Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-25) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La idolo plej longe vivanta   

 

 
1-a Ĉapitro
La mondo ankoraŭ kultas "idolon".
Unu el la ordonoj, kiujn la kristana mondkoncepto precipe emfazas por la homoj estas tiu, ke antaŭ ĉio oni detenu sin de "idolkulto". La kristana porinfana instruo tre energie substrekas, kiom ege la "kristanismo" superas "idolkulton", kaj ke ĝi estas ties rekta kontrasto. Sur kulto de "idoloj" baziĝas ĉiuspeca "idolismo", kaj "idolisma" estas ĉio ne apartenanta al la tiel-nomata "kristanismo". Do ankaŭ ekzemple Budao kaj Mahometo estis "idoloj" aŭ "falsaj profetoj", kaj iliaj adeptoj estas "idolanoj", "perditaj spiritoj", kies sola savo el "eterna pereo" estas la "kristana bapto". Tiu "baptoceremonio" do estas rimedo tiom grava, ke sen ĝi oni ne nur ricevas la stampon "idolano", sed ankaŭ neeviteble falos en "eternan pereon". "Eterna pereo" signifas, ke la estulo estas de la providenco metita viva en staton de sufero, en staton de "plorado kaj grincado de dentoj", en staton de eterna kulmina torturiĝo nomata "fajro de infero", el kiu neniu eliro estas ebla, ĉar ĝi ja estas eterna. Sekve, se gepatroj ne baptigas siajn infanojn, ili ĉe tio, laŭ la "kristana" koncepto, prenas sur sin respondecon tute ne sensignifan.
      Sed, imagu tian providencon! Kvankam nomata "ĉioama" ĝi lasas infaneton naskiĝi al terura vivosorto. Infano naskiĝas sana kaj freŝa kun eblecoj por longa vivo plena de spertoj pri bono kaj malbono, per kiuj spertoj ĝi iom post iom lernas distingi inter ĝusta kaj malĝusta, sed super ĝian kapon la "ĉioama" providenco pendigas sorton de plej ekstrema teruro: "eterna pereo en flamanta infero", – kaj kiel pendoŝnuro funkcias la nesekura fadeno de la gepatra obeo al religia dogmo.
      Ke tia aranĝo devus esprimi "ĉioamon", montriĝas eĉ pli sensenca, kiam oni konsideras, ke – laŭ okulfrapaj faktoj – gepatroj el ĉiuj specoj, t.e. malbonaj kiel bonaj, naskigas infanojn. Imagu infanon naskitan ĉe gepatroj, kiuj al ĉio religia rilatas indiferente kaj ignoras bapton kaj komunion kaj ĉion "sakramentan"! Imagu gepatrojn, kiuj eĉ kontraŭbatalas tiujn aferojn kaj igas sian infanon opinii, ke ĉiu religiafero estas nura trompo aŭ mensogo! Kiamaniere povus infano de tiaj gepatroj fariĝi baptita? Kie estas la "ĉioamo" de providenco, kiu lasas infaneton naskiĝi al gepatroj, ĉe kiuj ĝi neniel povas ricevi la laŭdogme absolute necesan "baptobenon"?
      Ĉu la nomita "ĉioamo" ne fariĝas eĉ pli nebula kaj fikcia ĉe la konsidero, ke al la providenco estas atribuita ankaŭ "ĉiopovo"? Ĝi do povas fari, kion ĝi volas, kaj malgraŭ tio ĝi lasas infanojn eniri la vivon ĉe gepatroj, kiuj malebligas al ili ricevi la "benon de bapto"; tiaj infanoj do, de la providenco mem, estas anticipe kondamnitaj al la terurega "eterna pereo".
      Krome oni ankaŭ deklaras la providencon "ĉioscia", kio ja signifas, ke ĝi jam antaŭe konas la rezultatojn de la okazaĵoj. Kial ĝi do ne malhelpas naskiĝojn ĉe gepatroj, kiuj ne baptigos la infanojn? Ĉu la providenco sentas ĝuon ĉe tio, ke estuloj naskiĝas nur por "eterna pereo"? Ĉu povas amuzi ĝin, ke estuloj tordiĝas de doloroj nemerititaj sed truditaj al ili per la agoj de senskrupulaj aŭ spirite neevoluintaj gepatroj?
