Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-25) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La idolo plej longe vivanta   

 

 
13-a Ĉapitro
La sola bezonata aŭ la vera dikulto.
Ni estas nun ricevintaj komencan koncepton pri la mistero de la vivo, kaj ni konstatis, ke agnosko de ekzisto de ia Dio ne estas superstiĉo, sed estas akcepto de logika konsekvenco de spertitaj faktoj. Sed la kredo, ke ne ekzistas vivanta origino, aŭ ia Dio, malantaŭ la logika manifestado de la naturo, neniel povas esti pli ol superstiĉo, ĉar verigi aŭ verŝajnigi ĝin povas neniu el tiuj fundamentaj faktoj, kiuj estas plene alireblaj por nia perceptopovo. Kaj pli ol ĉi tion ni konstatis, nome ke la origino malantaŭ la naturaj fenomenoj identas kun amo. Ke la terglobo estas ŝanĝita de fajrarda stato en sian nunan staton kun la abundaj ebloj por perfekta bonfarto de la homoj, ĉi ĉion oni povas karakterizi nur kiel kulminon de amo. Ke tamen multaj homoj provizore suferas pro malsato kaj malvarmo kaj krome turmentas kaj murdas unu la aliajn, montras nur tion, ke ili ankoraŭ ne aranĝis al si praktikan rilaton kun la teraj provizo kaj produktokapablo. La homo ja estas la laste aperinta fenomeno en la granda kreoprocezo kaj en sia evoluo ankoraŭ ne atinginta tian kontakton kun la teraj bonaĵoj, kiu sekvigas perfektan bonfarton.
      Sed ke perfekta bonfarto por la homo estas la celo de la natura kreoprocezo, evidentiĝas per tio, ke la homoj pli kaj pli evoluas kaj en siaj agoj jam celas al humaneco. Ni jam vidis sur la antaŭaj paĝoj, ke el seniluziiĝoj, eraroj kaj doloroj estiĝis la spertoj, kaj helpe de la spertoj evoluis la povo eviti erarojn kaj preventi suferojn. Kaj ni konstatis, ke koncerne ĉi tion ĉiuj homoj esence egalas; ĉiuj klopodas forigi suferon kaj krei kulturon sur la tero; ĉiuj sopire revas pri paco. Nur pri la metodoj, pri la vojo al tiu alta celo, ili malkonsentas. Sed ankaŭ tiun malkonsenton ili iom post iom venkos, nome pro la teruraj eraroj ĉiuflanke, kiuj anstataŭ pacon kaj bonfarton okazigas militojn, mortigojn kaj ĉiajn mizerojn. Ke la multaj provitaj vojoj estas erarvojoj, des pli evidentiĝas, ju pli ofte oni sekvas ilin, kaj des pli kreskas la povo ilin eviti. Jam lernis la homoj, ke sklavismo ne kondukas al paco. Ili lernis, ke perforto kaj rabado ne estas la ĝusta vojo, kaj ke ankaŭ mensogoj kaj malfidindo, klaĉoj kaj trompoj ne taŭgas. Sekve ili kreis la juran institucion kun leĝoj, polico kaj tribunaloj por gardi la civitanojn kontraŭ tiaj malbonoj. – Ĉu tia gardaranĝo ne estas humaneco kaj kulturo, la komenco de realigo de paco?
      Estas vere, ke tiu aranĝo ankoraŭ ne gardas kontraŭ interŝtataj militoj, sed ĝi tamen estas la komenco de tio. Ni vidis, ke nuntempe neniu ŝtato povas komenci militon ne asertante, ke la gardo de kulturo kaj humaneco postulas ĝin. Kiel nun troviĝas polico kaj tribunaloj por gardi juston kaj ordon inter ŝtatanoj, tiel same estos iam kreata polico kaj tribunaloj por sekurigi juston kaj ordon inter ŝtatoj, popoloj kaj rasoj. Jam nun la evoluo atingis, ke neniu projekto havas ŝancon por sukcesi, se ĝi ne aperas kun la stampo de humaneco. Kio estas tiu tuta strebado por humaneco, por gardi la homajn rajtojn? Ĉu ĝi ne estas precize la revelacio de tiu sama amo, kiu ŝanĝis la fajramason en admirindan mondon kun abundo da vivebloj, en veran paradizon por intelektaj estaĵoj el karno kaj sango?
