Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-25) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La idolo plej longe vivanta   

 

 
14-a Ĉapitro
Kial la ekleziaj aŭtoritatuloj kaj la tielnomataj "sanktuloj" aŭ "savitoj" perdas terenon en la publiko.
Per nia rigardo al la vivo mem ni estas nun certigitaj, ke Dio ekzistas, ke amo al proksimulo estas la plej perfekta vivopraktiko, ke tiu vivopraktiko estas la plej alta formo de dikulto, kaj ke egoismo estas la rekta vojo al malfeliĉo. Post tio ni nun direktos niajn esplorajn rigardon kaj pensadon al la oficialaj instancoj de religia aŭtoritato por ekhavi almenaŭ provizoran koncepton pri la stadio, al kiu tiuj instancoj venis koncerne komprenon kaj Praktikadon de amo al proksimulo, de la vera dikulto. "Oficialaj instancoj" signifas ĉi tie precipe la "kristanaj". Ĉi tiuj dum jarcentoj ja forte influis la ordinaran publikon per diversaj decidoj kaj aranĝoj, kio ne malmulte kontribuis al la ŝanĝo kaj evoluo de la koncepto pri Dio kaj de la vivmaniero. Kaj ĉar en demokrataj landoj la tuta popolo, per ĝenerala voĉdona rajto, partoprenas la regadon de la ŝtato kaj per tio multe influas la formadon de politiko, de leĝoj kaj la tuta administrado, ni ne povas kontesti, ke la nuntempa praktikado de humano en tiaj ŝtatoj altgrade devenas de la influo de la nomitaj religiaj instancoj. Oni ankaŭ ne povas nei, ke tiu nia nuntempa kolektiva praktikado de amo al proksimulo multege superas tiun de la pratempaj paganismaj ŝtatoj.
      La nombro de aranĝoj fartitaj pro evoluinta amo al proksimulo atingas centojn; nur kelkajn el ili mi ĉi tie mencios: "Ruĝa Kruco" kun siaj ambulancoj – rekta realigo de la parabolo "La kompatema samariano"; hospitaloj kaj sanatorioj; subvencio al maljunuloj, invalidoj kaj aliaj bezonantaj helpon; la multaj aranĝoj celantaj gardi al la civitanoj personon kaj posedaĵon kontraŭ krimaj atencoj; krome la senpagaj diservoj, kaj la ankaŭ senpaga kleriga sistemo, kiu diversmaniere instruas pri animo kaj korpo, pri naturo kaj kulturo, laboro kaj la tuta ekzistado. Ĉi ĉio montras, ke la socio hodiaŭ estas multrilate stampita de evoluintaj kulturo kaj humano, t.e. de amo al proksimulo.
      Sed, kiel oni scias, troviĝas ankaŭ vastaj kampoj hontinde makulitaj de primitivaj barbaraj aŭ bestaj agmanieroj kiel militoj kaj alia detruado de vivo kaj posedaĵo, kaj aliflanke la ekleziaj aŭtoritatinstancoj perdas pli kaj pli da influo sur la publiko. Ĉiam pli da seĝoj restas neokupitaj ĉe la diservoj, pli kaj pli da homoj fariĝas "kontraŭreligiaj" aŭ ateistoj. Religia sarkindaĵo kaj spiritaj sovaĝaj tigoj kreskadas en formo de fanatikaj sektoj kaj aliaj kolektivoj. Ankaŭ diboĉado, malvirtoj kaj krimoj montras tendencon disvastiĝi. – Kiuj respondecas pri tiuj kontraŭkulturaj fenomenoj?
      Laŭ esenca kriterio neniu respondecas. Kiel ni jam vidis, la disharmonio en la homa vivo venas el la ankoraŭ tre juna kaj ne-preta stato, kiun la homo ĝis nun atingis en la granda kreoprocezo. Ke la sekvoj de tiu nepreto en nia tempo ŝajnas pliampleksiĝi, oni povas klarigi per la fakto, ke homoj atingintaj la nomitan evolustaton bezonas personajn spertojn por povi plu evolui. Sed koncerne tion la uzata terminaro de la eklezioj komplete arkaikiĝis. Tro multe en ĝi celas nur al la sentoj por per tio krei deziratan etoson; ĝi tute ne intencas doni nutraĵon por pensado, por intelekto kaj racio.
