Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-25) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La idolo plej longe vivanta   

 

 
15-a Ĉapitro
La oficiala kristanismo ankoraŭ ne liberigis sin de paganismo.
Al estulo kun bone evoluinta homamo estas tre videble, ke la antaŭe menciitaj religiaj reprezentantoj kaj aŭtoritatuloj, koncerne grandan kampon en sia konscio, tute ne praktikas tiun homamon, kiun ili predikas de la oficialaj katedroj. Pri tio ili kompreneble ne persone kulpas, ĉar ilia agmaniero ja dependas de ilia evolustato. Neniu estulo povas elmontri evolugradon, kiun li ankoraŭ ne akiris. Konforme al tio la tasko de ĉi tiu libro ne estas iamaniere persekuti la koncernajn estulojn, sed nur tio: esti senpartia helpo aŭ gvidilo por seriozaj intelektaj esplorantoj ĉe ilia serĉado pri la vero.
      Pri kio do temas, kiam la oficialaj predikoj forpuŝas anstataŭ allogas? – Krom la antaŭe nomitaj "eterna pereo", "fajra infero", "kolera punanta Dio" ktp. manifestiĝas pli rekte kaj senvuale multaj aliaj aferoj, kiuj neniel akordas kun la vera kaj alta religio de Jesuo mem, kaj do ankaŭ ne kun la leĝo de amo al proksimulo. Estas nekontesteble, ke estuloj, opiniante sin mem "sanktaj" aŭ "savitaj", estuloj kiuj pretendas esti imitindaj kristanaj modeloj, ne malofte elradias netoleremon kaj kondamnoinklinon kontraŭ homoj kun aliaj opinioj pri religiaj aferoj, kaj manifestas koleron kaj persekuton kelkfoje kun persisto en malamo kaj kondamno, kiu tute vualas la veran homamon kaj per tio ankaŭ la veran kristanismon. Ankaŭ de oficialaj katedroj ĉi tio okazas, eĉ sub la devizo "sankta kolero" aŭ "justa indigno", kio tute ne pliplaĉigas la etoson ĉirkaŭ ili. Ho, kiom multajn tiu zeloteco persekutis, malbenis kaj damnis al "eterna pereo en infero", al senĉesaj "plorado kaj grincado de dentoj"! Ekzemple la viktimoj de la inkvizicio, kiujn oni turmentadis ĝismorte nur pro tio, ke ili havis religian koncepton iom diferencan de la oficiale "kristana".
      Sed "kristanismo" manifestata en tia maniero ne estas kristaneco, ne estas esprimo de vera amo al la "Dio de amo", ĉar adeptoj de vera kristaneco energie kaj ĝoje aspiras esti "laŭ Lia bildo kaj simila al Li", kaj ili amas la regulojn, kiujn Dio, per Jesuo kaj aliaj grandaj saĝuloj, konigis en la biblio, ilia propra sankta libro.
      Kio do estas la "dikulto" de tiaj zelotoj? Kion ili kultas? Ke ili kultas ion, estas tute evidente. Kun superflua klaro ili montras sian grandan koleron kontraŭ alipensantoj. Ĝia kolero estas, laŭ plej profunda analizo, sinkonserva energio, estas parto de la animala sinkonserva instinkto; el tio sekvas, ke la nomita zelota kolero estas analoga al la kolero de hundo pro la ekzisto de kato. Kiam hundo ĉasas katon, kiam ĝi furioze bojante postkuras beston aŭ homon, kiu ŝajnas al ĝi tro proksima al ĝia mastro aŭ al ties posedaĵo, ĝia sinkonserva instinkto devigas ĝin fari tion. Per sia bruado kaj persekuto ĝi celas gardi, ĉu instinkte ĉu konscie, sian mastron kaj lian posedaĵon, kiujn ja tre bezonas ĝia propra ekzisto. En ĉiu aspiro de alia flanko pri favoro de ĝia mastro ĝi vidas subfoson de ĝia propra ekzisto, kaj tian subfoson ĝi devas kontraŭagi, kiel ĉiuj aliaj bestoj en simila situacio; ilia organismo devigas ilin fari tion. Tiu kontraŭago estas senpera esprimo de la sinkonserva instinkto. Ĉe la besto ĝi estas tute natura afero, ja eĉ virto, ĉar sen ĝi la besto tuj pereus en la vivobatalo. Kaj en la unuaj primitivaj evolustadioj de la homo ĝi estis pli ol virto, ĝi estis la plej alta formo de dikulto. Ĉu ne estis ĝuste ĉi tiu kolera kontraŭago, kiu konsistigis la kernon en la nordlanda mitologio? Ĉu ne estis la plej fortaj kaj venkemaj, t.e. la plej murdopovaj, kiuj kiel "granduloj" kaj "herooj" venis en la tiutempan paradizon "Valhalo"? La baza elemento, la ĉefa energio de tia dikulto tute analogas kun la energio, kiu regas la menson de korta gardhundo.
