Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-33) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La ideala nutraĵo   

 

 
5-a Ĉapitro
La kvina ordono kaj la viando- kaj sangomanĝa homo.
Kiel jam montrite, animalaĵoj ne estas ĝusta nutraĵo por la homo. La tera homo troviĝas sur traira stadio inter la bestoregno kaj la vera homoregno; tial ĝi montras per sia manifestado elementojn ne nur el homa sed ankaŭ el besta naturo. La bestaj elementoj kompreneble superregas, ĉar la fizika korpo ja ankoraŭ estas besta organismo. La tera homo klasiĝas inter "mambestoj"; ĝia reproduktado ekzemple okazas tute laŭ leĝoj de la bestoregno. Sed la plenevoluinta homo ne dependas de tiuj leĝoj; li aperas liberigita el la nunaj devigoj pri la konservado de individuo kaj de specio, kion detali mi tamen ne povas ĉi tie. Al tiu plenevoluinta homo, la "Di-homo", celas la pli altaj terhomaj aspiroj. La besta parto de la homa naturo estas la pli aĝa; de praa tempo ĝi manifestas sin kiel solide enradikiĝintaj inklinoj kaj kutimoj. Tio signifas, ke ĝia manifesto ne dependas de volo de la homo, ĝi okazas tute aŭtomate. Alia estas la afero ĉe la homa parto; ĝi estas relative juna; nur sporade ĝi kreis kutimon aŭ inklinon, kaj efektive nur per volostreĉo ĝi manifestiĝas. Al la plej multaj homoj estas pli facile agi egoisme, koleriĝi, doni baton pro bato ktp., ol montri kontraŭan reagon. Turni ankaŭ la alian vangon "al tiu, kiu frapis la dekstran", okazas preskaŭ neniam laŭ natura inklino, sed nur pro deviga influo de la volo. Al neegoisma ago la volo povas esti stimulata de ĉiu afero sub la kategorio "amo". Per religioj, per moralo, idealismo ktp. tiu amo influas ĉiun unuopan homon, kaj el lia sentemo naskita el spertitaj doloroj ĝi evoluigas iom post iom veran amon, kiu transformas lin el la besta stato en la homan. Tio do signifas, ke la tera homo pli kaj pli malkutimiĝas de venĝo, torturo kaj murdo.
      La plej multaj formoj de religio kaj moralo celis preskaŭ ekskluzive la spiritan, la etikan, flankon de la homo, lian agmanieron kontraŭ aliaj homoj; multe malpli ili atentis lian fizikan korpon, lian nutradon kaj ties rilaton al la bestaj estaĵoj, kaj tio kompreneble kontribuis al la jam menciita postiĝo de tiu flanko de la homa evoluo. La koncerna malpli evoluinta konsciparto okazigas ekstremajn krudaĵojn, kiuj reefikas al la homoj mem kiel doloroj kaj kronikaj malsanoj; kaj la homoj ĝemas kaj lamentas.
      Sed nova kosma spirita mondimpulso jam atingis la terglobon; ĝi portas kun si perfektan spiritsciencon, pli purajn kaj altajn idealismon, moralon kaj kulturon, kiel en "Livets Bog" klarigite. Ĉe ĝia influo perfektiĝos ankaŭ la nutrokonscio de la homo. Multe pli ol ĝis nun oni tiam respektos la kvinan ordonon. La tera homo jam nun evoluis tiom, ke antaŭ ol li lernos plenan respekton al tiu ordono, li ne sukcesos veni pli alten.
      Ĉar la efikoj de ĉiu ago revenas – iam en la eterna estado – al la aginto mem kiel energioj torturaj kaj mortigaj, aŭ karesaj kaj bonefikaj, precize konforme al la kvalitoj de la ago iam farita, tial neniu estulo akiras vere feliĉan sorton, aŭ evitas torturajn kaj mortigajn energiojn, dum li mem ilin kreas kaj sekve estas ligita al la sfero de tiuj mallumaj energioj. Fariĝos necese revizii la ĝeneralan komprenon pri la menciita dieca ordono. Ĝia teksto diras ne: "Ne mortigu homojn", sed simple kaj klare: "Ne mortigu"; kaj nenian escepton ĝi aldonas. Sed la homoj ne respektas la kvinan ordonon laŭ ĝia plena signifo. Konforme al siaj neevoluinta sentokapablo kaj kutima besta avido pri viando kaj sango, ili esceptis la bestojn, buĉas kaj mortigas ilin, en maniero preskaŭ pli malluma ol tiu de la rabobestoj. Ĉe minaco de rabobesto la aliaj bestoj havas la ŝancon fuĝi, kaj ordinare nur pro nesufiĉa singardo ili kaptiĝas. Sed kontraŭ la homo ili estas senhelpaj, ĉar li pliigis siajn rabobestajn kapablojn per multaj teknikaj rimedoj: kaptiloj, sagoj, pafiloj ktp. Kaj eĉ pli genie manifestas sin lia rabobesta konscio per la bredado; ĉe ĝi la bestoj estas kaptitaj kaj al morto kondamnitaj jam antaŭ ilia naskiĝo, eĉ antaŭ ilia ekĝermo. Ĉi tie ekzistas nenia eblo por forfuĝo. La eta bestido sklavas sub la jugo de siaj murdontoj jam de la vivokomenco, kaj ĝia tuta ekzisto havas nur la celon, ke ĝi fariĝu kiel eble plej taŭga sklavbesto, aŭ kiel eble plej bongusta bifsteko. Ĉi tie la rabobesto sukcesis kaŝi sian veran felon kaj – kun preskaŭ anĝela aspekto – ludi rolon de "amiko" kaj "protektanto" de la bestoj. Sed poste, en oportuna tempo, li transmetas ilin – sen ia skrupulo aŭ kunsento – al la mizera sklavosorto aŭ al turmento kaj mortigo. La homo do forrabas de tiuj bestoj, de tiuj vivaj estaĵoj, pli-malpli grandan parton, ofte multajn jarojn, el ilia normala vivotempo, nur por fari manĝaĵon el ili. Vere, tia manifestoformo karakterizas estaĵojn, kiuj troviĝas sur evolustadio de viando- kaj sangavidaj bestoj, kaj kiuj ankoraŭ ne sentas en siaj vejnoj la flamon de altruismo, kaj ankaŭ ne en menciinda grado aplikas la diecan talenton "pensado".
      La sango-viandomanĝa homo do havas en sia naturo elementojn, kiujn li ne sukcesis adapti al la zono de amo kaj pensado, kien li cetere pli-malpli venis, kaj kie li povas sin ornami per la distingilo "homo". Kaj ĝuste tiu kutima konsumado de viando kaj sango mallumigas la estadon por la tera homo, ĉar radioj de la amo-suno neniel povas atingi estulojn, kiuj atencas la vivorajton de viva estajo kaj ĝuas vivi el torturo kaj mortigo al aliaj vivuloj. Tia ĝuado certe kondukas al la stato nomata "infero".


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.