      Kiam oni atentas ĉi tiujn faktojn, ke la granda natura kreoprocezo estas nura manifestado de amo, kaj ke ankaŭ la vivo kaj ago de la homoj, ilia supreniro el primitivo kaj nekapablo, el persekutado kaj turmentado, malsato kaj militoj, en humanecon kaj kulturon, estas amomanifestado, tiam oni ne miras pri tio, ke la plej grandaj reprezentantoj de la homaro, ĉiuj vere intelektaj eminentuloj, predikas "amo al proksimulo" kiel gvidilon por morala vivado; kaj mirigas ankaŭ ne tio, ke la principo humaneco pli kaj pli karakterizas ĉian religian evoluon, kaj estas pli kaj pli oficiale aprobita de la ŝtatoj pere de ties leĝaroj kaj jursistemoj, preĝejoj kaj sciencaj institucioj.
      Ĉar amo al proksimulo do estas la ĉefa impulso de la vivo mem, ĝi sekve estas tiu manifestmaniero, kiu plej harmonie kontaktigas la estulon kun la granda kreoprocezo. Amo al proksimulo estas la plej alta esprimrimedo de la vivo. Pli perfekta manifestoformo de vivo kaj konscio ne ekzistas. Ĉiu devio de ĉi tiu manifestmaniero estas signo de komencanteco, signo de io nepreta kaj neperfekta kiel doloro, sufero kaj aliaj disonancoj. Amo al proksimulo tial estas la sola absolute necesa en la vivo de ĉiu terhomo; kiom homo sukcesas praktiki ĝin, tiom li estas en ĝusta rilato kun la vivo. Ĉar tiu rilato kun la vivo estas la samo kiel rilato kun la aliaj vivaj estaĵoj, t.e. kun la manifesto de la plej alta "pensanta io", alivorte kun Dio, la amo al proksimulo sekve estas la sola vera dikulto. Kiom ies manifesto devias de amo al proksimulo, tiom ĝi estas signo de "idolkulto". Idolkulto do estas la samo kiel nepreta rilato inter Di-filo kaj Dio, inter la homo kaj la vivo, inter la viva estaĵo kaj ĝia ekzisto. Neperfekteco kaj komencanteco malkaŝas sin en tio, ke la koncernulo strebas pli al propra bonfarto ol al tiu de liaj kunuloj.
      Kiamaniere la providenco povus krei harmonion kaj bonfarton en rondo, kie la domina karaktero de la vivuloj estas egoismo? Kiam ĉiuj celas nur kontentigon de propraj avidoj, egale ĉu tio kaŭzas doloron kaj morton al aliuloj aŭ ne, tio kompreneble sekvigas staton de sufero kiel tiun de la nuntempa tera homaro. Servi sin mem anstataŭ la vivon, anstataŭ la kunulojn, signifas servi por disvastigo de sufero. Servante precipe sin mem oni faras sian vivon kontinua kreado kaj semado de doloroj kaj malfeliĉo. – Ĉu oni kredas, ke tia sinkulto, daŭrigata je la kosto de bonfarto kaj feliĉo de aliuloj, harmonias kun la logiko en la dieca kreoplano? Ĉu oni kredas ebla krei humanon, pacon kaj kulturon en tia egoisma sfero? Ĉu ne estas necese al tia egoisto, ke li, same kiel "la perdita filo", reiru al la Patro kaj petu fariĝi ties plej simpla laboristo, anstataŭ ke li daŭrigu sian sinkulton malproksime de la Patro kaj la hejmo, en primitiva ekzisto inter "la porkoj"? Ĉu ne estas ĝuste tia reiro, kiun ni vidas en la terhomaj idealoj kaj leĝoj pri interkonduto? Ĉu ne ĉiuj homoj sincere deziras daŭran veran pacon sur la tuta tero? Ĉu ne ili ĉiuj revas pri tia estonta stato, ke la spirito de Dio, aŭ la amo al proksimulo, lumas el ĉiuj okuloj, vibras sur ĉiuj lipoj kaj efikas kiel karesoj de ĉiuj manoj? – Kaj, ĉu ne estas ĝuste por ĉi ĉio, ke la tero jam komence havis abundon da materialo? Ĉu ne estas ĝuste ĉi tiu stato de feliĉo, kiu estis la provizora celo de la granda dieca kreoprocezo?


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.