Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-25) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La idolo plej longe vivanta   

 

 
4-a Ĉapitro
Se "eterna pereo" kaj "eterna infero" estus realaĵoj.
Kiel estas eble, ke oni en la nomo de kristanismo bonfide instruas pri "kolero de Dio", pri "puno" al aliuloj en formo de "eterna pereo", de "infero" kaj "plorado kaj grincado de dentoj", kaj samtempe instruas, ke tiuj aliuloj estas "proksimuloj", kiujn oni devas "ami kiel sin mem", kaj ke Dio, kiu kreis ĉiujn estulojn, estas "ĉioscia", "ĉiopova" kaj "ĉioama"? Ĉu "ĉioscia" estulo, kiu samtempe estas "ĉiopova", povus ankaŭ esti kulmino de amo, se li kreus vivajn estaĵojn, kies sorto estus "eterna pereo", estus "plorado kaj grincado de dentoj", el kio neniam venus liberigo?
      La multaj malfeliĉuloj, kiujn laŭ tiu instruo atendas la terura pereo, neeble povas mem kulpi sian sorton, kiu realiĝas sole pro la estulo, kiu ilin "kreis". Ja ne de eterne ili ekzistas, laŭ la instruo de la oficiala kristanismo, sed estas "kreitaj" de Dio; do en la tempo antaŭ la kreiĝo ili ne ekzistis; sekve ili ne povis estiĝi pro propra deziro, sed nur pro volo de Dio. Tiu Dia volo, manifestita per ilia kreiĝo, do signifas por ili eternan kulminon de mizero, suferoj kaj doloroj, el kiuj neniu savo ekzistas.
      Por kia utilo Dio kreis tiujn estulojn? – Ja ne por ĝojigi ilin mem, sed – ĉu pro propra plezuro? – En ĉi tiu okazo Dio devas esti io tute alia ol kulmina amo. Kaj se iliaj estiĝo kaj ekzisto ne plezurigas Lin, Li ne povas esti ĉiopova; ĉar estante ĉiopova Li ja estus kreinta estulojn, kies ekzisto signifus feliĉon por ambaŭ partoj. Kaj se Li ne sciis anticipe, kiom terura la rezultato fariĝos, Li ne povas esti ĉioscia. Sekve Li, laŭ ĉi tio, povas esti nur ordinara, "pekema", blinde palpanta kaj nemulte evoluinta estulo simila al la ordinara tera homo.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.