Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-25) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La idolo plej longe vivanta   

 

 
11-a Ĉapitro
Ateismo kaj ĝiaj konsekvencoj.
Kiam la naturo elmontras tiom da logiko kaj laŭceleco, ke ĝi, kiel montrite, impone superas ĉion, kion homo povas fari, ĉu tiam la naivo kaj la ridindeco ne troviĝas flanke de la materiismaj ateistoj? Ke ĉi tiuj oftokaze havas grandan sciencan pozicion, ne malpliigas la ridindecon, ĉar ĉe tio montriĝas, ke la demandon pri Dio ili traktas en maniero tute kontraŭa al la scienco, kiun ili en aliaj kampoj aplikas.
      La materiisto-sciencisto staras antaŭ la fakto, ke neniu domo, neniu vesto, maŝino aŭ alia homa faritaĵo povas krei sin mem, kaj ke tiaj objektoj do povas estiĝi nur per la ago de vivanta pensanta origino. Samtempe okazas antaŭ li la granda ŝanĝoprocezo nomata la naturo, kiu el fajramaso evoluigis la nunan bone loĝeblan globon, provizitan per vivaj estaĵoj kun mirinde celtaŭgaj organismoj – ĉio esprimanta tiom da logiko kaj laŭplaneco, ke kompare kun ĝi la homfaritaj produktoj palas, egale kiom ajn geniaj estas iliaj kreintoj. La du fenomenoj antaŭ la materiisto-sciencisto estas esence tute egalaj; ambaŭ elmontras konscian manifeston, logikan laŭcelan kreadon. Malgraŭ tio la materiisto kontestas la ekziston de konscia volanta origino malantaŭ unu el la du fenomenoj, nome la natura kreado, dum li konsentas, ke la dua, la homa kreado, estas neebla sen tia origino. Kiel estas eble opinii, ke logika kreado, manifesto de penso kaj volo en unu okazo povas estiĝi sen kreanto kun penso kaj volo, kaj samtempe rekoni, ke en alia okazo analoga fenomeno estas neebla sen tia kreanto? Ĉu logiko, laŭplaneco kaj bonkonveneco ne atestas pri konscio, kie ajn ili aperas? Kiel pruvi, ke celtaŭga rezultato ekzistas per si mem kaj ne estas produkto de pensado kaj volado? Kiel verŝajnigi, ke plano, ideo, estiĝas sen antaŭa kombino de pensoj? Ĉu ne estas tute sensenca imago, ke ideo povus manifestiĝi en alia maniero ol per la konscio de vivanta pensanta estulo?
      Ĝuste ĉi tie montriĝas, kiom malflata al la materiisto lia ateisma filozofio estas kaj kiom nesolida lia neado de ekzisto de Dio. Ĝi estas nur malplena postulato, nur sensenca dogmo, kiu havas kun scienco nenion komunan. Ĉar ekzistas nenio, en la naturo aŭ en la ĉiutaga homa vivo, kio povus iel pravigi lian aserton. Koncerne tiajn aferojn, kiajn liaj sentumoj povas plej bone kontroli, nome la homajn kreitaĵojn, validas la neŝanĝebla leĝo, ke nenio povas estiĝi per si mem. Domo ne povas konstruiĝi kaj vesto ne kudriĝi senpere. Kaj ĉi tie la materiisto kompreneble plene konsentas, ke necesas vivanta pensanta estulo malantaŭe, kaj ke la koncernaj objektoj estas produktoj de konscio. Sed kiam temas pri manifestaĵoj de la naturo, do pri produktoj kaj rezultatoj same logikaj kaj celtaŭgaj kiel la homefaritaj, li insiste rifuzas ĉiun imagon pri vivanta providenco malantaŭ la kreado. La manifestoj de la naturo do estas, konsekvence de la ateisma filozofio, konsciesprimoj sen malantaŭa konscio, pensomanifestoj sen pensanta estulo, estiĝo de ideoj kaj logiko en malviva substanco. Laŭ tio la vivo do estas produkto de la materio, la malvivaĵo estas origino kaj kreinto de la vivuloj kaj la tuta universo, t.e. la kreitaĵo kreis la kreinton anstataŭ inverse.
