Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-25) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La idolo plej longe vivanta   

 

 
22-a Ĉapitro
La idolo plej longe vivanta.
Kion signifas ĉi tiu paganisma dikulto? Kio igas ĝin tiom rezista? – Ke la paganisma dikulto estas tiom malfacile abolebla, venas el tio, ke ĝi estas bazita sur adoro al viva estulo en karno kaj sango, estulo kiun la dikultanto amas pli ol ion aŭ iun alian. Tiu estulo estas – la dikultanto mem. La paganisma dikulto, kiu ricevis – kiel menciite – la nomon "kristanismo", estas efektive nur energia kaj grandampleksa klopodo de la dikultanto por adori kaj sekurigi sian propran personon.
      La starigita diobildo, la reganta paganisma diokoncepto, estas laŭ plej profunda analizo nur kamuflaĵo, kiu devas ŝajnigi, ke temas pri adoro kaj kultado de alia estulo. Eĉ tiom ruze kaj genie la kamuflo estas farita, ke la dikultantoj mem ne rimarkas la trompiĝon. Tra centoj da enkarniĝoj ili vivadas en la iluzio, ke dion ili kultas, ĉar ili ja vidas lin reprezentata per diobildo, per fetiĉo, statuo aŭ alia fizika objekto. Eble la diobildo estas nura abstraktaĵo, nura imago, kiel ekzemple la Moseo-dio, la izraela "Eternulo", "Sinjoro Cebaot", aŭ nur "Dio".
      Ĉu la dikulto okazas laŭ tielnomata "kristanisma" aŭ laŭ "paganisma" koncepto, ne prezentas gravan diferencon, ĉar en ambaŭ okazoj ĝi manifestiĝas en formo, kiu havigas al la kultanto kiel eble plej grandan avantaĝon, pravigas liajn plej fortajn inklinojn kaj avidojn kaj ebligas al li realigi ilin. Ĉi ĉio estas ebla pro la fakto, ke oni atribuis al la diobildo konscion kaj inklinojn analogajn al tiuj de la kultantoj, tiel ke la dio fakte estis kvazaŭ tera homo kun pli grandaj dimensioj. Kiel jam menciite la "kristanisma" dio ja "koleras", estas "venĝavida" kaj postulas "pekoferojn", kaj kelkajn homojn li favoras malavantaĝe de aliaj. – Ĉu estulo kun tia menso ne estas nura kopio de la tera homo?
      Do, atribuante al la dio, al la plej alta estulo, kvalitojn identajn al iliaj propraj, la homoj starigis la plej bonan defendon de sia primitiva nepreta naturo. Kutime oni ja ne postulas de dikultantoj, ke ili en sia vivado obeu idealojn pli altajn ol tiujn de la dio mem. Ĝuste ĉi tio kaŭzis, ke Jesuo kaj aliaj grandaj reformatoroj estis persekutataj de la reprezentantoj de la reganta dikulto. Reformatoro ja venas kun idealoj kaj instruo pli altaj ol tiuj de la ordinara religia koncepto, liaj koncepto kaj agmaniero superas tiujn, pro kiuj oni gloras la dion.
      Ĉar instruado kaj disvastigo de tiaj altaj idealismo kaj agmaniero defias kaj hontigas la malnovan dikulton, oni ne povas miri, ke ties adeptoj kaj reprezentantoj protestas kaj klopodas bremsi tiun novaĵoj. Ĝenerala kono pri la novaj idealoj ja ruinigus iliajn aŭtoritaton kaj tutan dignon. Jesuo do esprimis grandan veron dirante, ke la unuaj fariĝos lastaj. La "unuaj" en la religia kampo ja estas la pastroj kaj aliaj aŭtoritatuloj de la malnova dikulto. Ili do estos la lastaj, kiuj akceptos la reformojn, la pli altajn idealojn. Ni vidas ĉe ĉi tio klaran bildon de la kaŭzo de religiaj persekutoj, ekzemple de la krucumo de Jesuo; la kaŭzo estas tio, kio okazigas ĉiun ajn konflikton: "sindefendo".
      Ĉiaj religiaj konfliktoj do venas el tio sola: batalo por la prestiĝo, kiun oni perdus ĉe ĝenerala agnosko de la novaj idealoj. Kaj tiu batalo fariĝas tiom pli akra, ĉar oni kredas, ke per ĝi oni speciale bonmaniere kultas sian dion kaj gajnas lian favoron, fariĝas "sankta kaj savita".
      Ĉiam oni imagas, kaj kredas, ke la dion oni kultas persekutante la verajn reformatorojn. La realon, ke oni batalas por defendi sin mem, siajn pozicion kaj prestiĝon, oni tute ne vidas, same kiel oni ne vidas "la trabon en propra okulo". Kiel oni facile konstatas "la lignereton en la okulo de frato", tiel oni facile certigas al si, ke kolere kaj indigne persekutante reformatoron oni servas sian dion kaj montras sin "justa kaj sankta".
      Ke estas eble fari al si tian iluzion, kaŭzas la fakto, ke la diobildo, la modelo de idealoj, havas la terhomajn neperfektaĵojn kaj moralajn mankojn; li ja inklinas al kolero kaj venĝo, li postulas ekstrajn aranĝojn por nuligi sian koleron, li konsentas puni senkulpan estaĵon por liberigi la verajn kulpintojn, kaj do manifestas moralon centprocente terhoman. La diobildo estas klarigata kaj komprenata tiom simila al terhomaj koncepto, inklinoj kaj avidoj, ke oni kultante ĝin agrable kontentigas proprajn avidojn. Ĉi tio povas efiki tiom draste, ke oni sentas sin "justa kaj sankta" ĝuste pro siaj indigno kaj kolero; per ĉi tiuj oni ja "kultas dion", en lia nomo oni agas laŭ ilia instigo ktp. Kaj ĉe tio oni ne havas eĉ plej etan suspekton, ke tia dikulto efektive estas kulmino de adoro kaj kultado al oni mem. – Estas kompreneble, ke tia formo de dikulto estas malfacile reformebla.
      Sed dikulto, kiu estas nura aranĝo por kultado kaj adoro al la kultanto mem, kaj kiu ebligas al li pravigi siajn nepretajn primitivajn inklinojn kaj agojn per apelo al diobildo, kiu elmontras precize la samajn primitivaĵojn, tiel ke ankaŭ lia agado rajtas esti nomata "justa, sankta kaj dieca", – tia kulto tute ne estas vera dikulto; ĝi estas pura "idolkulto". Kaj la "idolo" do ne estas la starigita diobildo, sed ekskluzive la "dikultanto" mem. Ĉar ĉi tiu kulto estas plej pura idolkulto, la kultanto mem estas la plej longe vivanta idolo.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.