Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-25) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La idolo plej longe vivanta   

 

 
12-a Ĉapitro
Agnosko de "pensanta kaj volanta io" malantaŭ la kreado de la naturo akordas kun la scienco. Ateismo estas superstiĉo.
Ĉu oni ne agas konforme al scienca esplormetodo, se oni, starante antaŭ afero ne tute superrigardebla, atentas tiajn detalojn kaj ecojn, kiajn oni povas superrigardi aŭ kontroli, kaj komparas ilin kun analogaj jam konataj detaloj kaj ecoj? Ĉu ne estas en ĝuste tia maniero, ke la sciencistoj esploras aferojn, kiuj ne ebligas kompletan ekzamenon? Se ne, kiel do estiĝus la tiel nomataj hipotezoj? Fornei Dion, t.e. nei ke malantaŭ la kreoprocezoj de la naturo ekzistas iu vivanta pensanta "io", neniel povas esti rezultato el scienca esploro kaj neniel povas esti hipotezo scienca, ĉar ĝi ne estas konkludo farita ĉe komparo inter parte nekonata afero kaj analoga afero jam plene konata. Sekve ĝi estas nur vanta aserto, nura fantazio. Ja estas agnoskata fakto, ne nur inter sciencistoj, sed ankaŭ inter ĉiuj normale inteligentaj kulturhomoj, ke el la objektoj kaj aferoj faritaj de teraj homoj neniu povas krei sin mem kaj neniu estiĝi hazardokaze; senescepte ĉiu el ili ŝuldas sian ekziston al pensanta kaj volanta origino. La medio de ĉi tiuj aferoj estas ĝuste la kampo, por kiu la terhomaj sentumoj estas plej bone adaptitaj, kaj en kiu la homoj sekve povas plej bone sin orienti kaj fari perfektajn analizojn. Sekve la aferoj en tiu kampo, kie absolute nenio povas estiĝi sen la ekzisto de pensanta volanta origino, estas la solaj, kun kiuj estas eble kompari la fenomenojn ekster la homefaritaj aferoj, nome la manifestojn de la naturo. – Nu, se oni kiel senantaŭjuĝa esploranto do faras tian komparon, oni tuj konstatas, ke la natura kreoprocezo, kiu el la fajramaso faris globon perfekte konvenan por loĝigi vivulojn, atestas pri inteligento kaj povo ne malpli imponaj ol tiuj malantaŭ terhoma kreado. Kiam oni do staras antaŭ la du procezoj, principe identaj ĉar ambaŭ rezultigas celtaŭgajn kreaĵojn, ĉu oni tiam agas konforme al scienca metodo neante en unu procezo tiun antaŭkondiĉon, kiun oni rekonas absolute necesa en la dua, nome pensantan volantan "ion"? Per kio oni pruvus, ke tia origino nenecesas en la logika kreoprocezo, en la manifesto de konscio kaj inteligento, okazanta en la naturo? Absolute nenio povas tion pruvi. Neado de la ekzisto de tia origino sekve ne povas esti hipotezo, ĝi estas nur malplena postulato. Sed, se oni konkludas, ke en la du identaj procezoj la kondiĉo por estiĝo de la fenomenoj estas la samaj, t.e. ke ankaŭ en la procezo de la naturo logika kreado necesigas pensantan volantan originon, oni almenaŭ respektas la analogion inter la du procezoj. Per kio alia estus eble prijuĝi aferon nur parte konatan ol per komparo kun analogia konata afero? – Ni do venas al la rezulto, ke agnosko de vivanta, pensanta kaj volanta origino, t.e. "Dio", malantaŭ la procezoj de la naturo estas hipotezo nekontestebla.
      Ke tiu origino ne estas videbla, kiel la origino de homaj faraĵoj ja estas, neniel rajtigas fornei ĝin. Ĉu iu kredus, ke la mikroskopaj vivuletoj en nia organismo povas vidi nin? Ĉu ili pravus, se ili, posedante terhoman pensokapablon, neus nian ekziston?
      Tiu, kiu agnoskas vivantan, pensantan kaj volantan originon malantaŭ la natura kreado, agas en ĝusta kontakto kun vere scienca esploro, kaj en plena akordo kun liaj spertoj akiritaj en la kampo, kie liaj sentumoj plej bone funkcias. Sed bazi sian vivofilozofion sur io alia signifas starigi ĝin sur spertokampo malplej esplorebla kaj sekve plej nebuleca kaj malfidinda. Ateismo do neniel rezultas el la plej altaj kaj fidindaj spertoj; ĝi havas kiel fundamenton, aŭ motivon, nur tion, ke al la koncernulo mankas spirita evoluo por juĝi en tia afero, kaj ke li preferas la ateismon, ĉar tio eble ŝajnas al li moderna kaj indiga. Li eĉ hontus havanta malan koncepton pri religia afero. Ateismo sekve estas vivofilozofio, kies esenca principo estas, ke en nekonataj aferoj regas faktoroj, kiuj en la konataj estas absolute neeblaj. Inteligenta esploranto verŝajne nun komprenas, ke tia filozofio estas kontraŭscienca, por ne diri pure superstiĉa, kaj ke ĝi iom post iom malaperos, en la klaraj radioj de evoluinta homa racio kiel roso malaperas en sunbrilo.
      La ideo, ke ekzistas Dio malantaŭ la granda logika kreado de la naturo, malantaŭ la ŝanĝo de fajrarda amaso en estaĵojn el karno kaj sango, do nekontesteble estas almenaŭ hipotezo scienca, kaj per tio la Dio-nocio fariĝas vivofilozofio bazita sur prijuĝo de aferoj nekonataj en plena akordo kun la sendubaj spertoj pri aferoj konataj. – Ĉu esplormetodo povas esti pli logika?
      Kompreneble oni povas, per daŭra evoluo kaj daŭra ekzerco en ĉi tiu esplormetodo, akiri eĉ pli klaran koncepton pri la Dio-nocio kaj eĉ pli profundan kaj perfektan komprenon pri la strukturo kaj esenco de la vivo; sed ĉar tio postulas specialajn kapablon, sintenon kaj intereson, mi koncerne tion rekomendas al la legantoj mian ĉefverkon "Livets Bog".
      Kiel nun vidite, estas neeble kontesti, ke la agnosko de "vivanta pensanta io" malantaŭ ĉio ekzistanta estas vera scienca hipotezo, kontraŭe al la pura neado de tia "io", kiu neado do ne povas esti io alia ol plena superstiĉo.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.