Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-25) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La idolo plej longe vivanta   

 

 
17-a Ĉapitro
Ĉu Jesuo estas pli granda kaj pli nobla ol Dio mem?
Do, kredo al "kolera kaj punema dio" estas neakceptebla por la menciitaj altevoluintaj estuloj. Moralaj geniuloj fariĝis tro grandaj, tro maturaj en la vivevoluo por interesiĝi pri la "kristana ĉielo" kun ĝia nenifarado. Ĉar ĝi ankaŭ estas "paradizo de graco", t.e. paradizo por "favoritoj", ĝi havas nenian eblon por feliĉigi la nomitajn estulojn de amo. Estulo kun altevoluinta amopovo nome neniel povas senti feliĉon estante "favorito de la dioj", se samtempe iu lia kunulo suferas absolutan pereon aŭ eternan inferan turmentiĝon; lia amo al tiu damnita estulo turmentus lin tiel, ke lia "ĉielo" fariĝus "infero" por li. Estulo kun altevoluinta amopovo do ne vivadas en ia feliĉozono de di-snobeco; al li estas tute fremda la "feliĉo", kiu igas "savitajn" aŭ "sanktajn" danki Dion pro tio, ke ili ne estas kiel "la malamikoj", kaj kiu igas "fariseon" danki, ĉar li estas pli bona ol "la ceteraj homoj, rabemaj, maljustaj, adultemaj" ktp. Li pli havas la humilan sintenon de la "impostisto" de la parabolo; malgraŭ sia granda genia kreado li tre ofte trovas, ke li faras tro malmulte por "la homoj".
      Vera ĉiela feliĉo do ne konsistas en "sekurigo de propra haŭto". Kian feliĉon trovus patrino en la "paradizo", se ŝiaj amataj filo kaj filino suferus en eterna "infero"? Ĉu ŝi – se veran amon ŝi sentas – ne preferus rezigni la "paradizon" por esti kune kun siaj infanoj, por dividi kun ili la malfeliĉon, eĉ se tio devus okazi en "infero"? Kaj ĉu tia prefero ne akordus kun la sinteno kaj agado de Jesuo? Nur nenatura patrino povas esti kontenta kaj feliĉa sukcesinte sekurigi nur sin mem. La "paradizo de graco" sekve devas esti "hejmo" por tiaj gepatroj, kies amo al propraj infanoj malsuperas tiun, kiun bestoj ordinare sentas por siaj idoj, ĉar bestoj multokaze riskas sian vivon por gardi la idojn. Kaj ĉu ekzistas amo pli granda? Ĉu Kristo ne diris, ke "neniu havas amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj"? Ĉu li mem ne rezignis sian altan stadion irante en "inferon", en la zonon de suferoj, por helpi la homojn? Ĉu li iam klopodis eviti suferon ligitan al la plenumo de sia misio? Ĉu iu doloro, ĉu lia tuta turmentiĝo iam igis lin cedi en la batalo por doni scion kaj saĝon al la homoj? Sian fizikan korpon li donis kiel garantiaĵon, la plej grandan, kiun oni povas doni, ĉar malantaŭ tio kulminas la amo. Kaj ĝuste sur kulminanta amo Jesuo bazis la veran kristanismon.
      Se estulo, kiu ne mem estas dio, sed nur nomiĝas "filo de Dio", do povis manifesti tian amon al proksimulo, kaj se normalaj gepatroj riskas sian vivon por gardi la infanojn, tiom pli Dio mem devus elradii tian amon, manifesti tian agmanieron. Sed ĉu la dio de la ordinara "kristanismo" faras tion? Ĉu ni ne vidis ĵus, ke li estas dio de kolero, estulo kies venĝemo postulis turmenton kaj buĉon de iu, de la filo? Ĉu oni povas imagi Jesuon fari similan postulon? Ĉu li iam diris, ke liaj turmentantoj estu punataj per torturo aŭ per kondamno al pereo? Ĉu li entute ekkoleris kontraŭ siaj turmentantoj? Ĉu li ne diris, kontraŭe: "Patro, pardonu ilin, ĉar ili ne scias, kion ili faras"? Oni ne bezonas altevoluintan inteligenton por povi konstati, ke la filo Jesuo multe superas morale la kristanisman dion.
      Sed, ĉu tia stato estas defendebla? Ĉu estulo, kun moralo kaj agmaniero multe malpli evoluintaj ol tiuj de lia filo, povas havi aŭtoritaton kaj dignon kiel dio? Ĉu la homaro trovos savon en mondkoncepto, kies dion karakterizas la plej primitivaj terhomaj malvirtoj kiel kolero kaj venĝemo, dum lia filo "amas proksimulon kiel sin mem", neniam koleras aŭ venĝas sin, kaj sekve ankaŭ neniam postulas "pekoferon" aŭ alian repacigan faron por povi pardoni siajn persekutantojn; eĉ ŝajnas, ke li estas pli scianta ol la dio mem, kion nome supozigas liaj vortoj: "ĉar ili ne scias, kion ili faras".
      Ke la dio de la nuna kristanismo estas inklina al kolero kaj venĝo, estas nekontesteble dum oni asertas, ke li postulas "pekoferon", ĉar tia postulo identas kun venĝo, kaj venĝo venas el kolero. Ĉu la kristana dio do ne scias, kiel Jesuo sciis, ke "pekuloj" "ne scias, kion ili faras"? Ĉu li ne scias, ke ĉiu estulo montras per siaj agoj nur sian "frukton", ke neniu povas agi konforme al evolustadio, kiun li ankoraŭ ne atingis, kaj ke, sekve, murdado estas al militisto kaj murdisto tiel natura kiel al tigro manĝi vivan karnon? Ĉu li ankaŭ ne scias, ke puni kaj torturi venĝinton pro liaj agoj estas tiel naive kiel vipi tigron pro ĝia karnomanĝado, kaj ke tia torturo havus en ambaŭ okazoj saman rezultaton: dresiĝon?
      Ne, la kristana dio ne scias ĉi ĉion. Li suferas la samajn nescion kaj aliajn mankojn kiel la ordinara tera homo; en mala okazo neniam venus kolero kaj venĝemo en lian konscion, ĉar tiaj kvalitoj evoluas nur el primitivo kaj nescio; ili estas la spiritaj "fruktoj", kiujn portas la estuloj dum siaj unuaj elementaj paŝoj kiel "bestoj" kaj "terhomoj". En la konscio de Jesuo ili tute ne ekzistis, kaj en nia tempo ekzistas multaj homoj, en kiuj ili rapide regresas. Se tiel ne estus, ne ekzistus "evoluo". Sed estas fakto, ke la homaj individuoj troviĝas sur tre diferencaj ŝtupoj en la morala evoluo; kelkaj troviĝas tie, kie kolero kaj malamo estas dominantaj, aliaj tie kie tiaj kvalitoj pli kaj pli reduktiĝas, kaj plej alte ni trovas homojn, kiuj jam antaŭ longe postlasis la moralan stadion, sur kiun la kristanoj metis sian dion asertante, ke nur pekofero povas repacigi lin, kaj ke li kondamnas estulojn al "eterna turmentiĝo", kvankam tiuj estuloj – ankaŭ laŭ kristana instruo – estas produktoj de lia propra kreado.
      Ŝajnas al mi, ke la dio de la nuna kristanismo mizere palas kompare kun la alta morala stadio de Jesuo. – Ĉu ne estas kredeble, ke en tiu diferenco kuŝas la plej grava difekto de la "kristanismo"?


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.