rezultatoj do mem atestas, ke ĝi plenumiĝis laŭ racia plano kaj ne kiel hazardaj okazaĵoj. Tiu transforma kreoprocezo parolas pri celo kaj plano same raciaj kaj logikaj kiel tiuj ĉe homaj faroj, kaj koncerne ĉi tiujn la homoj tre volonte agnoskas la ekziston de antaŭaj celo kaj plano. La fakto, ke tamen troviĝas homoj, kiuj kredas la naturon hazarda efiko de hazardaj fortoj, estas klarigebla per tio, ke ĉe kreado en la naturo ili ne povas vidi la aganton, dum ĉi tiu estas tre videbla en okazoj, kiam kreas homo. Tial ili supozas, ke la konstatata racio en la naturaj fenomenoj ne havas racian originon, kvankam ili neniel faras similan konkludon koncerne homan faritaĵon. Ja neniu ekhavas la ideon, ke domo aŭ maŝino konstruis sin mem. Nei la kreinton de objekto nur pro tio, ke oni ne povas vidi tiun, atestas nur pri naivo kaj intelekta malforto. La fakto, ke ekzistas homoj tiom materiismaj, ke ili opinias hazardon la origino de la vivo kaj de la ekzisto de la estuloj, malkovras kompletan spiritan primitivecon de tiuj homoj koncerne tiun kosman aferon. Ili agnoskas vivkoncepton tute kontraŭan al la veraj faktoj de la vivo; sekve ili vivas en kompleta superstiĉo, tute egale ĉu ili en aliaj kampoj eble posedas altan akademian aŭ sciencan aŭtoritaton.
      Oni ne povas nei, ke ĉe supraĵa rigardo treege multaj aferoj ŝajnas atesti, ke mankas racia senco en la ekzistado. Dum la homoj suferas de malsato, malvarmo kaj turmentaj malsanoj, dum regas en la mondo milito, torturo kaj rabado, malamo kaj venĝemo, kalumnio, persekuto kaj ĉiuspeca envio, estas malfacile al ordinara rigardanto ekvidi logikon en la naturo aŭ konstati la perfektecon de la kreitaĵo. Sed ni rigardu la naturon pli atente: Ĉu ĝi ne havas sufiĉe da varmo kaj lumo por la homoj? Kaj sufiĉe da loko kaj manĝaĵo? Ĉu la suno ne varmigas tiom da terareo, ke estiĝas sufiĉe da vivebloj por ĉiuj? Ĉu la ĉielo ne donas la pluvon necesan por sufiĉe da nutraj kreskaĵoj, tiel ke ĉiuj teraj homoj povas satiĝi? Kaj la ceteraj necesaj materialoj? Ĉu ne estas fakto, ke ĉiuspecaj materialoj tiom abundas en la tero, ke ili pli ol sufiĉas ne nur por la nunaj generacioj, sed ankaŭ por sennombraj milionoj da venontaj? Mankas ja nenio por konstruo de domoj kaj maŝinoj, por vestoj, por lukso, por rimedoj de ago kaj ripozo, de seriozaj kaj distraj okupiĝoj. Tion neniu povas kontesti. – Se oni krome atentas la supre priparolitan transformon, ĉe kiu el fajramasoj estiĝis ĉi tiu mirinde bela terglobo, kiu, kun siaj diversformaj materialoj kaj brilegaj manifestoj de koloroj, odoroj kaj sonoj, povas vivigi kaj abunde vivteni tiom da estaĵoj, ke ĝi nun, kun sia kompare sporada loĝantaro, ŝajnas flugi senpasaĝera tra la spaco, – do, atentante ĉi ĉion, oni sentas pli konvena retiri sian kritikon kontraŭ la dieca kreado, kontraŭ tiu mistera kosma forto, kiu el fajrflamanta materio kreis vivajn estaĵojn. Evidente ne estas ĝi, kiu meritas kritikon. Almenaŭ estas neeble, ke homa cerbo eltrovus aŭ montrus kreoprocedon pli logikan kaj perfektan ol tiun, kiu sin manifestas en nia terglobo, kaj kiu verigas la eternan vorton, ke "ĉio estas tre bona".


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.