Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-25) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La idolo plej longe vivanta   

 

 
20-a Ĉapitro
Kial oni predikas, ke gravas ne la bona ago, sed "graco" kaj "pekabsolvo".
Ke la homoj nun en la 20-a jarcento kultas dion, kiu "koleras, punas kaj pardonas", montras ke ili ankoraŭ ne atingis veran kontakton kun Jesuo. Do ankaŭ la kultoformo nomata "kristanismo" ne atingis tiun kontakton; sekve ĝi ne povas esti la "vera kristanismo". Sed ĝuste ĉi tion antaŭdiris Jesuo, per la vortoj pri "la Parakleto, la Sankta Spirito". Efektive tiuj vortoj parolas pri venontaj tempoj, en kiuj la homoj facile komprenos la kosmajn aferojn kaj sekve ankaŭ sukcesos vivi en akordo kun ili. Tiu interakordo estas la celo de la mondsavado; nur ĉe la atingo de tiu celo la homaro estos savita.
      La homoj do nur iom post iom sukcesas sekvi la spurojn aŭ agmanieron de Jesuo. Dum jarmiloj ili kutimigis sin al paganisma agmaniero. Tial tro da trudemo aŭ fervoro por konverti ilin efikas kontraŭ la intenco kaj kreas nur incitiĝon kaj spitemon. La homoj povas nur malrapide ŝanĝiĝi. Konforme al ĉi tio estis neeble anstataŭigi la paganisman diobildon per la idealo de Jesuo tuj ĉe ties apero. Ankaŭ al tiu nova idealo la homaro devas dum jarmiloj kutimiĝi, antaŭ ol ĝi povos tute forŝovi la malnovan. Multaj el la adeptoj de Jesuo ankoraŭ tra jarmiloj estos paganoj, grandparte; al ili estas oportune, ke la malnova dio estas ankoraŭ kultebla. En la ĉiutaga vivado estas grava helpo, ke la dio ne tro superas la homon; kaj en la okazo ĉi tie ili ja ambaŭ estas koleremaj, malamemaj kaj venĝemaj. Ĉi tio do efikis konsole ĉe la konstato, ke oni ne povis vivi laŭ la altaj idealoj de Jesuo. Kaj plie ĝi eĉ tiom vualis la am-ordonojn de la mondsavanto, ke oni komencis ĝenerale instrui, ke la fundamento en la "kristanismo" ne estas amo, aŭ bona ago, aŭ morala evoluo, sed preskaŭ ekskluzive akiro de "pekabsolvo" ĉe "la punema dio". Kaj tiun instruon oni realigis en la praktika vivado vendante la "pekabsolvon" kiel ordinaran varon. – Kaj oni inventis "bapton" kaj aliajn "sakramentojn" per kiuj oni opiniis veni en favoran kontakton kun la dio, evitante la malfacilan vojon tra bona agado kaj morala evoluo.
      Tiu vojo al savo, kiun Jesuo ilustris per siaj instruo kaj agado pli kaj pli estis konsiderata negrava flanka afero, kiun oni sekve pli kaj pli ignoris. Eĉ tiom oni devojiĝis, ke oni prenis la suferojn kaj morton de Jesuo kiel "repacigan oferon" pro la pekoj de la homoj – la plej grava miskompreno iam estiĝinta. Anstataŭ akcepti la instruon kaj agmanieron de Jesuo kiel gvidilon por homa agado, anstataŭ agnoski, ke kutimiĝo al tiu agmaniero estas la fundamento de saviĝo, la homoj pli kaj pli konsideris tiun altan Jesuomoralon kiel ion tute ne koncernantan al ili, ĉar ĝi estis idealo tiom alta, ke ili neniam sukcesus atingi ĝin.
      La misio de Jesuo sekve fariĝis ekskluzive tio, ke li prenis sur sin la "punon", por ĉiuj "pekoj" faritaj kaj farotaj de homoj. Pro tiu aranĝo la "pekuloj" do povis vivi senzorge kaj feliĉaj. Kaj kompreneble la postulo pri moralaj evoluo kaj pliboniĝo pli kaj pli vualiĝis. Sekvi la vojon de Jesuo, klopodi imiti lian agmanieron, do fariĝis nura akcesoraĵo, dum la ĉefa tasko de la homo estis "pentado kaj plorado" pro faritaj agoj; per tio oni ja liberigis sin de "puno" kiel "savito" aŭ "beatulo" kaj havigis al si lokon en la "ĉielo". La tuta kristanismo efektive iĝis nura daŭrigo de la malnova paganisma vivmaniero. En la religia vivo oni kalkulis kun "kolero kaj puno, graco kaj pardono" precize kiel en la paganisma ĉiutaga vivo. La terhomaj neperfektaj konceptado kaj agado restis dominaj ankaŭ en la religia kampo, dum la puraj konscio kaj pensomondo de Jesuo estis konsiderata preskaŭ utopio.
      La esenco en la nuna kristanismo do estas kredo, kredo je "graco kaj pekabsolvo". Kun tia kredo kiel spirita fundamento la estulo nur tre malrapide morale evoluas. Dum jarmiloj li dormadas sur la kuseno de "pekabsolvo", ĝis li – daŭre dormante – fine troviĝas en situacio saturita per zorgoj kaj suferoj, per revolucioj kaj militofrenezo.
      Kvankam la imagita "sankta kaj savita" stato do neniel forigis la suferojn kaj mallumon de la sorto de la homo, ĉi tio tamen estas vere dieca feliĉo, ĉar kiel – en mala okazo – la homoj iam lernus iri la vojon de Jesuo? Kiel ili lernus vere ami sian proksimulon kaj ne plu kondamni alipensantojn al "eterna turmentiĝo en infero"? Kiel ili iam konstatus, ke vivo kaj feliĉo estas io multe pli granda kaj nobla ol svingado de palmobranĉoj antaŭ paganisma dio, kiu grace kaj favore lasas nin eniri la "paradizon" pro tio, ke tute senkulpa estulo estas "punita" kaj torturita pro la malbonaĵoj, kiujn oni mem faris? – Pli akra kontrasto ol tiu inter la agmaniero de Jesuo kaj la praktiko de la ordinara "kristanismo" ne ekzistas.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.