Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-25) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La idolo plej longe vivanta   

 

 
24-a Ĉapitro
Se la kristanismo ne unuiĝos kun Kristo, ĝi ne povos unuiĝi kun la Patro.
La mondsavanto eldiris: "La ĉielo kaj la tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos", kaj la homoj nun en certa maniero konstatas la veron de tiuj vortoj. Kvankam ili kompreneble ne spertos efektivan pereon de "ĉielo kaj tero", ili tamen nun vidas, ke la vortoj de Jesuo ankoraŭ vivas, malgraŭ spiritaj kontraŭŝtormoj dum preskaŭ dumil jaroj. Lia evangelio estas hodiaŭ predikata de sur miloj da katedroj en la tuta mondo, kvankam oni ne konsideras ĝin tre grava, sed anstataŭe apogas sin al la paganisma diobildo. Oni ja instruadas, ke la homo saviĝos ne per asimilo de la agmaniero de Jesuo, ne per kompenso pro faritaj malbonaĵoj, ne per preteco porti la konsekvencojn de propra malpia agado, sed per preĝado al la dio pri "graca pekabsolvo", t.e. pri tuta liberiĝo de respondeco pri propraj "pekoj", liberiĝo kiu ne estas tre malfacile akirebla, ĉar ja estas eble persvadi al la dio, ke li punu senkulpulon anstataŭ la kulpinton. – Do, tra ĉi tiu kulmino de spiritaj mallumo kaj mizero la vortoj de Jesuo restas vivantaj, tiel ke ili de nun povas fariĝi la absoluta fundamento por vera pura kristanismo, por dikulto purigita de ĉiuj paganismaj elementoj kaj bazita ekskluzive sur la homa ekzercado sekvi la spurojn de Jesuo, t.e. "ami sian proksimulon kiel sin mem", kio ja estas "la plenumado de la leĝo".
      La homoj konstatos, ke "vera kristanismo" efektive baziĝas sur la eternaj vortoj: "kion iu semas, tion ankaŭ li rikoltos". Ili spertos, ke ĉi tiuj vortoj ne estas "pundeklaro" eldirita de kolera dio, sed vera kosma-ĥemia analizo.
      Mortigi per glavo estas faro, kiu neeviteble kreos respondan reagon, kiel cetere ĉiu alia faro. Ĉiun manifeston de energio oni ja konas per la nepre sekvanta reago. La fakto, ke reago estas neevitebla, en si mem ne estas "malbono"; ĝuste pro ĝi la vivo konserviĝas, ĝuste pro ĝi oni povas ekzemple sali per salo, sukeri per sukero.
      Per siaj agoj la homo do kreas energiojn kun certaj postaj sekvoj. Agojn pri kiuj li scias, ke ili havas malagrablajn sekvojn, li povas laŭeble eviti. Sed ekzistas tuta vico da agoj, kiuj al la aganto mem ŝajnas agrablaj, sed kiuj tamen havas postajn reale malagrablajn sekvojn nekonatajn al la aganto. Li do vidas neniun motivon por eviti tiajn agojn. Sensuspekte li faras ilin kaj spertos poste la sekvojn eble tre malfeliĉajn. Tia malfeliĉa sorto do ne estas puno sendita de "kolera dio", sed nur kosma-ĥemia procezo kaŭzita de nesufiĉa scio. Se iu erare metas salon anstataŭ sukeron en sian teon, la salita teo ne estas ia puno, sed nura instruo pri la efiko de salo. Simila principo validas ĉe la homa sortokreo; la homo ofte eraras prenante la "sukeron" aŭ la "salon".
      En ĉi tiu libro ne estas sufiĉe da spaco por detala klarigo pri tiu "kosma kemio"; en mia ĉefverko "Livets Bog" ĝi estas plene klarigita. Ĉi tie mi tuŝis la problemon nur por atentigi, kiel nereale kaj kontraŭlogike oni agas nomante la homojn "pekuloj", kaj predikante pri "kolera kaj punema dio". Tiaj ideoj estas tute fremdaj al la spirito de Jesuo kaj ankaŭ al vera kristanismo. Jesuo parolis pri "ĉioama Dio", kaj pri "pekuloj" li diris, ke ili "ne scias, kion ili faras". Li instruis, ke oni devas ami sian proksimulon kiel sin mem, kaj ke la glavo estu metata en sian ingon. Ĉi tiuj eldiroj, kun multaj aliaj, pruvis lian eminentan scion pri la "kosma kemio", scion kiun li povis proponi nur al "postaj generacioj", ĉar liaj samtempuloj ne estis sufiĉe maturaj por la koncerna instruo.
