Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-33) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La ideala nutraĵo   

 

 
7-a Ĉapitro
Kontraŭdiroj pri ĉesigo de la animal-narkotika nutrado, kaj refuto al ili.
Al mia atentigo pri la erara nutromaniero multaj legantoj kredeble havas diversajn kontraŭargumentojn. Kelkaj opinias, ke estiĝos tro multaj bestoj, se la homoj ne manĝadas ilin. Kun tia kontraŭdiro venas tamen nur homo, al kiu mankas ĉia vera kono pri la dieca ordo en la mondo; ĉar se li havus tiun konon, li ankaŭ scius, ke la nombro de vivaj estaĵoj estas reguligata per aliaj rimedoj. La fortoj, kiuj reguligas la respektivajn nombrojn de la maraj, aeraj kaj ceteraj vivuloj miriadantaj ekster la homa atingopovo, reguligas ankaŭ la nombron de la bestoj uzataj de la homo. Neniam la homoj estos flankenpuŝataj de tro da ŝafoj, bovoj kaj porkoj, eĉ se ili ĉesos manĝi ilin, tiom malpli ĉar tiam ankaŭ ĉesos la bredado. La homa partopreno en la bestonombra reguligado estas tute sensignifa kompare kun la vera reguliga faktoro: la spirita atmosfero de la terglobo. Tiu atmosfero senpere direktas la terajn altiro- kaj forpuŝofortojn, el kiuj – kiel montras kosmaj analizoj – rezultas la astronomiaj kaj klimataj cirkonstancoj sur la tero. La spirita atmosfero tiamaniere decidas pri la surteraj nutrocirkonstancoj kaj ekzist-eblecoj kaj per tio ankaŭ pri la nombro de vivaj estaĵoj.
      Aliaj maltrankvile demandas, kio okazos al la multmiloj da homoj, kiuj sin vivtenas ĉe laboro ligita al la konsumado de animalaj kaj narkotikaj aĵoj. Tia demando estiĝas pro la erara supozo, ke ĉiuj tiuj homoj perdos sian ekzist-eblecon, kiam oni forlasos la narkotik-animalan konsumokutimon. Sed tia supozo estas tute supraĵa kaj havas nenian kontakton kun la realo. La evoluo okazas laŭ eternaj neŝanĝeblaj leĝoj, kiuj decidas interalie, ke la evoluo pasu ne salte, sed kontinue per tre malgrandaj paŝoj de primitivo ĝis perfekteco. Ĉiu unuopa ŝtupo estas tiom mikroskopa, ke preskaŭ ne eblas distingi ĝin de la najbaraj sub kaj super ĝi; kaj neniu el la ŝtupoj estas transsaltebla; ĉiun devas surpaŝi kaj trasperti ĉiu viva estaĵo. Leono ne subite iĝas simio, kaj simio ne subite homo. Tia ŝanĝo povas okazi nur tra nemezureble longa evoluprocezo, kaj la kresko dum nur unu enkarna estado estas nekonstatebla pro sia malgrando. Ankaŭ la homa nutrado estas ligita al evoluo; ĝi ne povas ŝanĝiĝi en unu momento. Kiel la tuta narkotik-animala konsumsistemo kun ĝiaj sennombraj entreprenoj kaj multekostaj fabrikoj mirinde genie elpensitaj ne estis kreataj en unu tago, sed per ĉiutaga laboro tra multaj generacioj, tiel same la nova, al homaj estaĵoj destinita, nutrokutimo kun la apartenaj entreprenoj kaj fabrikoj ktp. ne aperas subite, sed nur iom post iom laŭevolue tra generacioj. Do, neniu fabrikado de tabako, alkoholaĵoj ktp., neniu breda aŭ buĉa entrepreno kaj nenia ajn formo de homa laboro ligita al la narkotik-animala konsumado ĉesos aŭ embarasiĝos pro subita ŝanĝo en la nutrokutimo de la homaro, ĉar tia subita ŝanĝo estas neebla. La diversaj homoj staras sur tro malsamaj evoluŝtupoj, ol ke ili povus samtempe transiri al la nova nutrokutimo. Ĉi tiu transiro do okazas nur iom post iom, nome tiamaniere, ke la homoj unuope, unu post alia laŭ sia evoluo atingita pro malsanoj kaj suferoj kaj laŭ siaj ceteraj spertoj, sentoj kaj inteligento, ekvidas kaj rekonas la nekonvenecon de la malnova nutrokutimo, kaj tial transiras al la nova. Tiu iom-post-ioma transiro ne estas nova fenomeno; ĝi jam estas plene evoluinta realaĵo videbla en la ĉiutaga vivo. Batali kontraŭ ĝi estus vana faro kaj similus al batalo kontraŭ fulmotondro, aŭ al klopodo ŝanĝi la astrajn orbitojn. Oni do povas esti tute trankvila pri la transiro al la novaj konsumaĵoj; ĝi neniel okazos en maniero malagrabla por la homoj. Gi estas natura procezo, kiun ĉiu tera homo necese devas trapasi por atingi la stadion de vera "Di-homo", same kiel li iam devis renkonti kaj akcepti la bestan nutromanieron por sperti la genian ekzistoformon en la besta regno.