      Kaj la sennombraj milionoj, kiuj vivis kaj mortis, antaŭ ol oni eltrovis kaj publikigis la bapton? Ĉu iliaj animoj nun brulas en eterna fajro? Ĉu ili troviĝas en kosmaj timego kaj teruro? – Kaj la multaj multaj miloj, kiuj nuntempe naskiĝas ĉe la primitivaj gentoj, kiuj ja en speciala grado estas stampitaj kiel "idolkultantoj"? Ĉu la providenco avidas ĉiumomente novajn animojn por aŭdi ilin ĝemi kaj krii dum la torturiĝo? Kiel estas eble rilatigi "ĉioamon" kun tia frando de suferigo al aliuloj, kun tia ĝuo de iliaj "plorado kaj grincado de dentoj"? Por kio utilus tia turmentado? Por kiu altruisma celo ĝi servus?
      Laŭ la "kristana", koncepto Dio donis al la homo "liberan volon", t.e. kapablon elekti. Sed kiujn elekteblaĵojn donis la providenco al la homo? Nur la du jenajn: lasi sin "bapti" por "saviĝi", aŭ eterne suferi en senhelpa pereo. Ĉu tion oni povas nomi "libervola elekto"? Ĉu la situacio ne similas al tiu, ke rabisto per pistolo devigas sian viktimon levi la manojn? La viktimo ja povas "libere" elekti, ĉu levi la manojn aŭ lasi sin pafmurdi. Ĉu ne estas tia situacio, kiun oni lokas sub la rubrikon "devigo"?
      Kie estas la dieca amo en tia situacio? Ĉu ne estas karikatura la bildo de Dio, kiun ricevas sobra homo uzanta siajn racion kaj pensokapablon? La "dio" ĉi tie montrita posedas tendencojn, kiuj – se trovite ĉe teraj homoj – estas nomataj abomenaj ekzemploj de perverso kaj sadismo, de kolero, malico kaj sovaĝeco. Ĉu tia "dio" ne pli ĝuste estus nomata "idolo"? Ĉu ne estas evidente, ke ne tian "dion" "vidos la kore puraj"? Ĝi estas bildo ricevita tra "koloraj okulvitroj", t.e. perceptita per malpura kaj naiva terhoma konscio. En tiu bildo oni ne rekonas la vere kristanisman Dion, Lin, kiun Jesuo nomis Patro, kaj kun kiu li sin identigis; Li estas ankoraŭ nevidebla en la idolisma mallumo. La tuta "kristana" mondo do ankoraŭ kultas "idolon", kvankam pasis preskaŭ dumil jaroj, post kiam la mondsavanto konigis al la mondo Ia veran kristanismon.
      Inter "kristanoj" kaj "idolanoj" la diferenco do praktike ne estas tre granda; ĝi pli konsistas en teoriaj postuloj pri animaj puro kaj sublimo, kiuj tiom superas la ĉiutagan forton de la ĝisnuna "kristana" mondo, ke ili fariĝis utopioj, kiujn realigi povas nur la "solenaskita Filo" Jesuo mem; sekve neniu postulas, ke teraj homoj penu por realigi tiujn idealojn.
      Bonaj faroj, morala ago en la konkreta ĉiutaga vivo do fariĝis ne ĉefaĵoj, sed nur flankaj aferoj en la "kristana" vivmaniero. Jesuo ja realigis la idealojn, kaj laŭdire li, per siaj suferado kaj morto, ricevis la "punon" pro niaj pekoj, pro la jam faritaj kaj pro la poste farotaj, pro kio la homoj do estas liberaj de la sekvoj el ilia sendia kaj pekplena vivado, indiferente kiom ajn malbonfara ĝi estas. Ĉe la ĉiela Patro Jesuo ja havas pozicion tiom superan, ke li facile trankviligas la koleron de la Patro, tiel ke tiu grace kontentiĝas per la puno jam farita al la senkulpa Jesuo, kaj lasas la kulpajn libere eniri la "paradizon".
      Ke ankaŭ tiu koncepto havas idolisman originon, montras la vere kristanismaj kaj senmortaj vortoj: "Dio redonos al ĉiu homo laŭ liaj faroj". "Ĉion, kion iu semas, tion ankaŭ li rikoltos". "Remetu vian glavon en ĝian ingon, ĉar ĉiuj, kiuj glavon prenas, per glavo pereos".
