Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-25) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La idolo plej longe vivanta   

 

 
18-a Ĉapitro
Kie la dio de kolero kaj venĝo eltroniĝas, kaj la Dio de Jesuo, la "ĉioama" Dio, estas realaĵo.
Kio kaŭzis tion, ke la oficiala kristanismo predikas tian primitivan bildon de Dio? Ĉu la kaŭzo ne estas, ke tiu bildo estas heredaĵo de pratempo? La "dio de kolero kaj graco", la dio kiu postulas "okulon pro okulo kaj denton pro dento", kaj kiu punas kaj venĝas, estas konata de tre malnova tempo. Estis li, kiun Moseo kaj la judoj kultis, estis li, kiun ili kredis servi intencante ŝtonumi la adultintan virinon; malmultvorte, li estis la plej alta idealo de la tuta malnova Testamento.
      Kiel estus eble, ke tia di-koncepto restu senŝanĝe la plej alta idealo, dum la homoj spirite kreskas kaj evoluigas pli altan moralon kaj amecan agmanieron? Por tiaj pli evoluintaj homoj la heredita Di-koncepto aspektas malnoviĝinta kaj neakceptebla. La instruo de la mondsavanto Jesuo estis – kiel ni scias – neniel flata al la di-koncepto de Moseo. La grandanima agmaniero de Jesuo, liaj amo kaj pardonemo al liaj turmentantoj, lia arda deziro pri savo por ĉiuj homoj estis faktoj tiom superantaj la moralan stadion, kiun oni ĝis tiam atribuis al Dio, ke konflikto estis neevitebla, konflikto en kiu la venko de Jesuo necese devis kompromiti kaj forigi la hereditan diobildon.
      Ĉu la laste nomita do okazis? Jes, parte. La konflikto estiĝis. La ĉefpastroj de la malnova diobildo koleris pro la apero de Jesuo, kaj koste de kio ajn ili volis malhelpi, ke tia idealismo kiel lia fariĝu konata en la mondo. Ili sukcesis lin krucumi, sed ju pli ili turmentis lin, des pli li havis okazon montri, ke estas neeble kolerigi perfektan homon aŭ igi lin malami siajn turmentantojn, kaj ke lia reago eĉ kontraŭ plej kruela turmento ĉiam estas nur amo kaj pardonemo. Ĉi tion la ĉefpastroj ne komprenis.
      Ĝuste tiu nova maniero de ago, tiom kontrasta al la moralo de la mosea leĝo, fariĝis la komenca savo de la mondo. La nomitaj ĉefpastroj do, nesciante, estis la necesaj asistantoj de la mondsavanto. Ili kreis la situacion, en kiu la nova moralo povis sin fizike manifesti kaj antaŭ la mondo pruvi, ke al homo estas eble atingi konscistadion, kiu igas lin agi en la montrata maniero senhezite kaj memkompreneble.
      La konflikto fariĝis granda venko por Jesuo. De tiam liaj idealismo kaj agmaniero estas energie predikataj en la mondo kiel imitinda ekzemplo. Al la Moseo-dio ĉi tio fariĝis kvazaŭ mortobato. Li tamen ne tute neniiĝis; tiu dio de kolero kaj milito manifestas ankoraŭ dum jarcentoj senlime multe da venĝo kaj persekuto, militado kaj sufero. Maskite kiel "sanktaj" kaj "justaj" la bestaj kvalitoj egoismo, kolero kaj malamo kondukas la mondon al sia ekstrema konsekvenco: la granda ekstermoprocezo. Nur tie, inter fumantaj urboruinoj de la paganismo kaj idolkulto, inter mortokrioj kaj kadavrofetoroj, la ordinara tera homo, vundita, torturita kaj forlasita de ĉio al li kara, ĝisfunde rekonas la frenezon de malamo kaj militado; nur tie li tutkonscie agnoskas la spiriton de Jesuo kiel vivan realon. Kaj en tiu realo la "kolera kaj venĝema" dio devas perei. En la dieca lumo de tiu realo oni povas enterigi lin, tiun fantomon de la pratempo, flanke de liaj antaŭuloj. Kaj post tio la Patro de Jesuo, la "ĉioama Dio", povos libere elradii siajn ĉioampleksajn pacon kaj benon en la "novan ĉielon kaj novan teron, en kiuj loĝas justeco".
      Tiun feliĉan staton la tera homaro ankoraŭ ne atingis. Plejparte ĝi ankoraŭ agnoskas la Moseo-dion, kiu do postvivas la aperon de la Jesuo-idealismo per preskaŭ dumil jaroj, kvankam tiu idealismo jam faris al li mortosekvigan vundon necesa ago, por ke la mondo saviĝu.
