Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-25) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La idolo plej longe vivanta   

 

 
2-a Ĉapitro
Kial la religia vivo fariĝis pli ceremonia ol praktika.
Kio estas do la bapto? – Ĝi estas "sakramento" same kiel la komunio, sed inter ili estas la diferenco, ke dum la komunio celas krei sentefikojn, kiuj povas forigi konsciencriproĉon aŭ afliktiĝon pro faritaj "pekoj", la bapto estas – kiam temas pri plenkreskulo – solena deklaro, ke oni intencas esti adepto de "la vera kristanismo". Ĉe bapto de infaneto, kiu ja tute ne scias pri la okazaĵo, la deklaro kompreneble signifas, ke la gepatroj intencas adeptigi sian infanon al la "kristanismo". Kvankam por infaneto la bapto ne povas ludi tian rolon kiel por plenkreskulo, ĝi tamen estas vera beno por la infano, se la gepatra intenco kaj la preĝo de la pastro estas sincere kristanismaj; kaj en tia okazo la bapto bone akordas kun la vorto de Jesuo: "Lasu la infanojn veni al mi; ne malhelpu ilin, ĉar el tiaj estas la regno de Dio". Sed tian benon la infano povas plenmezure ricevi ankaŭ per nura mansurmeto en kunligo kun diecaj kaj amemaj pensoj pri la infano, do sen la kutima uzo de akvo. Sekve la akvoceremonio pli konvenas ĉe bapto de plenkreska kaj matura homo.
      Ĉar ĉe bapto de infaneto tute mankas kompreno kaj konsento de la baptato, oni sentas tian baptoceremonion ne tute perfekta; tial oni antaŭ longe opiniis necesa fondi la tielnomatan "konfirmacion", ĉe kiu la koncernulo povas publike esprimi sian konscian konsenton.
      Sed, kial homo devas baptiĝi? Ke oni enkondukis la bapton en la mondon, havas nur tiun kaŭzon, ke primitivulo ne povas kompreni racie la veran naturon de la vivo; li perceptas pli per la sentoj. Tial oni kreis institucion kun la telo efiki al la sentoj de la primitivuloj. Estas nature, ke neevoluinta homo, kiu ankoraŭ ne posedas la klaran lumon de racio, escepte en la ĉiutaga batalo por vivtenado, estas influebla nur tra sia sentokapablo. Kaj por influi sentojn ceremonio taŭgas pli ol analizo, precipe en tempo kiam en la religia kampo la analizokapablo estas nur latenta. Konforme al tio la religia vivo ekhavis ceremonian naturon, dum la cetera vivo, pro la sinkonserva batalo kontraŭ la ĉirkaŭaĵoj, fariĝis spertado de realaj kaj praktikaj aferoj.
      La ceremonia naturo de la religia vivo sekvigis, ke oni konstruis grandajn templojn kun brilaj altaroj kaj incensaj vazoj, kun deĵorantaj pastroj kaj ĉefpastroj okulfrape vestitaj, kaj kun junaj dancistinoj en aĵuraj drapiraĵoj, – ĉio kun la celo krei serenan etoson kaj tiamaniere influi la sentojn; por la racio estis en ĉi ĉio nur malmulte da nutraĵo. Sed nur per konvena etoso etas eble altigi la animon de primitiva homo, kiu pro sia ankoraŭ latenta inteligento ja ne estas matura por la alta analizo de la vivmistero.
      La religia vivo tial neeviteble evoluis en kreadon de serenaj etosoj, helpe de rimedoj, kiuj povas emocii primitivan homon, kies sentemo ja estas lia plej elstara sensokapablo. Kaj el tiu evoluo la niatempaj preĝejoj kaj diservo estas rezultato. La mesa kantado de pastroj, la plensona muziko de orgeno kaj kantoĥorusoj, kaj la potenca voko de preĝejsonoriloj, ĉio estas nura etosokreo celanta ĝojigi la spektanton kaj altigi lian animon. Post tia diservo oni efektive povas ĝui serenan ĝojon kaj senti sian animon levita al pli alta sfero, sed neniel oni fariĝis pli – saĝa. Diservo ne estas lernejo, ĝi estas manifesto de emocio.
