Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-25) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La idolo plej longe vivanta   

 

 
16-a Ĉapitro
La "paradizo" de la "kristanoj" ne povas kontentigi altintelektulojn
Ni nun konstatis, ke la plej intensa ago de la homoj celas konservi ilian propran pozicion. En antaŭaj, primitivaj evolustadioj tiu pozicibatalo estis agnoskata kiel evidenta idealo, sed post la apero de la kristanismaj idealoj, kies apogeo, la kompleta altruismo, akre kontraŭas al la nomitaj primitivaj idealoj, ĉi tiuj bestecaj tendencoj ne plu estis virtoj; oni pli kaj pli konsideris ilin "pekoj". Sed, ĉar oni ne povas en unu momento sin radikale ŝanĝi, kaj ĉar oni nenion sciis pri la estontaj fizikaj estadoj postmortaj kaj sekve ankaŭ nenion pri la daŭra evoluo dum tiuj estadoj, la adeptoj de la komencanta kristanismo estis ĝenerale konsiderataj "pekuloj". La homo laŭ sia naturo tamen ŝatas esti admirata, esti konsiderata "heroo"; do estis ĉagrene ĉiumomente senmaskigi kiel simpla "pekulo"; kaj krome, la rekono, ke oni neniam sukcesos atingi la altan nivelon de la instruataj idealoj, povis en momento de sincero efiki vere malesperige. El ĉi ĉio estiĝis la teorio de "graco" kaj" pekabsolvo". Ĝi fakte montris eliron el la embaraso. Per ĝia helpo la leĝorompinto ne nur povis eviti la minacan "inferon", sed krome li povis konservi, malgraŭ siaj "pekoj", sian "heronimbon" kiel kristano, nome pro tio, ke "pekabsolvo" savas "pekulon" el la "puno por pekuloj", kaj tiaj "savitoj" estas speciale ŝatataj de Dio, estas "Liaj elektitoj" – imago agrable flata al lia sinamo.
      Tia estis la procedo, ĉe kiu la menciita sinkulto akiris la nomon "dikulto" kaj eĉ estis konsiderata "kristanismo", kvankam la idealoj de la kristanismo kulminas en perfekta altruismo. La altajn belajn veraĵojn aŭ ordonojn: "ne ŝtelu", "ne mortigu", "ne juĝu", "amu vian proksimulon kiel vin mem", oni fine konsideris utopioj por neniu atingeblaj – escepte por anĝeloj kaj dioj. La tera homo trovis rimedon veni alivoje en la ĉielon; necesis nur "penti siajn pekojn" kaj "kredi al Jesuo", tio nuligis la postulon de la idealoj. Jesuo ja "suferadis pro niaj pekoj" kaj per tio mildigis por eterne la "koleran Dion", tiel ke Li tute ignoras la postulojn de la idealoj kaj grace malfermas la "ĉielajn pordojn" por ŝtelistoj kaj rabistoj, murdintoj kaj aliaj leĝorompintoj, kiuj do grandare invadas la ĉielon. – Sed, ĉu tio ne ĉagrenas la anĝelojn? Ĉu ne estas tro ĝene al la ĉielaj loĝantoj, se ilia luma sfero pleniĝas per estuloj, kiuj povas nur priplori sian nekapablon konterne plenumon de la idealoj?
      Se homo penteploras pro farita murdo, ĉu tio garantias, ke li ankaŭ pentas faritan ŝtelon? Se ne, li ja verŝajne daŭre ŝtelos ankaŭ en la "ĉielo". – Se homo ekrekonas, ke klaĉo estas malinda ago, tio neniel garantias, ke li ne havas alian malvirton aŭ neperfektaĵon. Kaj tio signifas, ke la "paradizo de graco" estas regno aŭ zono loĝata de ne-perfektaj estuloj kun ne nur tiuj malvirtoj, kiujn ili "pentas", sed kun eble multaj aliaj neperfektaĵoj, kies malbonon ili ankoraŭ ne rimarkis, kaj kiujn ili sekve ne povas penti. Ĉi ĉiuj malbonaj tendencoj kaj iliaj manifestoj metas sian stampon sur la "ĉielon", kaj sekve troviĝas nenia esenca diferenco inter tia ĉielo, "ĉielo de pekabsolvo", kaj la ordinara surtera vivado.
      El la oficiala teorio de pekabsolvo venas do la konsekvenco, ke la "paradizo" de la "kristanoj" ne povas esti tiu regno, pri kiu Jesuo diris, ke ĝi "ne estas el ĉi tiu mondo".
      Regno kun la karakterizilo "ne el ĉi tiu mondo", regno identa kun tiu, kiun Jesuo nomis "mia regno", devas esti zono, kies loĝantoj estas ĉiel perfektaj. En ĝia sfero troviĝas neniu nepreta estulo, neniu kiu sukcesis eniri helpe de sia pento pri kelkaj neperfektaĵoj, kaj kiu supozeble daŭre manifestos aliajn mankojn en sia naturo, tiajn nome, pri kies "pekeco" li ankoraŭ ne konstias.