      Ke la Moseo-dio povas ankoraŭ vivi, malgraŭ la mortobato, estas klarigeble per tio, ke oni provizis lin per "lambastono": la teorio pri "graco kaj pekabsolvo". Helpe de tiu lambastono la di-idealo de la antikva Izrael infektadas la "kristanismon" ankoraŭ en la dudeka jarcento. Estas kompreneble, ke pro tio la alta am-idealo de Jesuo ankoraŭ fojon post fojo estas krucumata. Ĉu la mondsavado povas sukcesi, ĉu la homaro povas agnoski la subliman am-idealon de Jesuo, dum oni daŭre predikas dion, kiu efektive posedas nur ordinaran terhoman psikon kun ĉiuj ties tendencoj al kolero, venĝemo kaj egoisma avido, kaj kiu postulas pek-oferojn eĉ de la estuloj, kiujn li laŭdire mem kreis, kaj pri kies malbonaj kvalitoj sole li mem sekve portas la kulpon?
      Liajn primitivajn tendencojn al kolero kaj venĝemo oni nomas "sanktaj" aŭ "justaj"; sed tio estas nura ornamo sur la heredita idolo, ornamo nepre necesa por la daŭrigo de lia ekzisto en la tempo post Jesuo. Sen tiu spirita ornamo, laŭ kiu la Moseo-dio grace rezignas la venĝon kaj absolvas la plorantan "pekulon", li estus tro timiga kontrasto al la lumo, en kiu ĉiuj teraj gentoj estos benataj, la lumo kiun Jesuo elradiis per sia teoria kaj praktika agado por konigi, ke "pekuloj" "ne scias, kion ili faras", ke "ami proksimulon kiel sin mem" estas "plenumo de la leĝo", kaj ke estas science ĝuste "alturni ankaŭ la maldekstran vangon, kiam iu frapas la dekstran".
      Mondsavanto, kun ia alta misio konigi la veran sanktan spiriton de amo kaj racio, ne povas esti servisto aŭ pastro por dio, kiu multe malsuperas lin koncerne amon, racion kaj diecan spiriton.
      Eble oni kontraŭdiras, ke ankaŭ Jesuo povis koleri, kaj por tiu celo oni rememorigas pri la rakonto, kiu lasas Jesuon vergi la vendantojn for de templa enirejo. Sed evoluinta esploranto facile konstatas, ke tiu rakonto venis el evolunivelo, kie oni volonte aprobas, eĉ ĉe sia dio, la terhomajn kolero kaj venĝotendencojn, nur nomante ilin "sanktaj kaj justaj"; sekve la menciita rakonto neniel rilatas al la vera Jesuo; ĝia enhavo estas tute fremda al la spirita evolustadio, de kiu venis la kosma mondsava instruo de Jesuo, la instruo kiu atestis, ke li estas superombrata de la sankta spirito, aŭ posedas "kosman konscion" (klarigita en "Livets Bog"), t.e. ke li "unuiĝis kun la Patro".
      Estulo, kiu petis Dion pardoni liajn plej akrajn turmentantojn, la plej malicajn kontraŭulojn de lia dieca misio, estulo kiu venis en la mondon por lernigi al la homoj, ke oni devas "alturni ankaŭ la maldekstran vangon, kiam iu frapas la dekstran", kaj ke la "savo de la mondo", dependas de tio, ĉu oni povas "ami proksimulon kiel sin mem", estulo kiu memvole aliris siajn turmentontojn kaj kun trankvila amo diris al ili, ke li estas tiu, kiun ili serĉas, – tia estulo ne povas ekkoleri kaj furiozi pro bagatela negocado sur la templa ŝtuparo, tiom malpli ĉar la vendaĵoj estis objektoj, kiujn oni laŭ malnova moro uzis ĉe la diservaj oferadoj. – Se la "reprezentantoj de Jesuo" opinias, ke tia negoco estas "peka", kial ili ne forvipas la vendantojn en la multaj florvendejoj, kiuj nun svarmas ĉirkaŭ tombejoj kaj kremaciejoj? Multokaze tiaj negocoj eĉ dependas ekonomie de vendado en dimanĉoj kaj aliaj sanktaj tagoj.
      Malveraĵon oni devas senmaskigi kaj ekstermi. Rakontoj, estiĝintaj sur evolustadio multe sub la nivelo de Jesuo, estas facile koneblaj. Per la frukto oni konas la arbon. Kaj, feliĉe, per siaj instruo kaj agoj Jesuo heredigis al ni tiom da fruktoj el lia alta stadio, ke ni facile ilin distingas de tio, kion oni el primitiva terhoma evolustadio kunligis al lia nomo.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.