Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-25) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La idolo plej longe vivanta   

 

 
3-a Ĉapitro
Parodio de vera kristanismo.
Kio estas "kristanismo" kaj kio estas "idolismo"? – Kial la fervoraj "kristanoj" juĝas tiom severe? – Kial tiu juĝo estas des pli rigora kaj senindulga, ju pli fervore la juĝanto pretendas esti "savita", "sankta", aŭ unu el "la elektitoj de Dio"? – Ĉu tiaj homoj estas veraj reprezentantoj de tiu formo de "kristanismo", kiun Jesuo praktikis, aŭ ĉu ekzistas alia praktikmaniero de "kristanismo", al kiu pli ĝuste apartenas tiaj rigoraj kaj kondamnemaj homoj?
      Por ricevi pri ĉi tio la ĝustan respondon ni turnu nin al la fonto mem de la kristanismo, al Jesuo Kristo la mondsavanto, por ekscii, kion li diras al tiu demando. – Ĉu li ne diras, ke "ĉiu arbo estas konata per sia propra frukto"? Ĉu tio ne signifas, ke tia ekzameno de fruktoj estas la plej bona sindefendo kontraŭ "falsaj profetoj" aŭ kontraŭ falsigita "kristanismo"? Laŭ tio ni do devas lerni distingi inter "kristanismaj" kaj "idolismaj" fruktoj. – Kio estas do la distingiloj de tiuj du "fruktospecoj"?
      Ĉar "frukto" en ĉi tiu okazo signifas moralkoncepton kaj agmanieron, ni devas diferencigi "idolismajn" moralkoncepton kaj agmanieron de "kristanismaj". La "idolismo" estas multe pli aĝa ol la "kristanismo"; ĝi tiom saturis la konscion de la tera homo, ke ĝi kiel plej profunda bazo sub lia konscio direktas lian rutinpensadon kaj tutan aŭtomatfunkcion. Tial la "idolismaj" moralkoncepto kaj agmaniero ankoraŭ estas la plej elstaraj elementoj en la ĉiutaga vivo de la tera homo. Estas ĉi tiu cirkonstanco, kiu dum preskaŭ du jarmiloj, kiel glacia nebulo ĉirkaŭ la juna ĝermanta kristanisma arbo, malhelpis ties evoluon, tiel ke ĝi ankoraŭ hodiaŭ, starante en densa dornejo de idolismaj sarkindaĵoj, portas nur mizerajn fruktojn, kiuj tro gustas laŭ la acida kaj amara grundo de idolismo kaj do klare rekoniĝas kiel fruktoj de "idolisma" kultivado.
      Jen unu el ĉi tiuj fruktoj: Oni solene benas militotankojn kaj bombaviadilojn, torpedoŝipojn kaj batalŝipojn, la eĉ pli inside mortigajn submarŝipojn kaj ĉiujn ceterajn masakromaŝinojn, kies detrua kaj mortiga potenco mirinde atestas pri ekstrema genieco. Oni preĝas al Dio, ke Li protektu tiujn armilojn, por ke ili sukcesu en sia frakaso de karno kaj ostoj de la "malamikaj" viroj, patroj, filoj kaj fianĉoj, kaj de ĉio al ili kara: hejmo kaj patrujo, idealoj, arto kaj ceteraj faritaĵoj. – Ĉu ĉi tion oni povas nomi "kristanisma frukto"?
      La benon kaj preĝon ĉe tiaj solenoj faras homoj, kiuj ne nur estas baptitaj kaj konfirmitaj kaj sekve oficiale konfesis la "kristanismajn moralkoncepton kaj agmanieron",sed krome ili lasis sin antaŭprepari kaj konsekri por pastra ofico en la "kristanisma eklezio", por esti servantoj por moralo, kiu senkondiĉe ordonas, laŭ persona eldiro de ĝia fondinto: "Remetu vian glavon en ĝian ingon, ĉar ĉiuj, kiuj glavon prenas, per glavo pereos". – "Ĉion ajn, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili". – "Al tiu, kiu frapas vian dekstran vangon, turnu ankaŭ la alian". – La menciita ago de tiuj benantaj kaj preĝantaj pastroj do estas evidenta parodio de vera "kristanismo".
