Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-25) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La idolo plej longe vivanta   

 

 
25-a Ĉapitro
La beno de la ĉiopovo.
Bapto kaj aliaj sakramentoj do estas diecaj aranĝoj por homoj, kiuj ankoraŭ ne povas imagi Dion alia ol simila al tera homo, t.e. ŝarĝita per inklinoj por "kolero, venĝemo kaj punemo". Antaŭ ĉiopova estaĵo kun tiaj inklinoj la ordinaraj homoj havas kiel defendilojn nur la menciitajn religiajn aranĝojn; sen ĉi tiuj ili estus spirite tute senhelpaj kontraŭ tia ĉiopovo, ĉar – same kiel en la tempo de Jesuo – estas neeble al ili koncepti tiun pli altan klarigon pri la ekzistado, kiun Jesuo havis "por la venontaj generacioj". – Ke estiĝis sakramentoj kiel saviloj en la homa senhelpeco, sakramentoj per kiuj ili povis konvinkiĝi, ke la dio lasos sian koleron, absolvos iliajn pekojn kaj savos ilin el la mallumo kaj ĉiuj malagrablaĵoj kaj fine el la potenco de la diablo, la malamiko mem de la dio, tiel ke ili povis trankvile vivi plu kaj ĝoji pro la ekzisto, – ĉi ĉio ja estas unu el la efikoj de la dieca ĉioamo, kies manifesto ĉie en la naturo estas klare videbla al intelektulo perfekte liberigita.
      Kontraŭbatali sakramentojn kaj maltolereme kritiki kaj persekuti iliajn adeptojn do atestas nur pri nescio kaj naivo, same kiel ĉiuj aliaj formoj de persekuto. Serĉante Dion ĉiu ja devas iri vojon, kiun li kapablas sekvi en la aktuala evolustadio, kaj kiu al li ŝajnas la plej konvena. Postuli pli ol tion estas postuli neeblaĵon, kion ja nur stultulo faras.
      Konforme al la supre dirita ĉi tiu libro celas esti helpo kaj apogo por homoj, al kiuj la sakramentoj ne plu povas doni ian benon. – Ĉu do ne ĉiuj povas ricevi benon de la sakramentoj? – Ne, nepre ne. Absoluta kondiĉo por tio estas, ke oni kredas je la sakramentoj, kaj ĉi tio ja signifas kredi je la "kolera dio" kaj lia "punemo", kredi ke Jesuo suferis por liberigi la homojn de puno, kredi je "graco kaj pekabsolvo". Sed "kredo", ne koncernas la volon. "Kredo", estas kapablo, kiun oni havas aŭ ne havas. "Kredo", bazita sur volo ne estas "kredo", sed kaŝita dubo. Kredebla estas nur tio, kio almenaŭ laŭŝajne akordas kun sana racio, kaj tiu interakordo sekve dependas ankaŭ de la evoluo de la koncerna homa intelekto. Homo ne povas kredi tion, kion lia intelekto juĝas kontraŭracia. Se ies intelekto estas en nur primitiva komenca stato, kiel ĉe la naturhomoj, li ne protestas kontraŭ eĉ la plej stultaj kaj kontraŭnaturaj ideoj, sed krede akceptas ilin kiel puran veron. Sed ju pli la intelekto evoluas, pere de instruo kaj spertoj, des pli multe ĝi postulas de afero por konsideri ĝin kredebla. Kun la evoluo de la intelekto ja kreskas la kapablo konstati eventualan kontraŭracian econ de la koncerna afero. Kaj, kun la kresko de la intelekto malkreskas la kredokapablo. De la momento, kiam oni konstatas la kontraŭnaturan econ de ideo, aŭ ĝian malakordon kun la racio, estas neeble plu kredi ĝin, eĉ se oni ĝis tiam konsideris ĝin neskuebla fundamento de la ekzisto.