      Juĝate laŭ kosma vidpunkto ĉi tiu filozofio ne multe gravas. Ĝi estas movado, kiu – kiel ĉiuj aliaj movadoj – devas iri laŭ cirkla vojo kaj tial povas ĉesi nur revenante al sia elirpunkto. Kiam la ateisma filozofio de la materiisto, kiel ĵus vidite, finiĝas per la konkludo, ke la kreitaĵo kreis la kreinton, ĉi tio ja evidentigas, ke la kreitaĵo estas provizita per kreopovo, ke ĝi povas produkti logikajn ideojn kaj ilin manifesti. Kaj per ĉi tio la kreitaĵo ja pruvas sin vera "kreanto", eĉ "kreanto" kun tiaj dimensioj, ke ĝiaj produktoj ege superas eĉ la plej grandiozajn farojn de homaj penso kaj volo. Afero kun kreopovo tiom genia, ke ĝi el nevidebla aŭ spirita materio kreis fajramason ŝvebantan en la spaco, kaj poste igis tiun inkandeskan globon evoluigi vivajn estaĵojn kun organismoj perfekte adaptitaj al sia medio, – tia afero nekontesteble estas kreinto ne malpli granda ol tiu, kiu kreis domon, veston aŭ ŝuojn. Nei al ĝi la kvaliton viva estaĵo kaj nomi ĝin malviva afero kun hazardaj sinsekvoj, ja estas tute vante, kiam oni ne povas kontesti nek fordiskuti, ke ĝi sin manifestas precize kiel viva estaĵo tion faras, nome per logika celtaŭga kreado, kiu atestas pri inteligento kaj konscia povo. "Malviva" afero, kiu ĉiam kaj ĉiel kondutas kiel vivulo, ja estas afero same valora kiel viva estaĵo.
      Ĉu ne estus pli konforme al scienca esplormetodo ankaŭ ĉi tie juĝi laŭ la konkretaj faktoj, kaj, kie ne troviĝas sufiĉe da tiaj, konkludi kiel ĉe analogaj konataj aferoj, tiel kiel oni ja devas fari en ĉiuj aliaj esplorkampoj por atingi vere sciencajn rezultatojn? Ĉu scienca vivesploranto ne havas antaŭ si oceanon da materialo? Li jam eltrovis kaj agnoskas la tergloban metamorfozon de fajramaso en hejmon de animaloj; ĉu lia propra ekzisto sur tiu globo ne devigas lin konsideri tiun metamorfozon logika? Ĉu li ne devas rekoni, ke tiu kreoprocezo de la naturo estas multe pli altkvalita ol tio, kion li mem kapablas fari?
      Estas vere, ke la kreoprocezo de la naturo havas dimensiojn tiom gigantajn, ke esploranto tute ne povas superrigardi ĝin. El tio sekvas, ke li ne povas koncepti tiun senfinaĵon da materio kaj fortoj kiel organismon por vivanta, manĝanta kaj aganta estaĵo analoga al la organismo de li mem kaj de aliaj teraj vivuloj. Sed kio estas la devo de esplorulo en tia okazo? Kiun vojon li devas iri kiel sciencisto? Ĉu li agas science, se li definitive neas, ke la fizika mondo estas la organismo de viva estaĵo, aŭ se li asertas, ke ĝi estas hazarda interago de malvivaj fortoj, nur pro tio, ke li ne povas superrigardi ĝin? Ke afero estas tiom ampleksa, ke oni ne povas ĝin superrigardi, ne rajtigas lin nei ĝian ekziston. Tia neado sekve estas nur postulato, nur esprimo de superstiĉo, nur dogmo; neniel ĝi esprimas sciencan rezultaton.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.