      Mia ekspliko pri la mallumaj rezultatoj el la manĝado de animalaĵoj eble igas kelkajn demandi, kiel tiaj rezultatoj povas akordi kun la biblia eldiro, ke "ĉio estas tre bona". Kompletan respondon al tio donas "Livets Bog"; ĉi tie mi povas diri nur, ke ĉiu estulo necese devas travivi mallumon kaj doloron, ĉar sen sperto pri tiuj fenomenoj li havas neniun eblon por taksi la valoron de lumo kaj bonfarto. La mallumo do estas dieca aranĝo. Se oni demandas, per kiu peranto la mallumaj travivaĵoj estu verŝataj super homojn, oni pripensu, ke la providenco ja devas uzi por tio la plej taŭgajn rimedojn, t. e. estulojn, kies amopovo ankoraŭ estas tiom primitiva aŭ latenta, ke ilia plej intensa vivoĝuo ĝuste estas turmentado al aliuloj. Iliaj mallumaj agoj ligas ilin al la ekzistozono de mallumo kaj al ties konsekvencoj: la efikoj de iliaj malbonaj agoj. Tiuj efikoj revenos al ili mem kiel pezaj doloroj kaj malfeliĉo, kaj per tio ekevoluos en ili ĝermoj de sopiro al ekzisto pli bona kaj pura; en la fundo de ilia konscio komencos lumi imago pri pli alta ekzistoplano. Ĝuste por homoj atingintaj tiun evoluaŭroron ĉi tiuj linioj estas skribitaj. En la tipa rabobesto troviĝas neniu tia aŭroro, ankaŭ ne en la konscio de la plej primitivaj homaj sango-viandokonsumantoj. Ĉe ili ankoraŭ regas suverene la konvinko, ke la homo ne povas vivi sen viandomanĝaĵo, – vivokondiĉo egala al tiu de rabobesto. Paroli al tiaj estuloj estus vane; sed, kompreneble, al ilia konvinko oni devas esti ekstreme tolerema, ĉar pro ilia tro malgranda amopovo estas neeble al ili imagi pli bonan vivmanieron; kaj tial ili devas provizore daŭrigi la sango-viandokonsumadon kaj per tio krei al si la dolorojn kaj suferojn, kiuj ankoraŭ necesas por la evoluo de amopovo, por la evoluo de abomeno kontraŭ la principo de mortigo. Tiaj estuloj do ne povas kompreni nek povas akcepti, kion ĉi tiu libro eldiras; ĝi sekve atendas akcepton nur ĉe homoj, kiuj jam komencis senti abomenon kontraŭ buĉado kaj mortigo, kaj kiuj nur pro nesufiĉa informiĝo ankoraŭ troviĝas en la vico de kadavromanĝantoj. Mi direktas miajn vortojn al estuloj, kiuj aspiras pli altan kaj puran estadon; mi parolas al tiuj, kies tuta spirita strebo celas, ke ili estu trafluataj de la plej alta konscienergio: la sankta spirito, ke ili akiru la "grandan naskiĝon", kaj ke ili eksciu, "kion fari por heredi la eternan vivon". Miaj vortoj celas tiujn, kiuj deziras eduki sin por fariĝi perfekta rimedo ĉe la disvastigo de saĝo kaj amo, ĉe la realigo de "Dia regno" sur la tero. Por ĉiu, kiu kapablas kompreni tion, miaj vortoj estas scienca suplemento al la vortoj de Jesuo, diritaj al Nikodemo: "Se homo ne estas denove naskita el akvo kaj la Spirito, li ne povas eniri en la regnon de Dio".
      "La regno de Dio" estas la regno, en kiu "ne ekzistas funebro, nek plorado, nek doloro"; ĝi estas la regno, kie "loĝas justeco". Do, ĝi estas tio, kion en "Livets Bog" mi nomas "La regno de perfektaj homoj."
      Ĉar nia fizika korpo konsistas ĉefe el akvo, la vortoj "denove naskita el akvo" signifas naskita kun nova fizika korpo. Sed "nova fizika korpo" signifas ĉi tie ne nur korpon en nova enkarniĝo, sed krome korpon kun novaj fizikaj kvalitoj. Tiu nova korpo estas "la perfekta homokorpo", kiu en nia tempo forte evoluas pro la kreskanta abomeno kontraŭ la sango-viandokonsumado. "La perfekta homo" povas nur ami sian proksimulon kiel sin mem, sekve neniel povas esti vivkondiĉo por li, ke li manĝu la organismojn de siaj kunestaĵoj; lia ekzisto ne postulas torturon kaj mortigon al aliaj korpoj.
      Ĉar spirito identas kun konscio, la vortoj "denove naskita el la Spirito" signifas naskita kun nova konscio. Se la nova konscio estus egala al la antaŭa, ĝi estus kiel tiu sen influo al la eniro de la estulo en "la regnon de Dio". Tial la vortoj de Jesuo esprimas ne nur novan konscion, sed krome konscion kun novaj kvalitoj. Tia novkvalita konscio estas "la kosma konscio" aŭ "la sankta spirito". "Sankta" esprimas la plej altan puron, t.e. la veran amon; amo estas la plej alta vivoprincipo kaj la kontrasto de la principo de mortigo, kiu ja regas en la besta regno; pro tio la vortoj "naskita el la Spirito" signifas naskita kun "la perfekta homokonscio". La vortoj de Kristo, dirate en moderna scienca formo, sekve sonas: "Se la fizika korpo de la tera homo ne ŝanĝiĝas de besta al homa korpo, kaj se lia besta konscio ne ŝanĝiĝas al "kosma konscio" aŭ "la sankta spirito", li neniam fariĝos perfekta civitano en "la perfekta homoregno", sed restas en la zono de la mortigoprincipo, la besta regno, sub ties mallumaj ekzistokondiĉoj.
      Tial sonas la dieca voĉo al la nuntempaj teraj homoj: "Feliĉaj estas tiuj, kiuj forlasas la mortigoprincipon kaj komencas igi amon la ĉefa vivokondiĉo, ĉar ili estas survoje al transcenda estado, kaj pere de ili estiĝos "la regno de Dio" sur la tero".


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.