Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-33) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La ideala nutraĵo   

 

 
9-a Ĉapitro
La efikoj de erara nutrado povas sekvi la estulon tra pluraj enkarniĝoj.
Por adepto de la malnova ĝuo- kaj nutro-normo la plej malfacila afero do estas ŝanĝo de lia gustumokapablo, aŭ regado super lia troiĝinta manĝavido, kiu kreskis ĝis fakta malvirto. Li nome devas lerni, ke manĝaĵo konforma al la diecaj leĝoj, manĝaĵo nepre saniga kaj malsanpreventa, neniel povas konsisti el la multaj specoj de la kutimaj substancoj ofte rekte malutilaj por la organismo, nek el la multspecaj pli-malpli venenaj trinkaĵoj. Li devas ekkonscii, ke manĝotablo "ambrozie provizita" laŭ plej moderna modo, signifas vojon al hospitalo kaŝitan sub arĝento, kristalo kaj bonodoraj floroj; li devas lerni ke ĝi estas la origina kaŭzo de kalkecaj vejnoj kaj de ceteraj organaj suferoj, kaj ke ĝi tial signifas feste ornamitan vojon al tro frua morto. La suferoj rekte detruas vivoĝojon kaj animtrankvilon, kaj la rigidiĝintaj vejnoj malhelpas ĉian spiritan agon.
      La menciita tablo krome akcelas grasiĝon. La arte bela svelta linio, kiun la naturo destinis por la homa korpoformo, estas preskaŭ perdita. Ĉe homoj pli ol kvardekjaraj ĝi estas tre malofta fenomeno. Ilia "linio" estas ordinare tiom akre kontraŭnatura kiom la "ambrozia" tablo, kiu ĝin kaŭzis.
      La virinoj, "la bela sekso", klopodas reakiri la perditan naturan linion per uzado de sengrasigaj medikamentoj reklame laŭditaj sed reale same kontraŭnaturaj kiel la graseco. Sed tio ne multe helpas ilin, ĉar la detruitaj nutradorganoj ne estas kuraceblaj per sorĉa formulo; neniu pilolo aŭ pulvoro povas fari la miraklon rapide rekonduki ilin al normala funkcio.
      Al kosma vidpovo estas videble, ke tia degenerinta metabolo povas – en malfavora okazo – sekvi la estulon tra pluraj enkarniĝoj. En tiuj enkarniĝoj lia metabolo do funkcias nenormale kaj jam de lia naskiĝo tendencas al troa grasakumulo. Al tio oni eble kontraŭdirus, ke tia tendenco estas heredo de la gepatroj. Sed kio kulpas, ke estulo naskiĝas ĝuste ĉe tiaj gepatroj anstataŭ en familio sen tia malagrabla tendenco? Naskiĝo metanta estulon en nenormalan ekziston, naskiĝo katenonta lian spiriton en graso, ja estus kruela maljusto al li, se ĉe li mem ne troviĝus io, kio pravigas tian naskiĝon. Kaj ĝuste tiu "io" malkaŝas sin al kosma rigardo kiel tiun kreopovon, kiun la estulo mem dum antaŭa fizika ekzisto evoluigis en sia eternokorpo. Ĉi tiu eternokorpo estas spirita korpo, en kiu la mio de la estulo konstante loĝas, egale ĉu en fizika aŭ en nemateria ekzisto. Se estulo diboĉas, aŭ lasas sin regi de malbonaj kaj kontraŭnaturaj inklinoj en sia surtera vivo, li per tio samgrade detruas sian nomitan kreopovon.
