Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-25) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La idolo plej longe vivanta   

 

 
21-a Ĉapitro
"Kristanismo" – nur nova nomo por paganismo.
Moderna "kristano" do ne iras la vojon de Jesuo, li ne klopodas imiti lian agmanieron. Jesuon li opinias estulo, kiu ekzistas nur por preni sur sin la malagrablajn sekvojn de la egoismo kaj malbonaj agoj de la homoj, dum ili mem sekve ekzistas nur por ĝui la agrablaĵojn de la vivo. Ĉu dikulto kun tiaj konsekvencoj ne estas "paganismo"? Ĉu la centra celo de tia kulto ne estas nura "idolo"?
      Kiu do estas tiu idolo? Ni jam vidis, ke ĝi estas diobildo heredita de antaŭaj tempoj, la dio de Moseo kaj la izraelidoj, la dio kiu postulas okulon pro okulo kaj denton pro dento, kaj kiu por rezigni tiun primitivan terhoman sintenon postulis, ke senkulpa estulo estu torturata kaj mortigata per artifike elpensitaj kruelaĵoj. Per tiu sangelverŝo – oni opiniis – la dio do kontentiĝis.
      Jen do estulo tiom kontraŭkristeca kaj kruele venĝema, ke li neniel "frapite sur unu vangon turnas ankaŭ la duan", sed anstataŭe nepre volas sin venĝi, egale ĉu la venĝo trafas la kulpulon aŭ tute senkulpan estulon; – ĉu tia di-estulo ne identas kun – ogro?
      La "ĉioamo" de tiu dio do ne konsistas en absolvo. Kaj puni senkulpulon anstataŭ la kulpinton ankaŭ ne akordas kun justo. Ke iu proponas preni sur sin la punon merititan de aliulo, estas amo. Sed juĝisto, kiu akceptus tian proponon kaj punus senkulpulon, agus ekstreme maljuste. Tian malaman kaj maljustan juĝiston do similas al la "kristana" dio, ĉar li postulis la senkulpan Jesuon torturata kaj mortigata pro la agoj de "pekuloj", kio do signifas, ke trompistoj kaj aliaj friponoj, ŝtelistoj, rabistoj kaj murdintoj ktp. estis liberigataj de la sekvoj de iliaj abomenaj krimoj.
      Se la homoj do tiel atribuis al Dio, al la plej alta imagebla estaĵo, tiom primitivan kaj malaman karakteron, – ĉu tio ne estis ruzega preteksto por daŭrigi la propran paganisman vivmanieron? Kiam eĉ la plej alta estulo estas kolerema kaj venĝavida, kiam li punas hazarde kulpinton aŭ senkulpulon pruvante per tio sian ekstreme maljustan karakteron, estas pardoninde, ke ankaŭ la surteraj homoj posedas tiajn inklinojn kaj faras similajn agojn. Ĉu tia koncepto pri Dio ne akordas des pli bone kun la homa konscio, ju pli paganisma, t.e. ju pli netolerema, malama kaj venĝema ĉi tiu estas? Ĉu ne estis ĝuste en la nomo de tiu paganisma dio, ke oni okazigis la torturadon kaj mortigon al Jesuo? Li devis malaperi, ĉar li ne postulis punon kaj venĝon, li "alturnis la maldekstran vangon frapite sur la dekstran", kaj li "amis sian proksimulon kiel sin mem"; ĉi ĉio montris, ke li multe pli ol Dio mem estis "ĉioama". Se tia vivkoncepto akirus aŭtoritaton, la vivado fariĝus pli malfacila; oni perdus la defendon por siaj paganismaj inklinoj, por la egoismo, koleremo kaj venĝavido ankoraŭ regantaj en la konscio. Tial la klerikaro tiom energie batalis por konservi la malnovan diobildon.
      Poste en la homara historio tiu sama paganisma diokoncepto fariĝis fundamento sub la inkviziciaj torturĉeloj kaj brulŝtiparoj. Helpe de sia paganisma diokoncepto la klerikaro iom post iom akiris politikan potencon kaj venkis reĝojn kaj imperiestrojn; ĝi ja posedis la privilegiojn povi pacigi la "koleran" dion kaj vendi "pekabsolvojn". – Nu, kiom da profito donus tiu vendado, se ne ekzistus venĝema kaj punavida dio? Ia dio kiel Jesuo, kun lia ĉiopardona agmaniero, signifus al la "indulgencovendantoj" ekonomian ruinon; ja mankus motivo por postuli pagon por la "pekabsolvo". Sekve oni opiniis necesa, ke ĉiu reformatoro, kiu klopodis diskonigi la verajn instruon kaj agadon de Jesuo, estu draste forbruligata; diskonigi en la popolo la veron pri Jesuo ja sekvigus la pereon de la klerikara aŭtoritato.
      Ankaŭ aliajn suferojn kaŭzis la paganisma diokoncepto dum sia irado tra la jarcentoj. Ĉu la detruado kaj hombuĉado dum la krucmilitaj jarcentoj ne baziĝis sur la kredo, ke oni per tio akiras favoron ĉe la dio, ĉar li "ja koleris la paganojn, la abomenindajn adeptojn de la diablo"?
      Kaj kiel statas la eklezio kaj klerikaro de nia tempo? Inter la diversaj religiaj konceptoj regas malpaco kaj kverelo, – ĉu ne ankaŭ tio estas frukto de la heredita paganismo? Ĉu ĉiu ne firme kredas, ke ĝuste lia sekto estas speciale ŝatata de la dio, kaj ke ĉiuj aliaj meritas, laŭ diversaj gradoj kompreneble, la dian koleron kaj antipation, aŭ ke ili eĉ jam apartenas al la "diablo"? Ĉiu religia movado ĝis nun estis pli-malpli konvinkita, ke atakante alipensulojn oni plaĉas al la plej alta estulo, la dio. Ne la amoplenan Jesuon oni klopodis sekvi, sed la "koleran" paganisman dion. Tio povis ĵeti koloron de "justa indigno" kaj "sankta kolero" sur la proprajn netoleremon kaj persekuton al aliuloj. La kulto de la paganisma diobildo kovris per "kristana" heronimbo la primitivan naturon kun la ankoraŭ ne venkitaj paganismaj inklinoj.
      Vere, la homaro estas en alta grado paganisma. La heredita diobildo dominas ĉie ankoraŭ en la 20-a jarcento. Ke la paganismaj ideoj estas instruataj en la nomo de "kristanismo", estas nura modo. La instruitaj ideoj kaj moralo neniel diferencas de tiuj de paganismo, sole escepte de la vortoj de Jesuo.
      La paganisma heredo similas grandegan ŝtonecan lokon, sur kiun falis kiel semola instruo kaj agmaniero de Jesuo. Malgraŭ malvarmo kaj ŝtona grundo la ĝermo tamen sukcesis radiki kaj iĝi planteto, kiun oni ne plu povas ignori. Oni jam trovis oportuna alpreni ĝian nomon, kiel ornamon. La apero de Jesuo do kaŭzis, kiel unuan sekvon, ke la paganismo ŝanĝis nomon; tiu nova nomo estas "kristanismo".
      Sed sub tiu nomo la paganismo mem ŝanĝiĝos; el ĝi evoluos nova pensmaniero, nova etoso, rute nova regno, kiu ne estas el ĉi tiu mondo. Sub tiu nomo estos – malgraŭ ĉio – la teraj gentoj benataj.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.