      Sed dikulto, venanta el mensostato de gardhundo, ne indas por "homo laŭ la bildo de Dio". Rerigardante al la homa evoluhistorio ni konstatas, ke la menciitaj antaŭaj virtoj pli kaj pli perdis sian gloron, tiel ke ili en nia tempo estas nomataj envio, ĵaluzo, kolero, malamo kaj agresemo. Ĉi tiuj konscienergioj estis nepre necesaj por sukcesa akceptiĝo en "Valhalo", sed ili ĉiuj servas al la principo de mortigo, kaj niatempe ilia nomo ne vekas agrablajn ideojn. En la ordinara kristanisma instruado oni kondamnas ilin kiel nurajn mallumaĵojn, kiuj kondukas homojn rekte en la nuntempan "inferon" kun ĝiaj "plorado kaj grincado de dentoj", kaj de kiuj la homoj sekve devas sin senigi por fariĝi indaj al la dezirata "feliĉego". – Tamen, ne estas eble en unu momento senigi sin de sia besta naturo; tial la homoj serĉis kaj trovis eliron: la kredo pri absolvo, kaj: la kutimo doni al multaj bestecaj manifestaĵoj pli belajn nomojn kiel "sankta kolero", "justa indigno" kaj simile, kiel antaŭe menciite. Tiamaniere ili stimulas sin kredi, ke la eksplodantaj bestaĵoj ne meritas punon kaj sekve ne malhelpas ilian eniron en la kristanan "paradizon".
      Sur la stadio inter paganismo kaj kristanismo la homoj do klopodis per ia kamuflilo kaŝi parton de siaj subaj tendencoj, de sia besta naturo, por ke ili ŝajnu "sanktaj" aŭ "justaj" kaj tiamaniere plenumu la idealajn devojn, kiujn la vera kristaneco starigas kiel kondiĉon por eniro en ĝian "paradizon". Kaj tiel kamuflite la bestodevenaj tendencoj libere frandis siajn manifestaĵojn. Kiom da sango ili fluigis tra la pasintaj tempoj! Ĉu la inkvizicio kun siaj teruraj torturmanieroj estis io alia ol bestecaj malamo kaj persekuto, ol rimedo de sinkonserva instinkto por gardi, "en la nomo de Jesuo", la papan potencon? Ĉu ĝi ne estis tre taŭga rimedo ankaŭ por teni la ordinaran profanularon senscia kaj naiva, por per tio stimuli la aĉetadon de indulgencatestoj? – La postulo, ke la altaj kristanecaj idealoj devas esti tuj kaj komplete plenumataj, se oni volas eniri la "paradizon", kaŭzis ĉe la plej multaj ĉioregajn sentojn de malindo, ĉar bestodevena homo ne povas tuj plenumi la kristanecan idealon, sed nur per daŭra evoluo akiri kapablon por tio. Ĉi tion klare esprimas Jesuo per sia eldiro pri "la Parakleto la Sankta Spirito", kaj generacion post generacio la vivo, la evoluado, ĝin verigas pli kaj pli klare. La nomitaj sentoj de malindo estis fekunda grundo por kultivo de la imago "peko". Kaj ĉar "peko" ja baris la "ĉielon" kun la eterna postmorta vivo, estis necese akiri absolvon. Ju pli ĉi tiu imago disvastiĝis kaj fiksiĝis, des pli da tintado de mono en la kaso de indulgencovendantoj. Ne estas tre mirige, ke oni per anatemo, per torturo kaj brulmortigo turmentadis ĉiun, kiu subfosis – eĉ tute minimume – tiun aranĝon de or-alfluo, aŭ kiu alimaniere atakis la reputacion de la aŭtoritatuloj. Estas kompreneble, ke oni malpermesis al laikoj legi la biblion, en ĝi ja nenie estas konfirmate, ke pekabsolvo kostas monon, aŭ ke iaj aŭtoritatuloj havas absolvopovon.
      La menciitaj malpermeso kaj persekutado sekve estis nura gardaranĝo kontraŭ tio, ke laikoj ekvidus la falson de la klerikaro, estis nura rimedo por konservi la eltrovitan fonton de riĉigo. La tuta inkvizicia sistemo estis nura kaj pura egoismo, t.e. "sinkulto" maskita kiel "dikulto".
      Ĉu cetere ekzistas dikulto, kiu ne estas maskita sinkulto? Jes, ĝi troviĝas tie, kie ekzistas neniu el la bestodevenaj energioj de sinkonservo, kiel envio kaj kolero, malamo kaj agresemo ktp., kiuj ĉiuj estas evidentaj signoj de sinkulto. Ili nome neniel povas evolui en homo ne subtenante lian personan pozicion aŭ gardante liajn amatajn posedaĵon aŭ karulojn.
