Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-33) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La ideala nutraĵo   

 

 
8-a Ĉapitro
Kiam la natura gustumkapablo estas degenerinta.
Serioze serĉanta leganto, kiu sekvis miajn priskribojn pri la disonancoj estiĝantaj en la homaj korpo kaj spirito pro la sango-graso-viandokonsumado, verŝajne nun demandas: Kio estas la ideala nutraĵo?
      Por ke la respondo al tio ne timigu la demandinton, mi ĉi tie komence klarigos mallonge, kiel viandomanĝanto sin tenas al la por homo natura nutraĵo. Tiu nutraĵo nome estas tiom nemiksita kaj tiom libera de spicoj kaj aliaj ekscitaĵoj, ke al kutimiĝinta viandomanĝanto ĝi gustas same malinterese kaj neuzeble kiel akvo kaj lakto al drinkulo. Kiel la drinkulo dorlotis en si nenaturan avidon koncerne trinkaĵon, tiel la konsumanto de animalaj nutraĵoj kreskigis en si – kvankam nekonscie kaj tra multe pli longa tempo – nenaturan kaj neregeblan avidon koncerne manĝaĵon. Tra multegaj generacioj la homoj tiom kutimigis sin al la gusto de viandaĵo, ke tiu nun kontraŭnature kaŭzas al ili grandan volupton anstataŭ kaŭzi naturan abomenon. Kiel la organismo, ĉe konstanta uzo de tabako, alkoholo kaj aliaj nenaturaj stimulaĵoj, perdas sian reagopovon kontraŭ tiuj venenoj kaj fine kredas ilin "ĝuaĵoj", tiel same ĝi ankaŭ ĉe konstanta konsumo de animalaj produktoj perdas sian reagopovon kontraŭ ties venenoj, kiuj pro tio estigas nenaturan senton de ĝuo, simile kiel tabako kaj alkoholo. Kvankam konstanta konsumo de venena substanco iomgrade imunigas la organismon kontraŭ la koncerna veneno, restas tamen ia akumula efiko, kiu iom post iom subfosas la sanstaton. Tiun subfosan procezon oni povas konstati per la okulta vidkapablo, kiu povas observi la estulon tra pluraj enkarniĝoj.
      La tasko de la gustumokapablo estas krei en la konscio antipation al substancoj netaŭgaj kiel nutraĵo, kaj inklinon al la naturaj nutroelementoj. Laŭ tio estas evidente, ke la gustumokapablo de viandomanĝanto estas degenerinta, ĉar ĝi ja ne igas lin abomeni animalajn manĝaĵojn, sed kontraŭe ŝajnigas al li, ke ili estas vere ambroziaj. Pri homo, kiu sentas volupton ĉe afero detrua aŭ subfosa al la organismo, oni diras, ke li portas malvirton. Forlasi la kutimon manĝi bestokorpojn do estas la sama kiel liberigi sin de malvirta ŝarĝo. Tia liberigo ofte kostas ekstreme grandajn penon kaj volenergion. Liberigo el la ĉi tie traktata malvirto konsistas en resanigo al la degenerinta gustumokapablo, tiel ke ĝi reakiros sian naturan reagopovon kontraŭ malutilaj nutroelementoj. Nur per kutimiĝo al la naturaj nutraĵoj oni povas kuraci la gustumokapablon, kaj tiu kutimiĝo povas esti tre malfacila, ĉar la difektita sentumo trovas la naturajn nutrosubstancojn – se ne abomenaj, tamen – neinteresaj kaj nekontentigaj. Sed, kiel tabako, alkoholo kaj aliaj nenaturaj konsumaĵoj antaŭ alkutimigo efikas malagrable kaj naŭze, sed iom post iom, laŭ la progreso de la kutimigo kaŭzas senton de ĝuo, tiel same ankaŭ la naturaj nutroelementoj, pere de kutimigo al ili, igas la gustumorganojn ŝati kaj ĝui ilin, kiel destinis la naturo mem. Ekzerco estas necesa.
      La fakto, ke preskaŭ ĉiuj – gepatroj kaj geavoj, gefratoj kaj aliaj parencoj, amikoj kaj konatoj – estas viktimoj de la ĉi tie traktata malvirto, ne malgravigas la situacion, nek nuligas ĝiajn malagrablajn sekvojn; krome ĝi ofte vualas la racion de la estulo tiel, ke li, erare, juĝas la situacion tute normala, natura kaj bonefika al la sanstato. Evidente tia opinio malebligas volon kaj strebon al natura nutrokutimo. Estulo tiel blindigita neniam liberiĝus el siaj iluzio kaj malvirto, se la eternaj leĝoj, direktantaj ĉion en la naturo, ne zorgus, ke ĉiu malvirto difektu la koncernan organismon, egale kiom ajn plezura la estulo sentas la malvirton. Tiu difektado al la organismo estas, en formo de organaj malsanoj, la plej efika propagando por transiro al la ĝusta homa nutraĵo. Ĉar la malsanoj kreskas samgrade kiel la nutra erarado, kaj ĉar perfekta sano estas neebla, dum la narkotik-animala konsumokutimo ankoraŭ regas, ĉiuj homoj iam estos kondukataj, per siaj malsanoj kaj doloroj, al la pura nutrofonto, en estadon de perfekta sano.
      Ĉe tiu konduko al pli homeca ekzistoformo la ĉefa rimedo sekve ne estas la ordinara propagando kun paroladoj, broŝuroj ktp., ĉar ankaŭ sen tiaj influiloj la homaro neeviteble kondukiĝus al vivonivelo en harmonio kun la naturo. La ĉefaj gvidorimedoj estas – kiel montrite – doloroj kaj malsanoj. Tamen skriba kaj buŝa klerigo estas tre bona suplemento al la doloroj kaj povas akceli la evoluon de tiaj homoj, kiuj tra siaj doloroj fariĝis influeblaj de teoria instruo, kaj kiuj havas emon kaj energion por praktike sekvi ĝin. Sed al la ceteraj homoj ĉia teoria instigo estas vana. Pro sia degenerinta gustumokapablo ili ankoraŭ sidas kvazaŭ en marĉa koto, aŭ kvazaŭ kaptitaj de muŝokaptilo, el kiu ili ne povas liberiĝi. Por ili la sola efika rimedo estas la doloroj kaj malsanoj. Kaj ni ĉiuj havas la devon esti toleremaj kaj indulgaj al tiaj estuloj, ĉar ili ankoraŭ ne kapablas koncepti la gravon de sia situacio.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.