      El tio, ke la socio per la diversaj instruaranĝoj stimulas kaj akcelas la evoluon de la homa intelekto, estiĝis la damaĝo, ke la homoj nun estas tiom inteligentaj, ke ili ne povas akcepti la oficialajn moralregulojn de la eklezioj, nome ĉar tiuj reguloj ja aperas kiel nuraj postuloj, nuraj rezultatoj sen ia ajn motivigo aŭ klarigo prenita el la ĉiutaga vivo. Prediki tiajn postulojn tre konvenis antaŭ sentemuloj povantaj kredi, sed estas tute senefike antaŭ intelekte stampitaj homoj, kies kredopovo perdiĝis, kaj kies spirito do povas nutriĝi nur per esploro aŭ per racia klarigo de la aferoj. Do, ĉar la oficiala kristanismo diras al ĉi tiaj homoj, ke la vojo de Dio estas neesplorebla, aŭ eĉ kondamnas peka ĉian racian esploron de faroj de Dio, la rezultato el ĉi ĉio ja povas esti nur la antaŭe nomita, ke inteligentaj homoj grandare forlasas la eklezian tendaron kaj multokaze per tio provizore forlasas ankaŭ la lumon.
      Kio estas la ĉefa kaŭzo de tio, ke la homoj forlasas la ekleziajn rondojn? – Ni jam priparolis kelkajn el la eldiroj, kiuj aŭdiĝas de la predikaj katedroj, kaj kiuj ne povas akordi kun tiu perfekta logiko aŭ laŭceleco, kiun la vivo ĝenerale manifestas en sia kreometodo. Ni vidis, kiel ekzemple la ideoj "eterna pereo", "eterne flamanta infero", "kolera Dio" kiu "punas pro pekoj", konsekvence kondiĉas, ke Dio tute ne estas amo, sed multe pli similas terajn homojn kun primitiva malvarma interrilato, do troviĝas sur evolustadio, kiun multaj homoj jam lasis post si. Estas memkompreneble, ke homoj ne povas adori dion, kiu malsuperas ilin koncerne moralon kaj homamon. Krome aŭdiĝas multaj aliaj kontraŭlogikaj eldiroj, kiel ŝtoniĝintaj dogmoj, de la ekleziaj aŭtoritatuloj kaj de tiaj estuloj, kiuj pretendas esti "savitaj" aŭ "sanktaj" kaj speciale favoritaj de Dio. Sed, la plej alta idealo de tiuj homoj estas la mondsavanto Jesuo Kristo, pri kies luma spirito kaj perfekta homamo ni estis instruataj estante infanoj. – Ĉu lia prediko sur la monto ne estis brila glorado al ĝuste tiu logiko aŭ laŭceleco, kiun ni ĵus vidis regi en la granda kreoprocezo en la vivo kaj en la tuta naturo? Ĉu li ne estis enkarniĝo de ĝuste tiu agmaniero, kiu estas la intencita provizora finrezultato de la homa evoluo? Kaj ĉu tiu finrezultato ne estas la sola, kio povas krei harmonian kontakton inter la homaro kaj la abundego da vivbonaĵoj, kiuj ĝuste uzataj garantios perfektan homoregnon sur la tero, regnon sen ĉiaj "plorado kaj grincado de dentoj". Ĉu ne estis lia granda amo al ĉio vivanta, kiu igis lin paroli pri "la plenumo de la leĝo" kaj, laŭ sia perfekta scio pri la realo, identigi la leĝon kun tio: "amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro – kaj vian proksimulon kiel vin mem"? Ĉu ne estis ĝuste tiu lia granda kaj riĉa amo al homoj, kiu ebligis al li senti sin "unuigita kun la Patro"? Ĉar kion signifas "unuigita kun la Patro"? Ĉu ne precize tion: esti en plena harmonio kun la perfekta kaj grandioza amomanifestado, kiu el ardantaj fajramasoj kreis paradizan mondon por estuloj el karno kaj sango?
      Kiel la legantoj komprenas, la evoluinta kaj intelekte stampita esploranto de religio postulas multe pli de la homoj pretendantaj esti "sanktaj", aŭ "savitaj", aŭ esti reprezentantoj de la eterna Dio aŭ ties dieca sendito, ol kiom postulas kredanta neinteligenta sentemulo. Estulo, en kiu la homamo komencis esti grava faktoro, forte kontraŭas al ĉiu religia teorio, kiu ne harmonias kun homamo, kaj en drastaj okazoj li ĝin tute kondamnas. Ĝuste ĉi tiuj kontraŭstaro kaj kondamno estas la ĉefa kaŭzo de la vastiĝanta hodiaŭa abismo inter unuflanke granda parto de la publiko kaj aliflanke la aŭtoritataj instancoj de la kristanaj eklezioj kaj de aliaj tre dogmaj religioj.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.