      Laŭ la koncepto de Jesuo do neniu meritas punon; kaj ke li en tio plene akordis kun Dio, lia Patro, li mem atestis per la vortoj: "Mi kaj la Patro estas unu". Kaj ĝuste en tiuj vortoj la "kristanismo" povas trovi sian savon. La tuta babilado pri "infero" kaj "eterna pereo", pri "dia kolero" kaj "puno pro pekoj", pri "diabloj", "pekuloj", "nekredantoj", "sanktigitoj" kaj "savitoj" estas paganismaj restoj. Kie tiuj okazaĵoj fariĝis mensaj muzeaĵoj paliĝintaj kaj ŝrumpiĝintaj pro la klara lumo de la intelekto, tie neniel ekzistas absolute vera kristanismo. Tie regas la paganismo. La kristanismo devas "unuiĝi kun la Patro" kaj por realigi tion ĝi devas antaŭe "unuiĝi kun Jesuo Kristo". Ĉi tio signifas, ke ĝi devas plej energie inspiri al la homoj, ke ili "amu sian proksimulon kiel sin mem", kio ja estas "la plenumado de la leĝo". Kaj tiu inspirado al amo devas esti absoluta; ĝi devas malhelpi, ke sakramentoj aŭ aliaj misteraĵoj igas la homojn kredi, ke estas eble per ili favoriĝi ĉe Dio, neglekti sian devon pri amo kaj eviti la sekvojn de faritaj eraroj, kaj pro ĉi ĉio fine savi sin, je la kosto de sia proksimulo, en la "ĉielon" kiel unu el "la elektitoj".
      Kompreneble oni devas ne forgesi, ke neniu homo persone kulpas pri tio, ke la oficiala "kristanismo" tiom forte dependas de la heredita paganisma diobildo, kaj ke ĝi tiom malmulte atentas la kernon de vera kristanismo: la instruon de Jesuo kaj la imitadon de lia vivmaniero. Ke la oficiala "kristanismo" tiom devias de la spirito de Jesuo, estas natura afero. Kruda kaj barbara paganisma vivkoncepto ne povas subite fariĝi anĝeleca. Inter du tiom diferencaj evolustadioj neeviteble aperas ia trairenda meza stadio, kiu do ĉi-okaze estas miksaĵo de "paganismo" kaj "kristanismo".
      La paganisma flanko de la oficiala "kristanismo" do estas tio, ke ĝi ne igas la homojn kompreni, ke nur ili mem respondecas pri siaj agoj, kaj ke ĝi kredigas al ili, ke Dio punis Jesuon pro ilia senkonscienca vivmaniero, por ke ili saviĝu per "graco" kaj "pekabsolvo". Estas vere, ke oni predikadas la fundamenton de perfekta kristanismo donitan de Jesuo: "Kion iu semas, tion ankaŭ li rikoltos", kvankam ĝi rekte kontraŭas al la paganisma koncepto, sed tiu predikado estas tute senefika pro tio, ke oni ankaŭ instruas la eblon eviti tiun "rikolton" pere de la "graco" kaj la "pekabsolvo".
      Sed la vortoj de Jesuo tamen plene validas, kio evidente pruviĝas en la ĉiutaga vivo per tio, ke ĉiuj "savitoj", "sanktigitoj", "kredantoj" kaj "elektitoj "suferas precize la samajn malagrablaĵojn, malsanojn kaj dolorojn kiel la "nekredantoj" aŭ "malpiuloj".
      Ĉu la supre dirita do signifas, ke la sakramentoj bapto, komunio kaj konfirmacio estas nura trompo aŭ eltrovaĵoj sen ia senco? Tute ne. Sed ni devas kompreni, ke ili laŭ sia vera analizo estas – "paganismaj" eltrovaĵoj; kaj "paganismo" ne estas sensenca nek diabla; ĝi estas realaĵo same nature kiel "kristanismo".
      La staton de ne-plenkreskinta homo ni signas per certa esprimo; ni diras, ke li estas "infano". Analoge al tio la vorto "paganismo" signas infanstadion de dikulto. Ĉiuj formoj de dikulto iel identas; ili diferencas inter si nur per tio, ke ili reprezentas diversajn evolustadiojn en la dikulto. "Paganismo" do estas dikulto en primitiva komenca stadio. Ankaŭ la vivo kaj agado de Jesuo, la revelacio de vera kristanismo, reprezentis tiun saman dikulton, sed en plenkreska kaj perfekta stato.