      Ĝuste ĉi tio kaŭzis, ke miloj kaj miloj da homoj, antaŭe kredintaj je la "kolera dio", je la sakramentoj ktp., nun ne plu povas kredi tiujn religiajn ideojn. Ili akiris tro ampleksan intelektan komprenon pri leĝoj kaj principoj de la naturo. Ili troviĝas sur racia nivelo pli alta ol tiu, al kiu la menciitaj religiaj ideoj adaptiĝis. Ĉi tiuj ideoj do ne povas plenumi la postulojn pri racieco faratajn de homo sur la pli alta nivelo, kaj tial ili, vidate de tiu nivelo, aspektas nur racie mankoplenaj, naivaj aŭ eĉ tute kontraŭnaturaj.
      Postuli ke homo kredu je tio, kion li trovas naiva aŭ kontraŭnatura, do estas sensence, kaj "dio", kiu "punas" per "infero kaj eterna turmentado" tiujn, kiuj ne povas plenumi tian postulon, ne estas dio, sed diablo, t.e. nura fantaziaĵo kreita de la homoj mem kun ilia propra persono kiel modelo.
      Ke vere okazas intelekta evoluo kiel la priskribita, oni ne povas kontesti. La pli kaj pli malmulte vizitataj preĝejaj diservoj klare montras, ke la homoj spirite kreskas kaj lasas post si la malnovajn religiajn konceptojn. Ke la pastraro kaj ceteraj ekleziaj aŭtoritatuloj reciproke kverelas, kaj ke ankaŭ la papa potenco multe reduktiĝis montras en la sama direkto. Malfeliĉo kaj suferado evoluigas la homojn, zorgoj, malagrablaĵoj kaj la severa batalado por la ĉiutaga pano, revolucioj kaj militoj ktp. akrigas la racion. Kaj tiu akrigo kaŭzas en sia komenco ne tiom da morala kresko kiom da detruo de kredokapablo kaj eksigo de la malnovaj dioj.
      Sed, post la eksigo de la dioj homoj estas sen morala fundamento. Ĉio degeneras en sendieco, en spiritaj ĥaoso kaj konfuzo. "La idolo plej longe vivanta" festas siajn lastajn diboĉojn kulminantajn en brulo de la tuta mondo. Ĉiutage tiu "dio" postulas, ke li estu glorata per detruo de altvaloraj artaĵoj, per vandala neniigo de plej mirindaj eltrovaĵoj de homa kulturo, kaj per aliaj oferoj. La pafceloj de tiu murdema geniulo estas la koroj de liaj kunuloj. "Ĉiu estas al si mem la plej proksima" estas la ĉiutaga devizo. – Vere, la tera homo laŭte lamentas pro sia kulto al si mem. La paganismo ardas kaj flamas, ĝi bolas kaj siblas, ĝi muĝas kaj tondras. La homa vivo estas kratero. La egoismo estas veneno, kiu putrigas la vivon.
      Sed la spirito de Dio daŭre ŝvebas super la akvo. La kulto de la homo al la homo mem ricevis de la ĉiopovo tiun benon, ke la sinkulto faras el la vivo fandujon, en kiu la paganisma "ĉiu estas al si mem la plej proksima" transformiĝas en la kristanisman vivodevizon "ĉiu estas al sia proksimulo la plej proksima". Per fajroliteroj Dio do skribas super la tuta mondo: "Amu vian proksimulon kiel vin mem", ĉar tio estas "la plenumado de la leĝo".
      Ami antaŭ ĉio sin mem do estas paganismo, kaj ami sian proksimulon kiel sin mem estas "kristanismo". Egoismo estas idolkulto, dum altruismo estas dikulto. "Ami sian proksimulon kiel sin mem" signifas "unuiĝi kun la Patro", kaj "unuiĝi kun la Patro" estas la plej alta rezultato de la vivo; ĝi estas la semo, per kiu "beniĝos ĉiuj popoloj de la tero"; ĝi estas la sola vera "kristanismo", la sola, kio povas "savi" la mondon.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.