      Sed, ĉu ne estas bele kaj ideale, ke oni batalas por tio, kion oni amas? – Jes, en la besta regno tio estas virto. La vojo en "Valhalo"-on estas rekta kaj senbara al ĉiu "batalheroo". Sed "batali" ĉi-okaze ja signifas mortigi, sekve "Valhalo" estas la "paradizo" por la plej impetaj – murdantoj. Batali por tio, kion oni amas, kulminas en murdo. – Ĉu do murdi estas bele?
      Ĉu la tera homo ne venis al stadio en la evoluo, kie la valoro de tiaj bestodevenaj idealoj estas tre duba? Unu "amas" riĉon kaj ekstermas, mortigas, ĉion, kio volas malhelpi lin fariĝi riĉa; alia "amas" la edzinon de sia najbaro kaj mortigas ĉion, kio barus la vojon al ŝi; – ĉu tiaj bataloj estas belaj? – Kvankam tiaj "idealoj" ankoraŭ certagrade regas la publikon – tiu pri riĉakiro estas eĉ oficiale aprobita, oni tamen ne povas diri, ke la publiko rigardas ilin senescepte simpatie. El tio sekvas, ke pli kaj pli estos necese kamufli la kontentigon de siaj materiaj avidoj per – "dikulto". Per la masko de "dikulto" oni ankoraŭ longatempe povas pravigi siajn koleron kaj indignon nomante ilin "sanktaj" aŭ "justaj". "En la nomo de Jesuo" oni ankoraŭ longe povas cedi al siaj nevenkitaj bestecaj tendencoj. Ankoraŭ multfoje oni spertos, ke miloj da homoj, pretendantaj posedi la "ĝustan kredon" kaj esti "savitaj", malamas, damnas kaj persekutas ĉiun, kiu havas aliajn pensojn pri religio, aŭ kiu kuraĝas pridubi eĉ nur tre modeste – ilian religian pravecon. – Precize kiel ĉiela inkvizicio. – Ĉu ne ankaŭ la mezepokaj krucmilitoj estis farataj "en la nomo de Jesuo"? – Kaj kion oni opinias pri la krucumo de la mondsavanto? Ĉu ĝi ne okazis laŭ instigo de la ĉefpastroj? "En la nomo de Dio" oni mortigis tiun "aĉan ribelulon", kiu aŭdacis disvastigi dubon pri la aŭtoritato de la tiamaj religiaj granduloj. Gardate de ĉefpastra ornato ili faris senskrupule la plej grandan krimon en la homara historio. Ili torturis kaj murdis moralan geniulon. Dion, kies servantoj ili pretendis esti, ili ponardis de malantaŭe – ĉion nur por gardi propran haŭton.
      Kaj kion oni faras hodiaŭ? Ĉu la militoj de la blanka raso ne estas farataj en la nomo de la kristanismo? Ĉu ne okazas, ke kristanaj pastroj solene benas la soldatojn kaj iliajn murdilojn? Ĉu ne ankaŭ aliaj rasoj nomas "sanktaj" siajn atakojn kaj militojn kontraŭ aliaj nacioj? Kaj la religiaj sektoj – ĉu ili ne atakas unu la aliajn? – Ĉu tio estas amo al proksimulo? Aŭ plenumo de la leĝo "ne juĝu"? Ĉu ne estus pliĝustenomi ĝin netoleremo, kolero kaj malamo? Ĉu ĝi ne estas precize egala al la fenomenoj, la energioj, kiuj efikas ĉe ĉiu alia erupcio de kolero kaj persekuto, kaj kiuj venas el timo pri perdo de propraj reputacio kaj pozicio? Ŝajnas ke espero pri "eterna pereo" por ĉiuj alipensantoj estas la argila fundamento, sur kiu tiaj juĝemuloj bazas siajn pozicion kaj "kristanan tabernaklon". En mala okazo ili sekvus la postsignojn de Jesuo kaj bazus sian ĉielesperon sur la fundamento montrita de li per la vortoj: "Al tiu, kiu frapas vian dekstran vangon, turnu ankaŭ la alian". Neniel ili kondamnus homon al la terura sorto "eterna doloro en infero". Al alipensantoj ili montrus tiun komplezon aŭ amon, kiun Abraham esprimis dirante al Lot: "Ne estu malpaco inter mi kaj vi, – se vi iros maldekstren, mi iros dekstren; se vi iros dekstren, mi iros maldekstren". Sed kiel ni vidis, ili ne agas tiel, sed en ne malalta grado elektis la malon. – La kristanismaj ŝtatoj, sektoj kaj societoj ankoraŭ aplikas – ĉiu laŭ sia maniero – la metodojn de milito, de teroro kaj punado; kaj per tio ili pruvas, ke la oficiala kristanismo ankoraŭ ne purigis sin de la paganismaj ingrediencoj.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.