      Ni rigardu momente tiun parton de la "paradizo de pekabsolvo", kiu estas videbla jam en nia surtera vivo, nome la "absolvitajn", "savitajn" aŭ "sanktajn" homojn. Ĉar ili pretendas, ke iliaj "pekoj estas absolvitaj", ili ja devas reprezenti la spiritan sferon de la nomita "ĉielo de graco". Sed, ĉu ili elmontras ian ĉiosuperan feliĉon? Ĉu ili ne daŭrigas sian frandon de karno kaj sango el aliaj estuloj, kvankam nuntempe abundas vegetara manĝaĵo, kiu ne kaŭzis sangelverŝon aŭ aliajn fizikajn dolorojn? Ĉu ne ankaŭ ili estas ĝenataj de malsanoj kaj diversaj ĉagrenaĵoj? Ĉu en iliaj rondoj ne okazas disputoj kaj kvereloj kiel inter "nekredantoj" kaj "sendiuloj"? – En ilia vivo nur tre malmulte, se entute io, parolas pri vera feliĉego aŭ verigas la aserton, ke ili estas speciale favorataj de Dio. Ke ili post la morto, kiel "la granda blanke vestita homamaso", devas "svingi palmojn" kaj "kanti glorkantojn" ne pligrandigos la feliĉon, ĉar – kiu povas esti feliĉa sen laboro, sen okupo? Ĉu oni kredas, ke grandaj sciencaj aŭ artaj geniuloj kun entuziasmo atendas "paradizon", kie la okupo de ilia genio estas reduktita al nura glorkriado? Ĉu ne kulminus la enuo, se oni neniam povus fari ion alian ol ovaciante svingi manojn? Ĉu tia situacio ne fariĝus netolerebla mallibero? Ĉu finfine oni ne malbenus tian ekzistadon kaj ĝian kaŭzon?
      Kaj por kio utilus tia eterna nenionfarado? Kiu profitus el ĝi? Se nur ĝin Dio celus per sia kreado, per la tuta energimanifestado de la universo, ĉiuj "kristanaj" idealoj estus nur vanaj ruboj, ĉar tiuokaze Li estus la malplej kristeca estulo en la mondo. Li estus la kulmino mem de egoismo, kreinte la mondon kaj ĉiujn estulojn nur por fariĝi glorata. Tia kreado havus nenion komunan kun amo, kiu ja ekskluzive celas bonfarton de aliaj. Ne igi sin servata, sed servi aliajn; ne igi sin amata, sed mem ami; ne igi sin glorata, sed mem glori meritulojn, ĉi ĉio estas amo. – La gloranta "blanke vestita homamaso" en la "kristana ĉielo" do elmontrus pli da amo ol ilia Dio, ĉar Li estus la plej granda pekulo kontraŭ iliaj propraj idealoj. – Kiel oni vidas, ne estas malgravaj la aferoj, kiuj pro mankanta logiko kaŝas sin sub la esprimoj "kristanismo" kaj "dikulto".
      Oni facile komprenas, ke tia "dikulto" aŭ "kristanismo" ne akordas kun arto kaj scienco, ĉar se la fina celo de la tuta ekzistado estus nura svingado de palmobranĉoj, por kio utilus tiuokaze la grandioza evoluo de homa intelekto, kiu precipe en la nuna epoko okazas? Al kio taŭgus ekzemple ĉiuj lernejoj, de la elementaj ĝis la plej altaj, kiuj pli kaj pli riĉigas la mondon? Kial Dio ne bremsis antaŭ longe tiun evoluon? Por svingi palmobranĉojn kaj eligi glorkriojn ja ne necesas tiel cerboriĉa estulo kiel la nuna homo. Por tiaj manifestaĵoj ni estis sufiĉe evoluintaj jam sur la stadio de ekzemple hundo. Ne ekzistas "glorkrioj" pli sincere ĝojaj ol tiuj de hundo, kiu revidas amatan estulon. Kaj se la palmosvingado estus necesa, ja estus al la providenco facila afero igi la hundojn buŝteni la branĉojn kaj ilin balanci. Eĉ homoj ja kapablas dresi hundojn por tiaj faroj, kaj eĉ por multe pli malfacilaj, ekzemple igi hundon salute "doni manon", fari "transkapiĝon" kaj iri nur per la antaŭpiedoj.
      Se en la "kristana ĉielo" la sola okupo do estas nura glorado, por kiu ordinara besto havas sufiĉan kapablon, la estiĝo de homo ja estas tute superflua. La homaj kapabloj pri arto, scienco ktp., kaj eĉ pri moralo laŭ tio estas senvaloraj aŭ eĉ malavantaĝaj.
      Sed religikoncepto kaj dikulto, laŭ kiuj la evoluo de la homa kreokapablo kaj la plej belaj kaj noblaj inspirfontoj de la vivo estas konsiderataj vantaĵo kaj peko, neniel povas harmonii kun la dieca instigo: "fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la teron kaj submetu ĝin al vi". Tia dikulto nepre des pli degeneras kaj malaperos, ju pli la Kreinto lasas intelekton evolui en la menso de la estuloj. Al pratempaindiano "la eternaj ĉaskampoj" estis la plej feliĉa, kion li povis imagi. La praa nordlanda batalulo ne povis imagi pli dezirindan "ĉielon" ol ĝuste sian "Valhalon". Sed kiel fartus intelekta geniulo, la di-benita kreinto de arto, scienco kaj moralo, en "ĉielo", kie lia tuta okupo estus nura svingado de palmobranĉoj? Elrompi arbobranĉojn por tia celo ŝajnus al morala geniulo eĉ vandalismo kaj sakrilegio. Se ne ekzistus konvena "paradizo" ankaŭ por tiaj estuloj, ili estus kvazaŭ senhejmaj koncerne la "ĉielon".
      Kondamni ilin al "eterna pereo", al "ploro kaj grincado de dentoj en infero" estas tute absurde, estas ideo kiun povas estigi nur tia cerbo, kiu neniam konscie kontaktis la logikon de la mondotuto, la logikon laŭ kiu la Kreinto "levas sian sunon sur la malbonulojn kaj bonulojn, kaj sendas pluvon sur la justulojn kaj la maljustulojn".


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.