Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-25) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La idolo plej longe vivanta   

 

 
10-a Ĉapitro
Atesto pri tio, ke la plej granda rezultato de la vivo estas: "ĉio estas tre bona", kaj ke la plej granda universitato de la homaro estas la vivo mem.
La agokampo de la humanismo do plivastiĝas, dum la submondo perdadas terenon. Tio signifas, ke amo al proksimulo plievoluas, kaj ke la tiel nomata "malbono" reduktiĝas vidate de plej alta vidpunkto. Kiam la kontraŭsociaj agoj povas ekzisti nur kiel sarkendaj "fiplantoj", dum la humanaj agoj floras sub oficiala flego, ĉiuj estuloj kaj objektoj ja estas, kosme rigardate, survoje al la lumo, kaj ĉi tio perfekte harmonias kun la logiko en la granda ŝanĝoprocezo, kiu el la fajramaso kreis planedon taŭgan kiel loĝejon por animaloj.
      Kiel antaŭe montrite, ĉe la apero de la animaloj jam troviĝis ĉiuj eksteraj kondiĉoj por ilia senmanka fizika ekzisto; sed la estuloj ankoraŭ ne kapablis rekoni ĉi tion, kaj pro timo ne akiri sufiĉe da necesaĵoj por feliĉa vivado ili prirabis kaj murdadis najbarojn ĉiuflanke. Ĉar tiu nekapablo de la estuloj ĉie sekvigas kontraŭsociajn agojn, kaj ĉar tiaj agoj ĉiam estas kontraŭbatalataj de la socio, kies tuta ekzisto kaj kultura pozicio dependas de ĝia sukceso bridi la kontraŭsociaĵojn, rezultas el ĉi ĉio, ke la vivo mem konsistas el informoj, klarigoj kaj manifestoj pri la evangelio de homamo.
      Kiam ĉiuj kontraŭsociaj agoj tiamaniere fine ekstermiĝos, la biblia vorto "ĉio estas tre bona" fariĝos viva realaĵo kaj scienca vero. Kaj tiu procezo ankaŭ evidentigos, ke la kompleta ĉesigo de homa suferado realiĝos, – ĝi estas demando nur pri tempo. Kiel la evoluo, kiu el la fajramaso faris loĝejon por vivuloj, kaj abundajn provizojn por ilia bonfarto, postulis tempon, tiel same tempo necesas por la evoluo, kiu el primitiva besta menso devas fari intelekton tiom superan, ke ĝi povas percepti, sperti kaj rekoni ĉi tiujn abundajn provizojn kaj per tio realigi harmonian kontakton kun ĉiuj aperontaj travivaĵoj.
      Ke estas ĝuste ĉi tia evoluo, aŭ ŝanĝo de la homa menso, kiu okazas, tio evidentiĝas ĉe la konstato, ke la kontraŭsocieco subfosas sin mem, ĉar ĉe tiu subfoso ja la malo de kontraŭsocieco, nome la homamo, fariĝas la provizora celo. La tuta ekzistado do konsistas en perfekta realigo de la devizo "ĉio estas tre bona", kaj en tiu realigo ni trovos konfirmita la plej profundan rezultaton de la vivo. Ĉar tiu rezultato do manifestiĝas kiel procezo celanta fari ĉion "tre bona", ĉi tiu procezo ja estas tiom utila kaj sekve tiom logika, kiom manifesto aŭ ago de homo estas. Ĉu oni rekonas, aŭ ĉu oni kontestas, ke malantaŭ tiu ŝanĝo- aŭ kreoprocezo ekzistas pensanta kaj volanta origino, iu "vivanta io", makrokosma "vivulo", aŭ tiel nomata "Dio" el kies intenco kaj intelekto estiĝis la kreado, estas iomgrade indiferente, ĉar en ambaŭ okazoj la menciita procezo ja havas precize samajn karakteron kaj sinsekvon kiel procezo okazigita de pensanta origino, kaj ĝi estas eĉ pli logika kaj perfekte laŭcela ol la manifestaĵoj de terhomaj intenco kaj volo. Ĉu fakte ekzistas "viva origino" malantaŭ la manifestoj de la naturo, malantaŭ la granda ŝanĝoprocezo, do estas tute indiferente, ĉar la rezultato ja estas precize, kiel se tia origino ekzistas. Ankaŭ kiam domo estas konstruata, estas tute seninterese, ĉu konstruanto faras ĝin aŭ ne, se nur la domo fariĝas precize tiom bona kaj laŭcela, kiom konstruanto farus ĝin. Ĉu ne estas prudente rezoni, ke domo ne povas estiĝi sen konstruanto? Ĉu oni ne priridus kaj kredus freneza tiun, kiu ne rezonus tiel aŭ kiu eĉ asertus la malon?
      Kial do priridi kaj konsideri naiva la opinion, ke ekzistas pensanta kaj volanta origino malantaŭ la manifestado de la tuta laŭplana kaj celtaŭga ŝanĝoprocezo, ĉe kiu la fajramaso fariĝis brila vivplena mondo, perfekta loĝejo por vivuloj provizitaj per mirinde celtaŭgaj sentumoj kiel tiuj de nia propra fizika organismo? Ĉu tiu grandioza procezo ne estas same reala kaj okulfrapa atesto pri raciaj povo kaj ago kiel homa faritaĵo estas? Krome, de kie ricevis konstruisto la kapablon konstrui celtaŭgan domon? Ĉu ne de la trezorejo por scio kaj povo en la naturo mem? Estas vere, ke li eble ricevis siajn sciojn senpere de fakaj instruistoj en teknika lernejo, sed de kie ĉi tiuj do ricevis la sciojn? Kaj kio estas entute scio aŭ scienco? Ĉu ĝi ne estas, laŭ sia analizo, kono pri la naturo, pri ĝiaj procezoj, reagoj kaj kreomaniero? Ĉu oni iam vidis profesoron, kies scienca pozicio ne estis bazita sur kono pri io en la vivo aŭ la naturo? La manifestoj de la naturo do estas por ĉiu homo la esenca, la plej profunda instruo, kaj la vivo mem la plej granda universitato de la homaro. En tiu universitato ni ĉiuj estas edukataj; neniu posedas sciojn ne ricevitajn de tie, egale kian ajn sciencan rangon li havas, aŭ kian fakon li estras.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.