      Ke tiajn estulojn oni solene enofitigis sur postenoj, kie ili devas funkcii kiel aŭtoritatuloj koncerne agmanieron, kies fundamento estas la ordono "ne mortigu", kaj kies plej alta konsekvenco estas plenumo de la principo: "amu vian proksimulon kiel vin mem", – ĉi tio povas nur kripligi la kristanismon kaj tiom acidigi ĝiajn fruktojn, aŭ eĉ veneni ilin, ke ili neniel allogas homon, kiu plenkore amas la mondsavanton, kaj kiu jam ekvidas en lia amplena praktikado de vera kristanisma moralo la agmanieron, kiu identas kun "la vojo, la vero kaj la vivo".
      Granda aro da aliaj terhomoj – "baptitaj", tiel-nomataj "konvertitaj", "savitaj" kaj "sanktaj" – predikadas "kristanismon" pledante senbride por "sankta kolero" aŭ "justa indigno", kio fakte signifas, ke ili defendas la rajton koleri kontraŭ alipensantoj, la rajton nomi kristanisma sian kondamnadon al "infero" kaj "pereo", la rajton opinii sin mem unu el "la speciale elektita areto de Dio", la rajton koleri kontraŭ tiuj, kiuj ne agnoskas la dogmon de "la kolera Dio", t.e. dio kiun nur la sango de senkulpa estulo povis repacigi, kaj la rajton koleri tiujn, kiuj ne kredas je "eterna pereo", je "diablo" kaj "fajroflama infero" kaj ceteraj fruktoj el la fantazio kaj superstiĉo de primitivaj teraj homoj. Tia predikado estas tre utila materialo por psikologoj ĉe ilia ekzameno de la karaktero de la predikantoj, – la karaktero kiu ĝuste estas la "fruktoj", per kiuj oni povas koni la "veran" kaj la "falsan" "kristanon".
      Kia do estas tiu ilia karaktero? – Ĝi montras sin regata de primitivaj vulgaraj sentoj ankoraŭ tute nebriditaj; ĝi evidentigas, ke ĝi fontas el evolustadio, kie estas normala ago incitite koleri kunulon kaj "damni" lin al "eterna pereo" aŭ alia teruraĵo, el evolustadio kie oni pro "gloravido" kaj spirita "snobeco" klopodas favorigi sin ĉe la providenco, kaj fieras kredante sin "spetiala elektito" de tiu Dio, kiu – laŭ ilia kredo – punas kaj persekutas aliajn homojn kaj senindulge forpelas ilin en la mallumon.
      Ĉu tia karaktero harmonias kun "vera kristanismo"? Ĉu tia karaktero distingis Jesuon? Kiom mi povas vidi, ĝi atestas nur pri ĝenerala terhoma malperfekteco tute kontrasta al la agmaniero de la mondsavanto. – Ĉu Jesuo incitiĝis? – Ĉu li starigis sin flanke de la tiamaj fervoruloj, kiam ili indigne kaj furioze intencis ŝtonumi la virinon "kaptitan en adulto"? – Ĉu ne estis kun perfekta trankvilo, ke li diris al la amaso: "Kiu el vi estas senpeka, tiu unua ĵetu sur ŝin ŝtonon"? Ĉu ne estis kun same kompleta amo, ke li diris al la virino: "Ankaŭ mi vin ne kondamnas; iru, kaj de nun ne plu peku"?
      Ĉu Jesuo incitiĝis en Getsemane? – Ne; lia voĉo fakte sonis de komplezemo, kiam li diris al la ĉefpastraj soldatoj: "Kiun vi serĉas? – Mi estas tiu". – Ĉu li incitiĝis, kiam en la sama vespero la apostolo Petro trifoje rifuzis lin koni? Ĉu ne estis ĝuste lia amplena rigardo, kiu igis la apostolon "eliri kaj maldolĉe plori"? – La anima ekvilibro de Jesuo estis perfekta dum la tuta tagnokto de suferado. Modesta kaj simpatiplena li staris antaŭ sia juĝonto Pilato. Sammaniere li kondutis al tiuj, kiuj plej altgrade provis lian paciencon liaj malamikoj kaj turmentantoj. – Ĉu estis kolero, kiu dum alhajlis lin mokoj kaj insultoj de la turmentantoj – igis lin flustri meze de la torturiĝo: "patro, pardonu ilin, ĉar ili ne scias, kion ili faras"? – Ĉu oni iam aŭdis, ke li deziras "eternan pereon" aŭ "inferon" al tiuj, kiuj pensis alimaniere ol li? – Nu, Jesuo neniam deziris turmenton kaj teruron al siaj kontraŭuloj, – kial do la "ĉioama" Dio devus deziri tion? – Ĉu Li estas malpli bona ol Jesuo? – Ĉu Jesuo mem ne diris: "Mi kaj la Patro estas unu"?


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.