Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-2) 
 Ĉap.:  
(1-13) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Folioj el la bildolibro de Dio   

 

 
Folioj el la bildolibro de Dio
1-a Ĉapitro
La mondotuto estas organismo kaj konscio de Dio.
La vivo, la naturo, ni mem kaj ĉio ĉirkaŭ ni povas esti rigardataj kiel granda bildolibro de Dio. En tiu libro Dio revelacias siajn eternan ekziston kaj ĉiopotencon, siajn senliman saĝon kaj senfinan amon. Tiu ĉioampleksa revelacio aperas kiel manifesto de lumo, kiu trapenetras kaj saturas ĉion. Ĝi estas viva revelacio de la kulmino de ĉiuj ses grandaj fundamentaj energioj, el kiuj konsistas vivo aŭ konscio, nome: instinkto, pezo, sento, inteligento, intuicio kaj memoro. En la granda bildolibro de Dio oni povas vidi ĉi tiujn energiojn varii kun plej bela harmonio kaj ankaŭ la fizikajn kaj spiritajn rezultatojn kaŭzitajn de tio. Ĉio ekzistanta, ĉio, kion oni povas senti aŭ sperti, ĉio, kio estas kreebla aŭ produktebla, povas aperi kaj ekzisti nur kiel ia kombino de efikoj de la nomitaj energioj. Kiam ni rigardas la materion de mineraloj, tiun de la ŝtonoj sur la kampo kiel ankaŭ tiun de la glacifloroj sur niaj fenestrovitroj, kiam ni rigardas la plantojn, la arbojn kaj la florojn, aŭ direktas la okulojn al la bestoj kaj la homoj, tiam ni admire konstatas la rezultatojn el la interefiko kaj kunago de la menciitaj energioj. – Ĉu la organaro de la vivantaj estaĵoj ne estas kulmino de perfekteco? – Ĉu ĉiu unuopa organo en la menciitaj organismoj ne estas revelacio de io perfekte laŭplana? – Ĉu la organo pro tio ne estas revelacio de perfekta teknika ideo, tio estas: esprimo de vivanta penso? – Organoj kunmetitaj en laŭplana ordo ja povas ekzisti nur kiel rezultato de analoge laŭ plana pensoĉeno. Sed laŭplane ordigita pensoĉeno estas la samo kiel revelacio de konscio aŭ vivo. El la fakto, ke ĉio perceptebla en la naturo atestas ĉi tiun laŭplanecon aŭ kulminon de logiko kaj tiel – revelaciante konscion aŭ vivon – aperas kiel kunlaborantaj ideoj aŭ pensoĉenoj, sekvas, ke la ĉiutaga vivo, la naturo, niaj ĉirkaŭaĵoj kune kun ni mem estas granda konscifunkcio. Tiu konscifunkcio, ne povas aparteni al nur unu estulo en la naturo aŭ la vivo, ĉar tie la konscievoluo de ĉiu unuopa estaĵo estas nur la necesa kunago de unu sola malgranda ĉelo en pli granda tuto, en pli granda kunefiko. Ĝi ne povas esti via konscio, nek mia. Ni estas kaj restas nur partetoj aŭ fragmentoj el tiu tuta konscimanifesto. Tio sekvigas, ke manifesto de konscio, de vivantaj pensokombino kaj logika ideo povas esti nur revelacio de ĝuste tiu konscio aŭ de tiu ĉioampleksa vivanta estulo, en kiu ni ĉiuj "vivas, moviĝas kaj estas". Ĉi tie ni troviĝas antaŭ la vivanta Dio. Kio alia estus tiu granda logika kreoprocedo, kiun ni nomas la naturo, kaj kiu kapablis transformi la teron de inkandeskaj fajro-amasoj al perfekta loĝejo por vivantaj animaloj, kiujn ĝi ankaŭ kreis el la ardaj amasoj? Se ĝi ne estus la konscio de Dio, se ĉiuj ekzistantaj organismoj kune ne estus la organismo, la korpo, la manifestilo de Dio, tiam ja ekzistus neniu rimedo por tia Dia revelacio. La konscio de Dio same kiel Lia organismo estus "nenio". Sed kie troviĝus tia "nenio"?


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.