      Estas memkompreneble, ke ĉi tiuj diecaj instruoj, tiuj objektivaj analizoj de la vero, grandparte estis ignorataj pro la menciita graco-absolvo-teorio. Kaj same memkomprenebla estas ankaŭ tio, ke tiu teorio fariĝis spirita dormigilo, kiu apatiigis ĉiun teladon al bonfaro, al toleremo, simpatio kaj amo. La solaj rimedoj por "saviĝi" ja estis "la sango de Jesuo" kaj "la graco de Dio". Estas tre kompreneble, ke tia opinio devis transformi la instruon de Kristo – kiu komence estis praktika aranĝo, aŭ reala fonto de inspiro, por la konkreta ĉiutaga vivo – en strangan fikcion pri speciala favoro ĉe la providenco. Kaj la faktoj montras, ke neniam "idolana" popolo sciis tiom ruze trompi kaj rabi, tiom perfekte subpremi kunhomojn kaj amase ilin buĉi permilite kaj alimaniere, kiom ĝuste la ŝtatoj, kiuj niatempe sin ornamas per la distingilo "kristanoj".
      Kiel efikis al la "kristanaj" homoj la bapto kaj konfirmacio? Ĉu ili fariĝis pli puraj kaj piaj ol la tielnomataj "idolanoj"? Ĉu pli amemaj kaj fidindaj? Ĉu ekzistas io, kio pruvus, ke la providenco speciale favoras ilin? Ĉu trafas ilin malpli da embarasoj, malsanoj kaj mankoj, malpli da kvereloj kaj geedzaj malpacoj, malpli da kriminalaj aferoj kaj minacoj de revolucio kaj milito? Ĉu ilia vivosorto ne estas, grandatrajte, pli malfeliĉa ol tiu de la "idolanoj"? Oni verŝajne povas prave diri, ke la "idolanoj" vivas en pli intima kontakto kun la naturo kaj sekve en pli da harmonio kun ĝiaj leĝoj, almenaŭ koncerne socian disciplinon kaj vivoprotektajn aranĝojn. Estas vere, ke la "kristanoj" posedas pli bone organizitan "punsistemon" kun policistoj, juraj instancoj kaj karceroj, sed – ĉar temas ĉi tie pri rilato kun la leĝoj – la obeado al ĉi tiuj ne estas pli granda ĉe la "baptitoj".
      Kial, cetere, homoj estus pli bonaj nur pro tio, ke ili trapasis tiun baptoceremonion? Plej ofte eĉ ne libervole ili ĝin spertis, ĉar ĝi estis trudata al ili mallonge post ilia naskiĝo kaj sekve sen iliaj scio kaj permeso. Levi estulon de unu evoluŝtupo al pli alta ne estas unu momenta afero, kaj ĝi ankaŭ ne estas farebla per ia "miraklo"; nur evoluo, t.e. personaj spertoj, povas levi homon pli alten.
      Kiam homo kredas sin pli bona pro tio, ke li trapasis ceremonion, kiu eĉ ne okazis laŭ lia propra deziro, kaj pro kiu li do meritas nenian honoron, – kaj kiam li pro tio opinias sin pli favorata de la providenco, opinias sin unu el "la elektitoj de Dio", tiam li ornamas sin per fremdaj plumoj, kaj li vivas en superstiĉo.
      Senti ĝojon kaj plezuron pro tia "favorateco" estas naiva memamo, estas la samo kiel plezuro pro ricevo de ordeno. Tia plezuro, kiel sciate, ne celas ĝojigi la "neordenitan" proksimulon; ĝi estas sinadmiro pro la oficiala rekono, ke oni estas pli bona ol li; ĝi identas kun la ĝojo de la fariseo, kiu dankis ĉar li estas pli bona ol ŝtelistoj, rabistoj, adultuloj ktp. Sed tia ĝojo ne signifas "ami sian proksimulon" kaj sekve ankaŭ ne kulton al Dio; ĝi estas nura adoro al propra persono; ĝi signifas frandon de nereala feliĉo kaj vagon en fikcia ĉielo.
      Kredi je providenco, kiu favorus unu estulon pli ol alian estas kredi je fikcia dio, estas kredi je estulo havanta samajn spiritajn mankojn kaj ne-pretan evolustaton kiel la tera homo mem. Tia dio tute ne estas dio, sed "idolo"; kaj estulo kultanta tian dion estas kompleta "idolkultanto". Estulo en la "kristana mondo" sekve povas, ĝuste per sia baptiĝo, esti inicata al – idolismo. Tre aktuale sonas tial la vortoj de Jesuo: "Tiu, kiu opinias, ke li staras, sin gardu, por ke li ne falu".


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.