      Ke tiu prijuĝo de la kultoformoj estas ĝusta, montras klare la faktoj: En la pli evoluinta paganismo, t.e. en la oficiala "kristanismo", la estuloj opinias sin nekapablaj porti la konsekvencojn de propraj agoj, kial ili per sakramentoj igas la providencon liberigi ilin de tiuj konsekvencoj kaj ilin savi pro sia graco. Sed Jesuo montris al ni agmanieron multe pli maturiĝintan. Neniam oni vidis lin eviti la konsekvencojn de siaj agoj. Plene libervole li portis la suferojn kaj neniel klopodis elturniĝi per ia sakramento. Lia preĝo estis: "Mia Patro, – ne kiel mi volas, sed kiel Vi volas". Neniam li montris eĉ plej etan ŝanceliĝon en sia decido mem respondeci pri siaj agoj.
      Al ĉi tio oni eble diros, ke Jesuo estis senpeka kaj liaj agoj perfektaj, kaj ke li sekve ne bezonis sakramenton por akiri "pekabsolvon". Ĝuste; sed tiom pli tio donas al ni motivon por sekvi lian spuron kaj rekoni lian vivmanieron pli kreskinta ol tiun, kiu senrespondece rifuĝas malantaŭ sakramenta "pekabsolvo".
      Se la suferoj de Jesuo ne estis konsekvencoj de lia propra agado, sed de alies, ĉu tio malpligrandigas lian vivmanieron? Mi ne povas ne konstati, ke kiel ajn oni konsideras la vivon de Jesuo, ĝi ĉiurilate superas la vivmanieron, kiu devas petegi la providencon pri "pekabsolvo".
      La ordinara "kristanismo" nekontesteble estas io neperfekta kaj nepreta. Nomante ĝin paganisma mi do nur signas, ke kompare kun la "kristanismo" manifestita de Jesuo ĝi estas ankoraŭ en sia komenca, infaneca stato. La diferenco inter la "kristanismo" de Jesuo kaj la paganisma, la oficiala, estas tiu, ke en la unua oni estas sufiĉe matura por respondi pri siaj agoj. Oni ne bezonas ian sakramenton. La travivita evoluo ebligas, ke oni akceptu la suferojn kiel diecan instruon, kiel necesan ŝtupon en la evoluo de "besto" al "homo"; kaj ĝi igas onin agnoski, ke ĉio estas tre bona, ke, sekve, Dio kaj la tuta universo nur povas esti "ĉioamo", kaj ke la sola farinda preĝo estas tiu de Jesuo: "Mia Patro, – ne kiel mi volas, sed kiel Vi volas".
      En la paganisma formo de "kristanismo" la estuloj ne plenkreskis; ili ne tiom maturiĝis, ke ili povas konscie preni sur sin la konsekvencojn de propraj agoj. Ili ne povas imagi la verajn naturon kaj celon de la suferoj, sed restas ĉe la infaneca koncepto, ke la suferoj estas senditaj de iu "malica" eble "diabla" estulo, kaj ke ankaŭ ilia dio estas "kolerema kaj punema", kial estas necese preĝi al li pri "pekabsolvo" por eviti la minacantan "punon": "perdiĝon en inferon", kie regas "eterna turmentado" kaj "ploro kaj grincado de dentoj".
      Kun spirito tiom neevoluinta oni neniel komprenas la veran "ĉioamon", kiun Jesuo kaj ĉiu kosme bonevoluinta estulo vidas traradii ĉion kaj ĉiun, kaj kiu pruvas, ke "ĉio estas tre bona". Al tia primitiva spirito la tuta ekzistado ŝajnas regata de la ofte nomita "kolera dio"; ĉio ŝajnas sufero kaj "puno". Kaj kiam la plej grava en la ekzisto tial estas "mildigi" la dion por "eviti la punon", la sakramentoj ja estas dieca aranĝo, per kiu la infaneca spirito povas esti trankviligata. Tiu trankviligo do estas la "savo", kiun la oficiala "kristanismo" povas proponi, sed kiel savo ĝi taŭgas nur por la infaneca spirito, kiu ankoraŭ ne maturiĝis por akcepti la plej altan kosman inspiron: "la Parakleto, la Sankta Spirito". – Sen la helpo de tiu trankviligo la infaneca spirito ne povus elteni la ekziston, sed frakasiĝus pro la ŝajno, ke ĉio estas ĥaoso kaj mallumo. La helpo tamen ne forigas la suferojn; ili ripete venadas kun sia minaca pezo. Sed helpe de la sakramentoj la spirito sukcesas ne droni en la akvo, sed ĉiufoje ekvidi savon en la malproksimo kaj daŭre senti sin en kontakto kun la plej alta estaĵo.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.