      Erara nutrado povas do tiel influi la kreopovon de la estulo, ke li perdas la kapablon evoluigi sanajn organojn por la metabolo lia fizika korpo ĉe venonta enkarniĝo. La sekvo el tio estas, ke jam en la fetostadio tia korpo estas ĝenata de troa graseco. Ke tia estulo ordinare naskiĝas ĉe gepatroj kun similaj grastendeneoj, aŭ, ke iu, kiu antaŭe detruis per drinkado sian kreopovon, ordinare naskiĝas ĉe drinkemaj gepatroj, aŭ, ke ĝenerale regas ia konformo inter infano kaj gepatroj koncerne bonajn kaj malbonajn inklinojn, tio estas simpla efiko de la leĝo pri altiro kaj forpuŝa. Por kompreni ĉi tion estas tamen necese rigardi la spiritan staton de la koncerna estulo en lia antaŭnaska estado, t.e. la estado antaŭ lia nuna surtera ekzisto. En tiu nemateria ekzisto li posedas, krom kelkajn neĉefajn spiritajn korpojn, ankaŭ unu ĝeneral- aŭ ĉefkorpon. En "Livets Bog" estas klarigite, ke ĉi tiu ĉefkorpo estas la "eternokorpo" (aŭ "X2") de la estulo; ĝi estas la ĉefa loko por lia kreopovo, por lia povo por manifestiĝo kaj renaskiĝo; ĝi estas la plej profunda fortofonto ĉe lia evoluigo de nova fizika korpo, kaj ĝi – reprezentante la 7-an bazenergion – realigas kontakton inter la estulo kaj la 6 aliaj bazenergioj en la ekzistado, t.e. kontakton inter unuflanke la mio kaj aliflanke lia ĉiutaga vivo, liaj malkonstruo kaj novigo de la korpa histo, liaj junula kaj maljunula vivstadioj kaj entute lia fizika kaj lia nemateria ekzistadoj. Tiu eternokorpo do efikas kiel centro de senĉese ŝanĝiĝantaj kombinoj de la bazenergioj, kaj pro tio ĝi prezentas elradiadon, kiu ĉiumomente konformas al la aktuala nomita kombino. Ĉi tiu elradiado – "spirita aŭreolo" de la estulo – konsistas el spirita energio, kiu, laŭ klarigo en "Livets Bog", estas ia formo de elektro. Elektra energio aperanta kiel ŝanĝiĝantaj kvantumonombroj nomiĝas ondoj; ondoj direktiĝas nur per altiro kaj forpuŝo, kaj altiro kaj forpuŝo efektiviĝas nur helpe de "aparato". Por estulo en antaŭnaska stato tia "aparato" konsistas – ĝis certa limo – el la materiaj korpoj de enkarnuloj. Kiam ina kaj vira estuloj sekse kuniĝas en perfekta kunligo, t.e. kunligo kun gravediĝo, ili per tio estigas altiron, kvankam nekonscie, al la spirita aŭreolo de nemateria estulo. Per sia koito la du estuloj efikas kvazaŭ "radiofono" por la "radiondoj", la aŭreolo, de iu nenaskita estulo; la "radiondojn" akumulas la "radiofona kondensatoro", t.e. la koncipaj organoj de la ina estulo. Post la establo de tiu kunligo la nenaskita ankoraŭ nemateria estulo povas komenci sian vibran influon en fizika materio helpe de la nomitaj organoj, t.e. embrio estiĝas kaj kreskas. La nomita ina estulo do funkcias kiel senpera mediumo aŭ ilo por spirita estaĵo, dum ĉi tiu sin enkarnigas aŭ kreas al si novan fizikan korpon. Kiam tiu korpo atingas certan evoluon, ĝi disiĝas de la mediuma korpo ĉe la procezo nomata akuŝo, post kio ĝi estas videbla en la fizika plano kiel "novnaskita" homarano; kaj de tiam oni nomas la menciitajn inan kaj viran estulojn ĝiaj "patrino" kaj "patro".
      Detalajn klarigojn pri ĉi tiu tre ampleksa problemo mi ne povas ĉi tie doni; oni povas trovi ilin en la koncernaj volumoj de "Livets Bog". La malmultajn rimarkigojn supre mi donis nur por montri, ke neniu estas senkulpe ŝarĝata per malbonaĵo ĉe sia naskiĝo, kaj ke ĉiu kunnaskita tendenco, ĉu bona ĉu malbona, estas rezultato el agoj kaj konduto de la koncerna estulo en antaŭaj ekzistoj. Ĉiu elkarniĝinta estulo ja havas sian "elektran ondolongon", kies karakteron ("longon") decidis inklinoj kaj kutimoj, akcelo aŭ malakcelo al la kreopovo, en la lastaj fizikaj ekzistoj; kaj "ondolongo" tiel fiksita postulas saman frekvencon en la riceva "radiofono"; pro tiuj faktoj la "spirita aŭreolo" de elkarniĝinta estulo neniel povas esti altirata de "radiofono" (t.e. de mediumo aŭ gepatroj), kiu ne oscilas laŭ konforma "ondolongo".
      Estas ĝuste ĉi tiu dieca aranĝo, kiu kaŭzas, ke bovoj ne naskas ursidojn, ursoj ne elefantidojn, kaj elefantoj ne homidojn aŭ simile, sed ke ĉiu specio de vivaj estaĵoj ricevas idojn precize laŭ sia propra specio. Tiamaniere la eternaj leĝoj do garantias, ke la estuloj naskiĝas ĉe la ĝustaj specioj; kaj tiel same ili garantias, ke perfektaj individuoj kaj difektitaj estuloj naskiĝas ĉe la respektive ĝustaj gepatroj, tiel ke neniu estulo herede ŝarĝiĝas per tendencoj, bonaj aŭ malbonaj, kiujn li ne mem antaŭe evoluigis en si. Do, pro la leĝo pri altiro kaj forpuŝo ĉiu estulo mem regas sian sorton kaj povas ĉiam labori por sia dieciĝo. Tial lia plej grava tasko estas akiri plenan konscion pri ĉi tiu ĉiosupera dieca povo, kaj, aplikante ĝin, direkti sian sorton al la plej altaj sferoj.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.