      Ĉi tio validas ankaŭ por la "sakramentoj". Kian "saĝon" donus "sakramento"? Ĉu ne ankaŭ ĉi tie estas nur serena etoso, kiu proponiĝas? Se homo sincere kredante iris al "la tablo de Dio", ĉu li ne tiam foriras konvinkite, ke li ricevis "pardonon de pekoj"? Ĉu tiu konvinko estas io alia ol serena kaj alta emocio? Pliigon de saĝo, eksplikon de nekontesteblaj analizodetaloj perfekte akordantaj kun la dieca strukturo de la universo, la komuniito tute ne ricevis. La komunia evento efektive ŝajnas al li vera "miraklo" estigita senpere laŭ "ordono de Dio"; kaj ĝi fakte estas "io kreita el nenio".
      Sed ĉar estas neeble, ke el "nenio" estiĝu "io, tia koncepto pri la komunio estas neakceptebla al pli evoluinta homo, kiu povas pensi kaj analizi. Tial li iom post iom perdas la kredon je la mirakla naturo de la sakramentoj, kaj samgrade ili perdas sian altigan influon sur lia animo.
      Kiam tia homo ne plu povas kredi je, ekzemple, la bapto, – kio okazas tiam al li en lia eco de "kristano"? – Laŭ opinio kaj juĝo de la plej fervoraj kaj severaj "kristanoj" atendas lin "eterna pereo" en "fajra infero". – Iom post iom rekoniĝas la fakto, ke al pli kaj pli da homoj la bapto perdas sian altigan influon, sekve al pli kaj pli malaperas ĉi tiu rimedo por feliĉiĝi, por – kiel dirate – fariĝi "savita". Ĉiam kreskanta aro da homoj laŭ tio iras en "inferon" al "eterna pereo", dum la fluo de "savitaj" pli kaj pli maldensiĝas.
      Se ĉi tiu koncepto estus ĝusta, la Dia plano aŭ celo koncerne la homojn estus grave fiaskinta. Pli kaj pli da homoj forlasas la oficialan eklezion, pli kaj pli ne plu kredas la instruitajn dogmojn, multaj ĉesis partopreni diservojn kaj fariĝis "liberpensuloj", kaj densa fluo da seniluziitoj transiras al aliaj religimovadoj. Kaj ili ĉiuj portas – laŭ fervora "kristana" juĝo – la stampon: "perdita".
      Ĉu la providenco do ne intencis "savi" ĉiujn? – Al tio la severaj kredantoj respondas, ke Dio donis al ĉiu homo "liberan volon", por ke li mem elektu. Sed tamen restas la fakto, ke multaj homoj ne povas elekti "la ĝustan"; kaj multaj, kiuj komence estis kredantoj, poste komplete perdis la kapablon kredi. Kiamaniere tiuj homoj povus "voli la ĝustan"? Por eviti la "eternan pereon" ja estas necese kredi je la "savo" tra la beno de bapto. Ĉar laŭ la ortodoksa "kristanismo" estas Dio, kiu kreis la homon, kaj kiu posedas ĉiun potencon en la ĉielo kaj sur la tero, kial do Li ne kreis la homon tia, ke li ne povus "voli" la malĝustan? Certe ne ekzistas estulo, kiu konsideras "eternan pereon" alloga kaj elektinda ekzistoformo por la estonteco.
      Laŭdire Dio estas "ĉioscia"; el tio sekvas neeviteble, ke Li anticipe konis la sorton de tiuj homoj, kies estonteco estas "eterna pereo". Ĉar Li ankaŭ estas nomata "ĉioama" kaj "ĉiopova", kial do Li ne stabiligis egale al ĉiuj homoj la kapablon "kredi"? – Estas io neperfekta ĉe Lia kreo de tiuj homoj, kiuj perdis tiun kapablon kaj sekve ankaŭ la kapablon "voli" la "ĝustan". Kaj kulpigi ilin pro ilia "kredomanko" estas altgrade neame; ili ja ne povas elmontri ecojn kaj agojn bazitajn sur kapabloj, kiujn ili tute ne havas.
      Ĉu ne la vero estas, ke la fervora "kristanismo", damnante al glavo kaj fajro, al eterna pereo en infero, per ĉi tio montras sin tro saturita de idolismaj ideoj? Estas danĝera afero tiamaniere en la nomo de kristanismo minace terurigi aliulojn per infero kaj pereo. – Ĉu tia ago ne montras gravan mankon de "amo al proksimulo"? Ĉu ĝi ne estas precize tiu malsaĝa juĝo, kontraŭ kiu la gvidanto kaj mondsavanto avertas per la vortoj: "Ne juĝu, por ke vi ne estu juĝataj. Ĉar per kia juĝo vi juĝos, per tia vi estos juĝitaj"?


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.