Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-33) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La ideala nutraĵo   

 

 
6-a Ĉapitro
Kiel la neĝusta nutromaniero influas la sorton de la homo mem.
Infero ne estas ia punloko ie malproksime, kun flamanta fajrejo por senĉesa bruligo de vivaj estaĵoj; kontraŭe ĝi estas tre proksima realaĵo bone konata en la ĉiutaga vivado. Malsano kaj doloro, zorgoj kaj afliktoj estas infero, kaj alia infero ne ekzistas. Doloro kaj ĉia mizera stato rezultas el agoj kontraŭaj al la eternaj leĝoj, laŭ kiuj la mondotuto ekzistas kaj konserviĝas. Infero do identas kun kolektaĵo de ĉiaj disonancoj en la ekzistado. Ĉar la tera homo ne estas plenevoluinta estaĵo, sed multrilate estas senscia pri la eternaj leĝoj, li en sia vivo konstante rompas ilin. Tiu rompado – kiel ĉia ago – identas kun forto elradiata de la estulo; kaj ĉar ĉiu forto aŭ energio devas sekvi rondan linion (laŭ klarigo en "Livets Bog") kaj do pli-malpli frue revenas al sia elira loko, ankaŭ la energio de leĝorompa ago revenas kun siaj disonancoj al la aginto, kiu tiumaniere iĝas viktimo de sorto simila al tiu, kiun li kreis al siaj kunuloj diversspecaj. Ĉar buĉado kaj sango-viandokonsumado kompreneble signifas teruron kaj nenaturan morton por la bestaj viktimoj, la sango-viandomanĝanto neeviteble iam renkontos la efikojn de la pli-malpli granda kunkulpo en la tiom malluma sorto de la bestoj. En kelkaj okazoj la menciitaj energioj devas trairi nemezureble longan distancon en la mondospaco; tial – kvankam ilia rapido multege superas tiun de la lumo – povas pasi longa tempo, ofte pluraj jarcentoj, de ilia eliro ĝis ilia reveno al la origino. Tio signifas, ke homo, kiu hodiaŭ mortigas bestojn, eble ne renkontos la ĉefajn efikojn de tio en sia nuna vivo, sed nur en iu posta. – Oni ja memoru, ke ĉiu viva estaĵo estas eterna fenomeno kun neniu komenco kaj neniu fino. Kompreneble tio ne validas por ĝia fizika organismo, kiu ja konsistas el materio, kaj sekve, kiel aliaj materiaj iloj, eluziĝas kaj devas esti anstataŭata de io nova. – Kiam la menciitaj efikoj revenas al sia estiginto, ili kolizias kun lia elradiata energio, kio kaŭzas al li doloron kaj suferon. Tiamaniere la agoj de la homo mem kaŭzas – laŭ vojo nevidebla por la ordinara homo – ke li implikiĝas en milito, torturo, murdado ktp. Simile la plimulto de la homoj en sia nuna fizika ekzisto suferas pro sia sango-viandomanĝado en antaŭaj ekzistoj; kompreneble ankaŭ iliaj ceteraj tiamaj agoj sentigas sur ili siajn efikojn. Neniu estulo do povas eviti la efikojn de siaj neperfektaj agoj. Sed tion decidis vere dieca leĝo; ĉar se ne estus tiel, neniu evoluo povus ekzisti, kaj en la universo regus morto anstataŭ vivo.
      Por detale klarigi, kiel formi sian sorton, mi ne havas ĉi tie sufiĉan spacon, sed referencas al "Livets Bog". Tamen mi volas tuj atentigi, ke la supre skribita ne estas nura imagaĵo aŭ teorio; ĝi estas konstatebla realaĵo; la altaj okultaj sentumoj povas sekvi la sortoportajn radiojn sur ilia vojo tra la universo, same facile kiel fizikaj sentumoj povas observi fizikajn fenomenojn.
      Krom la priskribitaj ĉefaj efikoj ekzistas ankaŭ flankaj efikoj de la sango-viandokonsumado. Iliaj energiradioj trairas nur tre mallongan distancon, kaj tio signifas, ke ili tuj influas la manĝanton, t. e. samtempe kun la digesto de la koncernaj animalaĵoj. Tiuj flankaj efikoj ordinare estas tiom malfortaj, ke oni ne rimarkas ilin, se la manĝitaĵo estis "freŝa". Tamen ee konstante ripetita konsumo la efikoj akumuliĝas kaj subfosas la sanstaton de la organismo. Tio estas tiom pli danĝera, ĉar ĝi okazas nerimarkate; nur ee la fina kulmino oni konstatas la sekvojn: organaj malsanoj. La malbonaj efikoj estiĝas per tio, ke la memvibrado de la konsumitaj "kadavraĵoj" tro diferencas de la memvibrado de la konsuminta organismo. Se tiu vibrodiferenco ekzistas senĉese, kiel ee konstanta sango-viandonutrado, la memvibrado de la kadavraĵoj fine superregas tiun de la organismo, la koncerna estulo perdas en simila grado kontrolon super sia organfunkcio, kaj lia tuta organismo iĝas senhelpa kontraŭ atako de fremdaj elementoj kiel baciloj kaj aliaj mikroboj; ei ties memvibrado nome akordas kun tiu de la kadavraĵoj, kaj sekve estiĝas neniu kontraŭstaro ee la atako de la mikroboj. Organismo tiamaniere supervenkita jam suferas de danĝera, pli-malpli konstatebla, organa malsano. Kaj ĝuste tiu subfoso al la organisma memvibrado – pro konsumado de viandosango kaj narkotikoj kaj pro aliaj malbonaj nutrokutimoj – estas la vera kaŭzo de ĉiu formo de malsano; tio validas pri tuberkulozo kaj kancero, trograseco kaj artrito, pri renaj kaj hepataj kristalaĵoj, sango- kaj kormalsanoj kaj pri abscesoj, digestembarasoj ktp.
      Do, ĉiu konsumanto de animalaĵoj kaj narkotikoj neeviteble akcelas al si tro fruan morton; kaj estulo, kiu memfare reduktas sian vivon, ja estas "sinmortiganto". Homo, kiu ankoraŭ ne venis en ĝustan rilaton al la naturaj nutroelementoj, mortigas per sia sangoviandokonsumado ne nur kunestaĵojn, sed ankaŭ – kvankam malrapide – sin mem. Li do estas kaj "mortiganto" kaj "sinmortiganto"; ne estas eble imagi pli profundan kontraŭon al la eterna fundamento de perfekta vivo, al la esenco de la ordono: ne mortigu. Tia homo ankoraŭ reprezentas idolecon kaj sekve estas subigita al ties leĝoj kaj konsekvencoj; li suferas de malsanoj kaj doloroj, egale ĉu li estas pastro, episkopo aŭ papo, egale ĉu li opinias sin kristano, piulo aŭ konvertito, aŭ beata posedanto de "la ĝusta kredo". Dum estulo ankoraŭ avidas sangon kaj karnon de aliaj vivaj estaĵoj, dum li ankoraŭ estas mortiganto kaj sinmortiganto, li neniel akiras la veran grandan superombron de la sankta spirito, aŭ "la grandan naskiĝon" kun ties rezultato: la transcenda estado kiel "Di-homo", kaj tiom longe ankaŭ mankas al li la "kosma konscio", la kapablo "povi vidi Dion".


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.