Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-25) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La idolo plej longe vivanta   

 

 
19-a Ĉapitro
Kial la pagana diobildo kaj la paganaj tradicioj povis stampi la kristanismon ĝis en la 20-a jarcento.
Kristo do venis kun idealismo kaj moralo, kiuj iom post iom ekstermos la kredon je la pratempa diobildo heredita de la judaismo. Komence tiu juda diobildo gajnis superan venkon mortigante Jesuon per siaj adeptoj kaj ĉefpastroj. Sed per tiu mortigo komenciĝis la neevitebla pereo de la praa dikulto. La maniero, en kiu la altevoluinta Jesuo frontis siajn suferojn, estis kompleta agnosko kaj fundamenta praktika realigo de la altaj idealoj kaj reguloj, pro kies teoria konigo oni lin mortigis. Ĝuste per la krucumo tiuj idealoj fariĝis praktika realaĵo por granda parto de la homrondo ĉirkaŭ Jesuo, kaj per tio ili fariĝis ankaŭ historia fakto, nun nomata "kristanismo". Tiu "kristanismo" tamen ne plenumis plene la idealojn de Jesuo kaj sekve ne estas vera kristanismo.
      Preskaŭ dudek jarcentoj pasis, post kiam la agmaniero de Jesuo – la modelo de agmaniero povanta savi la mondon fariĝis praktika realo. Kaj pasos ankoraŭ centoj da jaroj, antaŭ ol tiu agmaniero fariĝos ĝenerala ĉe la teraj homoj. Por pagano aŭ barbaro konvertiĝo al tia agmaniero dependas nome ne sole de volo. Eĉ tre evoluintaj estuloj, kiuj deziris praktiki tiun agmanieron, kaj kies "spirito ja estis fervora", plendis, ke "la karno estas malforta". Paŭlo diris: "La bonon, kion mi volas fari, mi ne faras; sed la malbonon, kion mi ne volas fari, mi faradas". Evidentas do, ke praktikado de la agmaniero de Jesuo estas malhelpata de "la malforta karno", t.e. de la kutimo praktiki bestan aŭ paganisman agmanieron, kiun kutimon ni ja heredis de praa tempo.
      Praktiki "la malbonon" do estas kunnaskita vivmaniero ĉe la barbaro aŭ naturhomo. Ĝi radikas profunde en lia naturo. Senkutimigi sin de ĝi estas eble nur per longedaŭra kontraŭbatalo, kiu devas fariĝi nova kutimo kapabla direkti la agojn kaj fine tute forŝovi la malnovan kutimon.
      Sed evoluigi tian novan kutimon postulas tempon. Sur ĉiu stadio en tiu evolutempo la psika stato de la estulo estas stampita de la batalo inter la malnova paganisma agmaniero kaj tiu de Jesuo. En tiu situacio troviĝas ankoraŭ la adeptoj de la "kristanismo". Ili do ankoraŭ estas kvazaŭ adeptoj de "la malbono" krom de "la bono". Estas kompreneble, ke ili en tia stato ne povas aboli kulton de dio, kiu – analoge al ilia propra naturo – estas adepto de "la malbono" krom de "la bono", estas estulo kun malamikoj (la diablo ekzemple), estulo kiu kondamnas kaj punas per eterna pereo, kaj favore rekompencas en eterna paradizo tiajn adeptojn, kiuj per preĝado kaj glorado al li, kaj per kondamno kaj persekuto al la "nekredantoj", sukcesis iĝi liaj favoratoj kaj senti sin "sanktaj kaj savitaj".
      Se oni ne imagus sian dion ĝuste tia, kiel ĵus priskribite, ja estus necese imagi lin tia kvalita kiel Jesuon. Sed en tiu okazo oni ne estus krucuminta la mondsavanton, kaj lia vivado estus okazinta kiel vera triumfo. Ke oni lin torturis kaj mortigis, sekvis ĝuste el tio, ke oni konstatis antagonismon inter la heredita dio kaj Jesuo, kiu kondamnis neniun, sed ĉiun pardonis.
      La kredo je tiu heredita dio tamen ne estas konservebla. Ju pli oni evoluas, ju pli da saĝo kaj moralaj kvalitoj oni akiras pere de ĉagrenoj kaj suferoj, kaj ju pli oni, sekve, dekutimiĝas de kolero kaj venĝemo kaj tiel pli kaj pli similas al Jesuo, des pli oni perdas la kredon je la heredita diobildo, ĉar oni ne povas agnoski dion, kies kvalitoj, tendencoj kaj agmaniero estas pli primitivaj ol tiuj de oni mem. Kaj al iom evoluinta homo nek bapto kaj konfirmacio nek komunio povas helpi, kaj diservoj en preĝejo iĝas pli kaj pli superfluaj; lia sola vojo al Dio kondukas tra veroserĉado, t.e. tra scienca esploro; al li la "kredo" aŭ la heredita di-koncepto ne plu estas irebla vojo al feliĉo.
      Alia estas la situacio ĉe estuloj, kies konscio ankoraŭ estas regata de kolero, malamo kaj venĝemo, sed kiuj ankaŭ estas religie stampitaj. Ili agnoskas kun kontento kaj fidemo dion kun moralaj kvalitoj similaj al iliaj propraj. Eĉ mankas al ili la kapablo koncepti pli altmoralan dion kiel veran. Agmaniero ne analoga al ilia propra ŝajnas al ili fantazia, utopia aŭ eĉ ateisma. Konsiderante ĉi tion oni komprenas, ke, por ke inter tiaj estuloj la komencanta kristanismo enradikiĝŭ, estis necese, ke la prezentata diobildo iom respondu al la paganismaj dikonceptoj. Dio kiu ne povas koleri, sed nediferencige volas feliĉigi ĉiujn, dio de kiu oni povas neniun favoron elflati, sed kiu ordonas, ke frapite sur unu vango, oni devas alturni ankaŭ la alian, – tia dio estus tiom kontrasta al iliaj paganismaj psiko kaj kutima agmaniero, ke ili neniel povus akcepti lin kiel veran. – Ĉi tiuj faktoj estis la kaŭza fundo de la suferoj kaj morto de Jesuo, de la persekutoj al la unuaj kristanoj, kaj de tio ke la paganismaj diobildo kaj religia koncepto povis saturi kaj regi la kristanismon ĝis en la 20-a jarcento.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.